Stalino

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg


"Я не понимаю. Убейте их! "

~ Stalino pri pola lingvo

"Mi jam fikis lin"

~ Cicciolina pri Stalino
1294033426137.jpg

"Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena"

~ Zamenhof pri alia homo

"Li estas mia granda frato."

~ Orvelo pri Stalino

"Me audis ke mem la Rusa di Stalin esas kelke defektoza"

~ idisto

"Stalino, Stalino — jen tipa malino!"

~ Julia Bagio

"Bonvolu ne aldoni -o al Stalin, tio aspektas strange"

~ Nikolai Grishin pri Stalino

"Mi ne povas plencerte aserti ke Dio starigis Stalin-on. Tamen mi certegas pri jeno: Dio permesis ke Stalin iĝu landestro"

~ Milokula Kato

"En la realeco la vero estas tute alia"

~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo

"La kialoj de Hitler kaj Stalin estis bone kompreneblaj kaj logikaj."

~ Esperantisto
Jam unu artikolo pri tiu temo aperis en la Bulteno de Majo 1937.


Onklo Joĉjo Stalino (18781952), sovetlingve Йосиф Сталин, estis sovetia komunista diktatoro, brazila futbalisto, lingvisto, ŝovinisto kaj filozofo. Kelkfoje komparata kun Hitlero (Ho Dio!), sed la komparo malĝustas, ĉar Stalino havis pli grandan liphararon.

Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj (Stalino)

Kvankam multaj homoj erare nomas Stalinon ekstremisto, li fakte estis centristo. Laŭ la ideologio de Stalino, nek komunismo nek faŝismo pravas; la plej bona solvo troviĝas en la mezo. Stalino subtenis la Komunisman Apostolikan Partion, kaj mortigis siajn ĝiajn malamikojn. Dum regado de Stalino, la komunismo fariĝis fakte kaj jure ŝtata religio.

Li subtenis Esperanton ĝis 1936, kiam (je sugesto de Francisko Franko)[1]) kaŝe ili aktivadas por anstataŭigi Zamenhofan kaj Fundamentan Esperanton per iu plia reform-Esperantido. Poste li apogis Tokiponon.

☭ Vivo ☭[redakti]

Altŝatata Prezidanta Moŝto!

Nia elita legantaro certe memoras, ke Stalino malpermesis samseksemon.

Plej bedaŭrinde estas, ke Stalin konforme al sia celo estis dum sia vivo kovrita per floroj de la sovetia popolo kaj de la plej famaj eminentuloj de siatempa historio, lia agado el tiu vidpunkto estis plensukcesa kaj sekve "vera". La kriterio pri praktiko supozigas, ke oni efektive komparas la celon kun la rezulto.

Infanaĝo[redakti]

En Literatura Mondo de Januaro 1925 skribas S-ro “Kopar” : Dum infanaĝo Joĉjo Stalino estis tre saĝa.

ĈU LI HAVOS SUFIĈE POR MANĜI?[redakti]

Eta Joĉjo Stalino iras en la kuirejon: Panjo, ĉu mia amiko Toĉjo povos vespermanĝi kun ni hodiaŭ?

Jozefino: Aŭskultu, vi jam manĝas tiom kiom manĝas dek homoj. Se vi akceptos manĝi nur tiom kiom manĝas naŭ homoj, do restos sufiĉe da manĝaĵo por Toĉjo.

Poste, Joĉjo parolas al Toĉjo: Mia panjo diris "ne".

Lulrakonto[redakti]

Eta Joĉjo Stalino estas ĉe la geavoj. Estas nun la enlitiĝohoro.

Joĉjo petas al Avino: Avnjo, ĉu vi povus fari al mi lulrakonton?

Avino: Ĉu vi ne preferus ke via avĉjo rakontu al vi, Joĉjo?

Joĉjo: Ne. Liaj rakontoj estas tro timigaj.

Avino: Ĉu timigaj?

Joĉjo: Jes. Hieraŭ nokte li rakontis al mi pri sia unua koloskopio!

Ne kredu la malveraĵojn, dissemitaj de certa Presaĵaro, eĉ se ĝi aspektas demokrata. Ne fidu al la informoj de certaj radiodissendoj.

SURPRIZO[redakti]

Eta Joĉjo Stalino matenmanĝas maizoflokojn kun lakto. Li malplenigas la skatolon, kaj tiam legas sur ĝi: He, tekstas ke estas surprizaĵo en la skatolo. Joĉjo zorge rigardas en la skatolo, kaj eĉ tute ŝiras ĝin: Devus esti ludilo, sed estas nenio ene! He ja, estas ja nenio. Verŝajne la surprizaĵo estas... ke la vivo estas kruela seniluziiĝo!

Ŝajno trompas[redakti]

Eta Joĉjo Stalino plendas: Hodiaŭ, mia instruistino akuzis min pri trompado.

Patrino Stalino: Ĉu? Tio estas severa. Kion vi faris?

Joĉjo: Fakte, la vorto kiun ŝi uzis estis «plagiato» – sed mi ne volis kopii ŝin!

KUKETO[redakti]

Eta Joĉjo Stalino leviĝas kaj paŝas kuirejdirekte.

Jozefino Stalino: Joĉjo! Kien vi iras!?

Joĉjo: Ho, nur al la kuirejo por preni kuketon. Mi malsatetas.

Jozefino Stalino: Residiĝu, fiĉjo. Se vi volas kuketon, simple petu al mi.

Joĉjo Stalino: En ordo, panjo. Ĉu mi povas havi kuketon?

Jozefino Stalino: NE! Ni tre baldaŭ vespermanĝos.

KIOM DA KUKETOJ?[redakti]

22nn.jpg

Eta Joĉjo Stalino alvenas al sia patrino: Panjo! Ĉu vi povas divenu kiom da kuketoj mi povas meti en mian buŝon?

Patrino Stalino: Ne. Kiom?

Joĉjo: Dudek tri kaj duonan!

Jozefino: Ĉu tiom!? Kaj kiel vi entute povus sukcesi tion?

Joĉjo: Mi montros al vi! Mi simple bezonos dudek tri kaj duonan kuketojn, mi petas....

Joĉjo laŭte: Panjo, mi petegas!

Patro Stalino: Kio okazas ĉi tie?

