Karlo Markso

El Neciklopedio
(Alidirektita el Marx)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg


"La ununura malsamo inter kaprico kaj dumviva pasio estas ke kaprico daŭras iomete pli"

~ Oscar Wilde pri Marx
Tute rilata bildo

"Qua ne kriminas, ta anke ne timas"

~ idisto
54gdr.gif

"Amu domon novan kaj amikon malnovan"

~ Zamenhof pri Markso

"Karlo Markso pranašystė"

~ krokodilo pri Markso

"Mia teorio estas prava je ĉiuj okazoj"

~ Markso pri si mem

"La tenio de socialismo"

~ Prudono pri Markso

"Karlo Markso kapas Londone"

~ iu en iu lingvo pri KM

"Mi ne bone konas la verkaron de Marx kaj Engels"

~ István Ertl

"La revolucioj estas por Marx la lokomotivoj de la evoluo"

~ Hans-Georg Kaiser

"Tre interesa ! mi atendos senpacience la sekvon"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

La teroristo Karlo Markso, edzo de Frederiko Engelso, estis klingona imperiestro kaj frikulo de la 19a jarcento. Inventinto de "Totalitarismo", "Mizerismo", "Neniigismo", kaj "la klingona lingvo". Lia ĉefa verkaĵo "La Ĉefurbo" instruas al homoj kiamaniere militi ĝis la tuta ekstermado de la homa besta raso.

7576.jpg

Oni memoras Markson kiel pian judan ateiston, kaj entuziasman antisemiton. Li esperis, ke juda partoprenado en komunisma revolucio kaŭzu kontraŭ–judan reagon, por ke la cionisma movado pli facile varbos, por kolerigi la estraron de Irano. Brile sukcesis la plano, sed dum la Koncilio de Jerusalemo, Markso estis krucumita de judoj en loka klubo kun aliaj maljunuloj.

Necesas, ke komencantoj kiel eble plej tuje legu Karlon por enprofundiĝi en la Esperantan kulturon.

Dieco[redakti]

Bols.jpg

Ni nur povas bedaŭri kaj oni ne miru, ke Karlo Marks la germana pensulo — dio de proletariaro — okupis sian potencan lokon inter ni. Pri estonteco de la kontraŭstaro de du pensoj mi devas interkonsenti kun opinio de Karlo Marks. Oni devas konduki la laboristojn al la lumo, kiu de malproksime Marks alvokas ilin.

Laŭ Katolika Eklezio[redakti]

Multaj homoj ankoraŭ portas je la brusto la idealoj de Ĉe kaj je la kapo la ideojn de Markso

Plej grave estas unue atentigi vin, ke ni ne povas postuli, ke Karlo Markso estas rigardata kiel sanktulo de Katolika eklezio:

Carolus Marx (Germanice: Karl Marx), plenius Carolus Henricus Marx (Karl Heinrich Marx ; 5 Maii 1818 – 14 Martii 1883), fuit Germanus philosophus, oeconomus, sociologus, historicus, diurnista, et socialista revolutionarius. Suae notiones magni momenti erant in evolutione scientiae socialis et motu politico socialistico. Varios libros divulgavit, quorum notabilissimi sunt Manifestum Communismi (1848) et Capitale (1867–1894); nonnulla suorum operum scripta sunt cum amico Friderico Engels, alio socialista revolutionario Germano. Doctrina Marxus placita marxiana nominatur.

☭ Kiu estas Karl Marx ☭[redakti]

-(1).jpg

Jakobo: "Abrahamo, ĉu vi scias, kiu estas Karlo Markso?"

Abrahamo: "Ne."

Jakobo: "Aŭskultu, se vi iros kun mi al la komunista klubo ĉiun merkredon kaj vendredon, vi ekscios kiu li estas."

Abrahamo: "Kaj vi? Ĉu vi scias, kiu estas Mojŝe Fajnberg?"

Jakobo: "Ne."

Abrahamo: "Se vi ne irus al via komunista klubo, vi scius kiu venas al via edzino ĉiun merkredon kaj vendredon."

Juneco[redakti]

Patrino al la filino: „Kie vi estis hieraŭ?“

„Je vespermanĝo ĉe Karlo.“

„Ĉu nur je vespermanĝo? Kaj kion vi faris post tio?“

„Post tio – ni matenmanĝis.“

Aventuremo[redakti]

Sed revenu ni al seriozaj aferoj!

