Nifo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!



La plej ofta nifo -- fluganta subtaso.

"En eta nifo, ega signifo."

~ Konfuceo
"Agoj kaj Diraĵoj de la Kosmonaŭtoj."

"Ne ekzistas fumo sen brulo"

~ Zamenhof pri komploto

" Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon"

~ Zamenhof pri Projekto Malkaŝo
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

"Tre ŝatas mi la ĉason,
por kapti flug-subtason!"

~ Julia Bagio

"Ni kredis ke estis fluganta subtaso"

~ NASA pri NIFO

"Tulokset haulle fluganta subtaso (esperanto-suomi). Haettu sana löytyi näillä lähdekielillä: Esperanto"

~ Volapukisto pri Finnaj esperantistoj

"Fin' al la nif'!"

~ Poĉjo Porko

"En bona ordo tra la pordo!"

~ Zamenhof enirante nifon
Taso kaj subtaso parkitaj.

"Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon"

~ Zamenhof pri rabitaj artikoloj

"Ĉu nifoj estas nimfoj?"

~ Mi pri nimfoj

"Sub certaj metereologiaj kondiĉoj, kaj laŭ la distancio, estas eble ke misilo kaj ĝia halo estu konfuzita kun nifo"

~ Nerdo pri nifo

"The Nigerian Food Journal (NIFOJ) is a journal of international standard established in 1983"

~ Anglalingvano pri Nifoj

"Sempre a quel ver c'ha faccia di menzogna
de' l'uom chiuder le labbra fin ch'el puote,
però che sanza colpa fa vergogna…

(Pri tia vero kun aspekto de mensogo,
ĉiam fermu la lipojn la homo laŭeble,
ĉar kvankam sen kulpo ĝi iĝas provoko…)"

~ Dante Alighieri.


Ĉi tiu artikolo enhavas citaĵon el la originala Encikopedio de Esperanto. Ne ŝanĝu la tekston cititan, kies ĝusteco estas zorge kontrolita. Se vi volas ŝanĝi la informojn aŭ korekti ion, faru tion en aldona teksto.


NIFOJ (el la angla: Nigerian Food Journal) kaj ekstertera vivo estas la plej gravaj kaj misteraj faktoj kiujn alfrontas la homaro.

Nifo — ne identigita fluganta objekto (biologie Res volans ignota) — estas pseŭdoscienca nomo uzata de la aĉaj agnostikistoj por ĉiuj ĉielaj aĵoj kaj uloj, kiujn ili nur duone agnoskas — por anĝeloj, vulkaniaj kaj klingonaj kosmoŝipoj, Superhomo ktp. Antaŭ multmiljaroj, antaŭ la okuloj de la homoj, en la atmosfero de la Tero flugadis veturiloj de ekstertera socio. La homoj vidis tiujn veturilojn, pri kiuj ni povas legi en la skribaĵoj!

La kolektiva memoro de la homaro gardis veturilaspekton, kiun en konstruaĵoj ili gardis. Tiujn konstruaĵojn ni povas vidi ĉiutage, se vizitas la "domon de la Eternulo" por preĝi.

Ankaŭ tion ni ekscias, ke la anĝeloj (multfoje), la keruboj kaj serafoj ne estas aliaj, ol diverstipaj veturiloj. Tiaj veturiloj, kiuj apartenis al la veturilarsenalo de ekstertera socio.

P7Yo1 500.jpg
3718.jpg

Atentu![redakti]

Nifoj povas stonigi homojn

Ne konfuzigu Nifon („neidentigita fluganta objekto“) al Nfio (nefluganta identigita objekto). Nfioj ĝenerale estas nur teleroj.

Esperanto-movado[redakti]

La vorto "nifo" ne estas ofte uzata en Esperanto por signifi "UFO" aŭ "fluganta objekto mistera", kaj tio ne estas rilata al la Esperanto-movado aŭ ĝiaj celoj. La vorto "nifo" povas esti uzata de individuoj en siaj privataj diskutoj, sed ĝi ne estas oficiala aŭ konata vorto en la Esperanto-komunumo.

Oficiala difino[redakti]

XŬA N~1.JPG

Aliparte ni konstatu, ke mi malkovris en la Biblioteko Hector Hodler, do en la Centra Oficejo mem en Roterdamo, malnovan dokumenton, kiu klare pruvas, ke Norvega asocio pri NIFOj (UFO-Norge) difinas NIFOj jene: "NIFO estas raportita fenomeno en la ĉielo, en la aero aŭ sur la grupa seksumado, kiu post profundaj esploroj de kvalifikitaj homoj ankoraŭ estas rigardata ne-identigita." Sekve, la demandon "Ĉu ekzistas NIFO-j?" oni devas jesi, ĉar NIFO estas nur nomo de io ne-konata aŭ ne-klarigebla, kaj ne necese estas eksterteraj aviadiloj.

Falsa kaj fuŝa idista difino[redakti]

Laŭ stultaj idistoj neidentigita fluganta objekto esas supozita cielala fenomeno, qua perceptesas kom fluganta objekto ma ne esas klare identigita. Neidentigita fluganta objekti ofte konsideras da certena personi kom exterterana spaconavi ed en populara kulturo ya divenabis sinonima kun diskatra spaconavi ofte nomata "fluganta diski" en lingui natural. Jen la temo de la proksima oratora konkurso por niaj gejunuloj.

Segun ciencala studii la majoritato di neidentigita fluganta objekti esas misidentifikita naturfenomeni o normala objekti, quale avioni, aerostati o nubi. Mikra proporciono ne esas explikita e do esas la kontroverso-temo inter kredanti ye vizitanta exterterani e nekredanti, quale skeptiki e multa ciencisti.

