Tradicio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La T.jpg

"La projekto montriĝis pli ampleksa ol oni komence kredis, sed la unuaj rezultoj baldaŭ videblos."

~ Moseo pri tradicio

Tradicio estas la maljunuloj koruptantaj la junulojn por plaĉi al la mortintoj. Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.

Deka Ekzerco de Fundamento de Esperanto[redakti]

Pripensu tiujn vortojn amiko

Papero estas blanka. ― Por tio kaŭzo, tamen blanka papero kuŝas sur la tablo. ― La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. ― Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. ― La patro donis al mi dolĉan pomon. ― Rakontu al mia juna amiko belan historion. ― Mi ne amas obstinajn homojn. ― Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! ― Bonan matenon! ― Ĝojan feston! (mi deziras al vi). ― Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). ― Sur la ĉielo staras la bela suno. ― En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. ― La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. ― Lakto estas pli nutra, ol vino. ― Mi havas pli freŝan panon, ol vi. ― Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. ― Mi estas tiel forta, kiel vi. ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

Tradicio kaj moderneco[redakti]

Malfacilas kredi, ke Tradicio kaj moderneco estas serioj de artikoloj pri la Esperanto-movado verkitaj de Javier Alcalde en La Ondo de Esperanto. Ili temas pri diversaj aspektoj de la vivo de Esperantujo.

Tradicio en la Nova Testamento[redakti]

Per la frukto oni konas la arbon.

Ĉar tiu demando jam estis kelkafoje diskutata per leteroj, estus dezirinde, ke mencio pri tradicio “en la Nova Testamento aperas en la epistoloj de Paŭlo en tiuj tekstoj:

  • " 15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia" (2 Tes 2,15).
  • "Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni" (3,6).

En tiuj du pasaĵoj la termino "tradicio" aludas, laŭkuntekste, al "transdonitaj instruaĵoj" aŭ "ricevita instruaĵo", nome al specifaj instruaĵoj de la Apostoloj de Kristo kiel ili estas registritaj en la Sanktaj inspiritaj Skriboj: do ili enkadriĝas en la Apostola Tradicio.

  • " Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo" (Kol 2,8].
  • "... ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. " (Tito 1,14).

En tiu du pasaĵoj, la kunteksto travidigas doktrinon, sentojn aŭ kutimojn kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estas buŝe transdonitaj de generacio al generacio pere de aŭtoritato kiu sin prezentas inspirita. Laŭ la apostoloj, por esti konsideritaj validaj, devas esti kapablaj montriĝi en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. La sama sinteno estis kutimaj en la profetoj de la Malnova Testamento kiel aperas, ekzemple en Jesaja 8,20: " Tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.!" [1]

La tradicio en katolikismo[redakti]

Lastan vintron, kiam la “Utica Press” finis longan diskutadon pri nia lingvo per la deklaro ke, “La lingvo angla taŭgas por la langoj de homoj kaj anĝeloj,” oni skribis ironie al ĝia redaktoro ke Esperanto jam ricevis la benon de la vicgerento de Dio, kaj ke Katolika Eklezio opinias ke la publika revelacio pri la kristana mesaĝo konkludiĝis kun la morto de la lasta apostolo. Tamen al la Sankta Skribo ĝi alflankigas la "tradicio", intencita kiel doktrino, sentoj kaj kutimoj kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estis buŝe transdonitaj dee generacio al generacio pere de aŭtoritato supozigita inspirita. Tiu tradicio, por esti konsiderita valida, devas esti en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. Substance la ideo pri ekskluziva subordigo al la vorto de la Skribo estas fremda jam al Patroj de Eklezio, laŭ kiuj la Trdicio viva estis konsiderita la medio ene de kiu legi la samajn Sanktajn Skribojn (regula fidei).[2]

Hejma Tradicio[redakti]

Tia estas ankaŭ nia konkludo.

Patro: Andreo volas edzigi vin.

Filino: Mi ne volas forlasi panjon.

Patro: Prenu ŝin, prenu ŝin.

Komunumo de Kristo[redakti]

D-ro Joao Luiz Alves, fermante la kunsidon, diris ke li estas tre ravita pro tio ke Komunumo de Kristo estas internacia kristana eklezio de mormona tradicio, fondita en 1830 kaj reorganizita en 1860. La Eklezio havas 250.000 membrojn. Sidejo de la Eklezio estas en Independence. Komunumo de Kristo neniam praktikis poligamion nek sekretajn templajn interligojn (postmorta bapto kaj cetera). La eklezio kredas je la Triunuo, je valoroj kaj profesio de ĉiuj komoj, Ciono. Komunumo de Kristo subtenas pacon kaj pacemajn rilatojn kun la plimulta loĝantaro de la areo. La Prezidento (Profeto) estas la gvidanto de la Eklezio. Estas du specoj de la pastreco: Aarona kaj Melkicedeka.