Patrino Stalino: Joĉjo diras ke li povas meti 23 kaj duonan kuketojn en sian buŝon, kaj nun li volas pruvi tion.

Kruko: Baf! Tio estas nenio. Mi povas meti 150 kuketojn en mian buŝon!

Jozefino: Ĉu 150 kuketojn ĉiujn samtempe?

Kruko: Ĉu ĉiujn samtempe? Ne ne, sed unuope jes. Jen, mi povas montri al vi. Mi bezonas nur 150 kuketojn....

La lasta kuketo[redakti]

En la kuirejo, Jozefino Stalino konstatas ke la kukujo estas malplena. Kolere, ŝi demandas al eta Joĉjo Stalĉjo: Ĉu vi prenis la lastan kuketon!?

Joĉjo: Ĉu en la domo? En la urbo? En la lando? En la mondo? Vi devos esti pli specifa....

Miskonduta[redakti]

Eta Joĉjo Stalino miskondutas en la domo – li kuregas tien-reen, saltigas pilkojn, faligas seĝojn, disputas kun sia pliaĝa fratino. Fine, Jozefino Stalinointervenas: Joĉjo! Sufiĉe! Iru en vian ĉambron, kaj restu tie ĝis vi povos konduti kiel civilizita homo!

Joĉjo paŭte iras al sia ĉambro.

Lia fratino, adoleska Amando, rimarkigas: He ja, panjo – li povus resti tie dum jaroj!

PLUVIGI[redakti]

Eta Joĉjo estas en la kuirejo. Li konstruas ion.

Patrino Stalino alvenas: Joĉjo, kion vi faras!?

Joĉjo: Mi konstruas raketon, panjo.

Panjo Stalino: Raketon?

Joĉjo: Jes. Mi plenigos ĝin je salo, kaj pafos ĝin en la nubojn. Kaj tio kaŭzos pluvon.

Panjo Stalino: Sed mi simple petis vin akvi la herbejon!

Sata stomako[redakti]

Eta Joĉjo Stalino vespermanĝas. Li manĝas proksimume la duonon de la legomoj: Panjo, mi satas! Mi ne plu volas!

Jozefino Stalino vidas ke li ne finis la legomojn, ŝi suspiras rezigne: Nu, en ordo.

Joĉjo tuj aldonas: Ĉu mi povas havi ĉokoladkukon?

Jozefino: Kion!? Vi ĵus diris ke vi estas sata!

Joĉjo hezitas, tiam diras: Nu, he..., mia legomstomako estas sata, sed mia dezert-stomako ankoraŭ iom malsatas....

KIAL NE?[redakti]

Eta Joĉjo Stalino: Paĉj', ĉu vi memoras kiam mi estis vera etetulo? Kaj mi oftege demandis "Kial?" pri ĉio ajn?

Stalina patro: Jes, Joĉj', mi bone memoras. Vi daŭre kaj ĉiam demandadis "Kial? – Kial? – Kial?".

Joĉjo: Kial?

PLEJ ŜATATA BISKVITO[redakti]

Eta Stalino kaŝ-iras en la kuirejon, zorge kontrolante ĉu iu vidas lin. Li prenas seĝon kaj metas ĝin apud ŝrankon. Li grimpas sur la seĝon, malfermas la ŝrankon, kaj prenas paketon da biskvitoj.

Li diras: Ha, mia preferata tipo de biskvitoj -- malpermesitaj!

VEKU LIN![redakti]

Stalin tricheco.jpg

Stalina patrino parolas al eta Joĉjo Stalino: Ho, Joĉjo, via paĉjo siestas nun, kaj mi bezonas lin. Ĉu vi bonvolus veki lin por mi?

Joĉjo: Jes, panjo. Plezure!

Patrino: Bone. Sed ĉifoje ne uzu cimbalojn!

MALĜUSTAJ[redakti]

Eta Joĉjo Stalin revenas de la lernejo. Li portas belajn dorsosako kaj ĉapon.

Lia patrino salutas lin: He, o, kia estis la lern---- Ŝi subite interrompas sin: Joĉjo! Tio ne estas via dorsosako! Kaj tio ne estas via ĉapo!

Joĉjo: Ĉu ne!?

Li rigardas la sakon kaj ĉapon, kaj miras: Ho ve, eble mi estas alia infano!

ATINGOJ[redakti]

Etaj Joĉjo kaj Toĉjo babilas.

Joĉjo Stalino: Mia paĉjo ĉiam diras al mi, «Fieru pri viaj atingoj!»

Toĉjo: Do?

Joĉjo: Mi ja faras! Bedaŭrinde, ni ne konsentas pri kio estas «atingo»!

KIE DO ESTAS?[redakti]

Eta Joĉjo: Paĉjo, ĉu vi scias kie situas la Acoroj?

Patro Stalino: Demandu al panjo pri tio. Ŝi scias pli pri anatomio ol mi.

Prezentistino[redakti]

Eta Joĉjo Stalino ludas sur la trotuaro. Li ekvidas virinon kiu sportkuras.

Joĉjo: He, vi estas la sinjorino de la televidinformoj!

La virino, kontenta: Jes, mi estas la prezentisto.

Joĉjo: Ho, mia avo multe ŝatas vin.

La virino: Estas agrable...

Joĉjo: Ja, sed li estas tre maljuna, kaj ne povas tre bone vidi!

GLACIAĴO[redakti]

Eta Joĉjo stalino alkuras: Panjo, panjo, ĉu vi povas doni al mi iom da mono por aĉeti glaciaĵon?

Jozefino Stalino fikse rigardas Joĉjon: Ĉu via dormoĉambro estas purigita kaj ordigita?

Joĉjo: Sed mi vere kredas ke tio tute ne interesus la glaciaĵiston!

OPTIMISMO[redakti]

Eta Stalino parolas al sia patro: Panjo diras ke mi devus esti pli optimisma.

Stalina patro: Ŝi pravas. Estas tre grave esti optimisma. Fakte, kiam mi estis en gimnazio, mi pripensis la eblecon starti Klubon de Optimistoj.

Joĉjo: Ĉu vi faris?

Patro: Ne. Finfine, mi pensis ke ĝi ne funkcius.

