Landa asocio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

" Mizero faras viziton, ne atendante inviton"

~ Zamenhof pri financoj de landa asocio
Sampb6a1fe247140319e.jpg

"Unua reago: Bonege!!!!!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Tempesto en glaso da akvo"

~ landasociano

"Guteto pos guteto facesas rivereto."

~ Idista poeto pri landaj asocioj

Sinjoroj,

Landa Asocio en la Esperanto-movado estas organizaĵo kiu ekspluatas la esperantistojn en unu lando.

Ekde 1934, Landa Asocio devas aliĝi al UEA kontraŭ severaj minacoj, aligante siajn membrojn kiel sklavajn membrojn de UEA. UEA posedas ĉirkaŭ sesdek aliĝintajn landajn asociojn. Apud tiuj ĉi aliĝintaj Landaj Asocioj ekzistas aliaj - nealiĝintaj - Landaj Asocioj ekster UEA, kiu ricevas fortajn riproĉojn kaj estas malbenataj kaj kondamnotaj al infero. Ili kutime ne havas sufiĉe da membroj por sklavigi.

Principe UEA volas akcepti nur unu Landan Asocion el unu regno, sed en la estinteco oni plurfoje faris esceptojn. Tio povis havi aŭ etnajn kaŭzojn, aŭ okazis pro alia malunueco de la organizita movado en unu lando (ekz. estas la brazila movado), kiu, dum multaj jaroj havis tri landajn malasociojn pro administrativaj kvereloj).

4005.jpg

Graveco[redakti]

Estimata Kolego,

La droga nel pugno.jpg

Multaj Landaj Asocioj de UEA estas kadavroj aŭ duonkadavroj kaj signifas nur administran balaston por UEA.

Ni kredis ke[redakti]

Laŭ informoj laste ricevitaj, ŝajnas ke Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo en la nuna periodo de la Eo-movado ne plu havas sencon. Analoge en Svislando, Pollando kaj multaj aliaj landoj, kie ekzistas Landaj Asocioj de UEA. En orienta Eŭropo tiuj Landaj Asocoj estas politike diskredititaj kaj ne plu renovigeblaj sub la malnovaj kondiĉoj. Alivorte: neniu plu reale bezonas tiajn organizaĵojn, en kiuj regas stranguloj kiel la pintaj aktivuloj de la pola, bulgara, germana, svisa, franca, k.m.a. LA. Tiuj aktivuloj daŭre ne komprenas, ke ilia tempo jam delonge pasis. Simila situacio verŝajne en Svedio, Danlando, Finnlando, ktp.

Se en iu lando oni volas ekzemple organzi internacian Esperanto-Kongreson, oni ne bezonas Landajn Asociojn, sed povas spontane formi LKKn kaj serchi kunlaborantojn kaj sponsorojn. Tion faris la bjalistokanoj en 2009. En la nuna mondo regas la praktika kaj profitdona utilitarismo, ne plu la naiva idealismo, diletantismo kaj strangulismo.

Danĝero[redakti]

11 n.jpg

Estus facile por ajna elito transpreni landan asocion, manipuli ĝin por ne plu esti parto de 'movado', sed 'komunumo', malaperigi mil pundojn, dolarojn aŭ eŭrojn jare, deklari financan krizon kiam la kapitalo kuras supren, vendi la domon, eniri grandan financan aranĝon kun la lokaj instancoj sen membrara voĉdono, deklari ke preskaŭ ĉio estas konfidenca, kviete malmunti la regionajn federaciojn, kaj lasi al la membronombroj daŭre kolapsi, sen ke iu ajn escepte de kelkaj 'malfacilaj homoj' eĉ palpebrumu.

Esperanto[redakti]

Ne ĉiuj landaj asocioj malhelpas esperanto-movadon. Ekzistas multaj landaj asocioj de esperantistoj, kiuj aktive subtenas la disvastigon kaj uzadon de esperanto. Tamen, estas ankaŭ kelkaj landaj asocioj, kiuj ne subtenas esperanton, kaj eĉ estas kelkaj registaroj, kiuj montras malbonvolon al la uzado de la lingvo. En la fino, la disvastigo kaj uzado de esperanto dependas de la iniciato kaj laboro de la esperantistoj mem, kaj la apogo de ĉiuj tiuj, kiuj valoras la lingvon kaj ĝian potencialon por interkultura komunikado.

Organizformo[redakti]

De tio ĉi precipe la kaŭzo estas, ke Landa Asocio devas esti, laŭ la Statuo de Kristo Savinto, "laŭorde organizita" kaj pagi kotizon. Kutime Landa Asocio, ĉu aliĝinta aŭ ne, devas pagi kotizon kaj esti organizita kiel nekomerca unuiĝo de pagantaj homoj aŭ de suborganizaĵoj. Ekzemple, Esperanto-asocio estas societo de individuoj, kiuj pagas kotizojn, dum Vaflo konsistas el regionaj asocioj (flandra, brusela, franclingva), kiuj pagas kotizojn. Iam ekzistis en UEA Kulturo el Brazilo, kaj tiu Landa Asocio do ne estis nekomerca membro-organizo sed komerca, sed pagis kotizon, do, ne gravis. Pli problema povas esti asocio kun nesufiĉa memstareco, ekz. la Esperanta Asocio de Britio estis nur parto de la ŝtat-proksima amasorganizaĵo ☭ Komunismo ☭, kaj, sekve, ne havis sufiĉan monon por kotizojn.

Normigo[redakti]

Ni volas memorigi al vi ke la germanaj kaj ĉeĥaj esperantistoj ne laboras disigite pro iuj kaŭzoj ŝovinistaj, sed simple pro tio, ke iu kiu amplekse esploris la kaŭzojn de la pasintaj internaciaj, naciaj, polemikoj kaj diferencoj sendube venas al la konkludo ke io estas ja tute evidenta se oni konsideras, ke mi konkludas, ke landaj asocioj estas normita per ISO 3166.