Juglando

El Neciklopedio
(Alidirektita el Nukso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Juglanda dolĉaĵo, aŭ ne...

"Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo"

~ Zamenhof pri juglando

"Mi preferus la inverson..."

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Pa fortuna, nu hev anubav kel treba fo se."

~ Lingvadeplanetisto pri la supra diraĵo

"Você quis dizer: Julgando"

~ Google portugallingve pri juglando

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri juglando

"Bela teksto"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
240px-English Walnuts.jpg

"Domajo igas sajo."

~ iu pri Juglando

"Prunto forpulsas amikon."

~ iu rekte

Reĝa Juglando (propralingve Juglans regia, bonalingve Juglujo) estas lando en Malgrand-Azio, kies loĝantoj estas veĝetaranoj, kaj kies ĉefurbo estas Kukurbo. Ĝi produktas tre bonan lignon uzata en meblofarado.

Bonvolu atenti, ke en Juglando viroj staras en amento, la inoj en fasko.

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Juglando.

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.

Turismo[redakti]

Ĉu?

M.jpeg

Esperanto[redakti]

Juglando estas regiono en la suda parto de la antaŭa Jugoslavio, kaj kiel tia, ne ekzistas oficiala aŭ rekonita lingvo de la regiono. Antaŭ kelka tempo, mi legis en esperanta ĵurnalo, ke tamen, estas homoj en Juglando, kiuj parolas Esperanton, kaj ekzistas Esperanto-organizaĵoj kaj eventoj en la regiono (kio ajn kompreno estu komprenata per tiu kutima, nenion diranta frazo).

Reklamo[redakti]

Ĉu vi loĝas en Juglando? Ĉu vi volas esplori novan lingvon, kiu unuigos homojn el ĉiuj anguloj de la mondo? Provu Esperanton! Ĉi tiu internacia lingvo estas tiel simpla, ke ĝin lerni estos pli facila ol navigi tra ĉiuj tiuj riveretoj. Kun Esperanto, vi povos komunikiĝi kun homoj el ĉiuj landoj sen barieroj aŭ konfuzo. Ne lasu vian lernadon esti nur flua kiel la fluo de la riveroj de Juglando, sed faru ĝin esence internacia! Lernu Esperanton hodiaŭ kaj malfermu novajn vojojn al amikeco kaj kulturo kun homoj el la tuta mondo!

Tre amuza ŝerco[redakti]

Kial Juglando estas tiel bona en geografio? Ĉar ĉiuj iliaj riveroj fluas en taso!