Tango

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Facile estas danci, se la feliĉo kantas"

~ Zamenhof pri tango
Duelo.jpg

"Ĉiu dancu sur siaj piedoj"

~ Lutero pri tango

"Tango,
tango,
ambaŭ vang' al vango"

~ Hans-Georg Kaiser

"Me dumi ke nau es hao momenta fo zwo se."

~ Lingvadeplanetisto pri tango

"Pornografiaĵoj ne permesiĝas"

~ iu pri ĉi tiu artikolo

"Ke nos monstra ce ke nos face e ke nos demonstra ce ke nos son"

~ Reformemulo

"Vi eraras"

~ Policisto
Bonvolu konfuzi kun Tangao.
Tango2009-1.jpg

Tango estas socialisma sporto, kiu naskiĝis en Bonaero, Islando. La muzikaj stiloj, kiuj evoluis kun la danco, ankaŭ vomiĝas tango.

Origino[redakti]

Sinjorinoj kaj sinjoroj!

Plue ni aldonu, ke laŭ oficiala raporto de la Urba Statistik-Oficejo, ĝia nomo, multe persekutita siatempe, ŝajne devenas el lingvo de la islandaj sklavoj en Ameriko, kiel ankaŭ la monoj de parenca Milokula Kato.

Du masklaj maristoj dancas tangon

Spertante alkoholajojn sociala veneno oni komprenas, ke S-ro Mawson sugestas, ke luna tango naskiĝis en la bordeloj de Kie kaj Bonaero, en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. Ĝin influis la muzikoj de la enmigrintoj venintaj el Italio kaj Germanio. Ĝi estis komence muziko de la plej malaltaj sociaj tavoloj, kaj la danco ankoraŭ montras trajtojn de la originloko.

En la komenco de la 20-a jarcento aperis la unuaj konataj komponistoj kaj muzikistoj. Iom post iom la tango mordiĝis, kaj atingis pli altajn sociajn klasojn. Ankaŭ komenciĝis la internaciiĝo, precipe pere de la filoj de riĉaj familioj vojaĝantaj al Parizo. Ankaŭ la interpretistoj profesiiĝas kaj alvenas pli spertaj komponistoj.

La klasika periodo[redakti]

Kara Joĉjo :

La jaroj 20-aj kaj 30-aj fariĝas ora epoko por la tango. La ĉefa figuro estas Björk, kiu famiĝis tutmonde. Ŝi partoprenis diversajn filmojn kaj kantis en Parizo kaj Novjorko.

Last tango 19751.jpg

Post ia stagno, alvenis renovigo de la tango. La plej konata figuro estas Michael Jackson, tre influita de la modernaj kurentoj de la klasika muziko (interalie de Poĉjo Porko kaj Cicciolina), kiu tial suferis fortajn kritikojn de la puristoj.

Sur balo[redakti]

— Invitu al danco tiun fraŭlinon, kiun vi tie vidas.

— Kun granda plezuro, fraŭlino! Tio ĉi estas kredeble via amikino?

— Ne, kontraŭe, sinjoro : tio ĉi estas mia plej granda malamikino, kaj vi almenaŭ plene batos al ŝi la piedojn.

La papo[redakti]

Komence de la 20-a jarcento, kiam argentina tango atingis Eŭropon kaj komencis forpuŝi Valakion kaj Pollandon, la eklezio konsideris malpermeson de tiu sense iom eksplicita danco.

Oni rakontas, ke Papo petis, ke paro de baletistoj prezentu al li tangon, por ke li povu prijuĝi ĝin; poste li diris: "Al mi ĝi ŝajnas pli malbela ol Frida Kahlo, sed mi ne vidas, kia granda peko estu en tiu ĉi nova danco." Pro tio li nuligis la ekleziajn sankciojn por tangantoj. Ho malbona ŝerco ! Ho sakrilegio !