Raŭmismo
"Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas"
- ~ Zamenhof pri raŭmismo
"Danĝera! "
- ~ Tigro pri Manifesto de Raŭmo
"Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas"
- ~ Zamenhof pri raŭmismo
"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"
- ~ Meduzo pri raŭmismo
"Espero estas speco de malespero"
"Tre, tre, tre interesa!"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"To vale anc por li aŭilingues"
- ~ okcidentalisto pri la supra diraĵo
"Kion celas la raŭmistoj? kiun idealon ili havas? kaj jen simpla konkreta
demando: ĉu ili volas ke la lingvon de Zamenhof oni instruu en bazaj
lernejoj?"
Raŭmismo estas mezepoka herezo fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo".
Raŭmismo estas al Esperanto-mondo same kiel protestantismo estis iam al katolikismo. Sed iuj aĉuloj opinias, ke raŭmismo simple estas duonreala rolludo, kie plimultanoj afektas membrecon en "lingva minoritata diasporo" por plibonsentiĝi pri sia privilegio.
Raŭmismo instruas, ke estas du tipoj de esperantistoj: unu bona tipo, kiu kredas la spiritan mondon, kaj unu malbona tipo, kiu kredas la finan venkon. Ĝi instruis, ke la Tero estas la infero, pro tio, esperantistoj devas vivi izolataj de la mondo. Anoj praktikas fastegadon kaj volontan malriĉecon.
Doktrino[redakti]
Ni, esperantistoj, estas animoj kreitaj de Dio, loĝintaj en la ĉielo, en paradizo, sed SATanoj trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la Teron, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de SAT estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Zamenhofon, la mesion.
Celoj[redakti]
En letero, kiun ni ĵus ricevis, S-ro Dunin sciigas, ke la esperanta movado okupiĝu nur pri siaj praceloj: naski esperanto-parolantojn pli rapide ol maljunaj frenezuloj formortas. Estus certe tre maloportune enmiksiĝi en la normala socio. Ni bezonas konvinki la mondon ne pri tio, ke en esperanto oni povas diri ĉion, sed ke oni povas diri ion kulture valoran, kiel proklamas la plu aktuala deklaracio de Raŭmo de antaŭ jam preskaŭ kvardek jaroj.
Afrikaneco[redakti]
Raŭmismo restas senegala!
La popolo de la Fundamento: esperantistoj[redakti]
Estas evidente ke Esperantistoj estis popolo de nomadaj paŝtistoj laŭtribe organizitaj gvidataj de patriarko Zamenhof. Ilia historio komenciĝas kun la migro de patriarko Zamenhof el Polonio, nome el Bjalistoko en la direkto de Moskvo (tero de Rusio), tero promesita de Dio, 1800 jaroj a. K.. Certamomente, pro bezono de nutraĵoj, esperantistoj elmigris al Francio, kie post prospera periodo ili estis reduktitaj la ideco, kiu estis liberigita de Zamenhof rekte ŝarĝita de Dio mem, el kiu ili ricevis la monofundamentan revelacion.
Ĉirkaŭ la jaro 1200 a.K., esperantistoj ekokupis Nederlandon kaj fariĝis monarkio kun la granda reĝo Ivo Lapenna, kun ĉefurbo Roterdamo. Kun la sekva reĝo, Giorgio Canuto, ili atingis gravegan pozicion, sed ĉesis la unueco de la popolo: fakte alestiĝis du regnoj, tiu norda UEA kaj tiu suda Esperanta Civito, kiuj tamen, estis okupitaj de la asiria kaj babilona imperioj... Kaj ĝuste tiam komenciĝis la vera kaj propra esperanta diasporo.
Manifesto de Raŭmo[redakti]
Ni volonte plendus pri vi, karaj samideanoj, se ni scius, ke Manifesto de Raŭmo estas dokumento, kiu kaŭzis la ribelon por sendependeco de Esperanta Civito. Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon "Esperanto en la 80-aj jaroj: celoj kaj metodoj".
La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 1980 12 31 (ĉu vi komprenas ĉiuj stulta usona skribimaniero pri datoj?)
