Li
"Maloftis ke li povus rezisti angoregan alvokon, tiom kaŝkodita ĝi povus esti."
- ~ Graham Greene pri Li
"Li ĉiam malfruis pro principo kio estis ke akurateco estas la rabisto de tempo"
- ~ Oscar Wilde pri Li
"El post la arbo li estas bravulo"
- ~ Zamenhof pri Li
"Li apartenis al la populara en tiu tempo klerisma medio"
- ~ Monato pri Li
"Chi chio tamen estas idiota. Esperantisto rajtas preferi aliajn lingvojn"
- ~ Idisto
"Mi neniam aŭdis nenion pli malbelsona ol la angla lingvo"
- ~ Li
|
Li estas unu el la Sep Kutimaj, anĝelaro kiu ofte vizitas la Tujmesaĝilon.
Li ofte faras nenion gravan, sidante en granda sofo, kiam Ŝi malpurigas la ĉambron, rigardante la televidon. Kia pigra Li estas!
Stulteco[redakti]
- "Ĉu lin konvinki? Malfacila tasko
- -- la vortoj ne penetras tra la kasko."
Vidu ankaŭ (aŭ, mi konsilas, ne...)[redakti]
Se vi vidis tiujn supre, eble vi volos vidi la subajn, ĉu ne?[redakti]
- Pronomo;
- Litio - kemia elemento.
- li estas laŭ normo ISO 639 lingva kodo de la limburga lingvo.
- LI estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Liĥtenŝtejno.
- .li estas nacia domajno de la alta nivelo de Liĥtenŝtejno.
- LI estas kodo de provinco Livorno de Italio.
- li kaj Li estas du malsamaj variantoj de logaritma integrala funkcio.
Mensa sano[redakti]
Kion mi diris pri liaj mensaj problemoj ne estas persona atako, sed estas mia honesta impreso.
Ŝerĉo[redakti]
Li. — Ŝajnas ke via patro diris bonon pri mi ?
Ŝi. — Jes, sed tio estis nur petolaĵo: estis nur por ekkolerigi panjon!
Kabeanto[redakti]
Li forlasis Esperanton kaj neniu reagis. Nun li de tempo al tempo revenas por diri: "Homoj, mi vere forlasis Esperanton". La problemo estas ke verŝajne multaj plonkis lin. Tamen, venas novaj homoj al s.c.e. kaj jen ĝojo por li! Ŝajne, li ankaŭ timas ke Esperanto povas kapti multajn novajn adeptojn. Tial li atentigas homojn pri la "danĝera lingvo" kaj savas la homaron.
Anekdoto[redakti]
Li : “Oni diras, ke interkisado estas malsaniga.”
Ŝi: “Cu? Mi neniam estis—”
Li: “Kisata?” -
Ŝi: “Ne, malsana.”
Li konas sian edzinon[redakti]
Virino estis dronanta en rivero. La edzo iris kontraŭflue por serĉi ŝin. „Kial tiel?“ demandis iu.
„Vi ne konas mian edzinon. Ŝi ankaŭ post la morto kontraŭnaĝos la riveron.“
Io ajn[redakti]
Li—“Estu la mia, kaj vi igos min la plej feliĉa viro en la mondo.”
Ŝi—“Mi tre bedaŭras, sed domaĝe, mi mem deziras esti feliĉa.”
Fetiĉismo[redakti]
Laŭ li, fetiĉista personeco estus dispartigita: unuflanke, li evidentigas komplekson pri kastriĝo per la fetiĉo; aliflanke li malakceptas kaj subpremas ĝin. La kialo de tiu dispartigo originus ĉe manko de komunikado inter ambaŭ tiuj polusoj. La freŭda teorio tamen montras siajn limojn kaze de virina fetiĉismo kies komplekso pri kastriĝo ne sammaniere evidentas. Fakte, Freud ĉefe aludas viran fetiĉiston kaj nur aludas virinon rilate al vesta fetiĉismo, kiun li rigardas laŭnorma.
