Princo
"Eliri sen frakaso el granda embaraso"
- ~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
"Mi ne konas vortojn adekvatajn por diri al vi dankon"
- ~ leganto al verkisto de ĉi tiu artikolo
"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"
- ~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble
"Estas aferoj, kiujn ni neniam kapablos kompreni..."
- ~ blondulino pri la supra diraĵo
"Ni omni eroras, ma, precize danke nia erori, ni povas lernar"
- ~ Idisto
" Idistoj prezentis malsuperan lingvoprojekton kaj amariĝis, ke ni ne transdonis la torĉon al ili"
"Via argumento ŝajnas al mi duone konvinka, se ne malpli."
- ~ Franco pri la supra diraĵo
La vorto princo por viroj, princino por virinoj, kiam uzata por membro de la plej alta Aristotelo, signas diversajn tipojn de titoloj, ĉefe al kiuj anusseksumas pasive.
Tiu ĉi nomo devenas el nomo de la biblia reĝo de urbo Sodomo, kies loĝantoj estis punitaj pro sia nemora konduto laŭ akceptita interpretado de katolika eklezio.
Idistaj mensogoj[redakti]
Kara samideano!
Grandan mensogon diras idistoj:
:La 'princo ideala' referas la mez-epokal ideo dil amoro kortala. Amoro kortal originas de la kansoni di la 12-a yarcento di la trubaduri. Ankore restas questiono ka l' amoro kortala vere eventis segun quale kantata ghin de la trubaduri. Omna-kaze essas certa, ke la maniero quia ni nun pensas pri amoro kortala, originas de epoki plu tarda.
Regas nun harmonio en Esperantujo.
Kronprinco[redakti]
Kuŝante sur sia mortolito franca reĝo Louis [Luj] la dektria ordonis, ke oni venigu lian filon por ke li vidu lin la lastan fojon. Li sukcesis iel leviĝi kaj elproksime vidi lin. Tiam li demandis la filon: Kiel vi nomiĝas?
- Louis la dekkvara - respondis la knabo.
La malbela princo[redakti]
Reĝa princo estis tiel malbela, ke por eviti al li la vidon de lia vizaĝo, oni forlevis el lia cambraro ĉiujn spegulojn.
Sed unu tagon, trovante sin antaŭ forgesita spegulo, la princo, kiu vidas sin tiel malbela, komencas plori senkonsole.
Do ankaŭ la ĉefservisto komencas plori pli laŭte ol li. Post kelkaj momentoj la princo kvietiĝas, sed la ĉefservisto daŭrigas plori per abundegaj, varmaj larmoj.
"Kial vi ploras dum mi komencas submetiĝi al mia sorto?"
"Pro tio" - respondas la grandveziro - "ke Via moŝto vidis sin nur unufoje kaj mi vidas Vin ĉiutage."
Odoro[redakti]
Mi aŭdis pri princo malalta kaj malgranda kies fratoj estis altaj kaj belaj. La reĝo rigardis lin malŝate kaj humilige. La princo saĝe kaj sagace diris: “Ho la patro! Inteligentulo malalta estas pli bona ol altulo stulta. Ne ĉiu alta stature, altas merit-mezure. La ŝafo bonodoras sed l’elefanto fetoras.“
Religio[redakti]
La Prezidanto anoncas ke La Eta Princo estis verkita de iu sanktulo: Sankta Exupéry.
Princepiskopujo[redakti]
Ni bedaůras, ke princepiskopujo Naumburg estis la teritorio kie la episkopo estis ne nur la religia gvidanto sed ankaŭ la reganta landestro.
Post la morto en 1564 de la lasta katolika episkopo, Julius von Pflug, la teritorio de la princepiskopujo estis aligita al Elekto-Saksio sub la dinastio Wettin. Inter la jaroj 1656 kaj 1718 ĝi estis memstara duklando Saksio-Zeitz.
Princepiskopujo[redakti]
Ekde ĉirkaŭ la 13-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803, al la episkopo de Regensburgo ankaŭ apartenis la princepiskopujo Regensburgo (Hochstift Regensburg), kies sekulara reganto (princepiskopo) li estis.