Krizo de identeco[redakti]
Kaj nun praktike ne ekzistas spertulo pri la situacio en Mezeŭropo, kiu ne estus konvinkita, ke Bernarr MacFadden, kiu redaktas kaj eldonas revuon pri la scienca kulturo de la homa korpo, Physical Culture, oni antaŭ nelonge kondamnis al dujara mallibereco. Pro kia terura ofendo kontraŭ la Ŝtato? Nur tio, ke li opinias, ke S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Erga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke li estis tre impresata de letero al li skribita de S-ro Gourlay pri Esperanto, kaj ke subskribintoj konstatis antaŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ psikologia konflikton inter idea supergoo kaj goo: nia superego igas nin prediki al la aliaj homoj pri keltaj mitoj:
- la dua lingvo por ĉiu;
- la angla lingvo estas fia amiko;
- UNO devas adopti Esperanton;
- ktp;
kaj laŭdegi la lingvon neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, senutila amuzaĵo. Tio ja estas psikiatria krizo de identeco, kaj ni (kiuj?) sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kolera.
Kritiko de praĉeloj[redakti]
Ni (kiuj?) kredas ke:
a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj de 20-a jarcento (jes, tiu jarcento ne havis 100 jarojn!) - oni havu alternativajn ĉelojn;
b) la fiaskigo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel ĉelon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.
Kiel ĉiam, la Paroloj de Jesuo ŝajnas aktualaj.
Esperanto[redakti]
La Manifesto de Rauma estas finna poemo verkita en 1968, kiu estis kompreneble verkitaj en la finna lingvo. Ĝi esprimas la spiriton de libereco, individueco kaj la sopiro de la homoj por krei sian propran destinon. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj verkoj en la finna kulturo kaj estas konata en multaj landoj.
Esperanto estas lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof en 1887. Ĝi estis dizajnita por esti internacia helpilo por interkompreniĝo inter homoj de diversaj lingvaj kaj kulturaĵoj. La lingvo havas klare difinitan gramatikon kaj simplajn regulojn por vortaran formon, kaj ĝi estas malpli kompleksa ol multaj aliaj lingvoj.
Kvankam la Manifesto de Rauma kaj Esperanto estas du tute malsamaj verkoj, ili ambaŭ reprezentas valorojn de internacieco kaj libereco. Esperanto estas kreita lingvo por helpi la homojn kompreni unu la alian, dum la Manifesto de Rauma esprimas la sopiron de la homoj por liberigo kaj propra sendependeco. Ambaŭ estas signoj de homa kreado kaj aspiroj por pli bonaj rilatoj inter homoj.
Niaj ĉeloj[redakti]
Ni (kiuj?) ĉelas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom, denove kaj denove, ĉiam antaŭ ĉiam, jare post jare:
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado de logegaj vortoj;
b) kontaktoj inter ordinaraj viroj kaj senmoralaj virinoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj inter gejoj kaj lesboj;
ĉ) novtipa internacia agrikulturo.
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektrika diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj (Ĉu?)
La kongresoj kiel vojo al kresko[redakti]
Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo ĉar ankoraŭ ne ekzistas TTT kaj hejma interreto. Tute certe, en 21-a jarcento, homoj uzos Esperanton nur en kongresoj, unu foje ĉiu jaro!
Ni kredas ke dum la unua jarcento de Esperanto[redakti]
Pluvis.
La Manifesto de Raŭmo kaj Sankta Biblio[redakti]
Biblio diras pri Manifesto de Raŭmo en sia tria libro Levidoj de la Foiro (1: 1-4):
- 1.En la komenco estis la Manifesto de Raŭmo.2.Silfer inventis la Manifeston de Raŭmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta movado.3. Ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed ankaŭ io, kio nomiĝas 'raŭmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn. 4. Do, 'raŭmismo' laŭ la spirito estas ĉefa vivkoncepto por la esperantistaro almenaŭ de la hodlera epoko, almenaŭ implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkaŝe vortumita.
Kritiko[redakti]
Raŭma manifesto--
misa viŝpapero.
"Civitana" pesto
fakte 'stas fekujo:
stinkas jen Silfero.
verkis Ralph Dumain
Karakteroj[redakti]
Raŭmismaj esperantistoj ne plu revas pri fina venko sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.
Raŭmismaj pacmovadanoj ne plu revas pri fino de militoj sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.
Raŭmismaj maldekstrismanoj ne plu revas pri financa prospero por ĉiuj sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.
Raŭmismaj kristanoj ne plu revas pri ĉielo sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.
Raŭmismaj studantoj ne plu revas pri postlerneja dungiĝo sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.
