Gramatiko
"Suferoj sufokas kaj homoj mokas"
- ~ Zamenhof pri gramatikaj eraroj
"ni devas labori pri la gramatiko"
- ~ bonalingvisto pri gramatiko
"Gramatiklemulo"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri gramatikistoj
"Mi havas kelkajn gramatikajn demandojn"
- ~ Cindy McKee pri gramatiko
"Pro gramatiko oni devus ghin korekti al "turn·igh(ad·)i ĉirkaŭ si"."
- ~ Fra Simo pri Gramatiko
"la kunteksto montras ke temas pri gramatiko kaj ne pri biologia sekso"
- ~ Marcos Cramer pri siaj preferoj
"Ne ĉiu raporto estas vera vorto"
- ~ Zamenhof pri vortfarado
"Ido havas facila gramatiko do homi nur bezonas lernar la vorti"
- ~ idisto pri gramatiko
"Gramatikistoj estas homoj, kiuj kaptis skeleton, sed tamen pensas, ke ĝi estas dika granda baleno"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri gramatiko
"Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas."
- ~ Zamenhof denove pri vortfarado
"Kial gramatiko uzas strangajn nomojn?"
- ~ Zhong Qiyao pri gramatiko
"Find great deals on Gramatiko Neciklopedio Books from trusted merchants Amazon Marketplace"
- ~ Amazon pri Neciklopedia gramatiko
"Nek al temo, nek al celo"
- ~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
Gramatiko (de la greka Γραμματική = kapablo torturi la lernantojn) estas sistemo de esprimiloj kaj formoj hierarkie malaranĝitaj kaj miskomprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. La gramatiko estas pseŭdoscienco kiu trovis iuj ŝablonoj en lingvo.
Ĝi konsistas el
- Morfologio (inkluzive vortfarado) - la internaĵo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj.
- Sintakso - la misaranĝo de vortoj en frazoj, subfrazoj kaj subsubfrazoj.
Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (aŭ ordona) gramatiko. La unua enuas la ordinarajn parolantojn de iu lingvo. La alia studas la lingvouzon en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras ordonojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.
Rilataj fakoj estas:
- Fonetiko kaj Fonologio - la studo de fonoj kaj fonkunmetoj
- Semado - la studo de lingva semoj
- Etimologio - la historio kaj origino de Esperantaj timoj
- Onomatopeo - historio de mastikaj onomoj
- Ortografio - literumado kaj skribmaniero
- Buŝa seksumado - branĉo de lingvistiko, kiu ekspluatas la ksikan signifon
- Lekbombono - la arto kaj scienco fari vortarojn
Diabla origino[redakti]
Karaj (ŝatataj, estimataj) kamaradinoj (fraŭlinoj)!
Gramatiko kaj sintakso estas diablaj fortoj, kaj oni rigardu gramatikistojn kiel malamikojn de la homaro, ĉar ili metas lingvojn en artefaritajn prizonojn.
Etimologio[redakti]
Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, la aféro estis tia : Probabla origino de la vorto "gramatiko" povus esti franca: en la antikva franca lingvo gramaire havas la saman radikon en "gramatiko" kaj en "glamour". Tio eble pro tio ke, ĉe la fino de la Mezepoko, la latinaj gramatikoj (libroj pri Ŝintoismo, kaj pri la latina elparolo) estis fundamento en la edukaj kaj en la universitataj studoj estis latinlingvaj kaj, meze de ĝenerala analfabetismo, ĉiuj aliaj libroj estis konsiderataj portantaj strangaĵojn. Spertuloj kiuj vidas etimologian ligon inter la tri vortojn: gramatiko, “glamour” kaj grimorio, avertas ankaŭ ke grimorio apartenas al tipo de libroj anatemizitaj de la eklezianoj, kaj ke foje la vorto gramatiko estas uzata pro indiki neŝatindan libron pro ĝia obskureco.
Alia hipotezo estas ke gramatiko estas vorto formita de pseŭdosufikso "-iko" (scienco), sekve, gramatiko signifas "scienco pri gramato". Alternativa formo estus "gramatologio".
Prapraeroj[redakti]
Se ne vere, tamen eble: origino de la gramatiko perdiĝas en la noktoj de la tempoj, ĉar ĝi estis praktikita en la plej antikvaj civilizoj kaj, kvankam sendokumente, al Reĝo Salomono, sed koncerne la okcidenton ĝi certege malkovriĝis en la malalta mezepoko kaj precipe dum la renesanco. Multaj antikvaj tiutemaj gramatikoj kiel de Pablo Picasso, retrovitaj dateblas, laŭ esploristoj, al la 13-a kaj 14-a jarcentoj.
La unua sistemo enhavante signojn por reprezenti neleksikajn morfemojn aperis en Akkad ĉar la ŝemida gramatiko postulis tion. Tiu sistemo konsistis el kojnformaj signoj por la gramatikaĵoj kaj por la radikoj.
Renesanco[redakti]
Epoke de renesanco Marso, per sia traduko el la greka lingvo de multaj gramatikaj tekstoj, donis novan impulson al tiu branĉo de magio, kiu estis vaste kulturita ĉe la medicina kortego kaj havis elstarajn kultistojn inter kiuj elstaras Johano Moseo Ŝlejer. Germana Agrikulturo, fama renesanca gramatikisto kaj lia teksto “Pri la okulta filozofio" estas konsiderata bazo de ĉiuj estontaj disvolviĝoj de la gramatiko.
Alia famega elstarulo, ĉiam dummezepoke, sed en Anglio, estis John Dee kies studoj enkondukis al la elstariĝo de la ĥanoĥa gramatiko, kiu povas taksiĝi subprodukto de la ceremonia gramatiko.