Kompreneble[redakti]
Li — Kompreneble, Gertrudo, nia fianĉiĝo efektive devos resti sekreto.
Ŝi — Ho, certe. Mi nepre diros tion al ĉiuj.
Kion li?[redakti]
Dunganto — Nu, kion li diris kiam vi vizitis lin postulante la pagon de lia ŝuldo?
Komizo — Li diris ke li rompos ĉiun oston de mia korpo, kaj ĵetos min tra la fenestro, se mi remontros mian vizaĝon tie.
Dunganto —Do tuj reiru, kaj diru al li ke li ne povas timigi min per siaj minacoj
Kvaronangle[redakti]
Lio mem estas "odd".
LI SCIIS[redakti]
—La instruisto : Per kio oni baptas?
Nikolĉjo : Mi ne scias, Sinjoro.
— Vi ne scias! Nu, per kio via patrino lavas vin ĉiu matene?
— Per la pladotuko, Sinjoro...
Humoraĵo[redakti]
Li : (prezentante la paperon) : Plej nova ido de mia muzo atestu al vi, kiom mi adoras vin !
Ŝi : kio ? vi jam havas infanojn, kaj vi tamen kuraĝas peti mian manon ?
KION LI ESTAS FARONTA?[redakti]
Kruko kuŝas sur la sofo kaj dormetas. Jozefino alvenas kaj vidas lin: He, mi kredis ke vi estis purigonta la garaĝon!
Kruko duonmalfermas unu okulon: Ja, ankaŭ MI kredis tion. Sed....
Pro kio[redakti]
Li— Pro kio li ne volis lui al vi la ĉambraron?
Ŝi— Li diris ke mi estis tiom kurbkrura ke mi estus konstante forfrotanta la paperon de la muroj
ĈU LI?[redakti]
Eta Joĉjo manĝas biskviton.
Jozefino kaptas lin: Joĉjo! Ĉu vi senpete prenis biskviton el la biskvitujo!? Vi scias ke vi devas peti permeson, ĉu ne?
Joĉjo: Pardonu...
Jozefino: Laŭ vi, kion ni devus fari pri ĉi tio?
Joĉjo: Mi pensas... ke ni devus forgesi ĉifoje, kaj atendu por vidi ĉu iam okazos denove...
ĈU LI ESTAS POPULARA?[redakti]
Kruko: Banĉjo, mi ĉiam opiniis ke vi devus esti pli populara ol nia kolego Miĉjo Mojosa.
Baniko: Jes, ankaŭ mi.
Kruko: Vidu -- li estas mallaborema, aroganta, egoisma, kaj ne tre inteligenta.
Baniko: Kaj mi?
Kruko: Vi tute ne povus esti pli malbona!
ĈU LI ESTIS SURPRIZITA?[redakti]
Kruko kaj Baniko tagmanĝas en la Griza Glaso.
Ili rigardas la manĝkarton.
Kruko: Vidu, la hodiaŭa ĉefplado nomiĝas "Surpriza Plado".
Baniko: Ho, mi mendos tion! Mi ŝategas surprizojn.
Poste, la kelnerino alportas la pladojn.
Baniko indigniĝas: He! Ĉi tio estas la sama plado kiel hieraŭ!
La kelnerino krias: SURPRIZO!
ĈU LI ESTAS ALERGIA?[redakti]
Steĉjo, la juna bofrato de Kruko, malfacile rilatas al laboro.
Kruko: Steĉjo, la laboragentejo ĵus telefonis. Oni plendas ĉar vi ne iris al rendevuo en la mustardfabriko.
Stejĉo: Mi ne povis. Mi havas teruran alergion kontraŭ tio.
Kruko: Ĉu kontraŭ mustardo?
Steĉjo: Ne. Kontraŭ laboro!
ĈU LI MALBONE FARTAS?[redakti]
Eta Joĉjo: Panjo, mi ne povas iri al la lernejo hodiaŭ.
Jozefino: Kial ne, Joĉjo?