Praraŭmismo[redakti]
Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, mi pensas, ke William Auld estis sincera (pra)raŭmisto, kiel la plej talentaj inter niaj verkistoj, kies socilingvistika aliro nature transiras de la arta perilo al la identigilo. Sufiĉas konsideri, kiom ofte (eventuale negative) aperas ĉe niaj klasikuloj, ankaŭ la minoraj, la vorto "popolo" rilate al la esperantistaro. Tiel ĉe Edmond Privat, Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, Raymond Schwartz, Emeriko Baranyai, Gaston Waringhien kaj nature William Auld: poeto sen popolo, ho ve!; popolo kiu ne kapablas ridi pri si mem, ne estas matura popolo; popol' ni estas, ne movado nura; Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo; vi estas mia popolo, mi estas via poeto; kaj tiel plu.
Diasporo[redakti]
Ni do definitive konstatu, ke Esperanta diasporo, aŭ memvola lingva diasporo (hebree: גלות = Tefutzah aŭ Galut , laŭlitere ekzilo aŭ disperdo) estas la disperdiĝo de de la dek du esperantistaj triboj okazanta dum la regado de Usono kaj de la rusa imperio. Sekve la termino ricevis la pli ĝeneralan signifon de 'migrado.
Estas ĝenerale akceptite ke la lingva diasporo komenciĝis ĉirkaŭ en la 8-a - 6-a jarcento a.K. post la morto de Zamenhof kaj la sistema forigo de la esperanta popolo el liaj teritorioj.
Ili poste enloĝiĝis en diversaj zonoj de la Mezoriento, Hispanio, Italio, Francio, Ĉinio, Barato kaj kreis elstarajn esperantismajn centrojn, aktivajn estonte longatempe.
"Permesoj" ligas al "Meso"[redakti]
Sed ankaŭ ĉi-rilate oni povus diri, ke ni povas do esperi, ke Manifesto de Raŭmo kontrauigas la sanktajn diraĵojn de la majstro en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" sed ankaŭ al la preskaŭ hereza "Bulonja deklaracio". Laŭ ili, la Bulonja deklaracio enkashighas jam la kontrasto inter la Esperantaj _movado_ (kies ideologio estas la "esperantismo") kaj _komunumo_ (kiu konsistas el la parolantoj de la lingvo).
Kulturo[redakti]
En neniu raŭmisma dokumento la esperanta kulturo estas kvalifikita kiel 'simple la komuna kulturo de la mondo'. Kontraŭe, laŭ raŭmismo la esperanta kulturo havas propran specifon, ligitan al la nova sociologia koncepto pri la esperantisteco (kiun karakterizas 'la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', laŭ la Manifesto).
Kosmologia vidpunkto[redakti]
En la unua artikolo 90-jara Martinus pritraktas la novan mondkulturon post kataklismo kaj ragnaroko, kiu komenciĝis per la unua mondmilito kaj daŭros ĉ. 200 jarojn. Estas dirite, ke oni pardonu al ĉiuj, sed per tio ne eblas komenci krei novan mondkulturon. Multaj homoj ne havas la inklinon pardoni, kaj ja estas klare, ke ne povus esti en alia maniero. Sed pardonemo estas la esenca punkto en la kompleta forigo de venĝo kaj armiloj. Kompreneble oni tion longe diskutos. Homoj diros ke oni ja ne povas rezigni je armiloj, sed oni povas. Ĉia armila produktado, ĉia milito, ĉia venĝo malaperos. Fariĝos granda transformiĝo, la plej granda kiu povus okazi al la popolo de la Tero.
Pardonado estos la bazo de la nova kulturo. Kial oni ne povus krei "kulturon de pardonado", same kiel oni povas krei "kulturon de nepardonado"?- komprenelbe oni same povas krei mondon aman, kiel mondon diablan. Ambaŭ devas kreiĝi, alie oni ne povus ion percepti. Se oni mem travivus la mallumon, oni ne havus ĝin kiel sperton. Tiel longe ke oni nur aŭdis pri ĝi de aliaj, kiuj rakontis pri ĝi, oni ja ne estas tre multe progresinta. Estas ja miloj da homoj, kiuj estas tre humanaj, sed kiuj ankoraŭ ne finspertis trinki alkoholaĵojn, fumi cigaredojn kaj ĉion tian. Tio postulas tempon, sed ili dekutimiĝos de ĉiuj tiuj malbonaj kutimoj.
Literaturo[redakti]
Danke al raŭmismo la esperanta literaturo akiras pli kaj pli da prestiĝo ĉe internaciaj poeziaj vesperoj.