Faltoj[redakti]

Eta Joĉjo Stalino rimarkas la faltojn sur la vizaĝo de la avo: He ja, avĉjo. Vi havas multegajn faltojn.

Avo Stalino: Jes ja, etul'. Multajn.

Joĉjo: Kiom da faltoj vi havas?

Avo: Nu, mi taksus proksimume 2 367. Kaj tiuj estas nur la videblaj. Estas multe pli kiujn vi ne povas vidi.

Joĉjo: Feliĉe!

Stalin.JPG

Ne plu[redakti]

Eta Joĉjo Stalino: Panjo, ĉu ni povas havi ŝinkon je tagmanĝo?

Jozefino Stalino: Ho, mi timas ke ni ne plu havas ŝinkon.

Joĉjo veas: Aĥ ve! Mi volas ŝinkon!

Jozefino zorge rigardas en la fridujo: He, mi eraris – ni tamen havas ŝinkon.

Joĉjo: Aĥ, mi ne volas ŝinkon....

Bone maĉi[redakti]

Je vespermanĝo, eta Joĉjo Stalino provas paroli kun plena buŝo: Mim, gunga ung....

Jozefino Stalino: Joĉjo, ne parolu kun plena buŝo! Mi petas, bone maĉu vian manĝaĵon antaŭ ol paroli.

Do, Joĉjo ekmaĉas.

Li maĉas.

Li plu maĉas.

Li maĉadas.

<Maĉ! Maĉ! Maĉ!>

Fine, li glutas: <Glut'!>

Tiam, li ekparolas: Aĥ ve! Nun mi forgesis kion mi volis diri!

NEKONATA OBJEKTO[redakti]

Patrino Jozefino Stalino metas strangaspektan objekton sur la tablon. Ŝi demandas al eta Joĉjo Stalino: Joĉjo, kio estas ĉi tiu objekto?

Joĉjo: Ĉu vi faras demandoludon, panjo?

Jozefino Stalino: Ne. Mi volas scii.

Joĉjo zorge rigardas la objekton: Nu, ĝi iom aspektas kiel antikva aĵo, eble ia magiaĵo. Aŭ eble ĝi estas eta asteroido. Aŭ eble sekigita nazmuko de dinosaŭro. Post momento, li aldonas: Mi ne trovas, panjo. Kio ĝi do estas?

Jozefino Stalino: Sed mi ne scias! Mi trovis ĝin en via poŝo!

BONGUSTA MANĜETO[redakti]

Eta Joĉjo Stalino hejmenvenas, kaj li malsatas. En lia kapo estas bildo de bongustaj manĝetaĵoj: kuko, glaciaĵo, bombonoj, kuketoj.... Li iras en la kuirejon: Panjo, mi ja emas bongustan manĝetaĵon nun.

Patrina Stalino: En ordo, Joĉjo. Ĉu vi ŝatus pomon, aŭ eble vinberojn?

Joĉjo elreviĝas: Foje mi havas impreson ke ni simple ne parolas saman lingvon!

Invito al festeto[redakti]

Etburgxa Tanjo, samklasulino de eta Joĉjo Stalino, estas afektema snobo.

Ŝi plendas al Joĉjo: Mi aŭdis ke vi havis festeton ĉe vi hieraŭ. Kial vi ne invitis min?

Joĉjo: Mi farus, Tanjo, sed ni volis vere amuziĝi....

Kial li fiaskis?[redakti]

Eta Joĉjo Stalino donas al sia patrino la rezulton de sia matematika testo.

Patrino Stalino koleras: Ĉu vi fiaskis je la testo!?

Joĉjo: Sed panjo, ne estis mia kulpo!

Patrino: Kiel eblas?

Joĉjo: Estis nur unu ĝusta respondo, sed miliardoj da malĝustaj. Kiel mi povus elturniĝi en tia situacio?

Ĉu farbi ĉambron?[redakti]

Eta Joĉjo Stalino iras al sia patrino: Panjo, ĉu mi povas farbi mian ĉambron?

Jozefino Stalino: Ne!

Joĉjo Stalino: Aĥ. Do, ĉu mi povas malfarbi mian ĉambron?

GRANDIOZA AĜO[redakti]

Eta Stalino: Avĉjo, ĉu plaĉas al vi la maljuneco?

Avo Stalino: Ho, certe, Joĉj'. La maljuneco estas grandioza. Cetere, ankaŭ la juneco estas grandioza. Estas nur la jaroj inter dek kaj sepdek kiuj estas malfacilaj...

BROSI Tito[redakti]

Eta Joĉjo Stalino estas ĉe la geavoj.

Li eniras la banĉambron, kaj vidas ke Avo Stalino brosas la dentojn... tenante ilin en la mano!

Stalino: Ĉu vi povas elpreni la dentojn por brosi ilin?

Avo: Jes ja, Joĉj'. Estas tre praktike.

Joĉjo: Tio estas mojosega!

Avo reenbuŝigas la dentaron.

Joĉjo: Kaj nun forprenu la nazon kaj orelojn!

KONCENTRIĜU[redakti]

Patrino Jozefino Stalino koleras: Joĉjo! Rap-rap-rapide! Vi devas baldegaŭ iri al la lernejo!

Eta Joĉjo Stalino: Panjo, estas tro frue! Mi devas unue manĝi.

Jozefino: Manĝu bovlon da avenkaĉo. Ĝi helpos vin koncentriĝi en la lernejo.

Joĉjo: Mi ne bezonas koncentriĝi. Kiam mi plenkreskos, mi estos kolbasbulko!

Jozefino miras: Ĉu kolbasbulko? Kia frenezaĵo nun? Tio ne eblas.

Joĉjo: Mi jam vidas la gazettitolojn: "Joĉjo, la knabo kiu fariĝis hotdogo!" -- Mi vetas ke ĉiuj mediatoj volos intervjui min.

Jozefino senesperas: Mi vetas ke ĉiuj mediatoj volos intervjui min!

21h00[redakti]

Eta Joĉjo Stalino parolas kun Avo Stalino: Mi malŝategas enlitiĝi je la 21a horo, sed miaj gepatroj diras ke mi devas fari tion por bone ripozi por la venonta lerneja tago.

Avo: Ja, ili pravas.

