Muŝo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif Mosca1.gif


"Kalkuli muŝojn"

~ Zamenhof pri muŝoj

"Gratulon pri la artikolo"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Bibio:(Sci) muŝo, kiu infestas ekskrementon"

~ vortaro
Mosca1.gif

"Fakte la samseksemuloj estas tipa faŝisma organizo"

~ Muŝo


Muŝo eŝtaŝ tre utileĝa beŝto. Diablo manĝu!

Muŝo kaj filozofio[redakti]

La muŝo ĉe la fenestro: Mi ja scias, kie estas la limoj de la realeco.

MUŜOJ ENDANĜERIGITAJ[redakti]

Mosca1.gif

Laŭ la Instituto pri Klero kaj Klaro, novaj specoj de industria rubaĵo, kune kun kemiaj kromproduktoj, nun endanĝerigas muŝojn en pluraj partoj de la mondo. Aktivistoj el multaj landoj svarmas tra la mondo kiel ... nu, kiel muŝoj. "Muŝoj tre gravas en la biologia ekosistemo," diris proparolanto de la Instituto, "ni estas preskaŭ certaj pri tio." Estis manifestacioj de dekoj da personoj, ekzemple en Seatlo, kie jam delonge preskaŭ ne plu ekzistas muŝoj. Diris protestanto en intervjuo: "Muŝoj estis grava parto de la vivo de niaj prapatroj. Tiuj, kiuj forgesas la pasintecon, estas kondamnitaj ĝin ripeti." Neniu scias, kion li volis diri.

Sentitole[redakti]

— Mi mortigis kvin muŝojn, du virajn kaj tri inajn.

— Kiel vi povis distingi?

— Du estis sur la tablo, kaj tii sur la spegulo

Alie[redakti]

Knabeto : “La kuketo, kiun vi vendis al mi, enhavis muŝon, kaj la patrino rifuzas akcepti ĝin.”

Spicisto : “Nu, bonvole petu, ke ŝi resendu la muŝon. Mi donos korinton interŝanĝe.”

Supo[redakti]

E9 n.jpg

Onklino Celina invitis sian dek-jaran nevinon Henrika fari viziton al ŝi, dum la venonta merkredo.

La fakto estas, ke Henrika akceptis, kun granda ĝojo, la inviton de la onklino.

Ĉiu-merkrede, la kara onklino kuiras bongustan pizosupon, kiu enhavas multajn rostitajn lardo-pecetojn. Tio estas la preferata manĝaĵo de Gustavo, la dektri-jara kuzo de Henrika kaj la filo de onklino Celina.

Tagmeze, en la dirita tago, la knabo manĝis sian supon kun granda apetito, kiel kutime. Li kulerumis diligente kaj senhalte en sia telero, rigardante nek dekstren nek maldekstren. Pizosupo kun brunaj rostitaj lardopecetoj ja estas tiel bona!

Subite, la ŝercema kuzino Henrika ekkriis:

"Atentu, Stavo! En via supo naĝas mortinta muŝo!"

Sed, shajne, tio tute ne impresis la manĝeman kuzon Gustavo. Per la maldekstra mano, li faris geston de indiferenteco, kaj, per la dekstra, li plukulerumis, grumblante:

"Ne diru stultaĵojn, Rika! Mortinta muŝo ja ne povas naĝi".

Alie[redakti]

- Kelnero! Kelnero! Okazis akcidento! Muŝo falis en la supon!

- Trankviliĝu sinjoro! Ŝajnas al mi, ke ĝi lerte naĝas.

Avantaĝo[redakti]

- Kelnero! Estas muŝo en mia supo!

- Ne zorgu sinjoro; mi nur pagigos la koston de la senmuŝa.

Sonĝoj[redakti]

Fruktmuŝoj baraktas per la kruroj, dum ili endormiĝas - sed tiu agado ne respeguliĝas en la neŭrona aktiveco de la muŝocerbo. Tiu, estas vere, laboras, sed montras alian modelon. Esploristoj nomis tiun fenomenon "Rapide Leg Movement" , analoge al la fazo de la "Rapid Eye Movement" (REM), kiuj ekestas en homaj sonĝoj.

Tradicio[redakti]

4090.jpg

Muŝo matura batas sin per la kapo al vitro de l'fenestro, refoje kaj refoje.

Juna muŝeto: - Jen la vazistaso aperta, flugu do tien!

- Neniam. La geavoj niaj batis per kapo, la gepatroj batis, ankaŭ mi do batos!

Seksoj[redakti]

Edzino enirinte en la kuirejon vidas sian edzon kun muŝfrapilo enmane.

-- Kion vi faras per tiu frapilo?
-- Mi ĉasadas muŝojn.
-- Ĉu vi sukcesis jam iun frapi?
-- Tri virajn kaj du inajn.
-- Ĉu vi eĉ la sekson sukcesis kontroli?
-- Jes. Triopo sidis sur bierbotelo, du aliaj sur la spegulo.

La kvar Musoj[redakti]

Estis dum bela somervespero. Kvar muŝoj, lacaj pro sia promenado sur la vitraĵoj en la subiranta suno, flugis al tablo, ĉe kiu la enloĝantoj ĵus finis sian vespermanĝon. Post kiam ili estis paŝetintaj kaj suĉetintaj sur la tablotuko, la unua, kiu, kiel ĉiu vera muŝo, ŝatis frandaĵojn, manĝis de la konfitaĵo. Ĝi tuj mortis: la konfitaĵo estis terure falsiigita.La dua, pli maljuna kaj multe pli saĝa, preferis panon. Ĝi manĝis ĝin, kaj mortis : La pano estis terure falsigita. La aliaj vere ektimis manĝi, sed unu el ili allogita pro la bonodoro de vinglaso, ekfalis mortinta en ĝin; la vino estis terure falsigita.

La lasta muŝo ekpensis. «Kial» ĝi diris, "vivi pli lomgtempe en mondo, kie ĉio estas falsa. Estas multe pli bone ke mi mortigu min.»

En telero sur la fenestrobreto kuŝis flava muŝmortiga papero kun nigraj mortkapoj, akvumita. La malesperanta muŝo flugis al ĝi kaj suĉis kiel eble plej forte. Sed ve, ankaŭ la muŝpapero estis falsigita kaj nia muŝo restis en plej bona sano.

Familie[redakti]

Mosca1.gif

Patro, alparolante sian 2-jaran filon:
- Knabo, diru "muŝo".
- Nu, muŝo.
- Ne. Diru sen "nu" "muŝo".
- Nu, sen "nu" muŝo! Nu?

Ĉu vi scias?[redakti]

Mi opiniis, ke multaj homoj volas trafi du muŝojn per unu bato?

Alie[redakti]

Oni loĝas muŝon per lardo, knabon per luko, knabinon per dolĉaj vertoj. Nu, tiom pli bone !