"Fluganta diski" divenis temo en lektaji por yunuli pri spaconavi dum la 1920ma yari ed aparis en populare kulturo dum la 1950ma yari, kande la termino "neidentigita fluganta objekto" erste aparis. L'asociado kun science fiction ankore duras, ma en ula landi multa homi kredas ke ca objekti vere esas spaconavi od armeal armi. Famoza filmi en qua neidentigita fluganta objekti aparas, esas The War of the Worlds, E.T. the Extra-Terrestrial, Predator, Roswell, Independence Day, Mars Attacks!, Men in Black ed Avatar.

Io ajn[redakti]

Kio estas en telero, aperos sur kulero.

Nifoj[redakti]

Tels.jpg

Baniko: Mi aŭdis interesan teorion pri nifoj.

Kruko: Ĉu vi kredas je nifoj, Banĉjo.

Baniko: Fakte, nifoj estas interdimensiaj objektoj kiuj povas aperi kaj malaperi eĉ dum oni rigardas ilin. Tio estas senshava, se oni paŭzas por konsideri ĝin.

Kruko imitas: «Tio estas senshava, se oni paŭzas por konsideri ĝin.» Serioze, ĉu vi eĉ scias kion tio signifas? Baniko: Nu...

Kruko: Ĝi signifas: «Ne konsideru ĝin!»

Lingva klarigo[redakti]

Efektive "subtaso" estas mallongigo de "subtasaĵo" origina el "subtasa":, kiu estas speco de aglutina vortfarado kie oni kunigas "io sub taso" al "subtasa io" kaj kie oni formas adjektivon (aŭ adverbon) el prepozitivo "sub la taso" kaj kie laŭregule oni ne povas formi substantivon (aŭ verbon), nur adjektivon (aŭ adverbon), kaj ke tial oni bezonas aldoni, kiel ĉefelementon, substantivan (aŭ verban) sufikson aŭ alian radikon. Tiu malpermeso ĉeestas, ĉar simpla kunmeto de substantivo kun prepozicio kreas alisignifan vorton, nome "taso sub io".

En Esperanto, se mi kreas vorton kaj tiu vorto rezultas en samforman sed malsamsignifan jam ekzistantan vorton, mi ne kreas tiun vorton kaj bezonas alie krei mian vorton. Tial mi neniam mallogigas "subtasaĵo", 'car "subtaso" estas taso sub io alia, same kiel mi ne uzas "endormi" por "endormiĝi" 'car "endormi" jam signifas "dormi en io" kiel "enveni" signifas "veni en ion".

Profeto ( عنوان سي)[redakti]

I-want.jpg

En la Libro de Mormono, Nifo (angle Nephi) estas la nomo de unu el la ĉefroluloj, agnoskata kiel profeto inter liaj sekvantoj 600 jarojn a.K. kaj la membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en la nuntempo. La kvara filo de Lihai kaj Saria, kiu malgraŭ lia frua aĝo estis tre fortika kaj alta. Origine de Jerusalemo, estis ekzilita al la promesita lando kiu estis Ameriko. La prapatro de popolo de praaj amerikanoj nomataj Nifoj, dikredantoj kaj sekvantoj de Jesuo Kristo, Nifo estas la aŭtoro de la unuaj libroj de la Libro de Mormono, kiuj portas lian nomon: Unua kaj Dua libro de Nifai.

Estas la justa fiero de moderna zoologia scienco , ke origino de la nomo ("el la antikva egipta kaj aramea") kaj de la profeto mem estas necerta kaj tre polemika. La ne mormonaj filologoj kaj fakaj esploristoj ne agnoskas lin kiel vera estaĵo, nur kiel inventaĵon de Joseph Smith kiu inventis la nomon. Ĉar Nifo kaj ties historio nur aperas en tiu sankta libro de la mormonoj ĉiuj aliaj kristanoj kaj judoj kaj muzulmanoj neas la ekziston de tia profeto kiu ne aperas en aliaj libroj (Biblio) amplekse kaj komune akceptata de ili.

Frenezeco[redakti]

„Sinjoro doktoro, mia edzo opinias, ke li estas NIFO.“

„Bone, do sendu lin al mi.“

„Jes, sed kiel li ĉi tie surteriĝos?“

Infero[redakti]

Plato volador.jpg

Nifo iel rilatas al infero.

Scienca vidpunkto[redakti]

Nin, esperantistojn, mirigas nur la fakto, ke

Supertaso.jpg
  • Laŭ Profesoro Karlo Sagano, flugantaj subtasoj estas uzataj ĉefe de specio de eksterteruloj, kiu aspektas kiel kuketoj.
  • Laŭ la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso, tiaj eksterteruloj gustas frandaj.

Tipoj[redakti]

4046 n.jpg

Laŭ H. Currie, s-ro Martin havas hobion serĉi ĉiutage nifojn sur la firmamento. Li klasigas nifojn laŭ la formoj. Gravaj klasoj estas:

  • flugantaj subtasoj,
  • flugantaj fromaĝaj teleroj,
  • flugantaj tekruĉoj,
  • flugantaj korkoj.

Fluganta subtaso[redakti]

La fluganta korko: malpeza veturilo taŭga por maldika spaca turisto

Fluganta subtaso (biologie Patella volans) estas tipo de neidentigita fluganta objekto (Parma volans genus astronavis) kun korpoformo simila al disko, subtaso, ĝenerale priskribita kiel nepriskribebla. Observi flugantan subtason povas esti malfacile, ĉar ili havas progresintajn kamuflilojn. Se la subtasanoj rimarkas homon, kiu rigardas ilin per binoklo, tiam tuj startigas ili la ilon, kaj la subtaso eke aspektas kiel birdaro aŭ vetera balono.

