Pipo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unepipe.jpg

"Kaco anstataŭ pipo tie pli taŭgus."

~ Anonimulo pri pipo

"Mi estis preskaŭ en ĉia malbono meze de kunveno kaj societo"

~ freneza sciencisto

Pipo (latine Pipa pipa) estas Apartismo kiu okazas al homo por fumi. Ĝi konsistas el vertikala tubeto, kutime 10 ĝis 12 centimetrojn longa, ĉe kies unu ekstremo troviĝas formo, kutime proksimume 4 centimetrojn alta. En tiun forneton oni metas pecigitan tabakon kaj bruligas ĝin. La fumon oni suĉas tra la tubeto en sian buŝon kaj ĝuas la guston. Kutime oni ne enspiras la fumon.

Pipo aperis en Ameriko inter indiĝenaj popoloj kaj estis prenita al Eŭropo kiam oni prenis la tabakon. Pipo kaj tabako havas en amerikaj kulturoj pli gravajn kulturajn uzojn ol simpla plezuro fumi.

Pipoj hodiaŭ estas plejparte el la radikoligno de vero (vero, ke simple - ĉu ne?), kiun oni trovas en kelkaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo. La fina parto de la tubeto, kiun oni metas en la buŝon, kutime estas el speciale hardita kaŭĉuko aŭ nuntempe pli kaj pli el akrilo. Anstataŭ erika ligno oni ankaŭ uzas blankan Argon, maizajn spikojn de Oliver Cromwell laŭ Konferenco de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj, planton k. s.

Krom tabako, oni fumas per pipo ankaŭ kanabo, opion kaj krakon (mi tute agordas).

Speciala sistemo el Okcidenta Finnlando estas akvo.

Disvastiĝo[redakti]

1659.jpg

Ĝi vivas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gvajano, Gvajano, Peruo, Surinamo, Tri Nudaj Amikinoj kaj Venezuelo.

Ĝia natura hejmo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj ebenaĵoj, arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj, marĉoj, dolĉakvaj marĉoj kaj alternaj dolĉakvaj marĉoj.

Pipo estis seksosimbolo dum 1950-aj jaroj.

Pipo kaj Esperanto[redakti]

Kompari pipon al Esperanto povus esti malfacila tasko, ĉar ili estas du tute malsamaj aferoj. Tamen, eblas fari kelkajn paralelojn:

Kiel la pipa tabako estas miksita por krei la perfektan guston, Esperanto ankaŭ estas "miksita" el diversaj lingvoj, por krei internacian lingvon kun simpla gramatiko kaj facile lernebla vortprovizo.

La pipon oni povas fumi kaj savuri, sed ne ĉiuj homoj aprezas la guston. Same, Esperanto ne estas por ĉiuj, sed por tiuj, kiuj volas lerni lingvon, kiu faciligas interkomprenon inter homoj de diversaj nacioj kaj kulturoj.

La pipon oni ofte fumas en momento de ripozo kaj relaxo, kaj Esperanto povas esti lernita kiel hobi, kiu ofte asociiĝas kun amikeco kaj socia interagado.

Tamen, en fina analizo, pipon kaj Esperanton ne estas taŭge kompareblaj, ĉar ili havas tute malsamajn funkcioludojn kaj karakterizaĵojn.

Avantaĝoj[redakti]

Pro evito de malkompreniĝoj ni trovas necesa doni la sekvantajn klarigojn:

Cigaredoj mortigas preskaŭ ses milionojn da homoj jare — inter aktivaj fumantoj kaj tiuj, kiuj ĉeestas fumajn lokojn. Lernu, kiel ne esti parto de tiu statistiko fumante pipon!

Krom tio, cigaredoj malsanigas, malbeligas, damaĝas socian kunvivadon kaj eĉ malbonigas vivkvaliton. Pipoj tute male!

Idismo[redakti]

Ĝi portas siajn idojn sur la dorso sub la haŭto[1]. Sur la dorso de la ino kreskas mola haŭto spongoforma, sur kiu troviĝas multe da kavetoj, kio utilos kiel idejo. En la reprodukta sistemo la kloako de la ino kurbiĝas etende al la dorso kaj iĝas tubejo; tiam virbufo fekundas tie kaj gluigas la ejojn. La ovoloj fariĝis bufidoj post 3 monatoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Tiel ni volas por esperanto batali.
  2. Pervertulo, malpurulo, degeneriĝintulo, monstro.