implic/i PV

implici

(tr)
1.
(Kun ula subjekto:) Nerekte ion indiki aŭ supozigi kiel neesprimitan premison, sekvon aŭ cirkonstancon: li tion ne asertis, sed ŝajne li tion implicis; estus nematematika implici, ke la nombroj nepre estas entjeroj kaj enkonduki, kiel SPIV, specialan vorton „kompti“ por grandoj kontinuaj [1]; per tio mi neniel volas implici, ke EVA estas riproĉinda aŭ sektisma [2]; oni ne parolas pri „gehundoj“ se ne gravas, ke la priparolitaj bestoj estas de ambaŭ seksoj ‐ oni diru simple „hundoj“, tute sen implici, ke ĉiuj el ili estas viraj [3].
2.
(Kun aĵa subjekto:) Koncepte aŭ logike enteni, ion neprigi kiel necesan premison, sekvon aŭ probablan cirkonstancon: la ideo de ordo implicas la ideon de ordiganta inteligento [4]; lia silento implicis konsenton; milito implicas mortigojn; la partopreno en la Forumo implicas neniun financan ŝarĝon aŭ moralan engaĝon [5]; tamen, manko de senco ne necese implicas mankon de plezuro [6]; tiuj, kiuj aliĝas, eĉ pasive, al naciismo, ne povas eskapi la kolektivan respondecon, ĝuste pro tio, ke ilia aliĝo implicas kolektivecon: la pronomo ni estas ilia plej ŝatata vorto eĉ tra la jarcentoj [7].
Rim.: PV kaj la PIV-oj prezentas la vortojn „implicita“, „implicite“ kiel derivaĵojn de implici: implicita kondiĉo, senco; tiuj kromaj ecoj ne estas esencaj por la difino, sed ili estas implicitaj en ĝi; tio implicite rezultas el la reguloPV . Tio preskaŭ ĉiam estas naturisma misprezento (senpripensa imito de la naciaj „implicit“ ktp); ĉar la senco normale postulus -ata, -ate, kiel en similsencaj „subkomprenAta“, „entenAta“). Kp la formo „malfinia“, kie mi uzus simple „nefinia“, inspiras leganton pensi pri la supozeble implicata, pure esperanta, kurioza ebleco distingi inter tri klasoj (finiaj, nefiniaj kaj malfiniaj matematikaj entoj […]) [8]. Por la indikita senco oni prefere uzu pli simplajn vortojn implica, implice, kaj „implicita“ estas traktenda kiel aparta vorto (samkiel „rezultato“ ne estas derivaĵo el „rezulti“). [Sergio Pokrovskij]
1. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, nombri
2. B. Nilsson: Kio estas sekto en Esperantio?, Heroldo Komunikas, n-ro 193
3. VerdLanco: Diskuto: Gravaj esperantistoj, Vikipedia diskutlisto
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, implici
5. J. Camacho: La liturgio de l' foiro
6. D. Harlow: „Eŭlalia“ de Lorjak
7. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
8. A. Shlyafer: Komputiko „laŭ Pokrovskij“, La Ondo de Esperanto, 1996:2 (27)
angle:
imply
beloruse:
1. падразумяваць, меркаваць 2. утрымліваць (у сабе), зьмяшчаць (у сабе)
ĉeĥe:
implikovat, zahrnovat v sobě
ĉine:
默示 [mòshì], 牵涉 [qiānshè]
france:
impliquer (logiquement), entraîner (logiquement)
germane:
beinhalten, einschließen, implizieren
hispane:
implicar
hungare:
magában foglal, magában rejt, feltételez, implikál
japane:
暗に含める [あんにふくめる], 含意する [がんいする], 暗に示す [あんにしめす]
nederlande:
impliceren
pole:
implikować, mieścić w sobie, zawierać
portugale:
implicar em
ruse:
подразумевать, неявно означать, значить, содержать в себе 1. подразумевать, выражать неявно, иметь в виду
slovake:
implikovať, obsahovať, zahrnovať v sebe
ukraine:
містити (в собі)

implica

1.
Subkomprenata: implica kondiĉo, senco, minaco, interkonsento; la tenantoj de la aŭtorrajto kajaŭ aliaj partioj disponigas la Programon „tia, kia ĝi estas“ […] sen ia ajn garantio, nek esprimita nek implica, interalie sen la implica garantio pri surmerkatigeblo, aŭ taŭgeco por konkreta uzo Programo [9]; tio implice sekvas el la regulo; Perec literature prilaboris judan popolan rakonton, kiu ilustras la internan konflikton implican en ĉiu religio: la problemon de relativa valoro inter formo de la religio (diversaj, ceremoniaj preskriboj kaj specifaj kredoj) kaj ties spirita enhavo [10]; kio pri la implicaĵoj? [11].
2.
Difinita malrekte, per ekvacio aŭ alia rilato al aliaj matematikaj objektoj: la ekvacio `5 x=0` estas implica difino de `x`, kontraste al la malimplica difino `x=5`; ekzemplo pri implica difino de objektoj en matematika teorio estas aksiomsistemo, kiu ne difinas rekte la objektojn mem, sed la rilatojn inter ili; implica funkcio; implica difino.
3.
=implikacia
9. Ĝenerala Publika Permesilo, §11
10. I. L. Perec, trad. M. Wajsblum: Se ne pli alten, Norda Prismo, 57:5
11. Alberto García Fumero: Alfa ondo, Monato, 2000/08, p. 23
angle:
implicative 1. implicit 2. implicit ~a funkcio: implicit function. ~a difino: implicit definition.
beloruse:
няяўны, падразумяваны, імплікатыўны
ĉeĥe:
implicitní, zahrnutý
ĉine:
牵涉 [qiānshè], 含蓄 [hánxù]
france:
1. implicite 2. implicite
germane:
1. implizit
hungare:
1. implicit ~e: implicite.
pole:
implikowany, domniemany ~a funkcio: funkcja ukryta. ~a difino: definicja ukryta.
ruse:
1. скрытый, подразумеваемый, неявный ~e: неявно. 2. неявный ~a funkcio: неявная функция. ~a difino: неявное определение.
slovake:
implicitný, zahrnutý
ukraine:
який міститься, який мається на увазі, неявний, імпліцитний