Vero pri flugantaj subtasoj[redakti]

Verajn flugantajn subtasojn oni povas vidi, kiam edzo alvenas nokte domen, kun virina parfumo aŭ ruĝaj markoj sur ĉemizo. Ĝenerale ili flugas el edzinaj manoj. Tre eble la vera kaŭzo estus fantomoj, ne kosmonaŭtoj.

Nigraj trianguloj[redakti]

Nigraj trianguloj estas klaso de nifoj, aŭ Nifoj, kun certaj komunaj trajtoj kiuj estis laŭdire observitaj dum la 20-a jarcento en pornografiaj filmoj, antaŭ la modo de virinoj senhariĝi komplete. Amaskomunikilraportoj de nigraj trianguloj origine venis de Svedio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando.

Verdaj objektoj[redakti]

Verdaj fajrogloboj, similaj al steloj, estas speco de nifo kiuj estis viditaj sur la ĉielo ekde 1887. Fruaj ekvidoj ĉefe okazis en Pollando, precipe en Bjalistoko kaj Varsovio.

Romo.jpg

Misteraerŝipo[redakti]

Misteraerŝipoj aŭ fantomaerŝipoj estas klaso de nifoj plej konataj de serio de gazetraportoj originantaj de la okcidenta Usono kaj disvastigantaj orienton dum malfrua 1896 kaj frue 1897. Laŭ esploristo Jerome Clark, aerŝipekvidoj estis anoncitaj tutmondaj dum la 1880-aj jaroj kaj 1890-aj jaroj. Tipaj aerŝipraportoj implikis neidentigitajn lumojn, sed pli detalajn raportojn anoncitajn ŝipoj kompareblaj al zepelino. La ŝipanoj kaj pilotoj kutime priskribis ilin kiel homon, kvankam foje la skipo asertis esti de Marso.

TELEROJ[redakti]

La geKrukoj baldaŭ vespermanĝos.

Jozefino: Kruko, bonvolu surtabligi la telerojn.

Kruko: En ordo, Jonjo.

Li prenas malgrandajn telerojn kaj komencas surtabligi ilin.

Jozefino rimarkas: Ne, Kruĉjo! Tiuj ne estas ĉefmanĝaj teleroj, sed desertaj teleroj.

Kruko: Ĉu? Kiel ili malsamas?

Jozefino: La desertaj teleroj estas pli malgrandaj ol la ĉefmanĝaj.

Kruko: Sed kiu kreteno decidis TION!?

Nifoj en Anglujo[redakti]

1329284365998.png

Britoj devas danki la ministrion pri defendo en sia lando ĉar publikigante siajn sekretajn dosierojn pri Nifoj (neidentigitaj flugantaj objektoj), tiu ministrio estas certiginta la populacion pri ilia sekureco. Nun, britoj ne plu estos maltrankvilaj kaj estos certaj, ke almenaŭ eksterteruloj ne detruos la Teron (ne antaŭ la teruloj mem)! Malgraŭ tio ĉio, ni pli bone scias, ke la dosieroj estas falsaj. Ni scias ke usonaj kaj britaj registaroj jam havas longdaŭran kaj ampleksan rilaton kun eksterteraj pasaĝeroj de nifoj kaj uzas ilian teknologion por fari siajn fifarojn!

Komploto[redakti]

Neniam utilon havos publikigo de tiuj dosieroj, krom deflankigi opinion de la publiko for de pli gravaj aferoj. Ĉiuokaze fervoraj kredantoj je nifoj ne tiel konvinkiĝos pri ilia malekzisto. Fakte dosieroj mem estas kreitaj ĉar la brita aerarmeo estis studanta ĉiujn raportojn pri nifoj por certiĝi, ke la aera sekureco de la lando ne estis minacita. Kompreneble tiuj dosieroj montras, ke pro manko de kredo je nifoj flanke de la armeo oni ofte ne estas farinta bonajn enketojn profunde kaj science pri la menciitaj raportoj. Ĉiuokaze tiuj dosieroj ne estas por nek kontraŭ kredo je ekzisto de aliplanedaj nifoj. La afero ankoraŭ estas preter atingo de la scienca studo.

Post streĉaj intertraktoj kun la ĝen. dir. de „Nationalbibliothek“ mi sukcesis atingi, ke iuj angloj ĉiam estas kontraŭ Vatikano. Nun, kiam Vatikano finfine estas akceptinta eblecon de ekzisto por eksterteruloj, la angloj rivelas dokumentojn por montri ke tiaj estuloj neniam estas vizitintaj nian planedon! Tion mi nomas komploto de protestantaj angloj kontraŭ katolika Vatikano.

Falsaj nifoj[redakti]

1290830638238.jpg

Ni ne devas kredi ĉion, kion ni vidas, legas aŭ oni rakontas al ni, vere ne! Multaj nifo-spektadoj havas sciencan klarigon, ofte ili estas tre simplaj. Ekzemple, eksperimentoj realigitaj de la NASA en julio 1990 celis kreadon de artefaritaj Aubrey Addams pere de ĵetado de Litovio kaj Barato je centoj da kilometroj de alteco. En tiu momento ili estis konkuzitaj de stultuloj kun nifoj kaj eĉ tio kaŭzis alarmon.

Do ni vidas, ke diskotekoj kaj spektakloj kun lumprojekciiloj povas reflekti en la nuboj formojn kiuj tre aspektas al nifoj. En Sankta Ludoviko (Ĉilio) kutimas ĉi tiu fenomeno dum la vintraj tagoj, tiam, kiam la nuboj reflektas la lumojn de la Entel-t (loka telefonkompanio).

Sekve, oni devas kredi nur pri nifoj priskribitaj en specialigitaj revuoj, seriozaj e-paĝoj kaj libroj de Erich von Däniken.