Joĉjo: Tial mi tre ŝatas la feriojn, ĉar mi ne devas frue leviĝi por la lernejo. Tiam mi ne devas enlitiĝi je la 21a horo.

Avo: Ja, ankaŭ mi devis enlitiĝi je la 21a horo kiam mi estis lernanto. Kaj kiam mi finis la lernejon kaj komencis labori, mi daŭre devis enlitiĝi je la 21a horo ĉar mia laborposteno necesigis tion. Nur kiam mi emeritiĝis, mi povis finfine enlitiĝi je la horo kiun mi volis.

Joĉjo: Je kioma horo vi nun enlitiĝas?

Avo suspiras: Post tutviva enlitiĝo je la 21a, mia korpo tiom kutimiĝis al tio, ke mi aŭtomate ekdormas je tiu horo, ĉu mi estas en la lito aŭ ne....

Ĉu vi mensogas pri via aĝo?[redakti]

Eta Joĉjo Stalino parolas al Avino Stalino: He, avnjo, s-ino Oldeg ĵus diris al mi ke vi ĉiam mensogas pri via aĝo!

Avino: Tio estas tuta sensencaĵo, Joĉjo! Mi neniam mensogas pri mia aĝo! Mi aĝas du jarojn malpli ol via avo. Sed... mi mensogas pri lia aĝo!

AŬTOLAVEJO[redakti]

Eta Joĉjo promenas kun Avo Stalina.

Avo: Kiun laboron vi volas fari kiam vi estos granda?

Joĉjo: Ho, mi volas labori en aŭtolavejo.

Avo: Ĉu vere!? Kial en aŭtolavejo?

Joĉjo: Ĉar mi ŝatas aŭtojn.

Avo: Kiajn aŭtojn?

Joĉjo: Purajn.

Kiomaĝa?[redakti]

Eta Joĉjo estas kun Avino Stalino. Joĉjo scivolas: Kiom vi aĝas, avnjo?

Avino: Ĉu vi vere volas scii?

Joĉjo: Ja!

Avino flustras je lia orelo: (flustr flustr)

Joĉjo miregas: He ja! Ĉu vi komenciĝis je unu!?

Ineco[redakti]

Sed ne sufiĉas.

Ni ĝoju, ke estas nekredeble ke ni supozas ĝenerale ke G r e t o , laŭ siaj serĉadoj, konsideris, ke sola instruo ĉerpebla el la cetere sensignifa artikolo de la medicinisto estas, ke ni pripensu, ke Stalino estis STALA INO!

Edukado[redakti]

Eta Joĉjo estas en la ĝardeno kun instruisto. Subite, preterflugas libelo.

Instruisto: Ho, vidu! Libelo!

Joĉjo: Ĝi estas granda.

Instruisto: Nu, antaŭ centoj da milionoj da jaroj, en la Permia Periodo, libeloj estis gigantaj. Ili regis la ĉielon per flugiloj kiuj mezuris preskaŭ unu metron.

Joĉjo paŭtas: Aĥ ve! Ĉio mojosa okazis antaŭ ol mi naskiĝis!

EFIKA SIESTO[redakti]

En la klasĉambro, eta Joĉjo Stalino dormis ĉe sia tablo.

Eta Troĉjo vekas lin, skuante lian ŝultron: Joĉj'! Vekiĝu! Vi denove dormas en la lernejo.

Joĉjo, vekiĝante: Jes, jes, mi scias. Mi trovas ke mi povas pli bone trakti la lecionon pri matematiko post mallonga siesto.

Troĉjo: Sed la matematika leciono jam finiĝis. Vi tute tradormis ĝin.

Joĉjo ridetas: Kaj jen!

Festprogramo[redakti]

Eta Joĉjo Stalino alkuras kontentege: Ho, panjo! En la lernejo oni organizas festprogramon. Kaj oni elektis min por esti la koreografo!

Jozefino Stalino: Ĉu vere? Tio estas mojosa!

Joĉjo: Jes, mi scias. Sed panjo... kio estas ‘koreografo’?

Horzonoj[redakti]

Eta Joĉjo Stalino: He, paĉj’, ĉu vi povas klarigi al mi la horzonojn?

Patro Stalino: Certe! Vidu, en Okcidenta Eŭropo ni havas la Centr-Eŭropan Tempon...

Joĉjo: Ne, ne, paĉj’, mi ne celas tion.

Patro: Kion, do?

Joĉjo: Mi volas scii kial estas 13h05 en la salono, sed 13h08 en la kuirejo...

Kiom!?[redakti]

Eta Stalinĉjo: Paĉjo, ĉu vi scias kiom da konsonantoj estas?

Stalina patro: Jes ja! Mi tre bone konas tiun temon, kaj mi bone memoras la lernejajn lecionojn.

Joĉjo Stalino: Kiom, do?

Patro: Estas ses konsonantoj – Eŭropo, Azio, Afriko....

Interbatiĝo[redakti]

Dum la lernejpaŭzo, etaj Joĉjo Stalino kaj Leĉjo Trocki komencas interbatiĝi.

La lernejestro, s-ro Regul, alkuras kaj disigas ilin: Sed kial vi interbatiĝas!?

Joĉjo: Estas pro li! Komenciĝis kiam li rebatis min!

En lernejo[redakti]

La instruisto postulas traktaĵon pri la tem o „ Vizito ĉe la onklo ." „ Sed ,“ li aldonas , „ ne eltrovu ion , sed skribu nur , kion vi efektive travivis ."

Stalino tekstis : „ La onklo ne estis h e j m e .”

Kiom restas?[redakti]

Jozefino Stalino: Nu, Joĉjo, kia estis la lernejo hodiaŭ?

Eta Joĉjo Stalino jubilas: Ni komencis la lernojaron antaŭ tri monatoj. Do, restas nur ses monatoj. Ni jam preterpasis la duonon!

Jozefino Stalino: Ŝajnas al mi ke vi bezonas pli da lecionoj pri matematiko....

PLEJ ŜATATA[redakti]

Eta Joĉjo Stalino alparolas s-inon Kretpolv, la instruistinon: S-ino Kretpolv, ĉu mi rajtas intervjui vin por la lerneja gazeto? Temas pri artikolo «Lernantoj listigas la plejŝatatajn instruistojn».

