Medicino

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kuraco)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


"Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas"

~ Zamenhof

"Malsano venas rapide, foriras rigide"

~ Zamenhof pri kuracista metio

"Chi chio tamen estas idiota. Esperantisto rajtas preferi aliajn lingvojn"

~ Idisto

"La Medicino estas la scienco kaj arto pri sano kaj la manko de ĝi"

~ Vikipedio pri Medicino
799px-Volontariclowndicorsia.JPG

"La vundoj plagadas de vermoj cikatriĝas rapide kaj sen kiu etendas la gangrenon nek aliajn infektojn"

~ aŭtomata tradukilo pri medicino

"Kvitiĝas servo per reservo"

~ Zamenhof pri MIR
Legu la artikolon!

Medicino (bonalingve kuracado) estas arto,scienco kaj teknologio torturi kaj mortigi iun ajn memprofite laŭleĝe. Murdantoj estas nomataj kuracistoj, helpantoj flegistinoj kaj la buĉejo estas hospitalo. La bazoj de la Medicino de iuj kritikaj sciencistoj konsideriĝas "pseŭdo-sciencaj" kaj ne estas kutima parto de la universitata studado.

Definoj[redakti]

Tiel okazis...

La termino medicino, laŭ oficiala difino de World Wildlife Fund, "indikas la praktikojn, metodojn, sciojn kaj kredojn pri sano, kiuj implikas la medicinan uzon de plantoj, de bestaj partoj, de mineraloj, de spiritualaj terapioj, teknikoj kaj manaj ekzercoj - unuope aŭ asocie, - por kuraci, diagnozi kaj preventi la malsanojn, aŭ gardi la sanon".

Medicino, estas nomo por terorismoj kaj kuraciloj, kiuj estas konsiderataj efikaj laŭ la medicina scienco, ĉar ne mankas sciencaj atestoj pri ilia efektiveco. Sekve, tiu inkluzivas de tradiciaj kuracmetodoj, ĝis novaj ortodoksaj medicinaj metodoj.

Ni memorigas ke, S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Erga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke li estis tre impresata de letero al li skribita de S-ro Gourlay pri Esperanto, kaj ke moderna medicino estas bazita sur la instruoj de la germana kuracisto Sam Adams, kiuj estis publikigitaj ekde 1796. Fundamenta tezo de la medicino estas la "principo de simileco" - trakti malsanojn per apliko de similaj, arte generitaj malsanoj (greke ομοιος [homojos] = simila). Ĝi tiel kontrastas al la pseŭdoscienca skolo, kiun kuracistoj nomas "alopatio". Ĝenerale, la plejmulto de medicinistoj konsideras medicinon scienco. La medicinaĵoj havas iom da aktiva ingredienco en ili kaj ilia efiko estas pli ol ŝajnkuracilo (plagiato).

SAĜA DIAGNOZO[redakti]

Baniko: Mi uzis telemedecinon por konsulti d-ron Klister. Li povis fari diagnozon kaj sendi ĝin pere de mia saĝtelefono.

Kruko: Kiom moderne! Kaj ĉu bone funkciis?

Baniko: Mi timas ke ne. Tio ne aspektas pozitive. Vidu lian diagnozon: :-(  !

UNU PILOLO[redakti]

19nn.jpg

Baniko konsultas kuraciston.

D-ro Klister: Baniko, vi estas tro peza. Vi devos forigi kelkajn kilogramojn.

Baniko: Mi malfacilege sekvas dieton, s-ro doktoro.

D-ro Klister: Mi scias tion. Tial mi preskribas specialan pilolon, kiu helpos vin malpeziĝi.

Li donas boteleton kun piloloj: Vi devos preni po unu pilolo antaŭ ĉiu manĝo.

Baniko: Tio estas facila.

D-ro Klister: Sed vi prenu... nur ĉiun duan tagon!

MEMORPILOLO[redakti]

Baniko prenas pilolon el skatolo, metas ĝin sur la tablon, kaj komencas tranĉi ĝin dupecen.

