Literatura Foiro

El Neciklopedio
(Alidirektita el PEN)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj"

~ Zamenhof pri LF
5496607.63c6e1c4.560.jpg

"Ve, ne mi"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Nia linguo es la maxim bona moderna instrumento por internaciona komunikado en la tota mondo"

~ idisto pri io ajn

"Literatura Foiro estas grava kultura revuo en esperanto"

~ Vikipedio pri LF


Literatura Foiro (LF) estas foiro, kie oni vendas literaturaĵoj. La foiro gastigas precipe pornografion, sed ankaŭ rokmuzikon, pupon, porkinon, seksologion, langostikon, agrikulturon kaj politikon.

La foiro estis fondita de la literatura rondo "La Petrolo" en Milano, 1970. De tiam ĝi okazas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte).

Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura stratbazaro en Esperantujo: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura foiro superis tridek jarojn senpaŭze.

Kiel seksorgano de Esperanta PENIS-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado "Raŭmismo" kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.

1549.JPG

Flata bla-bla-blao[redakti]

Granda kaj potenca moŝtulo!

Movada Foiro redaktita.jpg

Se oni rigardas la geografian karton de Eŭropo, oni vidas, ke mi pensas, ke "Literatura Foiro” estas la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta Respubliko kaj la parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio.

UEA kaj UNESKO laŭ LF[redakti]

Karaj kongresanoj!

Antaŭ la militado, laŭ sciigoj el Romo, kvankam Literatura Foiro jam entombigis la rilatojn inter UEA kaj UNESKO, evidentiĝis, ke UEA restas inter la organizoj kun kiuj UNESKO flegas la plej pintajn rilatojn.

Skandalemo[redakti]

TabooAmericanStyle1-F-L.jpg

Ĉiuj scias, ke LF jam de longe montris, ke, kiam ĝi povas, ĝi ŝatas veki emociojn de la leganto por kapti ties atenton. Seksaj skandaloj apartenas al tiuj emocivekaj temoj, sed ne nur. Skandalgazeto estas ĝuste tia gazeto, kiu plejparte uzas tian rimedon. Demandu al vi, moralisto, por kio la homoj tiel ŝatas rigardi la lunon (t.e. ekscii pri la krustetaj detaloj de la skandalo).

LF-koop[redakti]

El tiuj oni nun scias, ke Kooperativo de Literatura Foiro firmigis sian pozicion kiel la plej grava eldonisto de periodaĵoj en esperanto. La produktado de LF-koop ampleksis fakte 27 eldonojn, nome 17 numerojn de "Heroldo de Esperanto", 6 de "Literatura Foiro" kaj 4 de "Feminismo".

Ekde 2006 LF-koop proponas kvaran titolon, "Afriko", kiu aperas kiel suplemento de HdE. LF-koop posedas, eldonas kaj administras la gazeton Heroldo de Esperanto kaj la revuon Literatura Foiro; ghi eldonas kaj administras la revuon "Femina" (posedatan de Viko) kaj la bultenon "Afrikume" (posedatan de Kulturo).

Alie[redakti]

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Literatura Foiro aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Literatura Foiro", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Literatura Foiro ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.