Diktatoro

El Neciklopedio
(Alidirektita el Tirano)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Disputo kredigas, sed ne certigas"

~ Zamenhof pri diktaturo
TonjoLins03.jpg
Diktatoro.jpg

"Espero kaj pacienco kondukas al potenco"

~ Zamenhof pri diktatoro

"Mi sincere kondolencas al la subtenantoj, apogantoj kaj ŝatantoj de ĉiaspecaj diktaroroj"

~ Milokula Kato

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Eble necesos eta klarigo"

~ Franco

"Ĉu iu ion ne komprenis?"

~ Diktatoro

"Via komento estas komplete maladekvata, por ne diri stulta"

~ Sviso


Ĉiu usonano kiu deziras havi aliĝilon kaj informaĵon pri la Deka Universala Kongreso de Esperanto (Paris, 2-10 aŭgusto, 1914) sendu 2cendan poŝtmarkon al nia oficejo.

Diktatoro estas homo, kiu profesie diktas aŭ faras diktatojn. Tiu estas speciala instruisto en gimnazioj, kiu senrestrikte diktas la lecionojn, kiam aliaj instruistoj ne havas alian aferon por fari.

Diktatoreco estas politika sistemo, en kiu registaro (kaj precipe ĝia estro) postulas ion kaj ĉiuj aliaj devas skribi diktatojn, sed ĉiam ne devas temi pri lernejestro, sed ankaŭ povas temi pri instruisto aŭ ĝenerale pri persono, kiu inklinas al tiu ĉi stilo de sistemo eĉ ne devante esti ies estro.

Diktaturo (bonalingve diktatoreco, arabe دكتاتور , danlingve diktatur, germanlingve Diktator, angle Dictator, hispane dictatura, finne Diktatuuri, france Dictateur, itale dittattura, norvege diktator, volapuke cifal) estas politika sistemo, en kiu registaro (kaj precipe ĝia estro) postulas ion kaj ĉiuj aliaj devas obei, sed ĉiam ne devas temi pri estro de ŝtato, sed ankaŭ povas temi pri estro de urbo, vilaĝestro, tribestro aŭ ĝenerale pri persono, kiu inklinas al tiu ĉi stilo de sistemo eĉ ne devante esti ies estro. Klare, ĉu ne?

Ne kopiu tro laŭvorte[redakti]

873be6a32a o.jpg

Iam la diktatoro de iu lando, estis generalo kiu ofte balbutis. Tiutempe okazis provo de renverso kaj multaj homoj estis spurgitaj, kaj la diktatoro kunvokis ĉiujn ĵornalistojn por kunsidi en aŭditorio kie li prezentos la novaĵojn. Do, li komencis la prezentadon tiel: -"Ki - ki - ki - kiel vi eble jam scias, nia patrolando estis savita de puĉo..." Tiam li haltis la prezentadon kaj diris: - "Por tiuj kiuj skribas notojn, mi klarigas ke la unuaj tri Ki ne validas" Kaj tiam li daŭrigis la prezentadon.

Samseksemo[redakti]

Post la florado de tiu samseksema movado, en diversaj landoj instaŭriĝis diktatorecaj reĝimoj. Kelkaj el tiuj diktaturoj estis naci-socialisma: de Adolf Hitler (en Germanio), tiu de Benito Mussolini (en Italio) kaj tiu de Francisco Franco (en Hispanio), kaj ankaŭ la komunismaj diktaturoj en la Oriento.

Krimoj kaj diktaturo[redakti]

7371 n.jpg

En ĉiu diktaturo oni volas havi "purajn stratojn". Pro tio oni tuj komencas falsi - interalie - la krimstatistikojn. Nur pro tiu falsado krimoj laŭŝajne malaperas. Aldone en tia oficiala statistiko tute ne plu aperas la krimoj de la registaro kaj ties organizaĵoj, ĉar evidente diktatoro principe ne kapablu pri krimo.

Bunteco[redakti]

1287387171623.png

Diktaturo estas diktaturo, kaj ne multe gravas ĉu oni ornamas ĝin per dekstraj aŭ maldekstraj frazoj; tio ne revivigos la murditojn.

Retoriko[redakti]

Bonaj diktatoroj ofte parolas tre elegante kajnobele. Kompreneble, ne ĉiuj elegantaj parolantoj estas diktatoroj.

Tyrannis maioritatis[redakti]

La Kongreso de Parizo laŭ nombro de partoprenintoj bone sukcesis, se ni konsideras ke Tyrannis maioritatis est status in quo politica, vel lex e voluntate vulgis quae non juste vel iura minoritatum violat, decreantur. Forma pessima democratiae putatur.

Mi asertas ke[redakti]

Eble, eble; sed oni povas facile diveni, ke ni devas konstati, ke S-ro Sielens ankaŭ speciale atentigis pri la fakto, ke Alexis de Tocqueville primium notionem "tyrannidis mainritatis" usus est in suo libro "Democratia in America" (Anglice: Democracy in America). Et Iacobus Madison in scripto The Federalist potentiam partium maioritatis oppsuit.Pascal Dubourg Glatigny estas profesoro pri historio ĉe Campus Concordet, nova universitato norde de Parizo, kiu kunigos centon da esplorcentroj el diversaj universitatoj, interalie la tutan Altlernejon por Sociaj Sciencoj (EHESS).