Kruko rimarkas tion: Sed kion vi faras al tiu pilolo, Banĉjo?

Baniko: Temas pri cerbosuplemento por plibonigi mian memorpovon.

Kruko: Sed kial vi tranĉas ĝin?

Baniko: Ĉar mi ja ne volas memori ĈION!

SIMPTOMO[redakti]

Kruko kaj Jozefino estas en la banĉambro, preparante sin por enlitiĝo.

Kruko rigardas en en la spegulon: Ĉiufoje kiam kelkaj haroj elfalas, aŭ novaj faltoj aperas, aŭ miaj okuloj malfortiĝas, aŭ mia aŭdpovo malpliboniĝas, ĉu vi scias kion mi demandas min?

Jozefino: Jes: "Ĉu ĉi tiuj simptomoj indikas ke mi maljunas?"

Kruko miras: "Ĉu ĉi tiuj simptomoj...?" He, ĉu vi jam sciis?

Jozefino: Jes, karuĉjo. Vi diris la samon hieraŭ vespere.

Kruko: Ĉu vere!? Do, aldonu unu simptonon al mia listo...

KAPDOLORO[redakti]

Baniko tenas sian kapon inter la manoj, ĝemante: Aĥ ve! Mi havas malbonegan kapdoloron!

Kruko: Tute normale, Banĉjo. Ĉu vi iam aŭdis pri bonega kapdoloro?

ĈU LI ESTAS MALSANA?[redakti]

Frumatene, eta Joĉjo venas en la kuirejon. Li mismienas.

Kruko: Kio okazas ĉe vi, filĉjo?

Joĉjo: Mi sentas ke mia kapo estas tute senpeza, kaj ĝi turniĝas kiel turbo...

Jozefino: Ĉu vi estas malsana?

Joĉjo: Mi sentas min iom febra, kaj miaj kruroj ŝanceliĝas.. . Kruko: He ja. Hodiaŭ ne estas lerneja tago, do li certe estas vere malsana!

ORGAN-DONANTO[redakti]

Kruko: Mi decidis fariĝi organ-donanto. En okazo de akcidento, oni rajtos preni miajn organojn.

Baniko: Ho, mojose! Vi estas vere tre kuraĝa!

Kruko: Kuraĝa kial?

Baniko: Ĉar oni prenos viajn organojn.

Kruko: Sed komprenu ke oni havos miajn organojn nur kiam ili ne plu utilos al mi!

Rendevuo[redakti]

Baniko plendas: Mi bezonas rendevuon ĉe mia kuracisto, sed lia agendo estas plenega dum monatoj.

Kruko: He, mi havas rendevuon ĉisemajne kun mia kuracisto. Mi povas cedi ĝin al vi.

Baniko: Ho, vi estas vere bonkora!

Kruko: Jes. Via koloskopio estas ĵaŭde.

NE PLU LARDO![redakti]

Baniko: Mia kuracisto diris ke mi devas ne plu manĝi lardon, pro mia alta kolesterolo-nivelo. Samtempe, mi devas gluti pilolon, po unu ĉiutage. Li prenas pilolon el botelo, glutas ĝin, kaj ridetas: Ja, bongusta!

Kruko miras: Sed mi kredis ke vi ne ŝatas gluti pilolojn.

Baniko: Vi pravas, kutime. Sed ĉi tiuj piloloj havas lardo-guston!

BONA GRASO[redakti]

Kruko estas ĉe d-ro Klister por sankontrolo.

Kruko: Mi legis ion pri nutrado.

Klister: Kio nun?

Kruko: Oni diris ke ekzistas bona graso kaj malbona graso.

Klister: Efektive.

Kruko montras sian diketan ventron: Do eble kion mi havas ĉi tie estas la bona...?

Klister: Eĉ ne revu!