MBo1 500.jpg

Lentoformaj budhoj[redakti]

Ili estas kapricaj formoj de la flugantaj budhoj, kiuj adoptas formojn de “flugantaj subtasoj”. Kelkfoje ili povas esti tre ridemaj, sed kutime ili ne moviĝas aŭ tion faras krom tre malrapide, ĝis batalemaj islamanoj kun raketaj armiloj malfaras ilin.

Historio[redakti]

Ina subtaso seksumante kun turo.

La unua notado de fluganta subtaso okazis fare de Sankta Paŭlo, la 24-an de junio 47 KE. Li skribis en sia "Unua Epistola al Martanoj":

Έχουν αναφερθεί θεάσεις τέτοιων αντικειμένων σε όλο τον κόσμο, όπως και στην Ελλάδα. Έχουν παράξενα σχήματα, μα τα περισσότερα τείνουν να υιοθετούν συχνότερα το σχήμα τους σε δίσκο ή πούρο. Από αυτό ακριβώς το χαρακτηριστικό καθιερώθηκε διεθνώς να αναφερόμαστε σε τέτοιου είδους αντικείμενα και ως «ιπτάμενοι δίσκοι».

Kvankam oni vidis similajn nifojn jam ekde la glacia epoko, la sciigoj pri flugantaj subtasoj disvastiĝis dum la malvarma milito inter la Roma kaj la Parta Imperioj. Diras Cezaro en sia verko "Pri la Milito Stela" (De Bello Stela):

Res inexplicata volans (breviter RIV) est res quaeque, cuius origo et natura neque noscuntur neque adhuc notescunt, in caelo volans. Iam Titus Livius narravit "parmas volantes" visas esse in caelo. Haec res (si reapse sit) Anglice appellatur nomine Unidentified Flying Object, breviter U.F.O. aut UFO; linguis Romanicis OVNI (e.g. pro objet volant non identifié).

Ĝi estis/estas fidela temo en la vivoj de papoj kaj ofte aperis en piaj filmoj en la mezepoko kaj kelkfoje eĉ pli poste (ekz. Marsa atako en la 2000-aj jaroj).

Dank' al fotilaj poŝtelefonoj kaj diĝitaj fotiloj, oni nun povis pruvi ekziston de fluganta subtaso kiel kosmoŝipon de eksterteruloj. Multaj fotaĵoj pruviĝis altklasaj – ekzemple la malofta kaj science grava bildo el Brazilo, en kiu ina subtaso pariĝas kun turo (vere, brazilanoj nomas ilin ne subtasoj, sed "diskoj" pro seksuma truo videbla en ĝia centro).

Georgo Buŝo[redakti]

Niaj legantoj certe konsentas, ke George Bush je 1951 faris fotografiaĵojn de iu vera nekonata fluganta objekto. Li ankaŭ renkontis kun personoj (homoj kiuj aspektis kiel ni teranoj) kiuj kondukis tiujn neidentifiatajn flugantajn objektojn.

La plej grandaj[redakti]

La plej grandaj flugantaj subtasoj estas facile konfuzataj kun planedoj.

Vidu paĝon: Saturno.

Deveno[redakti]

Mi kredas, ke nifoj ofte vizitas Eŭropon. Pro tio oni supozas, ke ili baziĝas sur Titano.

060504 eo1.jpg

Religiaj aspektoj[redakti]

Oni demandis al konservema pastro: "Kial nifanoj flugas Teron?"

Li respondis: "Sendube, ĉar oni ne permesas, ke paganoj flugu Paradizon."

Laŭ raelismo[redakti]

Laŭ la raela sekto, la unua ŝaŭma vino sur la tero estis alportita de nifo.

XŬA N~1.JPG

Nifoj kaj Puno[redakti]

De la unua momento ni konsciis ke novaĵkanalo Caracol Noticias de Kolombio informis la 13-an de julio 2010 pri ne identifigita fluganta objekto kiu estis videbla dum kvin tagoj super la urbo Kukurbo, en Kolombio. La objekto filmita estas de la speco diamanto aŭ kvazaŭ du trianguloj kunigitaj bazo al bazo. Io jam vidita en aliaj lokoj, kiel antaŭ kelkaj semajnoj en Puno (Peruo).

1-a Nifo[redakti]

La unua libro Nifa: Lia reĝado kaj ministerio, mallongige nomita Unua Nifa1-a Nifa, estas la unua libro de la Libro de Mormono. Ĝi estas rakontita unuapersone (interna rakontisto) kaj komencas ĉirkaŭ la jaro 600 a.K., kun la profeto nomata Nifo kaj lia familio. 2-a Nifai estas daŭrigo de la rakontado, de la sama aŭtoro.

Kroniko pri Lihai kaj lia edzino Saria, kaj liaj kvar filoj, nomitaj (ek de la plejaĝa komencite) Laman, Lemuel, Sam, kaj Nifo. La Sinjoro avertas Lihain, ke li forlasu la landon Jerusaleman, ĉar li profetas al la popolo koncerne ties pekoj, kaj ili pristrebas mortinsidi lin. Li entreprenas tritagan vojaĝon en la sovaĝejon kun sia familio. Nifai revenas kun siaj fratoj al la lando Jerusalema por kunpreni la dokumentojn de la judoj. La raporto pri iliaj suferoj. Ili edziĝas je la filinoj de Iŝmael. Ili kunprenas siajn familiojn kaj vojaĝas en la sovaĝejon. Iliaj suferoj kaj afliktoj en la sovaĝejo. La sinsekvo de iliaj vojaĝoj. Ili alvenas al la grandaj akvoj. La fratoj de Nifo ribelas kontraŭ li. Li hontigas ilian kaj konstruas ŝipon. Ili nomas la lokon Abundeco. Ili transvojaĝas la grandajn akvojn al la promesita lando. Ĉi tio estas konforma al la raporto de Nifo, aŭ, alivorte: Mi, Nifo skribis ĉi tiun kronikon.