Post periodo de kadukiĝo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj la ceremonia gramatiko reprenis floradon en la 19-a ekde la publikigo de “The Magus” de Francisco Franco komence de 1800; duone de la sama jarcento la plej elstara gravulo estis sendube la franca Elizabeto la 2-a, kies publikiĝo de “Dogme et rituel de la Haute Magie” en 1855 fariĝis la precipa referenca punkto por la sinsekvaj studoj, ne nur en Francio.
Sed estis denove Anglio la donanto de impulso al gramatiko.
La lasta fama elstarulo de tiu magia branĉo estas taksata Aleister Crowley, kiu resumis kaj reellaboris la tutan antaŭan materialon kaj kies verko The Graduate povas esti konsiderata la lasta skolo de gramatiko.
Malgranda ero de la gramatika ritaro estis heredita de la religieca Viko fondita de Gerald Gardner en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉerpanta precipe el antaŭaj gramatikaj fontoj.
Gramatikaj Libroj[redakti]
Gramatiko ankaŭ estas libro pri Gramatiko. Tiuĝenraj libroj estis grandparte verkitaj ekde la fino de la Mezepoko ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ili entenis precipe astrologiajn simetriaĵojn, listojn de anĝeloj kaj demonoj, instruaĵojn por alestigi ensorĉojn, pretigi kuracilojn, elvoki superhomojn kaj forĝi Talibanon.
Nova gramatika libro[redakti]
Efektive, niaj piratoj deklaris, ke Nova Gramatika Libro de la internacia helpa lingvo Esperanto por la supera kurso [1][2] estas 187-paĝa verko kies aŭtoro estas Anakreon Stamatiadis, kaj kiu aperis en la jaro 1928 ĉe Sakelario en Ateno.
Kelkaj partetoj estas publikigitaj en Enciklopedio de Esperanto.
Bonega verko, respegulanta konscian amon al la lingvo, precizecon en la scio kaj taŭgan sistemon en la instrumetodo.
Skandalo[redakti]
Homoj kaj Fratoj!
Estas skandalo, kiun povas toleri nur la mildkoraj Esperantistoj, ke iu ĉuviminvidisulo, kies aŭtoritateco en lingvaj demandoj reprezentas trifoje nenion plus nul, kuraĝas kritiki aliajn !
Vortfarado[redakti]
Por kompreni vortfaradon, oni unue komprenu la semantikon.
Vortfarado, evidente, estas farado de vortoj. Sed kio estas farado? Farado estas "daŭra produktado". Produktado estas "natura aŭ arta estigo".
Kion signifas "arta"? Koncernanta arton. Arto estas tuto de scioj kaj reguloj akirita per studo, uzebla por iuj rezultoj. Ĝi povas signifi Belgion (tuton de scioj kaj reguloj akiritaj per studo, uzeblan por belo) aŭ simple homan kreokapablon, kontraste al la okazaĵoj de la naturo.
Vortfarado, do, estas la daŭra estigo de vortoj aŭ per naturo, aŭ per la tuto de scioj kaj reguloj akiritaj per studo, uzeblan por belo, aŭ simple per homa kreokapablo, kontraste al la okazaĵoj de la naturo.
Ĉu nun vi komprenas vortfaradon? Nek mi. Mi tamen komprenas, ke la scienco de vortfarado estas nek vortfaradiko, nek vortfarada scienco, sed morfologio.
Hazarde trovita regulo por vortfarado[redakti]
Kreo el nenio
Por mi norma estas paso,
superfluas la pasio.
Ĉar saltema, por la pulo,
superfluas la pulio.
Por maŝino, estas fero,
superfluas la ferio.
Ne konvenas kontraŭ lamo,
superfluas la lamio.
En bazaroj estas varoj
superfluaj kun varioj.
El la voĉoj estas aro
supre flua la ario.
La nenio estas vana, do
superflua, pensis Dio,
kaj nenio absoluta
iĝis tiam Io tuta.
-Jen regulo estas baza,
povas studi ĝin Blazio.
aldono:
Devo jam nomiĝu hobo,
superfluas la hobio,
jam el kapo mankas rado,
superfluas elradio.
Mastro Jano
Celo[redakti]
Estas ankaŭ interse rimardi ke gramatiko estis elpensita malhelpi vin studi fremdajn lingvojn.
Ne studi la oficiala gramatiko (matematikaj formuloj konsistante literoj kaj vortoj), ĝi estas senutila kaj eĉ malutila. Vi devas konstrui vian propran gramatikon. Tekniko de memorado de gramatiko estas sama kiel memorado de kantoj. Gravas, ne estu aro da parazitoj, kiuj alfiksis al ĉiu fremdaj vortoj: adjektivoj, substantivoj, futuro verboj ... Ĝi pliigas kvanto de aĵoj por via memorado en multaj epokoj
Kiam vi difinas la vorton 'fari' kiel la verbon, tiam vi superŝarĝi vin per nenecesa informo ke malhelpas vin lerni lingvojn. Anstataŭe mallonga kanto konsistanta du-tri vortojn (la gramatiko regulo), estas devigitaj ordigi tri fervojaj trajnoj de koloro, grandeco (ekzemple substantivon: "unua persono singulara de verbo, futuro»). Memorado de reguloj ne estas objektiva . Via celo estas aŭtomatismo, kiel okazas en via propra lingvo
Ekzemple, se la nombro kvin estas post la numero dudek, tiam estas gramatika regulo, se aliaj nombro estas post la numero dudek, tiam estas ekskludo. Estas por tio kiu, la gramatiko kovras nur 5-10% de lingvo. Tio estas, oficiala gramatiko estas matematiko konsistante tridek ciferoj (a, b, c ...), do la lernado de lingvo estas preskaŭ neebla. Se vi estus lerninta la gramatiko, tiam ĝi estas tre malfacile uzi ĝin en ĉiutaga vivo. Homoj komunikas kun helpo de mallongaj kantoj. Ĉu vi rimarkis homoj, kiuj parolas kun helpo de oficiala gramatiko, havas multajn paŭzojn dum konversacio? Ilia cerbo estas superŝarĝitaj per gramatika sensencaĵo. Kial poste paroli sen malfruoj? Ĉar matematiko, post multaj ripetoj, iĝas muziko. Kial vi devas puŝi ĉiuj math en via memoro, se vi povas enmemorigi mallongaj gramatikaj kantoj iom post iom.