Joĉjo: Mi malbone fartas.
Jozefino: Ĉu? Kie vi malbone fartas?
Joĉjo: Ĉefe en la lernejo.
ĈU LI VENIS MALFRUE?[redakti]
Baniko alvenas en la laborejon iom malfrue. Li trafas s-ron Sklavig, la estron.
Baniko: Mi pardonpetas ke mi malfruas, ĉef'.
Sklavig: Hm.
Baniko: Kredu min, tio neniam plu okazos!
Sklavig: Mi estus multe pli ema kredi vin... se vi ne dirintus precize same hieraŭ!
ĈU LI ESTAS OPTIMISTO AŬ PESIMISTO?[redakti]
Baniko: Diru, Kruk', kia estas la diferenco inter optimisto kaj pesimisto?
Kruko: Pesimisto estas persono kiu scias pro propra sperto ke se iu malbonaĵo povas okazi, ĝi probable okazos.
Baniko: Do, kia estas optimisto?
Kruko: Estonta pesimisto!
KIE LI ESTAS?[redakti]
Eta Joĉjo parolas al sia fratino, adoleska Amando.
Joĉjo: Diru, Amnjo, mi vetos kun vi unu eŭron ke mi ne estas ĉi tie.
Amando: Ĉu vi ne estas ĉi tie?
Joĉjo: Kaj mi povos pruvi tion.
Amando: En ordo, mi vetos.
Joĉjo: Nu, ĉu mi estas en la lernejo?
Amando: Ne.
Joĉjo: Ĉu mi estas en la superbazaro?
Amando: Ne.
Joĉjo: Do, se mi ne estas en la lernejo, kaj mi ne estas en la superbazaro, mi ja devas esti en alia loko, ĉu?
Amando: Nu, jes....
Joĉjo: Do, se mi estas en alia loko, mi ne povas esti ĉi tie!
Amando: ??
Joĉjo: Do, pagu la vetaĵon!
Amando forpaŝas ne pagante.
Joĉjo: He, donu la eŭron!
Amando: Ne! Se vi ne estas ĉi tie, mi ne povas doni al vi eŭron!
Encikliko[redakti]
Pri Li papo verkis enciklikon.
LI SIMILIS AL SIA PATRINO[redakti]
Mario (al sia senbarba frato). — Sed, Karlo, kial vi ne havas barbon kiel la aliaj junuloj ?
Karlo. — Ĉu vi ne ĉiam aŭdis diri, ke mi pli similas al patrino ol al patro ?
Mario. — Jes, Karlo.
Karlo. — Nu, ĉu patrino havas barbon ?
LI PAROLAS AL SI[redakti]
Kruko plendas: Banĉjo, la fakto ke vi daŭre laŭte parolas al vi, estas jam tedega.
Baniko: Kion?
Kruko: Sed komplete frenezige estas kiam vi ripetas kion vi ĵus diris, ĉar... vi ne aŭskultas vin!
INTER G E F I A N Ĉ O J[redakti]
Li. — Ĉu m i devas nun paroli kun via patro ?
ŝi. — Ho ne, ne kun li!
Li. — Kum via patrino do ?
Ŝi. — Ne , ne! Vi devas unue demandi al la kuiristino, ĉu ne ĝenas al ŝi, ke estu unu plia persono en la familio!
LI ESTAS EGOISTA[redakti]
Kruko: Mi komencas kompreni ke dum mia tuta vivo, mi estis tre egoista kaj avida.
Baniko: Do, vi povas ŝanĝiĝi, ĉu ne?
Kruko: Tute ne! Mi multe tro ĝuas
Ĉiu provas, kion li povas[redakti]
Baniko: Mia edzino estas perfektemulo; ŝi ĉiam strebas fari kiel eble plej bone pri ĉio.
Kruko: He ja.
Baniko: Kontraŭe, miaj celoj estas iomete malpli ambiciaj. Fakte, mi simple strebas al mezboneco.