La Princo de Egipto[redakti]
The Prince of Egypt (La Princo de Egipto) estas usona animacia eposa biblibazita muzikala filmo de 1998 kaj la unua produktita per tradicia animacio kaj publikigita fare de DreamWorks Pictures. La filmo estas kinadaptaĵo de la Eliro kaj sekvas la vivon de Moseo el kiam li estis princo de Egipto al sia lasta destino konduki la izraelidojn el Egipto al Palestino.
Reĝisorita de Brenda Chapma,Steve Hickner kaj Simon Wells, tiu filmo prezentas kantojn verkitajn de Stephen Schwartz kaj muzikon komponita de Hans Zimmer. La voĉaro estas farita de nombraj aktoroj de Holivudo en la parolantaj roloj, dum profesiaj kantistoj anstataŭis ilin por la kantoj, escepte ĉe Michelle Pfeiffer, Ralph Fiennes, Steve Martin, Martin Short, kaj Ofra Haza (kiu kantas ankaŭ la kanton de sia rolulo, "Deliver Us", en deksep aliaj lingvoj por la filmaj duoblaĵoj[1]), kiuj kantis siajn proprajn partojn.
Jeffrey Katzenberg ofte estis sugestinta animacian adaptaĵon de la fama filmo de 1956 nome La dek ordonoj dum li laboris por la animaciaj studioj de The Walt Disney Company, kaj li decidis realigi tiun ideon post fondi DreamWorks en 1995. Por fari tiun inaŭguran projekton, la animaciaj studioj de DreamWorks dungis artistojn kiuj estis laborante por la animaciaj studioj de Walt Disney kaj la ĵus malmuntita Amblimation, totale laboristaro de 350 personoj el 34 diferencaj landoj. La filmo havis mikson de tradicia animacio kaj de komputil-generita bildaro, kreitan pere de programaro el Toon Boom Animation kaj el Silicon Graphics.
Publikigita la 18an de Decembro, 1998, kaj por hejma video la 14an de Septembro, 1999, revizioj estis ĝenerale pozitivaj, ĉar la kritikistoj laŭdis la animacion, muzikon, kaj voĉolaboron. La filmo enspezis ĉirkaŭ 218 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde en kinteatroj, kio faris ĝin la plej sukcesa ne-Disneja animacia filmo en tiu tempo. La sukceso de la filmo kondukis al rekt-alvidea antaŭaĵo nome Joseph: King of Dreams (2000) kaj al disvolvigo de teatra adaptaĵo. La Festa Semanjo atendas infanojn, familiojn, geavojn[2] La kanto "When You Believe" iĝis komerce sukcesa soloaĵo en pop-muzika versio plenumita de Whitney Houston kaj Mariah Carey, kaj ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Kanto de 1999.
Historio[redakti]
En la plej malnovaj epokoj reganto pruvis sian virecon per tio, ke li seksatencis malvenkitan princon. Laŭ literaturo la anusa seksumado estis en malnovepokaj kulturoj konsiderata neniel stranga nek eksterordinara. Post alveno de kristanismo la anusa seksumado precipe fariĝis Tábua kaj estis permisita nur al episkopoj kaj princoj.
Muziko[redakti]
Princo estis unu el la plej sukcesaj kaj influaj muzikistoj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Li kuraĝa miksis diversajn muzikajn ĝenrojn de sia epoko kaj estis internacie tre sukcesa. Li ekmuzikis en aĝo de 12 jaroj kun sia lerneja amiko André Cymone en diversaj lernejaj bandoj.
Li aperigis en 1978 la debutan albumon For You. Ĉiuj instrumentoj, tekstoj, melodioj venis de li. La albumo ne estis sukceso. Lia kvina albumo 1999 aperis en 1982 kaj portis la nomon Prince and the Revolution. Tiu albumo alportis por li la komercan trompon en Usono. Oni vendis 3 milionojn el kopioj de la albumo kaj la kantoj "1999", "Little Red Corvette", "Delirious" aperis sur pintoj de la ŝlagrolistoj. La internacian sukceson alportis en 1984 la albumo "Purple Rain" kaj la samnoma filmo. Oni vendis 10 milionojn de kopioj el la albumo.