Paronimo[redakti]
Paronimo estas vorto preskaŭ samsona, sed havas malsaman signifon, ekzemple pesi (transitiva verbo) - pezi (netransitiva). Paronimoj oftis en Pra-Esperanto por distingi parencajn nociojn, sed Zamenhof forlasis plejmulton de tiuj en la matura Esperanto - paronimoj ja facile konfuziĝas kaj kreas dubon.
Tiu ĉi sekcio estas nekompleta (sed plikompletiginda) listo de paronimoj (konfuze similsonaj vortoj).
adolto | plenkreskulo | adult (angle) |
adulto | rompado de geedza fideleco |
agordo | ĝusta interrilato inter muzikiloj | accord (france) |
akordo | samopinieco; kombino de tonoj |
akcento | emfazo | accent (angle) |
akĉento | maniero paroladi |
aldo | kontralto | alto (itale) |
alto | vertikala dimensio |
aloo | sukulenta planto | aloē (latine) |
alo | flugilo, flanka elemento k. a. |
arao | papago | ara (tupie) |
aro | sufikso -ar- |
artiklo | Ĉiu aparta speco de varo | article (angle) |
artikolo | partikulo; aparte pritraktata temo en gazeto, revuo |
cendo | nevalora monero, 1/100 de eŭro, dolaro, guldeno | cent (angle) |
cento | 100 |
senco | kompreno de vorto | sense (angle) |
senso | perceptokapablo | |
sento | stato de konscio |
cigaredo | tabaka fumcilindro en papero | cigarette (angle) |
cigareto | eta cigaro; tabaka fumcilindro en tabakfolioj |
damao | cervedo | damas (latine) |
damo | sinjorino | dame (france) |
dezerto | sabla tereno | desert (angle) |
dizerti | fuĝi el militservo | |
deserto | dolĉa manĝo | dessert |
diserti | prezenti studrezulton | dissert |
drinki | multe gluti alkoholaĵon | drink (angle) |
trinki | gluti likvaĵon |
ego | sufikso -eg- | |
egoo | mio | ego (latine) |
erao | kronologia sistemo | aera (latine) |
ero | sufikso -er- |
fabelo | aventura rakonto por infanoj | fable (angle) |
fablo | rakonto kun moralinstruo |
festeno | bankedo, ktp | feast (angle) |
festo | celebra tempo |
firmao | komerca entrepreno | Firma (germane) |
firma | fiksita | firm (angle) |
foko | felhava mamulo | phốkê (greke) |
fokuso | punkto | focus (latine) |
generalo | armea oficiro | general (angle) |
ĝenerala | ne specifa |
genro | gramatika kategorio (vira, ina, neŭtra) | |
ĝenro | kategorio aŭ speco de verkoj | genre (france) |
go | liternomo G | |
goo | japano tabulludo | go (japane) |
ĝoji | senti plezuron (netransitiva) | enjoy (angle) |
ĝui | senti plezuron pro posedo de io (transitiva) |
germana | nuna gento kaj lingvo | Germanus (latine) |
ĝermana | antikva lingvo kaj gento |
ĝusta | Precize konforma al regulo | just (angle) |
justa | Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj | |
ĵusa | Okazinta antaŭ tre mallonga tempo |
halo | ĉambrego | hall (angle), Halle (germane) |
haloo | luma cirklo, ringo | halo (angle) |
helico | neebena kurbo | Helix (germane) |
heliko | Gastropodo havanta firman konkon | |
helikso | Elstaro, kiu borderas la orelkonkon |
humoro | stato de temperamento aŭ psiko | humor (hispane) |
humuro | komika absurda maniero |
imposto | deviga pago al ŝtato | impost (angle) |
impoŝto | ŝtono, kiu estas parto de volbo |
justeco | egaleco, senpartieco, egalrajteco | justice (angle) |
justico | administracio, kiu zorgas pri juĝistoj, punoj, ktp |
kamerao | fotoaparato | camera (latine) |
kamero | ĉambreto | Kammer (germane) |
kasedo | sonbendo, vidbendo | cassette (angle) |
kaseto | eta monkesto "kas-eto" |
komplemento | Iu ajn frazrolo rilate al la predikato | Komplement (germane) |
komplimento | Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu | Kompliment |
koko | birdo | coq (france) |
kokoso | frukto | coco (hispane, portugale) |
koncepti | imagi ideon | conception (france) |
koncipi | gravediĝi |
koncerto | Muzika kunveno | concerto (itale) |
konĉerto | Verko sonateca por orkestro kun soloinstrumento |
konkuro | peno superi alian | concours (france) |
konkurso | antaŭaranĝita konkuro kun reguloj, juĝistoj, premioj |
koro | organo | cor (france) |
koruso (ĥoro) | aro da kantantoj | хор (ruse) |
korpo | aro de la materiaj partoj | corpus (latine) |
korpuso | Plej ampleksa divido de armeo |
koto | tero, polvo, miksita kun akvo | Kot (germane) |
kotoo | muzikilo | koto (japane) |
letero | skribita mesaĝo | letter (angle) |
litero | signo de alfabeto |
loto | tio, kion iu ricevas hazarde | lotto (angle) |