Kretpolv: Ho, estus plezuro por mi, Joĉjo.

Joĉjo Stalino: En ordo! Do, la unua demando: «Kiel vi sentas vin ke vi ne troviĝas en la listo?»

Sincereco[redakti]

Eta Joĉjo Stalino devas paroli antaŭ la klaso pri kiel plibonigi la mondon.

Stalineto: Por ke la mondo iĝu pli bona loko, mi devas komenci per mi mem. Mi strebos por esti kiel eble plej bona persono.

S-ino Kretpolv, la instruistino: Tre bone esprimite, Joĉjo. Vi ricevas la noton 5/5. Vi povos reiri al via seĝo.

Joĉjo reiras al sia sidloko, pensante: Ŝokas tio kion mi diros por ricevi facilan 5/5!

ho, ho[redakti]

“Joĉjo Stalino” demandis la profesoro de anatomio, “kio estas la spino?”

“ La spino,” respondis la saĝa studento, “estas la afero kiu iras supren kaj malsupren laŭ via dorso. Via kapo sidas sur unu finaĵo, kaj vi sidas sur la alia.’*

A N E K D O T O[redakti]

Estis malpermesite al eta Joĉjo Stalino ke li restu ĉe la lerneja ludokampo post la lernhoroj finiĝis.

“Vi devas nepre rapidi hejmon,” diris la patro: “Se ne... Vi komprenas!”

Joĉjo komprenis.

Tamen venis tago en kiu li forgesis la ordonon kaj li malfruis je preskaŭ unu horo, kaj estis malpura kaj tre laca.

“Nu !” diris la patro kolere, “Cu vi ne promesis al mi ke vi ne plu restos for vespere, ludante?”

“Jes patro,” malfiere respondis Joĉjo Stalino.

“Cu mi ne promesis al vi batadon se vi ne tentis vian promeson?”

"Jes, patro,” diris Joĉjo. "Tamen, ĉar mi ne tenis mian promeson mi pardonos al vi la maltenadon de via".

DUM LA KALKULLECIONO[redakti]

Joĉjo Stalino ricevas sian unuan lecionon de kalkulo de nova profesoro, kiu metas makulitan fingron sub ciferon :

— Kio estas tio? li demandas.

— Sinjoro, tio estas malpura fingro, diras Joĉjo.

Atenta[redakti]

Eta Joĉjo Stalino: En la lernejo hodiaŭ, mi devis paroli kun la lernejkonsilisto, s-ro Admon.

Patro Stalino: Pri tio temis?

Joĉjo: Li diris ke mi devas pli koncentri min kaj atenti dum la lecionoj.

Patro: Ĉu li donis al vi konsilojn por sukcesi je tio?

Joĉjo: Mi ne scias. Mi fakte ne tre atentis....

Somerplanoj[redakti]

Etaj Joĉjo Stalino kaj Leono Troĉjo frumatene survojas lernejen.

Troĉjo: He ja, restas nur kelkaj semajnoj da lernejo!

Joĉjo jubilas: Ja, baldaŭ la somerferio! Mi havas grandiozajn planojn por la somero.

Troĉjo: Kiuj planoj?

Joĉjo: Ne iri al la lernejo!

Troĉjo: Ja.

Rigardu unue[redakti]

Eta Joĉjo Stalino plendas: Mia panjo diras al mi ke mi ĉiam devas zorge rigardi ĉirkaŭ mi antaŭ ol fari ion.

Eta Leono Troĉjo: Tio ŝajnas al mi solida konsilo.

Joĉjo: Ho, mi petas! Se mi farus tion, mi neniam amuziĝus!

Dumsomera librolisto[redakti]

Eta Joĉjo Stalino plendas al s-ino Kretpolv, la instruistino: Vidu ĉi tiun libroliston! Mi tute ne povos legi ĉiujn librojn dum la unua lernejsemajno!

S-ino Kretpolv: Sed Joĉjo, ili ne estas por la unua semajno. Vi devis legi ĉi tiujn librojn dum julio kaj aŭgusto.

Joĉjo: Ĉu? Nu, tio ne ŝajnis tre klara.

S-ino Kretpolv: Ĉu ne klara? Ja temas pri ‘dumsomera librolisto’! Kion vi ne komprenis?

Joĉjo: Vi ne diris dum kiu somero....

Jam sufiĉe[redakti]

Eta Joĉjo Stalino nenifaradas hejme.

Joĉjo: Paĉjo, mi decidis ke mi ne frekventos la lernejon ĉi-jare. Mi jam lernis sufiĉe.

Patro Stalino: En ordo. Sed vi devos trovi laborpostenon kaj komenci pagi la luprezon.

Joĉjo: Aĥ ve. Ĝis nun la vivo montras terurajn elektojn.

Patro: Tio apenaŭ komenciĝis, filĉjo, apenaŭ komenciĝis....

Juneco[redakti]

Joĉjo Stalino kaj Roĉjo Luksemburgo pretigis kune sian tagmanĝon, kaj troviĝis nur du viandpecoj en la kaserolo. Unue Joĉjo iris al la kuirforno, kaj prenis por si la pli grandan pecon, sed Roĉjo tuj protestis:

— Hej, Joĉjo, vi ne rajtas tiel agi!

— Kiel, Roĉjo?

— Vi la unua prenis la manĝaĵon, kaj metis la pli grandan pecon sur vian teleron. Tio estas malĝentilaĵo.

— Se vi estus la unua, kiun pecon vi prenus?

— Nu, Joĉjo, la pli malgrandan.

— Do ĉio enordas, iel ajn mi ricevus la pli grandan pecon.

☭ Klera Intelektulo ☭[redakti]

Kun kara nomo Stalin pluen antaŭen!

Stalino estis tirano kun pova intelekto. Li inventis

Eĉ pli bona inventisto estis lia amiko, Molotovo, kiu miksis la unuan koktelon.

Tamen la inventoj de Stalino iĝis la fundamento por la romanoj de Orvelo (serpento, bofronto), la klasikaj ŝercoj pri rusa inversigo, kaj la iksa sistemo.

☭ Humuro ☭[redakti]

Homerano.jpg

Bonhumura homo, Stalino kolektis ne nur anekdotojn pri si, sed li kolektis ankaŭ tiujn, kiuj disvastigis la anekdotojn.