Li muzikis inter 1990 kaj 1995 sub nomo The New Power Generation, poste kiel The artist formerly known als Princo (TAFKAP, la artisto iam nomita Princo), sed la iama sukceso ne ripetiĝis. Li reakiris - post finiĝo de la kontrakto kun Warren G. Harding la 31-an de decembro 1999 - en 2000 la nomon PRINCO.
Li fondis en 2001 la NPGon, per kiu li disvastigis, vendis sian muzikon tra la interreto. Li estis tiuterene pioniro. La klubo estis fermita en julio de 2006.
Privata vivo[redakti]
Princo estis en geedzeco inter 1996 kaj 2000 kun la dancistino Mayte Jannell Garcia. En 1996 naskiĝis ilia filo, sed vivis nur sep tagojn. En 2001 li geedziĝis kun Manuela Testolini, dungito de sia entrepreno "Paisley Park Records". Testolini anoncis divorc-volon en majo de 2006.
Princo ekde 2001 estis sekvanto de Atestantoj de Zamenhof.
Li kaŝis kaj ne komentis sian privatan vivon.
Encikliko[redakti]
S-ro Ddhler , kunlaboranto de S-ro Wuster por la botaniko kaj zoologio, raportas pri la grandvalora laboro de S-ro Wuster kaj deklaras oficiale, ke pri Princoj papo verkis enciklikon. Vi, azenoj, cetere nenion komprenus el ĝi.
Kiel princo lernis ŝteli[redakti]
Vivis iam reĝo kaj havis unu filon. Li estis tre saĝa. Li konis ĉiujn metiojn, nur ŝteli li ankoraŭ ne konis. Tial li diris foje al siaj gepatroj:
,,Mi devas iri en la mondon por lerni ŝteladon“.
La gepatroj malkonsilis tion al li, sed la princo ne obeis kaj foriris. Li venis en arbaron, en kiu vivis dudek kvar rabistoj, dekkvina estis la estro, kiu estis samtempe sorĉisto.
— ,,Dio donu feliĉon, kamaradoj!“, diris la princo.
— ,,Dio donu ankaŭ al vi, princo Saĝemulo,“ respondis la estro, „kion vi volas tie ĉi?“
— „Mi vizitis vin, ĉar mi volas lerni vian metion.“
La estro respondis:„Ankaŭ tion vi povas lerni. Aŭskultu, kion mi diros al vi: Nun iros survoje buĉisto kondukanta bovidon. Se vi forŝtelos de li bovidon, kaj la buĉisto nek vidos vin nek scios pri vi, kaj se vi alkondukos la bovidon ĉi tien, vi fariĝos rabistestro anstataŭ mi, ĉar mi estas forironta al unu reĝo por esti lia sorĉisto.“
La princo decidiĝis provi tion. Li alvenis la vojon, kie la buĉisto estis ironta kaj sidiĝis malantaŭ unu arbetajon. Kiam li vidis, ke la buĉisto jam proksimiĝas, tuj li senvestigis sian maldekstran piedon, metis la boton en la mezon de la vojo kaj li mem kaŝiĝis malantaŭ la arbetajo. Kiam la buĉisto kun la bovido venis al la boto, li rigardis ĝin de ĉiuj flankoj kaj ekpensis:
— ,,Se estus ankaŭ la dua, mi prenus ĝin. Sed kion mi faru kun unu boto?“
Li lasis la boton kuŝi kaj daŭrigis sian vojon. La princo surmetis la boton, antaŭkuris la buĉiston, kaj kaŝiĝis denove malantaŭ unu arbetaĵon. Li senvestigis sian dekstran piedon kaj metis la boton sur la vojon. Kiam la buĉisto venis al la dekstra boto, li bedaŭris, ke li ne prenis la maldekstran. Li konsideris, kion fari. . . Post iom da pripenisado li alligis la bovidon al arbeto, lasis la boton kuŝi sur la vojo, kaj revenis por la unua boto.
