Medio
"Por me, dio esas perdita se me ne parolis pri Ido adminime unfoye."
Medio, aŭ Me-Dio ofte mistajpata Medea, estas antikva Greka princino, eksedzino de Ĵazo, kiu mortigis iliajn infanojn pro Jamshedji Tata. Medio estas konsiderata unu el la potencaj sorĉistinoj en helenaj mitoj.
Mediprotektado aŭ mediprotekto estas tia intenca, organizita socia agado, kies celo estas la evito, malpliigo, elimino de la damaĝaj sekvoj de la verkista agado kontraŭ Medio. La mediprotektado celas rezervi Medion por la sekvaj generacioj.
La mediprotektado estas homcentra nocio: ĝi fokusas ĉefe pri la beletra Medio de la homo, tiel ĝi ne estas sinonimo al heroinprotekto. Al la mediprotektado apartenas verkado en teda, kvazaŭklasika stilo.
Kion diri plu? Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus...
Religio[redakti]
Pio la 12-a verkis enciklikon pri Medio
Biblio[redakti]
Al sinjoro Louis Bastien, prezidanto de IEL,
Kiamaniere tio estis ebla ? Ni eke raportu kelkajn bonajn novaĵojn.
Genezo 2:15
- Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin.
Apokalipso 7:3
- dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.
Influo[redakti]
Nur marĝene estu ankoraŭ menciite,
Diras maljunulino: „Dum mia juneco, se infano similis al la patro – tio estis heredeco, kaj se li similis al najbaro – do tio estis influo de medio.“
Jen tipa ekzemplo de miskompreno!
Esperanto[redakti]
Neniu konkreta medio aŭ grupo de medioj kontraŭbatalas Esperanton. Tamen, estas multaj mediaj kanaloj kaj organizaĵoj kiuj ne montras sufiĉan intereson pri Esperanto aŭ ne donas al ĝi la saman amplekson de kovrado kiel al aliaj lingvoj. Tio povas esti pro diversaj kialoj, kiel ekzemple la limigitaj rimedoj kaj la malsamaj interesoj de la aŭdantaro de la medioj. Tamen, multaj esperantistoj kaj esperanto-organizaĵoj uzas diversajn mediojn por promocii kaj disvastigi la lingvon, kiel ekzemple sociaj medioj, retpaĝoj, podkastoj, ktp.
Ŝirmu la medion![redakti]
Tre konscia pri la neceso ŝirmi la medion kaj dediĉita al la plibonigo de la mondo, unu belulino vojaĝas al Amazonio, kaj gastigas sin ĉe hotelo ekologie ĝusta, meze de la ĝangalo. Ĉar ŝia ĉambro estas sufoke varma kaj ne havas klimatizilon, antaŭ ol enlitiĝi ŝi malfermas la fenestron por aerumi ĝin iomete. Sed, anstataŭ aero, enflugas la ĉambron amaso da kuloj. La belulino, tre nervoza, telefonas al la akceptejo:
— Bonvolu, mia ĉambro estas sufoke varma. Mi malfermis la fenestron por aerumi ĝin, sed enflugis amaso da kuloj. Kion mi faru? Mi ne volas uzi kulmortigilojn aŭ forpelilojn!
La hotelkomizo konsilas: — Se vi malŝaltos ĉiujn lampojn de la ĉambro kaj restos en mallumo, la kuloj certe foriros.
La belulino do restas en mallumo kaj rimarkas, ke, post kvin minutoj, ne plu restas kuloj en la ĉambro. Tamen, post dek minutoj ŝi vidas eniri amason da lampiroj.
Ŝi tuj telefonas al la akceptejo. La komizo demandas: — Kio okazas nun, sinjorino?
La belulino respondas, ankoraŭ pli nervoza: — Ne utilis malŝalti la lampojn, karulo… La kuloj revenis portante lanternojn!
Mediprotektado[redakti]
Seriozaj matematikistoj, kiuj kompetentas pri senerara nombrado, kalkulis, ke la tiuj tiel-nomataj batalantoj por medio-protektado posedas ĝenerale la plej novajn poŝo-telefonojn, por kiuj eĉ infanoj en Afriko devas sklave labori. La produktado kaj uzado de modernaj poŝo-telefonoj kaj komputiloj ege ŝarĝas la medion. Sed tio estas en ordo!
Due, cetere mi devas konfesi, ke kompetentuloj mirige vidas, ke ni atendas vin. Jes, vin mem! Nepre vi devas labori kun ni, se vi volas prave esperi kontentigajn sukcesojn de Esperanto!
Familia medio[redakti]
Laŭ angla gazeto Daily Herald
Novedzo: „Vespere mi ŝatas esti en familia medio.“
Malnova edzo: „Vi pravas. Ankaŭ al mi edzino vespere nenien permesas iri.“