Sakramentoj[redakti]

Komunumo de Kristo praktikis ok Sakramentojn:

Sanktaj Skriboj[redakti]

Eklezio akceptas tri Sanktulaj Skriboj:

Nomaro de Prezidentoj[redakti]

Apostola Tradicio[redakti]

La Apostola Tradicio estas manlonga antikva kristana verko en kiu oni referencas al kompendio de principoj, reguloj kaj instruaĵoj temantaj pri eklezieca ordinigo, praktikoj, liturgiaĵoj kaj komunuman vivo.kiuj reprezentas la strukturon kaj la formon per kiuj la antikva eklezio realigis, fakte kaj konkrete, la “instrukciaron” (latine: traditio) de la Apostolo]]j, por la bono kaj edifo de ĉiuj kredantoj. Tradicie datita ĉirkaŭ la 215 kaj atribuita al Hipolito el Romo (170?-235?), estas nun konsiderata ĉe studuloj agregaĵo de materio devenanta el diversaj fontoj, tre probable origininta en diversaj geografiaj regionoj kaj probable en diversaj historiaj epokoj, eble datebla ekde la duono de la 2-a jarcento ĝis la 4-a; tamen neniu de la tekstaj atestaĵoj povas estis kun certeco lokigita antaŭ la 4-a jarcento.[3]

Antikva roma skulptaĵo, malkovrita en 1551 kaj imagita portreto de Hipolito el Romo kiu plikrdindigis la atribuadon al li de la Apostolan Tradicion.

Fakte la origina greka teksto estas konata nur per maloftaj fragmentoj tiel ke la textus receptus “akceptita teksto) estas la rezulto de kolekto de partaj atestaĵoj inter kiuj latina versio, konstituata de palimpsesto de la Codex veronensis (LV 53) de la kapitula biblioteko de Verono, kiu konservas ekzempleron de la 8-a jarcento de la tria libro de la Sententiae de Isidoro de Sevilo.

Tamen, en 1999[4], estis trovita etiopalingva versio kopiita el manuskripto de la 14-a jarcento siavice tradukita el greka teksto de egipta kanona-liturgia kolekto referencanta al la Patriarkejo de Aleksandrio, dirita kolekto aksumita kaj datebla je la fino de la [[5-a jarcento. Tiu nova kodekso transdonas version proksiman al tiu latina kaj akreditas la hipotezon de greka arketipo. Sen ignori la tezon de la agregaĵo, la lasta malkovvita etiopa dokumento helpas la subtenantojn de la tezo pri la ekzisto de aŭtenta kanona-liturgio kodekso.

Ĝentileco[redakti]

Kiel distingi inter nova gxentilulo kaj gxentilulo, en kies familio estis jam kelkaj generacioj de gxentiluloj?

Imagu, ke ambaux luis po cxambro en hotelo, eniras … kaj vidas virinon, kiu sin banas en bancxambro. Kion dirus la nova gxentilulo: «Ho, sinjorino, bv pardoni… Mil ekskuzojn...»

Sed la kelkgeneracia gxentilulo: «Pardonu, sinjoro, mi ie cxi tie forgesis miajn okulvitrojn...».

Manuskripta tradicio[redakti]

Por redakti la nunan tekston de la armena infanaĝa evangelio oni utiligis la sekvajn manuskriptojn:

  • A - Venecio, Bibl. de mekitaristoj, ms 298 de 1824.
  • B - Venecio, Bibl. de mekitaristoj, pli antikva ol la antaŭa .
  • E - Monaĥejo Echmiadzin, de 1666, parta.
  • M1 - Diversaĵo armena, de antaŭ ol 1700, parta.
  • M2 - Diversaĵo armena, samdata, parta.
  • M3 - Diversaĵo armena, de 1538, parta.

La 28 ĉapitroj de la infanaĝa armena evangelio, multe pli ampleksa ol la homologoj de la samtemaj apokrifaĵoj, povas esti laŭenhave dividitaj tiel:

La precipaj manuskriptoj uzitaj por redakti la nunan tekston de la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo estas:

  • A - Vatikano 5257.
  • B - Laurencano.
  • C - Pariza 5559A, 14-a j., rilate la bazon de la teksto.
  • D - Pariza 1652, 15-a j.
  • M - Munkena, fragmento de la unua ĉapitro.
  • Ar - Londona, British Museum, kod. Arundel 404, 14-a j.
  • Her - Hereford, Librejo de la Kapitolo, ms 0.3.9, 13-a j.
Padre.jpg

Enhavoj[redakti]

La verko povas esti dividita tiel:

  • prologo (unua ĉapitro)
  • tri apartaj sekcioj:
    • la unua pritraktas pri la ordinado de episkopoj kaj eŭkaristio kaj pri konfeso de la kredo.
    • la tria pri la Komunio, fasto... krucsigno.

Notoj[redakti]

Ĉu la artikolo enhavas eraron? Jen, vidu.

  1. Ekzegezistoj trovas ankaŭ aliajn pasaĵojn en la Nova Testamento aludantajn al la tradicio, sed la juĝo ne estas unuanima. Krome pri la sama doktrino en la Malnova Testamento la problemo ne ekzistas ĉar ĉiuj rabenaj skoloj parolas pri Torao neskribita transdonita eksterbiblie, do laŭtradicie.
  2. FESTetOvenas, mojosa junulara renkontiĝo kun elstara E-muzik-programo.
  3. kolapso
  4. “Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)