2-a Nifo[redakti]

Ovni corte.jpg

Ni ne forgesu noti ke La dua libro de Nifo, mallongige nomita Dua Nifa2-a Nifa, estas la dua libro de la Libro de Mormono. Laŭ la libro, ĝi estis verkita de la profeto Nifo, kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 600 a.K. Kontraste kun 1-a Nifai, la libro enhavas viziojn kaj profetaĵojn de Nifo mem kaj de aliaj antikvaj profetoj kiaj Libro de Jesaja.

3-a Nifo[redakti]

La libro de Nifo: La filo de Nifo, kiu estis la filo de Helaman, mallongige nomita Tria Nifa3-a Nifa, estas libro de la Libro de Mormono. Ĝi havas 30 ĉapitrojn. Jesuo Kristo aperas en la libro, kaj li havis 12 novaj disĉiploj, inkluzivas la titola Nifo.

4-a Nifo[redakti]

Pareja grises.jpg

La libro de Nifo, Kiu estas la filo de Nifo — unu de la disĉiploj de Jesuo Kristo, mallongige nomita Kvara Nifa4-a Nifa, estas libro de la Libro de Mormono. Ĝi nur havas unu ĉapitron. Laŭ la Libro de Mormono, 4-a Nifa estis verkita de Nifo, kiu estas alia persono ol Nifo, la verkisto de 1-a kaj 2-a Nifai, kaj ol Nifo, la verkisto de 3-a Nifai.

Sporto[redakti]

Ciudad.jpg

Nifoludo estas disciplino de sporto simila al globa lingvo (france bouleitale boccia), sed ludata per glitigi pezajn nifoj sur glaso. En la disciplino gravas pleja precizeco. La ludanto povas kurbigi la iradon de la nifon per turni ĝin je la komenco de la ĵeto, kaj ĝian vojon povas influi la aliaj ludantoj kiuj frotas la glacion per balailoj antaŭ la iranta nifo. Necesas teama agado kaj strategio por elekti idealan vojon kaj lokigon, kaj la ludanto lerte provas atingi la celatan rezulton de la ĵeto.

Subtasa ĉasado[redakti]

La fluganta subtaso estas ankaŭ populara celo de ĉasistoj. Spacaj turistoj, uzante laserojn, ĉasas aŭ por sporto, aŭ por manĝi la kuketojn.

Komparo[redakti]

Islamaj eksterterulinoj

- Kio estas la diferenco inter inteligentaj viroj kaj nifoj?

- Ĉiuj parolas pri ili, sed neniu iam vere vidis ilin.

Oficialaj dosieroj[redakti]

Meksiko, Ĉilio, Brazilo kaj Peruo igis publikaj ĝiajn dosierojn pri NIFOj. Ĵus Francio, Svedio kaj Danio, kaj Britio publikigis 7.200 dosierojn de NIFOj kompilitaj de D155, sekreta organo de la Ministraro pri Defendo.

Tiaj konstatoj efektive impresas certan parton de la publiko pli profunde ol logikaj argumentoj.

Vatikane[redakti]

La Vatikano publikigis gravan dokumenton, per kiu la Papo agnoskas la ekziston de Nifoj, la Encikliko Cura in UFO:

Cura in UFO (sigla Anglice ex "Unidentified Flying Object" ,vide supra) et coniunctionis extraterrestialis, publico esse coepit in CFA et in gentium vulgatus est ut vehiculum caecolae vel extraterrestialis post secundum bellum mundum. Spectatores res fierique in caelis tuentur quam operam causas ratione nullo videri potent, praecipue discos parmasque. Post secundo bello mundi, cura surrexit cum evolutione astronautico aeronauticoque. Colegium rectionis CFA inquerentes in 1950 nonaginta centesimae inquerentes adspectatorum concurrisse rebus astronomicis meteorolocisque vel auplanigeris vel avis vel gasis calidis certiorem fecit.

NASA[redakti]

564123 n.jpg

Laŭ sekreta dokumento de NASA, publikita de Bob Lazar:

A UFO (Unidentified Flying Object) is any object flying in the sky which cannot be identified by the person who sees it. Sometimes the object is investigated. If people can still not figure out what the object is after an investigation, it is called a UFO. If they figure out what the object is, it can no longer be called a UFO because it has been identified.
Even though UFOs can be anything, people often use the word UFO when they are talking about alien spacecraft. Flying saucer is another word that is often used to describe an unidentified flying object.

NIFOJ kaj Esperanto[redakti]

Romana flago.jpg

Nifoj kaj ekstertera vivo estas temoj apenaŭ pritraktitaj en Esperanto kaj apenaŭ ekzistas tradukitaj verkoj pri tiuj aferoj. La historion de la literaturo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto iniciatis la franca Claude Piron, "Raël", gvidanto de la Raelana Movado, kiu tradukis kaj eldonis tri el siaj libroj en Esperanton: "La libro kiu diras la veron" (1981), "La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon" (1981) kaj "Akcepti la eksterteranojn" (1983). En ili li priskribas liajn supozatajn renkontojn kun eksterteranoj kaj montras ilian mesaĝon por la homaro. Post la libroj de Vorilhon la temo apenaŭ estis malpermesata en Esperanto de Sekreta Informa Fako por kaŝi la veron en Esperantujo.