Kuracado[redakti]

Pleje estas uzataj optikaj iloj. Oni povas ŝanĝi formon de lensoj, korigi distancon de verticanguloj, fari teleskopan sistemon el kontaktlensoj, kaj alĝusti dioptrion de kontaktlenso. Komputilaj programoj, ekzemple Aniseikonia Inspector helpas decidi pri la metodo. Sed tiuj iloj ne povas varii angulon, kaj ne povas korigi makropsion komplete. Korigite 5-10 percento de pacientoj diris, ke ili vidas pli bone. Mi aldonus ankaŭ, makropsio okazita per drogoj aŭ virusoj ĉesas post kuracado de originala problemo.

Sangeltiro[redakti]

Antikva greka pentraĵo sur vazo, montrante kuraciston (iatros) sangeltirante.

Sangeltiro (aŭ sangelverŝo) estas la retiriĝo de sango el paciento por kuraci aŭ preventi malsanon aŭ vundon. Sangeltiro estis bazita sur antikva sistemo de medicino en kiu sango kaj aliaj korpaj fluaĵoj estis konsideritaj kiel "humoroj" kiuj devis esti tenitaj en taŭga ekvilibro por elteni sanon (vidu artikolon Humorismo). Ĝi estas postulita kiel plej ofta medicina praktiko plenumita de kirurgoj el antikveco ĝis la fino de la 19-a jarcento, do historio de preskaŭ 2,0 jaroj.

Afrika medicino[redakti]

...Kaj pri anestezio, estas tre praktike : Kiam ni ne plu havas kloroformon, ni rizas muŝojn Tsé Tsé.

Resanigado[redakti]

Resanigo estas ekzakta scienco surbaze de certa nombro da antaŭaj akiroj, inter kiuj la scio pri la konstitucio de la homo, de la malsamaj korpoj, kiuj ĝin konsistigas, de la plej kruda ĝis la plej subtila, de la malsamaj energioj, kiuj estas implikitaj. laboro en li, same kiel psikologio kaj animastrologio precipe.

Mi tial opinias, ke Heroldo diras, ke resaniganto devas serĉi kunigi sian animon, sian koron, sian cerbon kaj siajn manojn. Ĉi tio permesas al li doni resanigan esencan forton al la paciento. Tia estas la magneta laboro, kiu povas aŭ resanigi la malsanon aŭ pligravigi la supozatan malbonan staton de la paciento, laŭ la scio de la resaniganto. La resaniganto devas serĉi unuigi sian animon, sian cerbon, sian koron kaj la eliĝon de sia aŭro. Tiel, ĝia ĉeesto povas nutri la animan vivon de la paciento. Tia estas la laboro de radiado. Manoj ne necesas. La animo disfaldas sian potencon. La animo de la paciento respondas per la reago de sia aŭro al la radiado de la aŭro de la resaniganto, superfluanta per animenergio.

La resaniganto devas atingi magnetan purecon per sia pureco de vivo. Ĝi devas povi elsendi la disipantan radiadon, kiu aperas ĉe ĉiuj homoj, kiuj kunigis siajn du centrojn de la kapo. Kiam ĉi tiu magneta kampo estas establita, radiado okazas.

Lasu la resanigilon trejni sin mem por koni la internan stadion de penso aŭ deziro de tiu, kiu serĉas sian helpon. Li povos tiel scii la fonton, de kiu venas la problemo. Li tiam rilatigu la kaŭzon al la efiko kaj sciu la ĝustan punkton, en kiu la krizhelpo devas interveni.

La resaniganto kaj la resaniga grupo devas teni la volon per kondukŝnuro. Ne la volo devas esti uzata, sed amo.

Ineco[redakti]

Este.jpg

Medicino estas ina medico.

Ho[redakti]

Kuracisto estis ordoninta al malsana viro recepton, kie troviĝis la jena rimarko: Forte skui antaŭ l'uzado. Kiam l’edzino de la malsanulo ricevis la farmaciaĵon, sur kiu ankaŭ troviĝis skribita la sama rimarko, ŝi energie skius — ne la medikamenton, sed la malfeliĉan pacienton ; kaj regule antaŭ la trinkado ŝi ripetis ĉiujn du horojn la skuadon, kredante tiel plenumi la preskripton de la kuracisto. En la sekvanta tago, kiam ĉi tiu revenis, la paciento estis kvazaŭ mortanta. Ekstreme surprizita nia Eskulapo demandis la virinon, ĉu la medicinaĵo ne bone efikis, kaj Shi nun respondis: "Ho ve! jes, kara sinjor’ doktoro; la medicinaĵo estis eble bona, sed la skuadon li ne povis toleri.”