malimplici

(tr)
Komplete kaj klare esprimi elementon de tuto: estas prudente malimplici ĉiujn klaŭzojn de kontrakto; malimplicanta formulo; malimplicita kondiĉo; islamo […], kvankam ne dividiĝo de aŭ judismo aŭ kristanismo, ĝi malimplice pretendis esti kontinuaĵo kaj anstataŭigo por ili, kaj ripetis multajn el iliaj principoj [12].
angle:
state explicitly
beloruse:
вытлумачваць, прадстаўляць яўна
ĉeĥe:
vyjádřit přesně
ĉine:
明确 [míngquè], 明示 [míngshì]
france:
expliciter mal~ita: explicite.
germane:
ausführen, explizit angeben
hungare:
kifejt, kifejez, explikál mal~ita: explicit.
japane:
明白に述べる [めいはくにのべる], 明示する [めいじする]
pole:
wyjaśniać, objaśniać, wyrażać jasno
ruse:
выразить явно mal~ita: явный, недвусмысленный, определённый.
slovake:
vyjadriť presne
ukraine:
чітко визначати, розкривати, роз’яснювати, розплутувати

implico

1.
Ago implici aŭ rezulto de tia ago: nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj [13]; la redakcio ne deziras alpreni starpunkton rilate al politikaj aŭ diplomatiaj implicoj de la geografiaj nomoj aŭ kontinentaj grupigoj uzitaj [14]; oni en Eŭropo ne povas scii politikan implicon en Japanio de iu artikolo [15].
2.
MAT[16] Logika operacio, kiu al du propozicioj `P` kaj `Q` asocias la propozicion `neg P vv Q` (legu: ne po aŭ kuo); rezulto de tiu operacio: la implicon de `P` al `Q` oni kutime signas per `P => Q` (legu: po implicas kuo-on); implico estas falsa, se kaj nur se la unua argumento estas vera kaj la dua falsa. VD:kontraŭpozicio, necesa kondiĉo, sufiĉa kondiĉo.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


vertabelo de implico
Rim.: Ĉi tiu termino havas sian tradicion en Esperanto, sed mi opinias ĝin maltaŭga: ĝi kolizias kun la senco implica2, kiu estas praktike pli ofta en matematiko; ĝi ankaŭ konfuzeblas kun logikaj derivreguloj, kiuj ankaŭ estas speco de implico (ekz-e „elkajigo“, la regulo ebliganta el `A & B` derivi `A`, ankaŭ estas „implico“ en la komuna senco de la vorto). Krome, kvankam veras, ke la formulo `(A&B)` implicas propozicion `(B)`, tamen la formulo `A&B => B` asertas tion kiel eble plej klare, malkaŝe kaj malimplice! Pli bone estas uzi por tiu speciala senco tute precizan kaj nekonfuzeblan terminon implikacio. [Sergio Pokrovskij]
angle:
2. implication
beloruse:
1. падразумяваньне 2. імплікацыя
ĉeĥe:
implikace
ĉine:
1. 推衍 [tuīyǎn], 涵义 [hányì]
france:
1. implication 2. implication
germane:
2. Implikation
hispane:
implicación
hungare:
2. implikáció, feltételes következtetés
pole:
1. implikacja 2. implikacja
ruse:
1. подтекст, подразумевание, заключение, скрытый смысл 2. импликация
slovake:
implikácia
ukraine:
імплікація

duobla implico

MAT
=ekvivalento
Rim.: Konfuza termino. Min ĝi pensigas pri la formulo `(A =>B)=>C` (sufiĉe ofta en logiko). Mi preferas pli klaran ambaŭdirekta implikacio. [Sergio Pokrovskij]
angle:
equivalence
beloruse:
эквівалентнасьць (лягічная)
ĉeĥe:
ekvivalent
ĉine:
等値性 [děngzhíxìng]
france:
équivalence
germane:
Äquivalenz
hispane:
equivalencia
hungare:
ekvivalencia
pole:
równoważność, ekwiwalencja
ruse:
(логическая) эквивалентность
slovake:
ekvivalent

administraj notoj

duobla ~o: Mankas dua fontindiko.
duobla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.