Certe, povas esti ke en la numero de Marto 1929 de Arbeiter Esperantist la redakcio konigas, ke deinde Ioannes Stuart Mill sio libro "De libertate" (On liberty) hanc tractatus est, quod falsa decisio facere vel libertatem hominis individualis voolare potest.

Saeculo XX, Fridericus Hayek prioritatem regni legis quam democratia affirmavit. UEA fariĝos nur ŝildo super agadoj de aliaj.

At Herbertus Marcuse suo libro Repressive Tolerance calamitatem opinionis maioritatis tractavit. Etiam Nelson Mandela democratiam oimes pupulus audire non est decisionem maioritatis et minoritas non a maioritate opprimere nefas est. UEA devas kapabli mem prizorgi siajn ĉefajn taskojn kaj ne disdoni ilin al eksteruloj.

In litteratura, ludus scaenicus a Henrico Ibsen, "En foklefiende"[1] doctor Stockmann qui iustitiam affirmat contra opinionis pupuli, dicens "minoritas semper iusta" sit.

Usono kaj diktaturoj[redakti]

Usonanoj vidas multajn landojn kie la popolo povregas, kaj la diktatora ĉefo havas palacojn kie oni sinlavas en eburaj bankuvoj havantaj orajn kraniojn. La diktatoroj kulpigas Usonon kaj la Okcidenton pro la povreco de sia popolo, nur por kaŝi sian koruptecon. La profito pro nafto ne uziĝas por ĝenerale helpi la popolon: ĝi dikigas la poŝojn de la regnestroj.

Kaŭdilo[redakti]

Image mini.jpg

Kaŭdilo (el la hispana caudillo [kaŭdiljo]) estas fuŝulo, fiulo, ditatoro aŭ, pli vastasence, fifuŝdiktatoro, kiel hispana lingva-socia ekvivalento de la germana Führer, itala duce, rumana conducator, laŭ asociado de ideoj kun Francisco Franco, kiu nomis sin Caudillo de España (kaŭdilo de Hispanio).

Brazila poŝtmarko pri Esperanto, tute senrilata al ĉi tiu artikolo

En Esperanto aperis de Valle la romano Tirano Banderas, priskribo de latinamerika diktatoro (kaŭdilo).

Metodoj[redakti]

Ĉiun tagon oni lernas pli pri la krueleco de la diktatoreco. Oni lernas kiel oni havis seksperfortajn ĉambrojn. Por paroligi virojn oni seksperfortas ties edzinojn kaj filinojn antaŭ ili. Oni mortpafas soldatojn kiuj estis kaptitaj. Oni forigas la okulojn de malliberuloj. Ktp. Ktp. Ktp. Kiagrade ?

Denoncoj[redakti]

Plej bedaŭrinde estas, ke eble vi ankaŭ rememoras, ke denuncado estas tiu trajto en la homa karaktero, kiu entute ebligas diktaturon. Nome, ke oni denuncas familianon, najbaron, samklubanon, Conan barbarus fremdulon ĉe Aŭstralio por instigi rin agi kontraŭ lin. Do diktaturo ne vivas de sia sekreta polico, ri vivas de la denuncemo de la homo.

Specoj[redakti]

Ks80.jpg

Estas vero, ke Historio instruas, ke estas evidente , ke Franco kaj similaj generaloj estis simplaj tiranoj. Uloj kiel Stalin, Hitler, kaj Mao estis pli ol tio -- ili estis kvazaŭ dioj, kaj siaj Partioj estis kvazaŭ siaj eklezioj. Kaj la forto de tiaj eklezioj devenas el socialismaj ideoj, kvankam certe Markso ne aprobus tiaj reĝimojn.

Esperanto[redakti]

Jam ekzamenitaj faktoj konvinkis min, ke ne ĉiuj diktatoroj parolis aŭ parolas Esperanton. Estas neeble identigi specifan lingvogrupon, kiu parolas aŭ ne parolas Esperanton. Esperanto estas lingvo sen politika aŭ religia aliro, kaj ĝi estas lernata kaj parolata fare de homoj el diversaj socio-kulturaj kuntekstoj.

Strange!

Referendumo[redakti]

Ie en Orienta Eŭropo... komenco de la 21a jc.
Prezidento de unu el respublikoj lanĉas referendumon... En la voĉdonado estas nur unu demando:
"Ĉu vi ne kontraŭas, ke mi estu via prezidento trian fojon sinsekve?"
Kaj nur du variantoj por respondi:

- Jes, mi ne kontraŭas.
- Ne, mi ne kontraŭas.

Famaj Diktatoroj[redakti]

Ne vidu ankaŭ[redakti]

Vidu ankoŭ (Video alsoly)[redakti]

Notae[redakti]

  1. Quod Latine "Hostis populi", in actione IV