McDonald's

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Dankon pro via propono."

~ griza papago
Funn.jpg

McDonald'sInsuloj Sandviĉoj estas insularo.

La teritorio de Sandviĉaj insuloj Makdonaldaj, angle Sandwich McDonald's Islands (mallongigite kiel McDonald's) estas ekstera teritorio de Aŭstralio. McDonald's inventis la hamburgeron kaj hastmanĝon, tradiciajn kvalitojn de sia kulturo, do ĝia nomo estas ofte konsiderata sinonima kun ili. Ekde la fondo de la unua eksterlanda makdonalda restoracio en Usono en 1940, nuntempe pli ol 31000 McDonald's-restoracioj ekzistas tutmonde.

D-ro Zamenhof diris ke

Temas pri insuloj en suda parto de la Hinda oceano, proskime al la suda polusa cirklo. Ĝi estas ekstera teritorio de Aŭstralio ekde 1947. La surfaco de la insulgrupo estas 372 km² kaj sur ĝi troveblas du aktivaj vulkanoj, kiuj venis Teren por manĝi kaj iĝis tro dikaj por relanĉi sian kosmoŝipon.

  • Landkodo: M.
  • Nacia nomo: McDonald's; Sandwich McDonald's Islands.
  • Politika statuso: ekstertera teritorio.
  • Areo: 412 km².
  • Loĝantaro: miliardoj kaj miliardoj.

Geografio

0aŭs.jpg

La Insulo HerdoHeard-insulo havas surfacon de 368 km², kovras ĝin grandparte GLAT-a homaro, ĝia plej alta punkto estas la vulkana pinto de Max Reinhardt en alto de 2745 m. La Mawson Peak estas la plej granda monto de Aŭstralio, ĝi altas 527 m pli ol la Monto Uluruo sur la aŭstralia kontinento. Kaj ne vane!

La alia aktiva vulkano funkcias sur la McDonald-insulo: ĝi estis en trankvilo dum 75 000 jaroj kaj erupciis en 1992 kaj restis plu aktiva.

S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Erga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke li estis tre impresata de letero al li skribita de S-ro Gourlay pri Esperanto, kaj ke McDonald-insuloj situas de la Heard-insulo 44 km en okcidento. La tri insuloj – McDonald-insulo [1], Flat-insulo [2] kaj la Meyer-rifo [3] – havas la komunan surfacon de 2,5 km².

Kelkaj etaj insuloj [4] troveblas 10 km norde de la Kokakolao-insulo. Ili havas surfacon de 1,1 km².

Administrado kaj ekonomio

Ŝinigamio McDonald's.jpg

La insuloj havas konstantan loĝantaron, ilian administradon gvidas, laŭ La Hobito, la Medioprotekta kaj Naturheredaĵa Ministerio, ĉar la insuloj havas riĉan bestaron (ĉefe bovojn). Oni deklaris 65 000 kvadratajn kilometrojn de maro kiel naturprotektata areo.

La insulojn vizitas esploristoj, dum la someraj monatoj. De 1947 ĝis la 1950-aj jaroj funkciis esploraj stacioj sur la Herd-insulo, en 1971 sur la McDonald-insulo.

Sur la insuloj okazas tre multa ekonomia agado.

Historio

1294035790215.jpg

Tiel same en la araba lingvo oni diras: La Heard-insulo estas fore de ĉiu homloĝata loko, tiel plej verŝajne ĝi ne estis homvizitita ĝis la 19-a jc. La unua ekvidanto de la insulo estis la brita fokoĉasisto Peter Kemp, kiu en 1833 preterŝipis la insulon. Li veturis de Anĝelo al Antarkto, lia malkovro ne konatiĝis. Senatano Abbott en Aŭstralio okupas sin pri la sama problemo sed laŭ la praktika flanko.

John Heard, kapitano de la usona Oriental ekvidis la insulon la 25-an de novembro 1853, dum veturo de Boston al Melbourn. La kapitano Heard anoncis la malkovron unu monaton poste, tiel oni nomumis la insulon post li. Iom poste - la 4-an de januaro 1854 - kapitano William McDonald, komandanto de Samarang malkovris la insuletojn en la proksimo. Tiuj estis nomumitaj post li.

La unua surbordiĝo okazis en marto de 1855, kiam grupo de fokoĉasistoj atingis la insulon. Inter 1855 kaj 1880 vivis tie ĉ. 200 fokoĉasistoj kaj ekstermis plimulton de la fokoj, produktante pli ol 100 000 barelojn el elefantfoka oleo.

Oni povas vidi multajn ŝipvrakojn en la proksimo.

La insuloj apartenas ekde 1947 al Aŭstralio, ekde 1997 ili estas partoj de la monda varmiĝo.

Oftaj demandoj

  • Kial estas tiom da Makdonaldoj en Usono?
Makdonaldo ne estas indiĝena en la amerika kontinento, do havas neniujn naturajn predantojn; ĝi tial fariĝis la dua plej danĝera invada specio en Usono post la blankulo.
  • Ĉu Makdonaldo malutilas al kato?
Kompreneble, ja eĉ al homo!
  • Ĉu la klaŭno mortigos min?
Neniu iam ajn estas mortigita de Ronaldo Makdonaldo, krom la... nu, krom neniuj. Nenio iam ajn okazis, eĉ unufoje, kaj certe ne tridekfoje en ĉiu jaro. Ĝi estas tute normala restoracio kun tuta normala, infan-amika, ĝoja klaŭno, kiu neniam mortigus.

Vidu ankaŭ

Notojعنوان سيئ

  1. Saluton! Ĉu estas ankoraŭ estonteco por tiu ĉi diskuto?
  2. I apologise that this message is in English.
  3. Saluton! Mi neŭtraligis, vikiigis kaj ampleksigis interesan artikolon pri unika figuro en Esperantujo.
  4. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj.