Oro
"Kontenteco estas pli bona ol riĉeco"
- ~ Zamenhof (kiu estis malriĉa) pri oro
"Satano ekirez via korpi e menti !"
- ~ idisto
"Esperanto -- the international language *that works"
- ~ Romiano
" Stranga diskriminacio kontraŭ Esperanto"
Oro estas la pradio de la homaro. Vere, oro estas la nura vera dio, ĉar aliaj dioj, kiel Dolaro, Eŭro, ktp. komencis kaj iam finos. Nur la oro ĉiam estis adorata de la homaro, kaj estos adorata ĉiam ekde la prahistorio.
Flava metalo, tre densa, facile fadenigebla multvalora, ĝi kaŭzis multajn militojn, kaj multajn mortojn. Kiu havas oron, havas honoron.
Per oro, oni akiras amoron, povon, trankvilecon, sekuron, plezuroj, kaj eĉ monon!
Pura oro fandiĝas je 1063 oC, kaj bolas je 2966oC. Sed ofte la oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola por produkti uzeblajn objektojn. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn de pura oro kaj 6 partojn de alojaĵo.
Nenio estas pli bona ol la oro. Alĥemistoj sonĝis pri ĝi, religiuloj mensogis pro ĝi, soldatoj mortigis pro ĝi.
|
Memoru![redakti]
Ne ĉio, kio brulas estas ero!
Hispana Oro[redakti]
Hispanoj akiris oron el Ameriko dum koloniado. La hispana Registaro faris egan eraron kiam, por protekti la oron de la nacia banko, ĝin sendis al Sovetio. Pro la havo de la hispana oro kaj pro tio ke Sovetio estis la sola lando kiu helpis la Respublikon, la komunistoj (kiuj ĉiam estis marĝena partio en Hispanio, akiris grandan forton).
* * *[redakti]
Kiam sunradio trafas vitron, ĝi malkovras kaj eĉ pliigas ĝiajn malperfektajojn . Tiel same la oro efikas sur la animo: ĉiuj malvirtoj kaj ĉiuj intelektaj difektoj fariĝas, tiam , evidentaj.
Ido[redakti]
Orea pluvo (euf.) Sexuagar kun urino.
Silento estas ora[redakti]
Baniko: Mi kredas ke mia edzino koleras kontraŭ mi.
Kruko: Ĉu? Ĉu ŝi aplikas la ‘silento-metodon’? Ĉu ŝi rifuzas paroli al vi?
Baniko: He ja, mi ŝatus...
Kiel trovi ĝin[redakti]
Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda ciso, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en Slovakio por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion. Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?"
La filo respondis: "Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!"
Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon."
La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.
Demandoj[redakti]
Ĉu tajla oro estas tajloro?
Ĉu oro tera estas teroro?
Ĉu valoro estas io en intermontaj orminoj ?
Alie[redakti]
Kio multajn homon altiras? Oro.
Kio la tagon antaŭiras? Aŭroro.
Kion ofte famuloj akiras ? Gloro.
Kio estas de l’ tago nur peco? Horo.
Kio necesas al feliĉeco? Laboro.
Kiu titol’ estas multuzata ? Sinjoro.
Kio estas tre zorge gardata? Tresoro.
Kion vi en ĝardeno vidas? Floro.
Kiu konsilas, avertas kaj gvidas? Mentoro.
Kio la sangon tra korpo fluigas ? Koro.
Kio maŝinojn ĉiuspecajn movigas? Motoro.
Kiu instruas en supra lernejo? Profesoro.
Kiu ludadas sur la scenejo? Aktoro.
Kio estas pentraĵo vorta? Metaforo.
Kio infana armilo forta ? Ploro.
Ne vidu ankaŭ[redakti]
Literaturo[redakti]
- La Trezoro de l' Oraĵisto. De A. Ŝenoa, el la kroata trad. Kolar Krom, 1911, 290 p. „Belega birdo de la mezepoka kruela kaj persista interbatalado de l‘ Zagreba burĝaro kaj aristokrataro. La stilo tute ne estas malbona. La traduko enhavas strangaĵojn, kredeble raciismojn.“ (M. Ŝidl., Ondo de ESPERANTO, 1912, p: 72.). „Maro da eraroj.“ (P. J. Cemeron, „The Brutish Esperantist“, apr. 1912.) Simile al P. J. C. recenzis ankaŭ aliaj.