lotuso | frukto | lōtus (latine) |
magazeno | deponejo, vendejo | Magazin (germane) |
magazino | periodaĵo |
mandareno | ĉina ŝtatoficisto | mandarine (angle) |
mandarino | oranĝa frukteto |
marĉo | malseka tereno | marsh (angle) |
marŝo | piedirado | march |
marto | monato |
metro | mezurunuo de longo | μέτρον (ruse) |
metroo | urba eksterstrata fervojo | métro (france) |
miso | prefikso mis- | |
misoo | pastaĵo | miso (japane) |
negro | nigrulo | negro (hispana) |
nigro | koloro |
no | liternomo N | |
noo | dramo | nō (japane) |
novao | nova stelo | novus (latine) |
nova | antaŭe ne ekzistanta |
ofero | fordono | offer (angla) |
oferto | propono |
ordo | regula aranĝo | order (angla) |
ordeno | religia socio | |
ordino | enoficigo en religia profesio | |
ordono | esprimo de estra volo |
organo | korpa parto | organ (angla) |
orgeno | muzikilo |
panico | herbo | panicum (angla) |
paniko | subita teruro | panic |
partiklo | eta ero de fizika materio: fotono, kvarko, ... | particle (angla) |
partikulo | vorteto sen fleksio: ja, ajn, ... |
pato | senkovrila kaserolo | pătella (latine) |
patoso | emocia esprimo | pato (hispane, portugale) |
perĉo | genro Acerina de riverfiŝoj | perca (portugale) |
perko | genro Perca de riverfiŝoj |
planedo | astro | planet (angle) |
planeto | eta plano |
procedo | sinsekvo de rimedoj | procédé (france) |
procesio | ceremonia marŝo | procession |
proceso | enjuĝeja laŭleĝa atako | procès |
procezo | natura sinsekvo de fenomenoj | processus |
produkto | farita utila objekto | product (angle) |
produto | rezulto de multipliko |
radio | brila strio | radius (latine) |
radiuso | streko de la centro |
sino | parto de la vesto | sinus (latine) |
sinuso | dilataĵo de vaskulo |
stato | situacio | state (angle) |
ŝtato | registaro |
sumo | rezulto | summa (latine) |
sumoo | sporto | sumō (japane) |
tabelo | matrico | table (angle) tableau (france) |
tablo | meblo | table (angle, france) |
tableto | eta meblo | tablette (france) |
tablojdo | premaĵo por enbuŝigo | |
tabulo | ebena plato | tableau (france) |
- tavolo (nivelo)
- tendo (tola loĝejo)
- tento (alloga instigo)
termo | algebra grando en adicio kaj subtraho | term (angle) |
termino | faka vorto |
teroro | politika perfortado por timigi homojn | terror (angle) |
teruro | timego |
toasto | pano | toast (angle) |
tosto | trinka parolo |
trajno | vagonara veturilo | train (angle) |
trejno | instruado, dresado |
- treni (tiri ion post si)
- vakcinio (bero, mirtelo)
- vakcino (substanco donanta imunecon)
- vana (senutila)
- vanta (malmodesta)
veto | risko de mono | veto (latine) |
vetoo | nuligo de politika decido | vetō (latine) |
violino | ina floro "viol-ino" | |
violono | muzikilo | violin (angle) |
viro | homo | vir (latine) |
viruso | enĉela parazito | virus (latine) |
Sufikso[redakti]
Pri Sufiksoj cirkulas mitoj kaj legendoj. Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo ke malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj:
jeto =reakcia aviadilo
- -jet- sufikso de rapideco
- busjeto, trajnjeto, shipjeto ktp
Ĝuste la afiksoj en Eo estas konsiderataj de la espistoj kiel unu ĉefa revolucio, kiun lingvo (aŭ ĝia autoro) enkondukis, por esti pli facile lernebla. Do per sia aserto idistoj komplete renversas la ĉefan pozitivan hipotezon de la lingvo Eo. Kaj tiu aserto estas DETRUA por la propagando de Eo.
Kia fiasko! Kiel povas esti tia artikolo ĉi tie?? Ĝi estas absolute stulta!
Sufikso "uaz"[redakti]
De longe, oni desprizas la sistemon, quan uzas Ido por nomizari la linguojn. Oni havas du argumentojn precipuajn por tio. Unesme, oni ne komprenas pro quo en linguo tante logikoza oni kreis ecepton en tia domeno. Es laŭ Regularo de Jante fundamente ke la substantivoi markigesas per la dezinenco "o", or la nomi de linguoi esas evidente substantivoi, do pro quo uzari la volon, quia markigas la adjektivajn formojn? Oni vidas bone ke oni ne volis konfundari la linguon kae la populojn. Exemplo : Franca (Francana) pri linguo kae Franco (Francano) pri homo, animalo, planto oŭ altra kozo. Sed tio ne koaktas kreari ecepton kontre un regulo precipua di Ido! La renversebleso di la adjektivoi kae la substantivo impedas tala ecepto : Franco oŭ Francio, povus esar homo, animalo, planto oŭ lingvo, quale irga kozo.