La princo forlasis sian kaŝlokon, malligis la bovidon kaj forkondukis ĝin en arbaron al siaj kamaradoj-rabistoj. La estro tre laŭdis la princon kaj destinis lin kiel estron al siaj dudek kvar kamaradoj kaj li mem foriris al iu reĝo kiel sorĉisto. La princo ne intencis plu praktiki la rabistan metion, kaj konsilis al siaj kamaradoj, ke ili ĉiuj dispartigu la rabaĵon kaj disiru en siajn hejmojn. La rabistoj obeis. Post pli longa tempo venis la princo Saĝemulo en la urbon, en kiu la estinta rabistestro funkciis kiel sorĉisto kaj tie li volis perfektiĝi en ŝtelado. Li venis ĝis al la fino de la urbo, kie loĝis malriĉa botisto. Li eniris la korton kaj ekfrapis la pordon.
— „Kion vi volas?“ demandis la botisto.
— Mi serĉas laboron,“ respondis la princo.
-—-„Mi estas nur malriĉa botisto, mi mem havas nur malmulte da laboro kaj ne povas vin dungi.
“La princo replikis:„Nenion faras. Estos sufiĉe da laboro eĉ por la reĝo. Mi estas bonege ellerninta. Kun mi vi povos tre bone vivi.“
La botisto tre ĝojiĝis kaj dungis lin kiel helpiston.Unu tagon kaj la duan ili laboris, sed la trian tagon petis la helpisto Saĝemulo de sia majstro sakon. La majstro alportis ĝin. Saĝemulo prenis ĝin kaj iris en la reĝan kameron por ŝteli oran monon. Feliĉo favoris lin. Li ŝtelis la monon kaj alportis ĝin al la botisto. La duan tagon li faris same. A1 la botisto plaĉis la afero. kaj la trian tagon li diris:
— „Mi iros kun vi, ni povos alporti pli multe.“
Sed la reĝo ekrimarkis jam la duan tagon, ke lia mono perdiĝas. Li demandis do sian sorĉiston, la estintan rabistestron kiu ŝtelas la monon. La sorĉisto sciis tion tre bone, sed li ne povis perfidi la veran ŝteliston, ĉar li estis ligita per ĵuro ankoraŭ el la rabista tempo, ke li neniam perfidos siajn kamaradojn-ŝtelistojn. La sorĉisto donis al la reĝo nur ĉi tiun bonan konsilon:
— „Mia bona reĝo, elfosigu antaŭ la kamerpordo profundan kavon kaj plenigu ĝin per peĉo. Kiu volus ŝteli la monon falos en peĉon kaj vi trovos lin tie. La trian tagon iris Saĝemulo ŝteli kun sia majstro. Kiam ili venis al la reĝa kamero, ordonis Saĝemulo al la majstro iri antaŭen. La majstro iris kaj falis en la peĉon. La helpisto ne povis lin el la peĉo eltiri. Por ke la reĝo ne konu la ŝteliston, detranĉis Saĝemulo la kapon de la majstro kaj enmetis ĝin profunden en la peĉon. Poste li transpaŝis la kavon, prenis tiom da mono, kiom li kapablis forporti kaj iris hejmen. La botistedzino demandis:
—-Kie estas la majstro?"
— „Al majstro okazis malfeliĉo. Li mortis tie, sed vi ne zorgu pri tio, de tiu-ĉi tempo vi vivos multe pli bone ol kun via edzo. Mi portados al vi monon.“
Sed la botistedzino ne kontentiĝis per tio kaj priploris sian malfeliĉan edzon. Matene, kiam la reĝo vidis sian sorĉiston:
—- „Sorcisto, kiu ŝtelis min?