Kruko: Mezboneco, ĉu? Do, ankoraŭ restas al vi multe da strebado por tion atingi!
Ho[redakti]
L i : “ Ŝi havos ĉion kion ŝi bezonas por esti feliĉa.”
Ŝ i , “ Sed estas tio kion ŝi ne bezonas, kion virino bezonas por esti feliĉa.”
Ho, ho[redakti]
Li —Fraŭlino Smith, ĉu vi amas bestojn? Ŝi —Ĉu vi deziras komplimentojn?
HO , CERTE ![redakti]
Li.— Mi ege amas la Bonecon, la Verecon, la Senkulpecon, la Belecon...
Ŝi.— Ci-tio estas iom subita; sed mi pensas ke la patro tuj konsentos.
Sentitole[redakti]
Li : “Kiam estos via naskotago ?”
Ŝi : “Kiam estos plej oportune por vi.”
ORIENTAJ PROVERBOJ[redakti]
Li kiu scias kaj scias ke li scias — li estas saĝulo; sekvu lin.
Li kiu scias kaj ne scias ke li scias — li dormas; veku lin.
Li kiu ne scias kaj ne scias ke li ne scias — li estas malsaĝulo; evitu lin.
Li kiu ne scias kaj scias ke li ne scias — li estas infano; instruu lin.
Bone[redakti]
“L ’abonanto fidela! Ha! Li estas kara,
Kiu antaŭepagas je tago novjara,
Kaj, metante la monon kun gaja mieno,
L ’oficejon lumigas ja kvazaŭ per beno.”
LI HAVAS "ION"[redakti]
Miĉjo Mojosa estas en la Verda Paradizo, kvalita drinkejo apud la plaĝo.
Li ofte iras tien ĉar oni facile renkontas belulinojn.
Li babilas kun plaĉa rufulino: Kiam vi konos min pli bone, vi trovos ke mi havas ian "ion".
Rufulino: Ĉu vi havas "ion"? Ĉu ĝi estas kuracebla?
Io ajn[redakti]
Vera: "Mi aŭdas ke li edziĝis je virino pro ŝia mono. Vi neniam edziĝus je mi pro mono, ĉu jes?”
Viktoro: "Kompreneble ne, mia kara, mi ne edziĝus je vi pro la tuta mono en la mondo."
Lia morto[redakti]
Mortanta li petis de sia edzino ke ŝi alportu al li tason da kafo kun unu sukerpeco en ĝi: Por la unua fojo de mia vivo mi havos la plezuron trinki kafon tiel, kiel mi ŝategas; ĉar kiam mi hejme trinkis kafon neniam mi uzis sukeron por ŝpari... male, kiam mi trinkis kafon aliloke mi ĉiam enmetis du sukerpecojn por profiti de la okazo!
Alia rakonto[redakti]
Estas feliĉa koincido, ke Sebastiano mortigis Lion per ridindigo. Kaj li mortigis min pro ridego.
Kiam[redakti]
Li — Kiam m onto ne estas monto?
Ŝi — Do ?
Li — Kiam ĝi estas ĉe valo.
BONA GUSTO[redakti]
Li. — Karulino, ĉu vi volas edziniĝi je mi ?
ĝi. — Edziniĝi mi ne povas je vi, Dolf, sed mi ĉiam rememoros vian bonan guston!
LI ESTIS PRAVA[redakti]
— Paĉjo, kial la cikonio staras ĉiam sur unu piedo ?
Patro. — Jes, knabo, vi kom prenas... se ĝi ankaŭ levus tiun piedon, ĝi certe falus.
INTER GEJUNULOJ[redakti]
Li — Jen dudek minutoj forpasis, kaj vi ne eĉ unu vorton parolis, fraŭlino !
Ŝi — Sed, sinjoro, mi havas nenion par diri !
Li — Cu do vi neniam parolas, kiam vi havas nenion por diri ?
Ŝi — Neniam !
Li — Tiuokaze, ĉu vi volas edziniĝi je mi ?