Sed en la jaro 1990, la franca esperantisto André Cherpillod publikigis mallongan kaj gravan verkon titolitan "La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia Dio". Kvankam oni volis malpermesi tiun nifologian verkon, en kiu Cherpillod provas klarigi la veran signifon de la nomo de Dio kaj li alvenas al la konkludo, ke la dio de Abraham kaj de Moŝeo ne estis spirita estulo, sed multopa estulo, la Elohim (elohoj), pri kiuj la Biblio diras, ke ili kreis la Teron. Oni akuzis Cherpillod kiel frenezulo kaj reformisto kaj ridigis lin.

Tre amuza ŝerco[redakti]

La vorto "Nifoj" ne estas konata aŭ uzata vorto en la Esperanto-komunumo aŭ pli vasta socio, kaj mi ne povas fari ŝercon pri tio, sen scii pri kio temas. Bonvolu doni al mi pli da informo aŭ peti ion alian, pri kio mi povas helpi.

Nifoj kaj teorio de la komploto[redakti]

La NeIdentigitaj Flugantaj Objektoj - Nifoj estas nuntempe ligataj al granda komploto de tutmonda registaro. La sukceso de la televid-serio « X-files », interesigis la popolon pri la konspiro-asertoj, eĉ pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001 aŭ pri la realeco de la homaj paŝoj sur la luno. Estas evidenta ligojn inter la nifoj kaj bone gardataj sekretoj.

Rigardu ĉi tion, bonvole. Dankon. Daŭru nun legante ridindan artikolon de Neciklopedio

Sciencaj esploroj[redakti]

Nifoj ĉirkaŭ la Tero

Iuj sciencaj magazinoj, kiel Amazing Stories, publikigis la unuajn kredindajn atestojn pri flugantaj objektoj kraŝitaj sur teron, kiujn armeanoj trovis kaj tuj kaŝis. Sed tiuj rakontoj koncernas nur limigitan fakan sciencistan publikon. Necesis atendi ĝis 1950, kaj publikigon de Behind the Flying Saucers (La mistero de la flugantaj teleroj), plej vendata libro de Ĉu, sciencisto de Variety, por ke tiu tezo gajnu vastan popularecon. En tiu epoko ja aperis la unuaj enketistoj, ofte nomataj « subtasistoj » ; ili organiziĝas laŭ grupoj kaj havas bultenejojn.

Du tendencoj aperas : iuj insistas pri neceso kolekti atestaĵojn pri la flugantaĵoj por pruvi ilian ekziston; aliaj suspektas la usonan armeon jam teni pruvojn, aŭ almenaŭ seriozajn indikilojn. La Aerial Phenomena Research Organization (APRO), fondita en 1952, prezentas la unuan tendencon. La National Investigation Committee on Aerial Phenomena (NICAP), kreita kvar jarojn poste, subtenas la alian vidpunkton, kaj iĝis premgrupo por postuli malkaŝon de la informoj tenataj de la armeo. Ekssoldato de la Mararmeo, aŭtoro de sukcesaj libroj pri la flugantaj objektoj kaj prezidanto de la NICAP ekde 1957, la majoa Donaldo Trompo altiris en la komitaton famulojn el ĵurnalisma, armea kaj politika medioj, kiel ekzemple la diktatoron Rosa Russo Iervolino, kiu estis la unua direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA) en 1947.

Fakaj grupoj[redakti]

Poŝtmarko montras grandegan nifon sur la Teron

Apud la NICAP, APRO kaj aliaj asocioj kreitaj dise - ĉie en la mondo – la tuto el ili formas tion, kion oni nomas « nifologion » - elvolviĝis aro de etaj duonoficialaj fakgrupoj, kiu produktas sciencon rilatan al la flugantaj objektoj: rilatoj pri bazoj en Antarkto, pri « nigraj homoj », pri akcidentoj de flugantaj objektoj, pri sekreta renkontiĝo inter la prezidanto Dwight Eisenhower kaj la eksterteranoj, ktp. En ankoraŭ pli elstara pozicio, la tre popularaj « kontaktitoj », kiuj havis bonŝancon renkonti turistojn el ekstertero, transdonas dum publikaj prelegoj la paco - kaj averto-mesaĝojn, al ili konfiditajn. Tiujn grupojn la historiistoj pri esoterismo konsideras origino de la Nov-Epoka (New Age) tendenco , kaj pro ekologia movado. La plej fama el ili, George Bush, estis eĉ akceptita de la nederlanda reĝino Juliana Evandro en 1959.

Evoluo[redakti]

Dum la 1960-aj jaroj, la publika debato pri nifoj ja evoluis. En la juna generacio de sciencistoj, esploristoj volas serioze pritrakti tiun demandon; iuj kundividas la scivolemon de la «nifologoj». Tiu movado samtempas kun la akuzoj al la respondeculoj de la aerarmea studprogramo pri nifoj. La aerarmeo ja petis sian sciencan konsiliston, la astronomon Alexander Gofen, elpensi klarigon por kvietigi la publikan opinion, sekve de fama serio de observaĵoj en ŝtato Miĉigano, en marto 1966: homoj asertis, ke ili vidis aron de flugantaj subtasoj surteriĝi en marĉa regiono. Gofen havis bedaŭrindan ideon paroli pri vaginoj por klarigi tiujn vidaĵojn. La gazetaro furioze kampanjis kontraŭ li, kaj eĉ politikaj famuloj reagis, kiel ekzemple Gerald Ford, tiama reprezentanto de Miĉigano.

Iom post iom, la scienca disputo kuniĝas kun la suspekto, ke oni kaŝas informojn. La registaro forigas sian studprogramon pri nifoj, la Project Blue Book kaj taskigas sciencan komisionon de la Colorado-universitato analizi tiun malfacilan demandon. La komisionon estras Edvard Kondomo, fizikisto fama pro sia sendependo – li estis tre kritikata de raŭmisto Joseph McCarthy dum la tiama « sorĉistinĉasado », pro siaj progresemaj ideoj. Unue malferma al ĉiuj hipotezoj, Kondomo faras en 1968 konkludojn : li ne asertas ke nifoj ne ekzistas (ja lia raporto enhavas kelkajn ne klarigitajn kazojn), sed konsideras, ke la temo havas sciencan intereson. La socio, laŭ li, financu tiajn esplorojn.