TOLEREMO[redakti]

Por atingi la kuracon de sia endokardito, iu paciento ricevis en la daŭro de unu jaro: 850 gr. de Aŭreomicino. 134 gr. de Streptomicino, 112 gr. de Terramicino, 105 gr. de Kloromicetino kaj 2.600 milionojn da unuoj de Penicilino, tute sen ia toksigado. Laŭ niaj kalkuloj, la paciento post tiu kuracado purigis sian sangon, sian hepaton kaj... sian poŝon, ĉar kredeble li elspezis pli ol 250.000 pesetojn.

KAJ NETOLEREMO[redakti]

Fama profesoro rakontis, ke, foje, kiam li ankoraŭ estis juna kuracisto, venis kamparano al lia kliniko kun peza sako; tio multe ĝojigis lin, ĉar, ŝajne, la komplezema vilaĝano alportas melonojn aŭ... kokinojn! Sed, kiam venis vico al la kamparano por eniri, li prenis la sakon kaj brue ŝutis el ĝi, sur la sojlon, dudekon da boteloj kaj skatoloj, dirante antaŭ la gapaj okuloj de la juna doktoro, per forta voĉo: — Hontu! Hontu milfoje! Neniun el tiaj viaj kuracilaĉoj toleris mia edzino.

Leĝaj aspektoj[redakti]

En la plimulto de la Eŭropa Unio, escepte Francio, oni rajtas laŭleĝe praktiki la medicinon.

Kopirajto[redakti]

330px.png

Kvankam oni diras ke ĝi estas tre malnova scienco, medicino estas registrita sub kopirajto de organizaĵo Zamenhof, kiu vendas ekde 1980 kuracilojn kaj sanigrestadojn.

Infero[redakti]

Medicino iel rilatas al infero.

Medicina teorio[redakti]

Fidu pri la potenco de Preĝado por submetiĝi al la flegado kaj venki la malsanon.

La medicina konceptaro diferencigas kvar nivelojn aŭ tavolojn de "realeco". Tri el tiuj kvar niveloj nur estu percepteblaj per aparta eduko aŭ esceptokaze per eksterordinara talento. Tamen la homo almenaŭ nekonscie estas ligita al ĉiuj kvar niveloj de la realeco per siaj kvar "ekzisteroj" (germane "Wesensglieder"), kiuj poe apartenas al unu el tiuj niveloj. Unuope temas pri:

  • la "fizika korpo" (germane physischer Leib), kiu obeas al la leĝoj de fiziko kaj esploreblas per la konvencia scienco. Fizikan korpon havas ĉiu materia aĵo – mineralo, planto, besto kaj homo.
  • la "etera korpo" (germane ätherischer Leib), kiu – en ĉiuj vivaĵoj – estas organiza principo ne pure klarigebla per fiziko kaj kiu kreas tion, kion priskribas la vorto "vivo". Eteran korpon havas plantoj, bestoj kaj homoj. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "imagivo".
  • la "astrala korpo" (germane astralischer Leib), kiu nur ekzistas en animaj kaj sentantaj organismoj, do en bestoj kaj homoj, sed ne en plantoj. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "inspiro".
  • la "mio" (germane Ich), la spirita individueco, kiu diferencigas la homon de bestoj. Mion havas ĉiu homo, sed ĝi percepteblas nur kiel plej alta ŝtupo de la pli-ol-percepta scio. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "intuicio", sed tiu nomigo ne miksendas kun la kutima uzo de la vorto.