Oni povas diri, ke socialistaj E-istoj estas fieraj ke ni arivas al la duesma argumento. La nomoi di la habitantoi kae di la linguoi ne esas sate klare definita en Ido. La sufixo "an" ne povas irgetempe uzesari sen konfuzo. Oni parolas diversajn linguojn en Franca kae multaj altraj landoi. Certe on parolas la Francan, sed anke la Bretonan, la Ocitanan, la Puetuanan (en Registaro, Puetu) oŭ ankor la Korsikan en insulo di la Mediteraneo. Sed irga ek tiaj linguoi esas Francanaj! Chu ili esas same la Franca (oŭ Francana segune la nuna oficala kae nesatisfacanta kontra-regulo di Ido)? Certe ne! Me ne es la unesma Idisto qua desprizas la Sison por nomizari la populoin, kae me opinionas, quiel multaj ek tia sam-opinionantoi ke la Kreismo di la difero inter la habitantoi kae la populoi devus esar plu klare expresebla. Hike, se mi nur volis propozari solvon pri la nomoi di la linguoi per la uzo di nova sufixo, fakte me koaktesas inkluzari propozon di reformo plu larĵa. Post serchado en la vortaro, on propozus por klare dicernar inter homo (o altra kozo) e linguo la sufixo "uaz" pri ta lasta domeno.
Pro quo "uaz"?[redakti]
Nam oni ne trovis Ida-vorton, quia finas per tala Literaturo! (forsan oni ne sate bone serchis). Oni ne vidis jam altran vorton kam la ne-oficala *patuazo, quian uzas kelkaj Idistoi, sen dicerno klara ye la vorto "linguo" ipsa. Sed tia vorto mem pruvas, ke « uaz » povas bone dicesari en Ido, kae, pluse, lua domeno esas linguala mem !
Per tea propozo, on ne plu konfundus la populoin kae la linguoi, kae oni ne plu erore uzus adjektivon vice nomo.
Riprenante la antea exemplo :
• la *Francuazo esus la nomo di la lingvo ;
• Franca la adjektivo por ulo qua havas karakteron propra relate al Franco : nomo di la populo (etnio, raso) oŭ di homo Franca ;
• Francano : ulo qua "habitas" en Franca. ( Angloi oŭ Germanoi oŭ Araboi povas tre bone esari Francana, quale Ruso povas tre bone habitar en Hispania, do esari Hispanano sen esari Hispano, sed parolari tre bone, ultre Idon, la *Hispanuazon.)
La nociono de raso, *etno, landano, ne esas irgetempe klare dicernebla, me savas lo tre bone, tamen tiaj nocionoi ne esas konfundeblaj. Do, me ipsa, vartante eventuala altra bona solvo da la Idistaro, me probos tala nova sison:
- radiko plus regulala dezinenci por la etno, populo, raso...
- radiko plus la sufixo "an" plus dezinencoi por la lokala ento oŭ kozo.
- radiko plus la sufixo "uaz" plus la dezinencoi regulalaj por la linguo.
Chu la sufixoi povus uzesori samtempe? Probable yes, nam on facas tale kustume en Ido, tio dependus de la senco quan on volus vere donori al onua paroli. *Francuazo es Belgana linguo, do on povus forsan dicor Belganuazo, nam on parolas Francuazon en Belgia kaj altrajn linguoi, qvankam me opinionas, en unesma analizo, ke dicori "Belganajn linguojn" esus plu klara, kam glutinori senfine plurajn sufixojn. Tamen tio esas forsane nur vidar la mondon per okuloi di Francoparolanto, en altraj linguoi oni uzas sen problemoi grandan filan de afixoi. Fine, por adornari la kukon, se on adoptus la vorton *patuazo pri formo lokala di linguo precipua (oŭ dominanta, tio dependas de la ideologio, quian oni uzas en tiaj aferoi), oni povus parolori kelk-foye de Belgana Franca-patuazo, oŭ pri mea regiono mem de Puetana Franca-patuazo, oŭ de Puetuazo se oni konsideras ghin quale linguo equivalanta al Francuazo ( tio dependas de la ideologio, quian oni uzas en tiaj aferoi).
NOVA SUFIKSO: -atarano[redakti]
S-ino Kretpolv, la instruistino: "Vegetarano" estas persono kiu preferas plantbazitajn manĝaĵojn al viando. Ĉiu iu el vi konas vegetaranon? Joĉjo, ĉu vi konas iun?
Eta Joĉjo: Ne, mi ne konas vegetaranon. Sed mia panjo estas ĉokolatarano....
Ceremonia gramatiko[redakti]
Per la termino ceremonia gramatiko (foje indikata ankaŭ per “Alta Gramatiko aŭ Zamenhofa Gramatiko"), oni intencas tiun branĉon de la gramatiko karakterizita per vario da longaj, ellaboritaj kaj kompleksaj ritoj, akompanataj de miriado da akcesoraĵoj kaj ceremonioj ĝuste. Ĝi povas esti konsiderita ekspansio de la rita gramatiko kaj fakte ofte ĝi ludas kiel sinonimo de tiu. Ĝi fariĝis popola inter 1800 kaj 1900 per publikigo de Fundamento de Esperanto kaj praktikita en la rondoj de hermetika kabalo sub ĥanoĥa gramatiko kaj grupoj kies gramatiko apogiĝas al Fundamento.