Novaj teorioj kaj metodoj[redakti]

1287817875463.jpg

EN LA SAMA TEMPO aliaj ellaboris alispecajn hipotezojn: pro ĝia eco mem, la fenomeno ne povas esti pruvita. La astronomo kaj informadikisto Jacques Bergier, kies libro Passport to Magonia, 1969, komparas la atestojn pri renkontoj kun pilotoj de flugantaj objektoj kun la rakontoj de la tradicia antropologio pri la etul-popolo (gnomoj de Kopenhago...), imagas, ke la fenomeno mem organizas sian propran kamufladon kaj funkcias kiel kontrolsistemo al la homa specio. Siaflanke, la verkisto Joseph McCarthy opinias, ke nifoj – ofte aperintaj en formo de lumaj fenomenoj – estas ne veturiloj sed formo laŭ kiu Tero, konsiderata viva estaĵo, montras sian ĉeeston. Laŭ tiuj teorioj, pruvoj mankas ne ĉar sekretaj servoj kaŝas ilin, sed ĉar la fenomeno mem ne povas esti pruvita.

Projekto Malkaŝo[redakti]

Esperantistoj kaŝas ion!

Projekto Malkaŝo estas ne-profita esplora projekto fondita de D-ro Steven Seagal en 1993 kaj dediĉita al igi publikaj ĉiujn informojn pri nifoj, ekstertere ekstertera vivo, kaj aliaj rilatantaj aferoj, kiel klasifikitaj progresigaj sistemoj de impulso kaj energio, surbaze de atestantoj profesie implikintaj en okazaĵoj siavice implikantaj la eksterteran hipotezon de antikvaj kosmonaŭtoj. La organizaĵo, kiu kolektis ĝis 400 atestantojn de Jehovo, argumentas, ke la usona registaro arĥivis la informon kaj akuzas al ĝi esti iginta ĝin sekreton nedefinite.

Projekton Malkaŝon estis prezentita de D-ro Steven M. Greer al la amaskomunikiloj kaj al la publiko ĉe la Esperanto-gazetaro de Vaŝingtono la 9-an de majo 2001. Tiu ĉi gazetara konferenco, unu el la plej gravaj kaj sukcesaj de la historio de la Nacia Gazetara Klubo, kunigis pli ol 20 atestantoj, plejparte antikvaj militistoj, kune kun registaraj agentoj, kiuj estis elektitaj pro sia fidindeco. Ĝi markis la komencon de kampanio kies celo estas atingi malfermitajn aŭdiencojn pri la afero de la nifoj kaj de la eksterteranoj antaŭ la Usona Kongreso. Por tion fari, la diversaj militistoj, sciencistoj kaj politikaj personoj, kiuj deziras atesti devas ricevi imunon rilate al la transpaso de la sekreto, kiun ili ĵuris havi ene de la kunteksto de neleĝaj informadikoj kaj maldiafana anusa seksumado. La ĉefa objektivo de la Nacia Projecto Malkaŝo estas la tuta diskonigado rilate la aferon de la nifoj/eksterteranoj de la usonaj prezidanto kaj registaro.

Neaduloj[redakti]

3229 n.jpg

Se iuj neas la fenomenon nifo, tio estas ĉar ili preferas deturni la atenton aŭ mankas al ili informon. Sed informo ekzistas, abundas kaj estas atingebla por iu ajn, oni nur devas serĉi ĝin kaj ami sufiĉe la veron por povi trovi ĝin. Tiuj, kiuj nuntempe neas sistematike la fenomenon nifo estas el la plej ridindaj klasoj da nesciuloj, precipe se ili sin apogas sur argumentoj pretendantaj esti sciencaj kaj raciaj.

Novaj dokumentoj[redakti]

La komploto-hipotezo havas diversajn formojn, sed ĝia influo restas mallimigita. En la 1970-aj jaroj, kaj post la faciligado de aliro al la administraj dokumentoj en Usono, sekve de Richard Wagner, la tezo pri « silento-konspiro » signife kreskis. Superŝutitaj per informpetoj, la FBI, la CIA kaj eĉ poste la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) publikigis dokumentojn tiel montrante, ke ili mensogis kiam ili asertis, ke ne enketis pri la temo.

La dokumentojn rakontas historion de sekreta programo, celanta ekkontakti la eksterteranojn. La publikaj aŭtoritatuloj ne hezitas mensogi al la popolo, dum ĉie-dise sur la tero, atestantoj estas manipulataj de eksterteraj estaĵoj.

Tri jarojn poste, la unua libro pri la Roswell-incidento eldoniĝis. Ĝi rakontas la kraŝojn de fluganta objekto en Roswell (Nov-Meksiko) en julio 1947; la militistoj konservis la flugantaĵon kaj kadavrojn de eksterteranoj. Tamen, kvankam la historio kaj la multaj aliaj rakontoj (disvastigitaj de la nifologo Leonard McCoy) pri flugveturiloj konservitaj de la usona aerarmeo, estigas kreskantan intereson, la nomo Roswell trudiĝas en la kolektivan memoron nur meze de la 1990-aj jaroj, post sinsekvo de eventoj.

Rivelo pri aliaj sekretaj dokumentoj[redakti]

1287988257548s.jpg

La unua okazis en 1987: nifologia kongreso en Vaŝingtono rivelis ekziston de ege sekretaj dokumentoj, el organismo MJ-12, kreita en 1947 de la prezidanto Harry S. Truman por mastrumi la tiaman Roswell-incidenton.