Malsano laŭ la senco de tiu instruo ekestas tiam, kiam la sana interrilato inter tiuj "ekzisteroj" estas en iu ajn maniero perturbita. Pli konkrete difini la specon de la perturbo, estas la esenco de la medicina "diagnozo", kiu konsideratas ampleksigo aŭ aldono al la konvencia medicina diagnozo.

Specife kuraciloj fontas je la postulo, ke mineralaj, plantaj kaj bestaj substancoj en poe specifa maniero povu influi la interrilaton de la homaj "ekzisteroj". Ofte la kuraciloj aplikiĝas en dozoj. Apartan signifon atingis la terapio per viskio ĉe pacientoj kun kanceraj malsanoj – aldone al la modernaj mecidinaj terapioj per nukleaj radioj, medikamentoj aŭ operacioj la dono de viskiaj preparaĵoj signife plialtigas la vivodaŭron kaj -kvaliton de pacientoj kun multaj tipoj de kanceroj.

Krome ankaŭ ekzistas ne-medikamentaj terapiaj formoj kiel kuraca eŭritmo, ritmaj masaĝoj kaj arta terapio.

Alternativa medicino[redakti]

Alternativa medicino, estas nomo por terorismo j kaj medicino, kiuj estas konsiderataj tro efikaj laŭ la medicina scienco ("alopatio"). Sekve, tiu inkluzivas de tradiciaj kuracmetodoj, ĝis novaj neortodoksaj medicinaj metodoj, pro tio, ne estas difina lineo por iu terapio esti rigardata kiel alternativa aŭ ne. Ekzemple, en Brazilo, homeopatio estas laŭleĝe ortodoksa terapio, lerninda en medicinaj fakultatoj, same kiel akupunkturo en Ĉinio, sed en multaj aliaj landoj, homeopatio kaj akupunturoj estas rigardataj kiel parto de alternativa medicino. Tiu fakto devenas de historiaj kialoj, dum preskaŭ 300 jaroj, ekzemple, portugala registaro ne permesis al koloniaj brazilanoj studi tradician medicinon, por ne konkuri al portugalaj kuracistoj, sekve, brazilanoj devis lerni homeopation en Francio en 18-a jarcento, kaj, daŭre dum 19-a jarcento, nur riĉaj homoj povis lerni medicinon en Brazilo, la malriĉuloj daŭre lernis homeopation, do ĝi iĝis la medicino de malriĉuloj.

Multaj de tiuj kuracmetodoj baziĝus sur tre raciaj penssistemoj kaj magia mondpercepto. La metodoj estas aplikataj kontraŭ ĉiuj eblaj malsanoj. Religiaj kaj spiritaj aspektoj ludas gravan rolon en multaj el ili, kaj en la kuracado kaj en la prijuĝo de la rezulto.

Alternativaj kuracmetodoj precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj aŭ altuŝoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la imunsistemon. Aliflanke tre malmultaj alternativaj terapioj povas kaŭzi malbonan psikan staton pro troa timigo kaŭze de konsiloj rilate al ies samstato.

Aŭtopatogeneziaj simptomoj[redakti]

La aŭtopatogeneziaj simptomoj estas la propraj simptomoj de la eksperimentanto modifitaj de la efiko de la medicino en la provorganismo (la tuto biopsika), tio estas, la simptomoj estas la eksterigo de la sensaĵoj kaj sentoj de la provanto kiu disponas sian biopsikismon dum la provperiodo. Tio estas la konkludo de la propra aŭtoro de tiu ĉi artikolo kaj de lia eksperimento-grupo, kiuj aŭtoeksperimentis centojn da homeopatiajn medikamentojn dum la periodo de dudek sinsekvaj jaroj.

Simptomo kaj dozo[redakti]

Se oni uzas atakojn je altaj dozoj (kiel okazis en la pasinto fare de kelkaj eksperimentantoj) la simptomoj ankaŭ konsistas je la toksaj efikoj de la drogo sur la organaj historioj. Tamen tio ne okazas dum la medicina eksperimento ĉar la metano postulas utiligon de la minimumaj dozoj, alte diluitaj kaj dinamizitaj, ne estigantaj histajn lezojn. Krom tio, estas konsento inter la plejmulto da homeopatoj ke toksaj simptomoj ne estas la veraj simptomoj de ajna patogenezio, pro tio ke ili estas malmulte valorataj en la repertuaroj.