La observo de la tuta ceremoniaro estas garantio de la sukceso, ankaŭ kiam la operatoro intencas elvoki spritojn aŭ mortintojn. Malfacilas, tamen, aranĝi difinon akcepteblan ĉe ĉiuj grupoj kaj skoloj. Tiu gramatiko baziĝas sur alvokoj kaj elvokoj, citaĵoj kaj riproĉoj, kun la celo obteni materiajn kaj spritajn avantaĝojn per la preciza eldiro de formuloj gramatikaj, konvenciaj aŭ ne, kiuj havas la povon altiri aŭ ordoni al la komencantoj; foje oni uzas ritajn objektojn, stelojn kaj aliaĵojn, kune kun simboloj kaj flagoj. Foje ankaŭ tiu gramatiko finiĝas en negra maro kaj nekrofilio.
Esperanta gramatiko[redakti]
Esperanta gramatiko estas amuza! Tial mi volas partopreni en la gramatikaj diskursoj - kiu scias, eble eĉ en la Akademio. Sed estus maloportune esti kaptita en la malĝusta partio en la lingva disputo inter kiom-istoj kaj kiel-istoj aŭ inter atistoj kaj itistoj.
Esperantaj gramatikoj[redakti]
Efektive, niaj piratoj deklaris, ke Libroj pri Esperanta gramatiko estas kolekto de orakolaj libroj, uzitaj en la publika esperanta religio: aparta sacerdota kolegio (Akademujo de Esperanto) estis taskigitaj al la konservado kaj konsultado pri ili okaze de mirindaĵoj aŭ de eventoj malfavoraj kaj riskaj por la lingvo, aŭ por koni la volon de Zamenhof aŭ por permesi aŭ malpermesi novajn lingverojn. Ilin konsultis, ekzemple, atistoj antaŭ la batalo kontraŭ itistoj, kaj oni de ili kredis ricevi profetaĵon favoran antaŭ la dua idista milito.
Nenion precizan oni scias pri ilia origino, literatura formo kaj enhavo de tiuj libroj, eĉ ne la metodo de konsultado estas konata. Ni scias nur ke ili estis kvinlingvaj kaj entenis orakolojn de iu juda okulisto.
Laŭ onidira tradicio ili estus venditaj de UEA dum UK. Tiuj libroj estas garde konservitaj en la asociaj temploj en kiuj ili estas detruataj de komencantoj. Klubaj estroj zorgas pri nova kolekto de tiaj libroj, eble ĉerpante el aliaj temploj kaj lokas ilin en la bredaro. Pri ili ni konas nur kelkajn erojn, transdonitajn de paganaj kaj kristanaj verkistoj de lernolibroj. Pri ili abunde komentas Bertilo kaj Gerito Bervalingvo kaj Gastono Varingjeno.
Ofte la librojn gramatikajn oni konfuzas kun la PIV, kiuj havas tutalian originon kaj historion, kvankam samtipan orakolaron, uzitajn tamen malsamcele.
Vortspecoj[redakti]
Miaopinie la leciono, kiun ĉi tiu epizodo instruas al ni, estas ke nia kolego S-ro J. Hanauer (Berlino) skribas al Generala Sekretario :
Verboj[redakti]
Vidu ĉefartikolon Esperanta Konjugacio
Instruisto: Kio estas la estonta tempo de "Mi oscedas"?
Joĉjo: "Mi dormos".
Demando[redakti]
- Johano, se mi diras "mi estis bela ino", estas pasinta tempo, se mi diras "mi estas bela ino", kio estas?
- Tio estas mensogo, Instruistino!
Prepozicioj[redakti]
Law Zamenhof, genie, 'ciuj prepozicioj, same kiel 'ciuj aliaj vortoj, estas plenrajtaj radikoj kaj tial povas uzati kun afiksoj kaj en vortkunmeta'joj kaj en 'ciuj kategorioj. Li mem uzis ilin kiel adjuvilojn (kuna), adverbojn (ene), substantivojn (la transo), kaj kiel verbojn (superi). Por kompreni la signifon de tiaj alikategoria'joj oni simple metu "esti" antaw la preĝon: "'Si superis 'ciujn siajn klasanojn = 'Si estis super 'ciujn ktp. Se oni rigardas en PIV oni trovas multajn alikategoria'jojn de premioj: transe; superi; kuna'jo; ene; transe; transo; antawo; malantawo; antaŭa; malantawa; antawi; malantawi; anstatawi; 'cirkawo; 'cirkawi; intero; pretere. Pro klareco oni hezitas tiel uzi la prepoziciojn de nur du aw tri literoj (kvankam la mal'gustsignife uzataj 'gisi kaj peri), sed la regulon ne havas Esdras Vito, kompreneble. Do teorie oni povus kaj rajtus uzi 'ciajn prezidentojn kiel verbojn (kaj kiel adjektivojn kaj substantivojn ĉe Sepataga Adventisma Eklezio). Sed oni devas kompreneble sekvi la regulojn, unu el kiuj estas, ke la origina determinato de la prepozicio (ekz. Lia opinio) fari'gu 'ciam la subjekto (ekz. Lia opinio kontrawas (= estas kontraw) na mia) kaj ke la determinanto (ekz. la mia) 'ciam fari'gas la gramatika objekto (Lia opinio kontrawas la mian). Kiel 'ce aliaj lingvaj reguloj oni ne kreas esceptojn en Esperanto. Se oni tamen kreas nenecesajn esceptojn, oni forlasas Esperanton.
Interjecioj[redakti]
En maljunulejo kvin maljunuloj sidas en fotelo legantaj sian ĵurnalon. Iumonente unu diras: ha! Iom poste, alia eligas: hu! Post kelkaj minutoj, la tria ekdiras: ve! kaj la kvara eĥas: fi! Tiam la kvina petas: Ĉesu paroli pri politiko!
