Tonjo del Barrio
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo"
- ~ Zamenhof pri Tonjo
"Kiam forto ordonas, leĝo pardonas"
- ~ Zamenhof pri Leĝo de Tonjo
"Io non parla sarcasticamente. Io constata un realitate objective"
"Katolika moralo ne insultas gejojn tiamaniere, kiel vi faris "
"Kial vi demandas la opinion de aliaj, se vi ĉiuokaze planas altrudi vian propran opinion?"
- ~ iu
José Antonio DEL BARRIO, ano de Sonata Arctica, konata ankaŭ kiel Toño, Tonjo aŭ Tonyo (naskiĝis la 10-an de aprilo 1961) estas hispana esperantisto kaj konga verkisto. Li estis la tria granmajstro de Templanoj kaj nuntempe estas Adekvate Salajrata Supersekretario de la Kvartalo de Esperanta Respubliko.
Profesie fizikisto, li lernis Esperanton en 1980, kiam li estis kortuŝita pro la homa sufero, kaj li komencis serĉo spirita. Post multo da jaroj kaj multo da skoloj, li atingis la iluminadon. Sekve, li instruis tra Hispanio. Lia instruado estas la Leĝo de Tonjo aŭ la Nobla Vero.
Tial oni ne devas miri ke[redakti]
Li estas diktatoro de Fundación Esperanto, kaj aktiva membro de la Hispana Esperanto Federacio kaj de SATeH, LEAo ligata al SAT.
Dum kelkaj jaroj mi oferis preskaŭ mian tutan liberan tempon por Occidental, sed fine konstatis, ke ni kredas ke li havis vortobatalojn filozofiajn kun Konfuceo, Jesuo, Budo, Jelena Petrovna Blavatskaja kaj Gandhi samtempe kaj venkis ilin!
Frenezeco[redakti]
Rakontoj pri Tonjo del Barrio foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj.
En eseo premiita en la Belartaj konkursoj de UEA, Toño del Barrio konsideras diversajn aspektojn de la esperanta lingvo kaj movadoj, kaj venas al la konkludo, ke Esperanto multmaniere estas pli normala ol ofte kredas la esperantistoj mem. "Certe ekzistas stranguloj, ja, kaj ankaŭ revuloj, probable eĉ en pli granda proporcio ol tiu trovata en la ĝenerala socio. Sed kiam ni konsideras tiun apartan kolektivon de homoj kiuj engaĝiĝas en socia agado, kiuj formas organizitajn grupojn, kiuj interesiĝas pri aktiva kultura movado, kaj ne nur pri konsumado, tiam Esperantujo estas tre tipa", li skribas el frenezulejo.
Frenezaj diraĵoj[redakti]
Laŭ angla gazeto,
- "Mi povas konstati ke homoj jam surpriziĝas pri nenio!"
- "Iom surprizas min via interpreto"
- "La problemo estas ke la logiko ne havas ian ajn rolon"
- "Jes, ili ĝenerale pritraktas tre interesajn temojn. Kaj eĉ mi povas kompreni :-)"
Lerneje[redakti]
La telefono de lernejo eksonoris. La profesoro iris al la telefono.
- - S-ro del Ciudad aŭskultas .
- - Mi sciigas, ke Tonjo hodiaŭ ne povas viziti la lernejon, ĉar li estas malsana .
- - Tion mi bedaŭras , mi deziras al li bonan resaniĝon. Kiu estas ĉe la telefono ?
- - Mia patro .
Leĝo de Tonjo[redakti]
Unue mi rimarkas, ke, efektive, S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Lrga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke Leĝo de Tonjo pri esperanta retdiskuto, antaŭ nomata "Leĝo de maksimuma harfendumado", estas natura leĝo malkrovita de misfama esperantisto Tonyo del Barrio kaj kiu esprimas eldiron pri la evoluo de diskutoj en esperanta medio.
La originala formulo fare de Tonjo jenas:
- “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”
Mi demandis al blondulino, kiu klarigis al mi ke (asimptote) proksimiĝas al 1 signifas nerdalingve "esta tute certa", tamem ŝi estas blondulino...
La leĝo klarigas la fakton ke iu ajn artikolo en e-forumoj estigas senfinan serion da respondoj, ne pri la origina temo, sed pri gramatikaj subtilaĵoj.
Alie[redakti]
En niaj statutoj la 4-a artikolo diras : La aludo al la lingvaĵo ne nur ne kaŭzas la finon de la debato, sed plivigligas ĝin, tiel ke finfine la unua celo simple forgesiĝas.
Finfine[redakti]
La esperantistoj disputas dum tri horoj, poste difinas la vortojn, kiujn ili uzas, kaj la diskuto finiĝas post 30 minutoj, ĉar ili jam konsentis. La idistoj disputas dum 30 sekundoj, konsultas la vortaron, kaj interkonsentas pri la temo en 30 minutoj.
Literaturo[redakti]
F-ino Lecointe, S-roj Lemaire, Jos. Jamin. L. Blanjean kaj D-ro Seynave deklaras ke Naomi Campbell tre ŝatas la librojn de Tonjo.
Neŭtrala vidpunkto[redakti]
La profesoro mem finas: Homa spirito, homa entreprenemo denove triumfis super la elementoj. Ni vivas tamen en vivinda epoko. Malgraŭ milito, malgraŭ ŝovinismo, malgraŭ ekonomiaj krizoj kaj malgraŭ klasbatalo. La homa spirito triumfas.
Tri deziroj[redakti]
Tonjo del Barrio serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn pri okultismo. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la saĝulo diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Afriko ĝis Usono, por ke mi povu iri tien ĉevale."
La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."
Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Madrido sufiĉus?"
Famaj diraĵoj[redakti]
- "Blankuloj estas la malbonaj, sed blankuloj estas la herooj."
- "Lando de la Monato aprilo en Vikipedio en Esperanto estas Malajzio. Kontribuu por plibonigi ĝin!"
- "Iom surprizas min via interpreto"
- "Jes, ili ĝenerale pritraktas tre interesajn temojn. Kaj eĉ mi povas kompreni :-)"
- "Ja estas tre malbonaj artikoloj, pri tio ni ĉiuj konscias"
- "Tio estas kurioze"
Premioj kaj omaĝoj[redakti]
(╯°□°)╯
Tonjo del Barrio estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado. Li estis premiito de Premio Pulitzer. Estas konteo nomita omaĝe al ĝi en Anglio.
Ni havas nenion por aldoni.