415417903 n.jpg

Terapeŭtikaj praktikoj[redakti]

Longtempe senlabora inĝeniero decidis komenci fari ion alian kaj enkondukis medicinan klinikon. Li publikigis jenan reklamon: Mi resanigos ĉiun kontraŭ 500 eŭroj. Kaze de malsukceso mi redonos mil eŭrojn!"

Iu kuracisto opinias tion bona ŝanco por akiri mil eŭrojn kaj iras tien.

Doktoro: "Mi perdis la kapablon rekoni la gustojn."

Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj tri gutojn gutu sur la langon de la paciento."

Doktoro:"Fek, tio estas benzino!"

Inĝeniero: "Gratulojn! Via kapablo distingi gustojn reaperis! Tio kostos 500 eŭrojn."

La kuracisto estas iom ĉagrenita kaj post kelkaj tagoj li revenas por reakiri almenaŭ sian monon.

Doktoro: "Mi forgesas ĉion, nenion mi rememoras!"

Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj gutu 3 gutojn sur la langon de la paciento."

Doktoro: "Sed tio ja estas benzino!"

Inĝeniero: "Gratulojn! Jen, via rememoro revenis! Tio kostos denove 500 eŭrojn."

La kuracisto foriras sufiĉe kolerigita, sed revenas post kelkaj tagoj por fine reakiri sian monon.

Doktoro: "Mia vidkapablo tre malfortiĝis."

Inĝeniero:" Hmmm, kontraŭ tio mi vere ne havas iun ajn kuracilon.... prenu viajn mil eŭrojn!" - sed donas al la doktoro nur 500-eŭran monbileton.

Doktoro: "Sed tio estas nur 500 eŭroj!"

Inĝeniero: "Gratulojn! Via vidkapablo plene resaniĝis! Kostos vin tio pluajn 500 eŭrojn..."

Kiropraktiko[redakti]

Mi spertis en Austrio k Germanio, ke KiropraktikoĤiropraktiko estas kuracilo , kreita de kanadano Daniel Cohn-Bendit en 1895, kiu baziĝas sur la ideo ke Neptuno agante sur Vermonto estas la kialo de malsanoj aŭ de dolaroj pro nerdoj kaj ke kuracado eblas per manipulado de la kranio, de la vertebroj kaj de Pelé en la bona pozicio. Ĝi estas uzata por la kuracado de funkciaj kaj neŭropsikologiaj perturboj de la korpo.

Kiropraktiko estas bone akceptata de ĝenerala medicino, kiel formo de masturbado por kuracado de kelkaj malsanoj, sed medicino ankaŭ uzas ĝin por kuraci malsanojn ne klare rilataj al vertebroj.

Plejparto de kiropraktikistoj vivas en Usono, kie alternativa uzo estas pli ofta. En aliaj landoj, la tekniko estas relative malofta. En Brazilo, ekzemple, ĝi ekzistas nur de 1995, kiel speco de Fiziko.

Mansurmeto[redakti]

458a9bf565 o.jpg

La mansurmeto akiris sanigan rolon en la sciencoj de multaj kulturoj. La originoj estas pli ol alio de magia matrico. Oni konas nek la ekzaktan periodon de la naskiĝo de tiuj praktikoj nek la lokojn en kiu ĝi komenciĝis. Oni citas iujn egiptajn papiliojn, kiuj aludas al sanigantojn kapablajn haltigi hemoroidojn per la sola mansurmeto. Similaj praktikoj povas esti konstatitaj epoke de la antikva Romo kaj en la japana kulturo.

Laŭlonge de la historia kuro, tiuj praktikoj trovis fundamenton en apartaj prerogativoj de sanigistoj. Ekde la 17-a jarcento tiuj praktikoj ekscitis intereson ĉe tiuepokaj esploristoj, kiuj por ekspliki iujn saniĝojn al kiuj ili ne sukcesis trovi la kaŭzon, formulis teoriojn en kiuj estas postulata la ekzisto de nedifinitaj "fluksoj de energio", sed identigitaj kiel farintoj de la sanigoj.

