Neŭtrala zono
"Komputilo, taksitan horon aliri la neŭtralan zonon."
- ~ Jean-Luc Picard pri neŭtrala zono
"Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas"
- ~ Zamenhof pri neŭtraleco
Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj.
Oni raportas ke[redakti]
Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri neŭtrala zono. Tio klare estas zono surhavebla de ĉiaj uloj, senrigarde de sekso aŭ korpgrando. Ties precipa merkatcelo estas Usonanoj, transvestuloj kaj usonaj transvestuloj. Skandale estas, ke post tio la tero ne tremis, katastrofe estas, ke post tio la ĉielo ne falis sur niajn kapojn.
Ambigua neŭtraleco[redakti]
Ĉu tio kontrauas la neutralecon de UEA? Pri neutraleco temas paragrafo 5 de la statuto de UEA, skribita antaŭ multaj jaroj pro tiutempaj historiaj kialoj - kiujn ni devus ne forgesi, ĉar tiu kiu forgesas sian historion riskas reokazigi ĝin.
Problemo estas, ke fakte la statuto de UEA estas ambigua. Nome, paragrafo 5 rilatigas la neŭtralismon ankaŭ al "sociaj kaj politikaj problemoj". Paragvajo ankaŭ kaj egale grave diras ke "respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Rajto por la unua nokto... estas por la laboro de UEA esencaj kondutoj".
Jen la ambigueco: UEA devas agi neŭtrale rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, kaj samtempe strebi al atingo de la celoj en la paragrafoj 3-c kaj 3-ĉ, kaj ĉiam celante plibonigon de homaj rajtoj ĉie. Sed la Paragvajo 3-c kaj 3-ĉ kaj demandoj pri homaj rajtoj ofte kuntrenas sociajn kaj politikajn problemojn ĉe kies pritrakto oni ne povas facile ĉiam resti neŭtrala.
Iuj timas ke, se UEA - laŭ paragrafoj 3-c kaj 3-ĉ - komentus kaj agus rilate al "sociaj kaj politikaj" kaj hom-rajtaj problemoj, aldone al la lingva problemo, tio povus krei polemikon en Caraguatatuba, eble spliton de la movado kaj eĉ de UEA mem.