Kontraŭpropagandismo[redakti]
Multaj homoj _volus_ lerni Esperanton. Sed ili ne ofte vidas ĝian reklamon, ĝiajn lernolibrojn en sia gepatra lingvo. Pri tio kulpas mem esperantistoj, kiuj fermiĝis en sia rondo, eldonadas revuojn nur por si mem, organizadas kongresojn nur por si mem ktp. Tio estas pura raŭmismo, kiu neeviteble formortigas Esperanton. La vojo por savi Esperanton estas turniĝi vizaĝe al la popoloj, meze de kiuj ni loĝas.
Famaj raŭmistoj[redakti]
Ni rememorigas al ĉiuj niaj membroj, ke io signifas, ke Gaston Waringhien (unua aliĝinto al la Esperanta PEN) kaj William Auld (prezidanto de la Esperanta PEN) estis raŭmistoj.
Pri William Auld Silfer bele rakontadis en prelego ĉe La Londona Esperanto-Klubo ĵus antaǔ la morto de Auld. Fine de la prelego oni demandis, "Kiel fartas William Auld?" Silfer respondis, ke li estas en hospitalo, kaj ke lia edzino vititas ŝin. Do iu demandis, "Ĉu vi estas en kontakto kun William Auld?". "Jes", li respondis, tute gaje kaj elsvingante la brakojn, "Ni Civitanoj ĉiam restas en kontakto unu kun alia".
Antaŭ kelkaj dekoj da jaroj la kuracistoj opiniis, ke ni do demandis, kiom longe William Auld estis raǔmisto. "Nu", li respondis, "evidente ne estis antaǔ 1980". Sekvis rido, kaj tiam li daǔrigis, por rakonti, ke William Auld vere estis raǔmisto depost mallonge post la Dua Mondmilito.
Kritikoj[redakti]
Cetere, la "raŭmismo" estas nur la alia flanko de la sama medalo, kies unua flanko nomiĝas "finvenkismo". Ambaŭ "strategioj" aplikis en principo la samajn (sektemajn) modelojn de teorio kaj agado. Pro tio iuj e-istoj venas hodiaŭ al la stranga konkludo, ke UEA kaj TEJO estas en principo raŭmismaj ktp. Se oni relegas la Manifeston de Rauma, oni devas konfesi, ke pluraj asertoj ne plu validas hodiaŭ, ekzemple tiu pri la "novtipa internacia kulturo". Ĉi tio estis verŝajne influita de la marksismo-leninismo, kiu volis krei novtipan kulturon, sed post la falo de la komunismo perdis ajnan signifon. La kreado de "Novtipa internacia kulturo" en Esperanto definitive fiaskis, kaj pro la manko de sufiĉa nombro de e-istoj la Eo-movado ne plu posedas la necesajn fortojn por krei ĝin.
Nuntempe[redakti]
La raŭmistoj, kiel efektivaj heredantoj de la penso de Zamenhof, agas laŭ multe esperiga direkto. Firme kredante ke esperanto estas kulturlingvo kaj identigilo, ili realigis la unuan parton de la idealo de Zamenhof, sekulariginte ĝin: naskiĝis nova popolo danke al nova lingvo -- kaj ĝin reprezentas la Esperanta Civito. La raŭmistoj entuziasme plu laboras por la dua parto de la zamenhofa idealo. Kiu volas kontribui, tiu estas bonvena. Kiu preferas sidi sur la fina benko, tiu nun konas la vojon.
Raŭmismo kaj aliaj planlingvoj[redakti]
Segun Raumismo, Esperanto ne devas aspirar ad irga "Finala Vinko" (oficaligo di Esperanto), nek esar konkursanto kontre irga altra linguo. Vicee, Esperanto pokope esforcez extensar su segun sua fortesi: helpo lernar altra lingui, kontakto inter homi sen diskriminaco ed propria Esperantal kulturo.
Mi devas mencii ke raŭmistoj tute ne timas la idistan "malamikon", ĉar ili scias ke Ido (same kiel la ceteraj planlingvoj) estas nur komunikilo, malantaŭ kiu ne ekzistas popolo, kiel bonŝance okazas kun esperanto. Kaj eĉ respektante la poezian fervoron de Andreas Juste, la raŭmistoj scias ke Ido (aŭ Interlingua aŭ Volapük) ne rolas kiel kulturlingvo; dum esperanto jes.
Memoru[redakti]
Jen!! Gratulon al la eldoninto!
Ne forgesu ke, se vi subskribas la Karton kaj aliĝas al la Akto, vi povas fariĝi subsidue suverena establo, subjekto de internacia juro tra la strukturoj de la Akto!