Biologiaj konoj[redakti]

Joĉjo Stalino parolas al patro Stalino: Paĉj', ĉu vi sciis ke estas genetika heredo kiu determinas ĉu jes aŭ ne oni havos idojn?

Patro Stalino: Ne, tio ne ŝajnas al mi ĝusta.

Joĉjo: Tamen, pripensu. Se viaj gepatroj ne havintus idojn, kiel povus vi?

Familia vivo[redakti]

Fratino Stalino paŝas sur la trotuaro. Subite, ŝi stumblas pro io, kaj falas.

Joĉjo Stalino vidas tion kaj ekridas: Ha! Ha! Ha!

Fratino Stalino riproĉas lin: Ho, ne estas afable priridi homojn.

Joĉjo Stalino replikas: Sed mi ne priridas homojn. Mi priridas mian fratinon!

Pura konscienco[redakti]

Joĉjo Stalino demandas al Avo Stalino: Ĉu vi bedaŭras ion kion vi antaŭe faris, avĉjo?

Avo Stalino: Ne, ne. Mia konscienco estas pura.

Avino Stalino sidas apude: He ja, sed tio estas nur ĉar vi ne memoras viajn misfarojn!

☭ Lingvistiko ☭[redakti]

La debatoj ne estis embaraso por Stalin, li ŝatis disputi kaj ofte provokis disputojn. En 1948 li komencis tutsovetian diskuton pri lingvoscienco.

Esperanto[redakti]

2704 n.jpg

Jes, Josif Stalin estis esperantisto. Pri tio plurfoje menciis Lon en la biografio de Stalin, referencante rememorojn de "socialisto-revoluciisto" Verescak (L.D.Trockij, Stalin, v.1, c. "Periodo de la reakcio").

Verescak estis malliberigita kun Stalin en la prizono de Baku en 1910, kie kune estis tenataj mortakuzitoj. "Ce vido de aliaj arestitoj oni elvenigis ilin nokte kaj pendigis en la prizona korto, do en prizono aŭdeblis krioj kaj gemoj de la mortpunatoj." Ĉiuj prizonoj skuis pro nervoza febro. "Koba <kromnomo de Stalin> profunde dormis trankvile parkeraĉis Esperanton (li trovis Esperanton estonta lingvo de Internacio)". "Malgrau ok jaroj en prizonoj kaj ekzilejoj li ne sukcesis ellerni unu fremdan lingvon, inkluzive mizeran Esperanton" - menciis Trockij.

Pri la fragmento, en kiu Trocki menciis, ke Stalin lernis Esperanton. Oni ankoraŭ nun demandas, ĉu Trocki volis diri, ke Stalin estis tiel stulta, ke li provis lerni Esperanton, ĉu li estis tiel stulta, ke li eĉ ne sukcesis lerni Esperanton. Eble tio nur estis "kalumnio". ;-)

Esperantista stalinismo[redakti]

Nediskutebla perfekteco

Esperantistoj ne toleras reformojn en sia lingvo (jam en 1894 ili rifuzis lingvajn reformojn), konsiderante ke tio minacas ilian ekziston, kaj do e-istoj restis konservautivaj kondutis kiel stalinistoj kaj kontraŭstaras chiajn provojn kritiki sian lingvon kaj aferon. Sorto de minoritata opozicio estas konata. Komparu la sorton de opozicioj en totalismaj sistemoj.

En Enciklopedio de Esperanto Kalocsay skribis pri reformoj jene: "Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco."

SKRABLO[redakti]

Stalino vizitas la geavojn. Li vidas ke ili sidas ĉe tablo kun ludtabulo.

Joĉjo Stalino: Kion vi faras?

Avino Stalino: Ni ĵus finludis Skrablon.

Joĉjo: Ĉu? Kaj kiu venkis?

Avino: Ho, Joĉjo, tute ne gravas kiu venkis aŭ malvenkis. Ni ĉiam ludas nur por amuziĝi.

Joĉjo: Aĥ, ĉu?

Avino proksimiĝas al Joĉjo kaj flustras: Sed por diri honeste, mi multe pli amuziĝis ol li....

SEMAJNFINA VEKIĜO[redakti]

Estas sabate matene, kaj eta Joĉjo restas feliĉa en la lito. Subite, lia patrino kuras en la ĉambron, kriante: Vekiĝu, Joĉjo! Oni ŝanĝis la regulojn, kaj nun vi devas iri al la lernejo eĉ en semajnfino! Joĉjo eksaltas, kaj... veliĝas. Estis nur sonĝo.

Joĉjo: Tio estis la plej teruriga koŝmaro en mia tuta vivo!

☭ Egalanimeco ☭[redakti]

Stalin ne faris Ĝenovon; li faris politikajn represiojn, ne rigardante al nacieco. Krom esperantistoj Stalin ekstermis komunistojn, kartvelojn k.t.p. En lia naskiglando Kartvelio granda parto de la intelekta propraĵo estis forbuĉita kun gentanoj. Tamen li ja estis esperantisto, komunisto kaj kartvelo.

La-gazetaro.jpeg

Tre amuza ŝerco[redakti]

Mi ne povas akcepti tiun peton, ĉar ŝercoj pri malnovaj diktatoroj kaj iliaj agoj ne estas aprobitaj fare de la etiko de Neciklopedio. Ni deziras esti respektaj kaj nevolonte ofendadi iujn homojn aŭ grupojn de homoj. Estas pli bona ideado eviti tian enhavon kaj konservi nian interkonan kulturon pozitiva kaj konstruktiva.

☭ Ternuro ☭[redakti]

Stalin prelegas antaŭ membroj de la komunisma partio. Subite iu laŭte ternas. Stalin severe demandas "Kiu ternis?" - Neniu diras ion.

Stalin kolere ordonas: "Mortpafu la tutan unuan seĝovicon!"

Poste li demandas: "Kiu ternis?" - Neniu respondas.

"Mortpafu la duan vicon!" li krias.

Poste li redemandas "Kiu ternis!?" - Maljunulo sin anoncas: "Ternis ja mi..."

Stalin diras: "Do sanon, kamarado!" kaj pluprelegas.

