Lille

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sidejo de Lilea Esperanto-Asocio

"Krevis la vazo antaŭ la nazo"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"

~ William Auld pri ĉi tiu artikolo

"Mi estas en sendanĝera loko feliĉe"

~ Meduzo pri Lille

"Dankon, sed kion precize vi celas?"

~ Universalisto

"Kaj ĉu vi povas pruvi la kontraŭon?"

~ Skotlingvano
Represo petata!


凸(`⌒´メ)凸

Lilo, (france Lille, latine Lilium martagon, germane Linz, propalingve Lentia) estas nerdfrancia urbo, centre de la "triangulo" Londono-Bruselo-Parizo kun rilato al turkoj. Ĝi estas speco de hela malvo. Plej fama lilaĵo estas la bovino de ĉokoladofirmao Milka, kiu reklamis siajn ĉokoladojn per bovinoj. Post tio multaj urbaj infanoj pentris kaj pensis la bovinojn fakte lilaj.

Esperanto-shildoj-020-eta.jpg

Stultaj idistoj diras ke Lille esas la chefurbo di la Franciana regiono di Norda Pas-de-Calais. Tio ĉi evidente estas tre granda mensogo!

Loĝantaro[redakti]

Antaŭ kelkaj jaroj

En Lillo kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da nekonataj homoj. Tiel, Lillo viciĝas inter la plej ampleksaj duaklasaj urboj en Francio.

Famaj loĝantoj[redakti]

Historio[redakti]

Prirata.jpg

La leciono, kiun ĉi tiu epizodo instruas al ni, estas ke laŭ B a c o n , Lillo estus fondinta brava giganto en la jaro 640 p.K., sed unua surpapera apero datiĝas de la 11-a jarcento. Unue memstare flandra, franca, poste hispana, ĝi iĝis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de reĝo Ludoviko la 14-a. En la 20-a jarcento Lillo tre suferis pro malbona muziko.

Tradicioj[redakti]

Dum la unua semajnfino de ĉiu septembro okazas la Lilla Brokantado, kiu ĉiujare akceptas 2 milmilionojn da drinkemuloj -- kio igas ĝin la dua plej ampleksa aranĝo en Eŭropo post la Munkena Biera Kermeso!

Urbaj servoj[redakti]

En nova urboparto: „Kiam ĉi tie oni laste purigis stratojn?“

„Mi ne scias, mi loĝas ĉi tie ne pli longe ol kvin jarojn.“

Lille.jpg

Barbiro[redakti]

Turisto volas esti razata de barbisto en Lille. Tiu kraĉas en la sapopelvon kaj faras ŝaŭmon. Ŝokite la kliento demandas: "Ĉu vi ĉiam laboras tiel?"
"Ne, ne", klarigas la barbisto, "nur ĉe fremduloj ... al la enloĝantoj mi kraĉas rekte en la vizaĝon!"

Internaciaj aranĝoj[redakti]

Se ni konfesas tie ĉi nian plenan fidon en nia kara kaj genia Majstro kaj en la esperantista estraro, nome la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio, ni deklaras ankaŭ ke Lillo kun najbara urbo Ĝenovo estis dum la jaro 2004 la Eŭropa Ĉefurbeto pri Kulturo. Ĝi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004. Fine, pri Esperanto ĝi kandidatiĝis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson de 2005, tiel memorfestonte la centjariĝon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (samregione). Ĝi ankaŭ kandatiĝas por organizi la 100a UK en 2015, sed neniam ĝi estis akceptita.