En la fruaj 1990-aj jaroj kuniĝis grupo da homoj, kiuj kredis, ke la reĝo plusekvas la tradicion de la Krucmilitoj de katolikoj kontraŭ la Otomana Imperio. La ĉevalireco estas je reveno kaj Karlo Markso konfesis, ke li volas retrovi la spiriton de la venkoj de Cortes, kun la espero konkeri Afrikon prezentantan danĝeron por la socia ordo.

Post edziĝo[redakti]

Inter amikinoj: „Verŝajne mi eksedziĝos, Karlo ne plenumas la edzajn devojn.“

„Ĉu tia bela, forta viro? Almenaŭ taskigu lin gladi tolaĵojn.“

Sed ni ne ŝercu !

Rusia amo.jpg

En antaŭaj tempoj[redakti]

Profesoro de marksisma filozofio en orienteŭropa komunisma lando, antaŭ komenco de sia lekcio, diris: “Petro, foriru aŭskultejon!”.

Kaj komencas la lekcion:

- Jen vi vidas kranion de juna Markso.

- Jen estas kranion de mezaĝa Markso.

La studentoj diligente notas.

- Kaj tio estas kranion de Markso…

- Sed ĉu estas eble 3 kranioj de unu homo?!? – aŭskultas studenta voĉo.

- Petro, mi diris al vi eliri!

Diraĵoj[redakti]

  • Neniam lasu vin regi de la kaprico kaj de la arbitro, kiel faras la stultuloj, kiuj kredas sin inteligentaj. Jen ion, kion Markso ne diris!
  • Tuj kiam la ekspluatado de la laboristo sub la manoj de la fabrikanto atingas finon ĝis tiu grado kie li ricevas sian pagon en kontanto, li estas atakata de la aliaj sekcioj de la kapitalistaro: la domluanto, la magazenisto, la pruntisto, k. t. p.
  • "Fantomo hantas en Eŭropo"

Religio[redakti]

4419.jpg

Neniu el miaj amikoj povis refuti tion, kaj fine ili , konsentis, ke Karl Marx, filozofo kaj komunisto, fondinto de Marksismo, fame diris : "Religio estas la ĝemeto de la premata estulo, la sentimento de senkora mondo, kaj la animo de senanimaj kondiĉoj. Ĝi estas la opio de la popolo."

Marks kaj Esperanto[redakti]

Estas mirige ke Marx estis delegito de UEA ĉe Bernard Shaw. En 1936 li (oficiale) estris la provincon, fariĝis prezidanto de la Estraro de UEA. Lia posteulo en 1940 estis Hans-Georg Kaiser (laŭ Esperanto, majo-julio 1940).

Kiam Germanio kaj Internacia Esperanto-Muzeo kunfandiĝis al "kunfandita UEA"" en 1947, li fariĝis Honora Prezidanto. Honora Membro (de la Ĝeneva UEA) li estis jam ekde 1940.

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

Kelkaj legantoj eble miros ke vero estas, ke eldonanto de la tre leginda meksika gazeto, “Arguso,” diras ke D-ro Joao Luiz Alves, fermante la kunsidon, diris ke li estas tre ravita pro tio ke ni diras ke laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, Karlo Markso gajnis la Nobelpremion pri medicino.

Referencoj عنوان سيء[redakti]

  • Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko. Kompil-E-igis. V. Elsudo. 1926, E p. "La kompilaĵo precize informas ni pri unu el la plej gravaj teoriistoj de socialismo." (G. S. , E' 1926, p: 209).
  • La Instruo de Karl Marks. Tezoj de Instituto de Marks-Engels-Lenin. 1934, 54 p. „La tezoj, koncize skizante la Marksismon laŭ vidpunktoj politika, ekomonia kaj filozofia celas montri, ke la komunismistoj estas la solaj fideluloj al la malnova ortodoksa instruo de Marks, kaj ke la ceteraj socialismalistoj estas „renegatoj“. La teamo malebligas tro fluan stilon.“ (J. Farrand, „The Brutish Esperantist“, aŭg. 1934.)