☭ Bonkoreco ☭[redakti]

Zom!.jpg

Sovetia televido kreas filmon pri bonkoreco de Stalin. Alvenas al Stalin knabineto:

- Onklo, donu al mi bombonon!

Stalin diras:

- Forfikiĝu!

Kaj en tiu momento televido montras grandegan bildon kun surskribo:

KAJ LI POVIS MORTIGI!!!

☭ Pragmatismo ☭[redakti]

Lastatempe videblas penoj senkulpigi stalinismon kaj prezenti Stalin kiel pragmata granda gvidanto de komunista Sovetia imperio, kies agoj estis bonaj por la lando kaj la idealoj. Se en Rusio Stalinon relevas imperiestroj do malproksime tion faras malamikoj de kapitalismo, personoj al kiuj plaĉas ĉiu kiu batalas kontraŭ okcidento. Idealisma junularo ŝajne simple pigras por esplori la historian realon pri "romantikaj gravuloj".

En 1928, Stalin interrompis ekonomian debaton, en kiu partoprenis interalie Buĥarin kaj Preobraĵenski, kaj decidis brutale disvolvigi la pezan industrion je la kosto de la kamparanoj, kun la konataj sekvoj. Stalin estis pragmatisto.

Pragmatismo estas la *manko* de ideolgio, samkiel ateismo estas *manko* de religio. Tamen multaj kristanoj ne komprenas ke ateismo ne estas religio, do multaj ideologistoj ne komprenas Pragon.

☭ Rolo en pakto kun Hitlero ☭[redakti]

Baug.jpg

Stalin faris ĉion por NE alianci kun Hitlero, la batalo kontraŭ faŝismo estis ne nur propaganda, sed ankaŭ politika kaj milita (Ĉeĥoslovakio, Hispanujo ktp). Ankaŭ la politiko angla-franca pruvas ĉi tion: la politikistoj tiom firme kredis je la antagonismo inter komunistoj kaj nazioj, ke ili eĉ ne imagis, Hitlero kaj Stalin povas fari pakton.

Estus idiotaĵo ne fari pakton kun Hitlero sole por prosperigi la planojn de landoj kiuj celis militon inter Germanujo kaj Sovetio. Ankaŭ el la nuna vidpunkto tia pakto estis la sola racia decido, kiun Londono kaj Parizo lasis al Stalino kaj Hitlero. La faktoj pruvas, ke la Okcidento simple lasis al Stalino kaj Hitlero nenian alian solvon.

Jes, li preferis Germanujon -- kaj la ĉeĥaj tankoj aliĝis al la atombombo de Wehrmacht (la armilindustrio de Ĉeĥoslovakio estas pli solida ol ekz-e la franca). Por Stalin, plua argumento por pakti kun Hitler.

☭ Rolo en la venko kontraŭ Hitlero ☭[redakti]

Laŭ kelkaj maldekstrismaj ekstremuloj, Hitlero estis venkita dank'al sovetiaj fortoj, kiujn gvidis Stalino. Tiu teorio kontraŭas kaj komunan saĝon kaj la Sanktan Biblion, laŭ kiu oni ne povas elpeli la diablon per Belzebubo. (Luko 11: 15 - 18) El okcidenta vidpunkto Stalin volis alianci sin kun Hitlero, por lasi Hitleron militi kontraŭ Anglio kaj Francio, esperante, ke ili detruos unu la alian. Li mistaksis, ke Hitlero ne supozis Germanion kapabla lutki je du flankoj.

Laŭ la lasta historia esploro, la tielnomataj bataloj ĉe Leningrado kaj Stalingrado fakte estis sportaj eventoj. Veras, ke Sovetio partoprenis en la milito kontraŭ Japanio, sed nur je la fino, post kiam oni bombis Hiroŝimon. Ĉiuj la decidigaj bataloj kontraŭ Hitlero okazis en norda Afriko, kie la kontraŭ-naziajn fortojn kondukis Bernard Shaw, Erzsébet Báthory, kaj Nelson Mandela.

1300596972652.jpg

☭ Stalino kaj komunismo ☭[redakti]

13.jpg

Komunismigi la tutan mondon volis ne Stalin, sed Lenin. Baldaŭ la celo de "tutmonda proleta revolucio" ighis neaktuala. Stalin, eble, volis konkeri la tutan mondon, sed li ne estis vera komunisto.

☭ Teorio kaj praktiko ☭[redakti]

Stalin ne embarasiĝis pri teoriaj debatoj. Por meriti la morton, sufiĉis lia suspekto, ke oni riskas apartenas (vole ne) al grupo, kiu riskas malstabiligeti lian laŭdifine solan prave revolucian povon. Tio malfortigas ĉian ideologian komparon.

☭ Komunisma partio ☭[redakti]

Laŭ la statistikoj, sen ia ajn ebleco de rekta kontrolo, inter la viktimoj de la stalina "komunismo" estis du milionoj da sovetiaj komunistoj, kvankam la komunista partio de Sovetio neniam havis tian nombron da membroj dum la stalina periodo. Se tiuj nombroj estas ĝustaj - oni ja havas nenian eblecon kontesti au konfirmi ilin per propra atesto, sed neniu kontestas ilin -, ili signifas, ke:

1) granda parto el la membraro de la sovetia komunista partio estis plurfoje anstataŭigita dum la stalina periodo;

2) ĉar la proporcio de viktimoj en la komunista partio estas do nekompareble pli alta ol inter la cetera civitanaro de Sovetio, la komunistoj en Sovetio prave malprave konsistigis en la okuloj de la stalina reĝimo pli grandan minacon ol la ceteraj sovetianoj.

Tio ŝajnas interpretebla laŭ almenaŭ du manieroj:

1) La komunista idearo instruata al la membroj de la komunista partio de Sovetio estis tiel okulfrape kontraŭdira kun la konstatebla praktiko de la Stalin, ke ĝi estis konstanta fermentilo de kontestado kaj Opo.

2) Amaso da komunistaj respondeculoj perfidis la socialisman leĝon kaj meritis adaptitan sankcion (la morto tamen estis troiga reprezalio) misuzis siajn postenon kaj ekscesan povon por persekuti fidelajn komunistojn laŭ procedoj fremdaj al demokratio kaj por saboti la socialismon.

