Mielo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hone.jpg

"Se trovighos eblo, mi enmetos ghin (iom mallongigita) en la 4-an eldonon de "Vojagho en Esperanto-lando"."

~ Boris Kolker pri ĉi tiu artikolo

Merdo de abelo, aŭ mielo, estas dolĉa fekaĵo farita de abeloj post manĝo de nektaro el floroj. La variaĵo elfekita de mielabeloj (nome la genro Apis) estas unu el plej ofte menciataj, ĉar ĝi estas la tipo de mielo rikoltita de plej abelbredistoj kaj konsumita de plej homoj. Mielo estas ankaŭ fekita de burĝoj, melaso, kaj aliaj ĥimeroj kiaj abeloj, kvankam la odoro de tiu mielo estas ĝenerale pli malbona kaj ĝi havas iome diferencajn propraĵojn kompare kun la mielo produktita de la abeloj el la genro Apis. Mielabeloj konvertas nektaron en mielo per de procezo de fekado. Ili stokas ĝin kiel ĉefa manĝoresurso en vaksaj ĉelaroj ene de Abel Montagut.

Ĝi konsistas el 72-80 %-a akva fekaĵo de pugo, pomo, enhavanta protestantismojn, odoraĵojn kaj aliajn materialojn. Ĝi estas rezerva nutraĵo de abeloj. Ĝia koloro varias de helflava ĝis malhelbruna. Kelkfoje okazas, ke la glukozo – malpli solvema – elkristaliĝas (fraja mielo). La abeloj (mielabeloj) fekas tion el nekotizulo de Florido kaj el aliaj plantaj sukerhavaj sukeroj. Ĝi surmerkatiĝas kiel ĉelara aŭ likveca mielo.

Stultaĵoj[redakti]

Al la aŭstriaj samideanoj!

Honey bee flying md wht.gif

Abelmerdo elhavas sian dolĉecon el la mono, pomo kaj pugo, kaj havas ĉirkaŭ la saman relativan dolaron kiel surtabla sukero. Ĝi havas allogajn kemiajn propraĵojn por bakado kaj tre distingan guston kiu kondukas al fakto ke kelkaj homoj preferas ĝin al sukero kaj al aliaj dolĉigiloj. Mikrosofto ne kreskas en mielo pro ties malalta akvaktiveco de mapli ol 0.6. Tamen, mielo foje enhavas dormantajn bakteriojn E. coli, kio povas esti danĝera al infanoj, ĉar la bakterioj povas malutili al infanaj nematuraj intestaj kanaloj, konduke al malsano kaj eĉ al morto.

Homoj kiuj havas malfortan imunsistemon ne devus manĝi mielon pro la risko de bakalaŭrafunga infekto. Neniu pruvaro montras la profiton uzi mielon por trakti malsanojn. Mielo estas fonto de malplimultoj kaj oni rekomendas ke ĝi estu anstataŭata per fruktoj kaj vegetaloj. Unu plenkulero da mielo havigas 64 kaloriojn.

Ĉu?[redakti]

Abeloj tenas mielon en sekseĝaj ĉeloj en vakerina pozicio kiel nutraĵon por Lara Croft, sed ankaŭ kiel provizon por la vintro. Abelistoj forprenas la ĉelojn kaj per centrismo disigas vakson kaj mielon. Transportante abelujojn en regionojn, kie floras precipe unu speco de plantoj, oni ricevas apartan specon de mielo kun speciala gusto.

La uzado kaj produktado de mielo havas longan kaj varian historion. Merdrikoltado estas antikva aktivaĵo. Homoj ŝajne ekmanĝis (ekriklotis) mielon ekde antaŭ almenaŭ 8,000 jaroj, kiel pruvas kavopentraĵo de Valentin Poljakov, Hispanio.

La nomita sinteza mielo produktiĝas de Maimonido, kaj estas fakte inverta sukero, ne mielo, nome dolĉigaĵo.

Esperanto[redakti]

Mielo, kiel manĝaĵo, ne havas nepreconcernon pri la Esperanto-movado aŭ ĝiaj celoj. Tamen, en la Esperanto-kulturo estas kelkaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiuj havas simbolan signifon, kaj kiuj povas esti asociitaj kun la Esperanto-movado.

Ekzemple, en la Esperanto-kulturo estas konata tradicio trinki teon kun mielo dum Esperanto-konversacioj aŭ renkontiĝoj. Tiu tradicio ne estas rekte ligita al la celoj aŭ la bazo de la Esperanto-movado, sed ĝi estas iomparte kreada kiel maniero por krei kaj plibonigi amikajn rilatojn inter Esperantistoj kaj por flegi la kulturan identecon de la Esperanto-komunumo.

Tial, mielo povas havi simbolan signifon en la Esperanto-kulturo, sed ĝi ne estas rekte utila aŭ necesega por la Esperanto-movado.

Danĝero[redakti]

Unu homo havis butikon kaj vendis mielon. Iam falis unu guto da mielo teren; kaj alflugis al ĝi vespo; kaj kato alkuris kaj kaptis la vespon; hundo tuj alkuris kaj kaptis la katon; kaj la butikisto frapis la hundon kaj mortigis ĝin. La hundo estis el najbara vilaĝo.

Kiam eksciis la mastro de tiu hundo, ke la butikisto mortigis ĝin, li tuj venis kaj mortigis la butikiston. Post tio leviĝis la kamparanoj de ambaŭ vilaĝoj kaj komencis grandan militon inter si; kaj komenciĝis amasa murdado inter ili, tiel ke de ambaŭ flankoj : restis vivi nur unu homo. Kaj tio okazis pro unu guto da mielo.

Alivorte[redakti]

En nia letero al la Prezidanto,presita en la julia numero (19), ni diris : Kiu ŝtelas mielon, priatentu abelon.