William Blake

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg


"Tri amikinoj miaj."
(Pentraĵo de William Bleko)

"Fiŝoj kaj maruloj feliĉas sen reguloj."

~ William Blake

"Ĉu vin Ŝafid-farinto faris?"

~ William Blake pri kokaino

"Li respektas la aliajn naciojn de la mondo"

~ Cindy McKee pri WB

"Delikate agu ni"

~ Meduzo

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto

"Kompreneble, min interesas ĉiuj referencoj al Blake en Esperantujo, eĉ trivialaj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"Mmmmmmpfrr ! jen vi mokemas ..."

~ Arno Lagrange

"Kande la diablo oldeskas, il divenas ermito"

~ idisto pri Blake

"Propra supo brogas, fremda allogas"

~ Zamenhof pri idistoj

"Oni ne dubez la kreema spirito de la humaro."

~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo


Vilhelmo Bleko, ofte mistajpita William Blake, ekssoldato (sveda leŭtenanto-kolonelo), estis angla mar-esploristo, fama poeto kaj pentristo, kiu verkis plurajn famajn poemojn kaj pentraĵojn. Li estas verŝajne la sola satanisto, kies kantojn oni kantas hodiaŭ en kristanismaj kirkoj.

William Blake estis seksosimbolo dum 1930-aj jaroj.

Literaturaj verkoj[redakti]

Kursgvidanto !

"Tri samideaninoj miaj."
(Fotaĵo de Vilhelmo Bleko)

Atento al Bleko fokusiĝis aŭ forvaporis de tempo al tempo. La vortostoko/lingvaĵo estas tre simpla je Bleko; la komplekseco estas en la preseraroj.

Pri bestoj[redakti]

Antikva legendo rakontas ke Bleko verkis multe pri bestoj. Verŝajne la plej fama el liaj poemoj estas

La Tigro
Tigro, tigro, brile brula,
Kun konduto neregula,
Ĉu vi falis? Ĉu vi pekas?
Kial propran kacon lekas?

En simila stilo, li verkis la sekvantan, omaĝe al Pedobear:

La Urso
En arbaro,
tre malluma:
Urso, urso,
iom fuma.

Alia klasikaĵo:

La Koko
En arbaro,
nokt' obskura:
Koko, koko,
malsekura.

Oni ne forgesu tiun:

La Kanguruo
En obskuro
noktarbara:
Kanguruo
hara hara.

Pri bestoj kaj homoj[redakti]

Tri Malamikoj miaj desegnita de William Blake

Tre fama verko:

La polpo
Polpo, polpo en la nokt'
kuras per tentakloj ok.
Kiam vidas ĝian dancon,
kaptu ĝin, uzante lancon.
Metu tiam korpon molan
en la poton vigle bolan.

Pri Ruĝĉapulino:

En la domo
de l' avino:
lupo, lupo.
Jen la fino.

Kaj en stilo malsama, la tre amatan poemon:

La Ŝafido
Manjo havis ŝafideton.
Ŝi ligis ĝin al pilono.
Dek mil voltoj iris tra ĝin.
Ŝanĝis lanon al nilono.

Doma vivo[redakti]

Estis do nature, ke Bleko vivas kviete, en malgranda domo, kun hundo, kato, ŝafido, tigro, kaj du aŭ tri amikinoj.

Kelkfoje ili ricevis vizitantojn: anĝeloj, diabloj, psiĥiatristoj...

Diablo vidita de Bleko

Nifologio[redakti]

Vi jam scias, ke William Blake tre aktivas por transformado de la nifologiaj studuntoj.

Opinio[redakti]

Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

Svedio[redakti]

La plej ofta respondo, kiun la svedaj politikistoj donis, kiam oni demandas pri ilia sinteno pri William Blake estas, ke oni opinias, ke William Blake estas superflua, eĉ nebezonata.

Indiferenteco[redakti]

Tiu komparo evidente montras, ke indiferenteco rilate al William Blake prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Psikologio[redakti]

"Freŭdo, Freŭd', ho brula hel'
En l'arbaroj de l'obskuro,
Kiaj fataj man', okulo
Faris vin terura cel'?"

Kiel li famiĝis?[redakti]

Dum lia vivo, la poemoj de Bleko estis malpli populara ol liaj bildoj de nudaj knabinoj. Post lia morto, la poemoj estis preskaŭ forgesitaj, kaj restis forgesitaj ĝis la Malvarma Milito. Tiam George Blake (nepo de Vilhelmo Bleko, kaj notinda spiono) sekrete verkis rusan tradukon, kaj sendis ĝin al Sovetio per FTP. Poste, la poemoj de Vilhelmo Bleko estis ofte citataj en sovetia propagando pri la frenezeco de la brita burĝaro, kaj baldaŭ iĝis konataj mondvaste.

Bleko kaj Esperanto[redakti]

Bleko lernis Esperanton, multajn jarojn post lia morto. La fantomo de Bleko konkordis kun la utopiisma menso de Esperantistoj. La nivelo de la profundeco de Bleko estas tiel rara, ke li deviĝis havebligi sin al internacia komunumo per Esperanto. Li sentis, ke beletrisma literatura filozofio regas en Esperantujo.

Esperantisto de 1906, membro de la Administra Komitato de BEA, li starigis kaj gvidis kursojn en Essex, Birmingham, London.

Speciale interesas originalaj verkoj en Esperanto de Bleko, kiu unuafoje aperis en Amerika Esperantisto, junio 1911.

Famaj diraĵoj[redakti]

  • "Ĉiu kredebla afero estas bildo de la vero"

Pri botaniko[redakti]

"Fabo! Fabo! La kanta frukto
Des pli da furzo ju pli da gluto
Des pli da bono ju pli da furzo
Do manĝu fabojn je ĉia kurzo"

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

William Blake gajnis la Nobelpremion pri literaturo.

Li estis prezidento de Reĝa Societo de Londono.

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.

Vidu ankaŭ[redakti]


La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas senhumuran artikolon pri William Blake.