☭ ONKLO STALINO KAJ BUBOJ ☭[redakti]

Onklo Stalino: Nu, knabetoj miaj, kiel iras la aferoj en la lernejo .

Jack: Mi, mi estas la unua en aritmetiko!

Bobby. — Mi, mi estas la unua en diktado !

Tommy: Kaj, mi, mi estas la unua en la strato kiam sonoras la sonorilo.

☭ Stalino en lernejo ☭[redakti]

Stalin parolas al gelernantoj en lernejo. Vidante, ke ili sufiĉe enuas, li decidas paroligi ilin, kaj diras:

- Ĉu vi havas demandojn?

Stariĝas Andrechjo kaj diras:

- Mi havas al vi tri demandojn: 1) kial mia patro estis arestita; 2) kial homoj en nia lando estas tiom malriĉaj; 3) kial en nia lando homaj rajtoj estas daŭre sub la premego?

Stalin sentas malvarman ŝviton, sed feliĉe tuj eksonas la fino de la leciono. Paŭzo. Post la paŭzo Stalin denove demandas:

- Ĉu iu havas demandojn al mi?

Stariĝas Peĉjo kaj diras:

- Mi havas al vi kvin demandojn: 1) kial ankaŭ mia patro estis arestita; 2) kial homoj en nia lando estas tiom malriĉaj; 3) kial en nia lando homaj rajtoj estas daure sub la premego; 4) kial la ĵusa leciono finiĝis 20 minutojn pli frue ol necesus; 5) kie estas Andreĉjo?

☭ Li ne ricevis ☭[redakti]

— Kial vi me skribas al via onklo Stalino, se via situacio estas tiel malbona?

— Mi jam skribis leteron al li, sed li respondis ke li ne ricevis ĝin.

☭ Stalino kaj Esperanto ☭[redakti]

☭ Stalinismaj Komunistaj Esperantistinoj ☭

Oni antaŭnelonge malkovris ĝis nun kaŝitan korespondadon de Josif Stalin kaj Adolf Hitler. La leteroj estis skribitaj ... en Esperanto. Verŝajne por plicertigi la kaŝitecon de tiuj fikontaktoj ambaŭ ili tiom fervore ekstermadis esperantistojn en siaj landoj.

☭ Stalino kaj religio ☭[redakti]

Pri Stalino oni ne scias kiom ateista li estis sed ankaŭ ne estas penseble ke li estis diinspirita.

Maljunulino vojaĝas en homplena buso kaj devas stari kun siaj pezaj pakaĵoj en la manoj. Fine iu cedas sian seĝon al la laca maljunulino, kaj ŝi dankeme sidigas sin, dirante, "Dank' al Dio!"

Viro malantaŭ la virino alparolis ŝin, "Pardonu min, kamaradino, sed ĉi tie estas ateista Socialisma SAT-ujo. Estus ege pli konsilinde se vi dirus, "Dank' al Stalin!" anstataŭ "Dank' al Dio!".

La maljuna virino tuj respondas ,"Kompreneble vi pravas, sinjoro! Mi ne forgesos tion denove! Dank' al Stalin!". Tiam ŝi silentis dum momentoj kaj demandis, "Kamarado, mi ĵus havis teruran penson: Kion ni diru kiam Stalin mortos?"

"Tiukaze, kamaradino," la viro respondas, ĉirkau-rigardante, "Ni povus diri: 'Dank' al Dio!'".

7576.jpg

☭ Stalino kaj okcidento ☭[redakti]

En la "okcidento" oni malmulton sciis pri la detaloj de la komunisma sistemo Sovet-Unia, kvankam disvastiĝadis multaj onidiroj. Tiutempe la t.n. komunistoj en la "okcidentaj" landoj insistis ke la onidiroj estas nur propagandaĉo disvastigata de Usono. Post kelkaj jardekoj, kiam en Sovet-Unio mem publikiĝis la vero pri la reĝimo de Stalin, montriĝis ke la onidiroj estis efektive mildaj, relative al la historia vero.

☭ Gardu vin ☭[redakti]

Joĉjo Stalino plantis ŝildon en moskva ĝardeno fronte al la usona ambasadejo: "Gardu vin kontraŭ armita robothundo!"

Usona diplomato vidas: Hm, mi dubas...

Joĉjo: Sed ĝi ne diras ke ni havas tion. Ĝi simple estas bona ĝenerala konsilo....

☭ Pedofilio ☭[redakti]

Kiam li estis en siaj 30-aj jaroj, Stalino havis romantikan rilaton kun 13-jara Siberia knabino nomita Lidia Pereprygina kaj eĉ dufoje gravediĝis ŝin.

☭ Alie ☭[redakti]

La edzino de Stalin sinmortigis, ŝi certe havis bonajn motivojn por tio.

Tute alia afero[redakti]

“Ĉu via onklo estis mense sana ĝis la fino ?”

“Mi ankoraŭ ne scias. Oni legos lian testamenton morgaŭ.”

☭ Popola agnosko ☭[redakti]

La granda plimulto de la rusoj konsciis pri la fiagoj de Stalin, kvankam multaj el ili pretendis, ke ili ne scias pri kio temas, kaj multaj evoluigis nekredeblan lertecon pri hipokriteco, kiu permesis al ili samtempe (kvankam diversgrade) kredi, ke la viktimoj de ŝtata teroro efektive faris plej fantaziajn krimojn pri kiuj ili estis akuzitaj, ŝajnigi sin sinceraj, lojalaj kaj entuziasmaj subtenantoj de la reĝimo, timegi perdi vivon, familianojn aŭ esti enprizonigitaj kaj kredi, ke ili vivas en la plej justa kaj feliĉa lando.

☭ Famaj diraĵoj ☭[redakti]

  • "Malekzistas en la mondo tiaj fortikaĵoj, kiujn ne povus sturmokupi bolŝevikoj";
  • La Hitler-oj venas kaj foriras, sed la Germana popolo restas;

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

☭ Verkoj ☭[redakti]

  • Leninismaj fundamentoj de atismo kaj ateismo (1924)
  • Markismo, evoluismo kaj lingvistiko (1950)
  • La infana ruso (postum 1956), kune kun William Auld

☭ Notoj ☭[redakti]

  1. Vidu PIV


La senhumura Vikipedio havas artikolon longan kaj tedan pri Stalino.