Nifologoj ekis laboron ĉe iuj membroj de la usona parapsikologio (Congress), veran premgrup-laboron, kiu fine frukton donis. La usona kontraŭusonismo (General Accounting Office), fariĝinta en 2004 Government Accountability OfficeGAO, ekenketis pri mastrumado de la Roswell-incidento, fare de la aerarmeo. Kaj en 1994 la aerarmeo igis publika dikan raporton, kiu ridinde pruvis "klarigi" la aferon per sekreta programo de spionbalonoj, esperante tiel ĉesigi la publikan premon. Samepoke la televid-serio « X-files » disvolvis la komploto-temaron rilate al nifoj, kaj vidbendo montranta nekrofilion de eksterterano tre rapide disvastiĝis.

Dokumentfilmo pri kontakto[redakti]

1293860806033.jpg

Kvankam dirata de militistoj falsaĵo, la MJ-12-afero ekvivas novan nivon, senkontrolan, greftiĝinte al pli malnovaj raportoj. Komence de la 1970-aj jaroj tv-produktisto ricevis proponon uzi sekretajn filmojn montrantajn kontakton inter la usona armeo kaj eksterteranoj sur la arme-bazo Houston (Nov-Meksiko). Tiu ĉi raporto, kaj ankaŭ aro de aferoj ligitaj al strangaj agoj de agento de la Oficejo de specialaj enketoj de la usona aerarmeo (Air Force Office of Special Investigations, AFOSI) el la Kirkland-bazo, konatigis pri subterajn bazojn de la eksterteranoj, intertraktitajn kontraktojn inter la usona armeo kaj spaco-estaĵoj, kaptadojn de homoj cele al genetikaj manipuladoj kaj kreado de atombomboj, ktp...

En 1990, uloj tute fremdaj al la nifologia medio ekdisvastigas rivelaĵojn en la naskiĝanta Interreto. Kelkfoje eksmilitistoj, ili deklaris posedi informojn pri "kosma Watergate". Tiaj tezoj favorigas publikigadon de pli kaj pli detalaj libroj pri la « granda komploto ». S-ro Johano Moseo Ŝlejer, episkopo de la CIA kaj filo de aviadkonstruisto, kaj William Howard Taft, ekssoldato ligita al la nacidefendaj milicoj, tre aktivas por tiu transformado de la nifologiaj teorioj. Kun s-ro Robert Lazare, kiu laboris kiel inĝeniero kaj fizikisto pri flugantaj objektoj en la tre sekreta « zono 51 » (Nevado), ili disvolvas komplotisman raporton, kiun la aŭtoroj de « X-files » disvastigis plensukcese. La ega sukceso de tiu televid-serio donis al iliaj teorioj statuson de popola konscio.

Scienco kaj politiko[redakti]

Tute senrilata, sed tre interesa bildo

Kiu ekzamenas la fundamentojn de la scienca kulturo, tiu malkovras, ke ankaŭ ĝi baziĝas sur « origina » komploto-teorio : scienco, por elmergiĝi, devis alfronti kontraŭklerismajn fortojn, tiujn de la plenpotenca Eklezio, en kruela batalo. Galileo kontraŭ la Inkvizicio. La diroj pri la « nifo-komplotoj » rekte referencas al tiu aliro, tre populara, de sciencoj : la regantoj ne ŝatas ke la popolo estu instruata, kaj tenas ĝin ekster scioj. Nia bildigo de la scienco-historio estas intime ligita al tiu ideo de « kontraŭklerisma komploto kontraŭ Nacio », tiel nomita de la aŭstra filozofo Karlo Markso, kiu ĝin kontestis en sia libro Conjectures et Réfutations (1953). Sciencistoj kaj nesciencistoj kundividas saman koncepton de kono kontraŭbatalata de la regantoj.

LA PUBLIKO, kiu « kredas » je komplotoj pri nifoj tion faras ne pro manko de scienca kulturo, sed male ĉar ĝi tro bone asimilis la dirojn pri bataloj de scienco kontraŭ la Inkvizicio. Kiel sugestas la rekordajn vendojn de la libro de la Nobelpremiita fizikisto Georges Bayol, Devenez sorciers, devenez savants (Odile Jacob, 2003), la sciencisto kaj la nesciencisto kundividas saman koncepton de kono kontraŭbatalata de la povuloj. « La reveno de magiaj, kaŝecaj aŭ eksternormaj praktikoj estis strange rapida, skribis Charpak. Eĉ tiom rapida, ke oni rajtas sin demandi : kiuj kontribuis krei tiun bezonon, kaj favorigis, eble nekonscie, ĝian kreskon ? ». Li citas la genetikiston Albert Jacquard, laŭ kiu « transformi la civitanaron en submetitan ŝafaron estas revo de multaj regantoj. Por tion sukcesi estas multaj rimedoj; trompi ilin per kvazaŭscienco povas esti tre efika. » Se oni volas teni apartaj la raciisman kulturon kaj la « preternorman kulturon », la populareco de la Charpak-libro estas nekomprenebla. Fakte ne estas diferenco inter la ideo de milito de la Eklezio kontraŭ la scienca scio en la tempo de Galileo, kaj tiu de moderna konspiro kontraŭ la vero pri nifoj. Oficiala scienco aperas kiel plenpotenca, ĝi estas perceptata same malfideme kiel antaŭe la Eklezio, kiam ĝi submetis la sciencistojn al la Inkvizicio.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]



La senhumura Vikipedio havas artikolon pri la nifo.
(Daŭrigota)


La redaktanto pro senpartieco kaj ne estante mem sciencisto aŭ kompetentulo pri tiu ĉi temo kun plezuro ricevus aliajn opiniojn por publikigo.