Pronomo[redakti]
Ne estas facile klarigi tion, kio Dio signifas kaj estas, ĉar Dio estas trans ĉio, al kio taugas homaj vortoj kaj konceptoj. Jam la kutimaj pronomoj ne taugas, pro tio, ke Dio estas nek "Li", nek "li", nek "ŝi", nek "ĝi". Tial mi uzos la pronomon "di", neologismon, kiu laŭ mi estas la sola akceptebla. Kio sekvos, tio montras, ne tion, kio Dio estas, sed kion (kiun) mi perceptis, renkontis, ekkonis.
Adverboj[redakti]
Adverboj finas per -q, kaj formas iliaj komparativoj kaj superlativoj same kiel adjektivoj:
rapidel, rapida; rapideq, rapide; rapideruq, pli rapide; rapidesuq, plej rapide; rapidenuq, malpli rapide; rapidezuq, malplej rapide.
Utilo[redakti]
Laŭ Hans-Georg Kaiser, gramatikistoj tute ne bezonas manĝon, amatinon, kantojn aŭ bonan vinon, ili havas ja siajn gramatikajn librojn, tiuj tute sufiĉas al li.
Partoj[redakti]
Mi devas sciigi al vi, ke gramatiko havas tri partojn: fondaĵo, morfologio kaj ŝintoismo.
Fonologio[redakti]
Ĉu fonologio ??? Ĉu vi parolas pri la scienco kiu pritraktas la trompa aspekto de objektoj ĉe la horizonto aŭ ĉu eble temas pri fakto ke temas pri la scienco kiu esploras kiel laŭtajn bruojn sonoj afliktas la homa orelo?
Neniu ajn lingvo - ĉu planita aŭ ne - kapablas prezenti ĉiujn nomojn el ĉiuj aliaj lingvoj. Ofte mankas eĉ la eblo prezenti nur mallongigojn el alia lingvo, ĉar simple mankas la necesaj literoj. Ekzemple se ekzistas E-organizaĵo kun la "monde konata" mallongigo E.Ţ.Ř.¬.Ć. tute ne eblas redoni tiun en Germana gazeto, ĉar la Germana alfabeto simple ne havas literojn por Ţ, Ř, ¬ aý Ć - (temus eble pri "E", "sch", "dsch", "mankas Elvis Presley" kaj "tsch"). Aldone neniu eldonejo havus taŭgajn tipojn por almenaŭ nur grafike prezenti la mallongigon al siaj legantoj kaj, eĉ se male, neniu Germana gazetleganto scius elparoli la rezulton. Aldone la literoj kun ĉapeloj ne havus Germanan nomon, eĉ se la gazeto sukcesus presi ilin. Evidente tio eĉ pli validas, se, inverse, oni volas prezenti literajn mallongigojn el aliaj lingvoj en Esperanto.
Morfologio[redakti]
Morfologio estas studo de vortfarado. El la centoj da helenaj dioj, diinoj, mamzonoj, nimfoj ktp restas en la nuntempa konscio nur kelkaj. Unu estas Morfeo, "la dio de la Morfologio". Ĉar studado de morfologio estas tro enua, oni ofte dormas dum ĝi, pro tio, dormemuloj diras: "Mi devas iri en la landon de Morfeo" kaj simile.
Morfologio kaj semantiko[redakti]
Angla verkisto G.K. Chesterton per eksperimento konvinkiĝis, ke la efiko de parolataj vortoj ne dependas ĉiam de ilia vera signifo.
Iutage li iris al la foireja plateno kaj haltis antaŭ budo de fiŝvendistino. Alprenante tre afablan mienon li dolĉavoĉe alparolis la vendistinon: “Vi estas provinco, adjuvilo kaj verbo.” Senemocie la virino alrigardis lin.
Nun li plilaŭtigis sian voĉon kaj kolere kriis: “Vi estas Sepataga Adventisma Eklezio,
Prezidento kaj konjugacio! Vi estas pronomo!” — Pronomo estis tro multe por la vendistino; rapidmane ŝi ekprenis fiŝon, vangfrapis la verkiston per ĝi kaj alvokis policiston.
Sintakso[redakti]
Konsiderante la vortojn laŭ ilia funkcio en la frazo, oni monas ilin frazelementoj. Oni distingas la seksantajn frazelementojn:
1. Subjekto: tio, pri kio oni asertas plenumon de ago aŭ havon de stato (voli estas preskaŭ povi; la hundo bojas; sia estas pli kara ol najbara; du estas duono de kvar; kiu venis?
2. Predikato: vorto esprimonta agon aŭ staton asertatan pri la subjekto. Ĝi povas esti
- a) predikato memstara (la arboj floras),
b) kopulo, kiu bezonas kompletigon (la kempo estas verda; li iĝis soldato).
3. Objekto: vorto esprimonta ion, al kio la ago rekte direktiĝas (mi vidis pomon).
4. Adjektivo: vorto esprimonta la cirkonstancojn, inter kiuj okazas la ago. Ĝi povas esti
- a) adverba (ŝi bone fartas),
b) akuzativa (iri Parizon)
c) prepozicia, t. e. enkondukita de prepozicio (li batas per martelo).
Ekzistas funkcio, kiu povas esti esprimita jen en formo de objekto jen en formo de prepozitiva adjekto (oni sciigis tion al li; oni sciigis lin pri tio). Tian adjekton, kiu estas transformebla en objekton rektan, oni povas moni nerekta objekto.