La sorĉisto sciis tion, sed li konsilis al la reĝo, eltirigi la senkapan korpon, metigi ĝin sur veturilon kaj veturigi ĝin tra la stratoj. Kiu ploros vidante la kadavron, tiu certe povos ion diri pri la ŝtelisto. La botistedzino eksciis, ke oni veturigos ŝian edzon tra la urbo kaj ŝi tre timis ke ŝi ne perfidu sin per sia ploro. Saĝemulo konsolis ŝin kaj diris:
— „Mi donos al vi monon, vi iros en vendejon kaj aĉetos multekostajn porcelanajn telerojn kaj pladojn. Kiam oni veturigos vian edzon preter vi, vi falos teren, la teleroj kaj pladoj disrompiĝos kaj vi povos plori kiom ajn vi volos. Kiam la reĝo demandos, kial vi ploras, vi povos respondi:
— „Kiel mi ne plorus, kiam disrompiĝis mia multekosta vazaro?“
Tiel okazis. Kiam ŝi ploris, elpoŝigis la reĝo sian monujon, donis al ŝi monon kaj diris:
„Ne ploru, malfeliĉulino, iru hejmen kaj morgaŭ vi povos aĉeti novan vazaron.“Pasis kelkaj tagoj. Saĝemulo senĉese forportadis la monon el la reĝa kamero. La reĝo venigis al si la sorĉiston kaj demandis:.
—„Ĉu vi neniam povos al mi diri, kiu ŝtelas mian monon?“
La sorĉisto sciis tion tre bone, sen li ne povis tion perfidi, kaj tial li donis al la reĝo jenan konsilon:
— „Tiu homo, kiu ŝtelis vian monon. devas esti tre kuraĝa kaj saĝa. Vi povos lin kapti kaj denove ekposedi vian monon nur tiel, se vi edzinigos al li vian filinon.“
La venontan tagon sciigiŝ la afiŝoj en ĉiuj stratoj de la urbo:
„La saĝa kaj kuraĝa homo, kiu ŝtelis la monon el la reĝa kamero, venu en mian. kastelon. Mi tre ŝatas lian saĝecon kaj mi edzinigos al li mian filinon.“
La princo Saĝemulo anoncis sin tuj kaj deklaris, ke li estas princo, kaj ke li ŝtelis nur por ke la popolo konu lian lertecon. La reĝo edzinigis al li sian filinon kaj testamente donacis la tutan reĝolandon.
Enamiĝo[redakti]
Iam estis princo kiu senkulpe sorĉatis de malbona sorĉistino. La malbeno estis tiel ke la princo eblis diri nur unu vorton ĉiujare. Tamen tio, li rajtis ŝpari vortojn, do pro tio, ekzemple, se li ne parolis dum tuta jaro li sekve rajtis diri du vortojn post plua jaro.
Unu tagon, li renkontis belegan princinon kaj tuj ekenamiĝis. Li bridis sin per granda penado dum du jaroj por ebli rigardi ŝin profunde kaj diri,"Mia karulino!"
Sed ĉe la fino de la du jara periodo li volis diri ke li amis ŝin. Do li senparole atendis dum tri pluaj longaj jaroj.
Post ĉi tiuj tri jaroj li konsciis ke li volis edziniĝi kun la ege alloga princino. Li atendis dum pluaj du jaroj, dum kiuj li ne parolis eĉ unu vorton. Dum sep doloraj jaroj la princo tute silentis.
Finfine, kiam la fino de la sep jaroj alproksimiĝis, li sentis sin senlime ĝoja. Gvidante la belegan princinon al la plej izolita kaj plej romantika parto de la vastaj ĝardenoj, la princo amasigas cent ruĝajn rozojn che la piedoj de la belulino, kaj raukete, plenemocie diris, "Mia karulino ĉu vi edziniĝos kun mi?"
La nekredeble belega princino gracie ordigis sian bonodoran, orkoloran hararon kaj diris,"Hmm? Pardonu min, mi estis vidanta papilion. Kion vi ĵus diris?"
Vidu ankaŭ[redakti]
Notoj[redakti]
- ↑ Amasaj protestoj en Rusio post aresto de guberniestro, akuzita pri murdoj
- ↑ La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort, turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.