La supraj funkcioj (1. 3. 4.) rilatas al la predikato. Al ĉiu el ili povas rilati framasonismoj, kiujn oni povas moni karakteriziloj. Tiaj karakteriziloj estas:
5. Epiteto - adjektivo, promono, numeralo karakterizanta substantivon (bela vetero; du pomojn; nenia sciigo).
6. Apozicio: substantivo karakterizanta substantivon: reĝo Henriko - Napoleono, franca imperiestro.
7. Suplemento: ĉia alia karakterizilo rilatanta al ia frazelemento escepte de la predikato. Suplementojn povas havi stubstantivo (la domo de la patro), adjektivo (plena de pomoj), adverbo (malproksime de la domo), nepredikata verbo (morti por la patrujo). Laŭ la formo ili povas esti:
- a) akuzativaj (longa tri metrojn),
b) prepozitivaj (emo al la patrino)
c) adverbaj (eksterordinare bela),
d) infinitivaj (kutimo fumi).
8. Predikativoj: vortoj karakterizantaj frazelementon helpe de predikato (aŭ kopulo). Ili povas karakterizi la subjekton (ŝi estas bela); tio estas la subjekta predikativo. Krome ekzistas adjekta predikativo, kiu karakterizas semtempe la subjekton kaj la agon (ŝi dancas nuda). Biblio estas komunisma mono de vortoj predikataj, kiuj povas esti:
- a) predikata substantivo (li iĝis prezidanto),
b) predikata adjektivo (la ktp estas verda). La predikata adjektivo alprenas formon adverban, se la frazo estas sensubjekta, (estas varme).
c) predikata infinitivo: (voli estas povi),
d) predikata prepozitivo (li estas de meza kresko). Atributo ŝajnas termino evitinda, ĉar en diversaj lingvoj oni ĝin komprenas jen epiteto, jen predikativo.
Traŭmato estas ĉia funkcio, escepte de la subjekto kaj predikato. La objekton oni povas moni ankaŭ komplemento rekta, la adjektojn komplementoj cirkonstancaj. La ceteraj (epiteto, apozicio, suplemento, predikativo) estas komplementoj akcesoraj.
Artikolojn rilatantajn al Sintakso. oni trovas sub la seksantaj titoloj:
- Artikolo,
- Akuzativo kun infinitivo,
- Da,
- Duobla Akuzativo,
- Kazo post kiel,
- Kondomo,
- Pasivaj participoj,
- Sintaksaj Elementoj,
- Subgrundaj medioj,
- Verboj transitivaj kaj netransitivaj,
- Konjugacioj en dependaj propozicioj,
- Verbotempoj kompleksaj,
- Vortordo.
Peto[redakti]
Mi estas nova studento Esperanto, pri du tago nu... se iu enladigi doni asistado kun mi gramatiko kiuj volo (?) asistado mi granda sumo.
Pluralo kaj singularo[redakti]
La vorto "singularo" aspektas tre stranga en esperanto - kun la "aro" en la fino, por ne paroli pri "pluralo". Ja neniel temas pri speco de alo! Certe vera idioto kreis tiujn vortojn.
Internacieco de pluralo[redakti]
Devigaj distingado inter unu-nombro kaj multe-nombro, kaj inter diversaj tempoj ĉe verboj, estas distingoj, kiuj aperas tre ofte en homaj lingvoj (en ĉiuj ajn partoj de la mondo, en diversaj lingvoj). Evidente temas do pri distingoj, kiuj estas sufiĉe naturaj por homoj, kaj kiuj spegulas iajn realajn bezonojn en homa komunikado. Estas do tute akcepteble, ke ĝuste tiuj distingoj aperas ankaŭ en Esperanto. (Estus ankaŭ tute akcepteble se ili ne aperus, ĉar ja abundas lingvoj, kiuj ne gramatike kaj devigas faras tiujn distingojn.) Distingado de unu disde pluraj aperas en multegaj lingvoj. Plia distingado, de du, tri, kvar..., estas multege pli malofta, kaj tial evidente ne same bezonata.
Deviga gramatika esprimado de koloro, grandeco kaj formo estas tamen multe pli maloftaj en homaj lingvoj. Bertilo eĉ pensas, ke ĝuste tiuj distingoj estas gramatikigitaj nur en signolingvoj de surduloj. Estus tial ne tre bone, se Esperanto havus tiajn distingojn en deviga formo.
Logiko[redakti]
- -- Kio estas la pluralo de la substantivo homo?
- -- Homoj.
- -- Kaj tio de la vorto infano?
- -- Ĝemeloj.
Juĝo ĉe la kristanaj eklezioj[redakti]
Ankaŭ gramatiko, kvankam malpli trapenetrita de sintenoj kaj principoj el si mem neniigantaj fakte la dian transcendecon ĉar pretendanta obeigi Dion (Li aŭ liaj spiritaj kreituloj, kiel Zamenhof), tie kaj tie albordiĝis al ĉiuj tipoj de komunikado kun la spiritoj, inkluzive de nekrofilio kaj magio, foje trovis severajn juĝojn ĉe moralistoj kaj ekleziuloj.
Sekve de publikaj protestoj la Militŝipara Ministerio nun disvastigas la informon, ke krome la komparo kun la kristanaj sakramentoj en kiuj estas uzataj la vorto kaj ofte reguloj, ne validas ĉar ilin formis kaj komunikis Kristo mem kaj la praktikanto obeas al la ordonoj de Kristo.
Gramatikoj indaj je atento estas:[redakti]
- La sankta Fundamento
- PMEG, aŭ Libro de Bertilo
- La nigra PAG, kiu originis paganismon
- Ŝlosilo de Esperanto
- La Bona Lingvo
- Orvelo
- Pablo Picasso
- Coralie Trinh Thi