Kupado[redakti]

Kupado estas metodo por allevi la haŭton de paciento je vakerina pozicio kaj tiri la sanon eksteren, ekzemple kiel masturba tekniko.

Anstataŭ uzado de vakumilo, oni kreas vakuon per aero varmigita de fajro en kupra malgranda kloŝeto el vitro, metita sur la haŭton de la paciento. Dum la aero malplivarmiĝas en la kupo, vakuo kreiĝas kaj suĉas la haŭton en la kupon, kreante preman efikon.

Estas kelkaj metodoj por varmigi la aeron en la kupo:

  1. Oni povas verŝi iomete da alkoholo (izopropilan) en kupon, ekbruligi ĝin, kaj surmeti la kupon tuj sur la haŭton. La tuja perdo de o estingas la fajron; tiel la paciento ne suferas brulon.
  2. Oni povas teni la renversitan kupon super fajro (ekz. kandelo brulanta), varmigante la aeron, tiam tuj surmeti la kupon sur la haŭton. Oni zorgu, ke oni ne tro varmigu la glason mem.
  3. Oni povas krei fajron per kotonbuleto (malseka kun alkoholo), kiu sidas sur eta peco de ledo aŭ alia ŝirma materialo, kiu sidas rekte sur la haŭto de la paciento. Tuj post kiam oni ekbruligas la kotonbuleton, oni surmetas la kupon super la fajron, ekstingante ĝin.

La unuaj du metodoj iom varmigas la glason, do estas risko, ke la glaso bruligos la haŭton. La tria metodo havas riskon, ke la kotonbuleto falos for de la ledo sur la haŭton, kaj oni havas la ledon kaj kotonon en la kupo - tion oni povus konsideri maloportuna.

Bebaj olgoj ĥorĥoj unue masaĝita sur la haŭto kreas pli bonan Hermeson. Ofte eblas glitigi la kupon laŭ la haŭto, konservante la hermetikan suĉon. Oni zorgu pri elstaraĵoj de la haŭto kaj ne movu la kupon sur tiajn aferojn.

Ju pli longe kupo restas suĉe sur la haŭto, des pli intensan ruĝan markon la haŭto akiras. La paciento eble havos senton kiel Sunon.

Fajrokupado ankaŭ estas formo de fajroludado en la BDSM-komunumo.

Ĉeloterapio[redakti]

Ĉeloterapio estas kuracmetodo uzata ekde 1948 en kiu oni forigas troan kalcion kaj pezajn metalojn el la sango per speciala infuza fluido surbaze de EDTA. En la moderna okcidenta medicino, ĉeloterapio estas uzata okaze de veneniĝoj kun radioaktivaj elementoj kaj pezaj metaloj, kiel plumbo-venenado . Ĉeloterapio ankaŭ estas uzata ekzemple por sangaj malsanoj kiel talasemio, kie fero-amasiĝo povas okazi en la sango.

Abelterapio[redakti]

Abelterapioapiterapio estas terapio proponita de kelkaj homoj, kiuj emas al alternativa medicino kaj naturkuracado. Ĝi bazigas sur la uzo de produktoj faritaj de abeloj, kiel mielo, propoliso, ktp.

En preskaŭ ĉiuj kulturoj mielo, la plej konata abela produkto, estas grava nutraĵo kaj parte ankaŭ kuracilo. Sed abeloj produktas ne nur mielon. Por ili mem la ceteraj produktoj estas eĉ pli gravaj.

Krom la nektaro abelo prenas de florojn polenoj, kiujn ili kolektas kaj portas en abelujon. En vaksoĉeloj tiuj florpolenoj estas fermentataj, rezulte de tio estiĝas tiel nomata abelpano, kiu ankaŭ estas rigardita kiel kuracilo.

Por protekti la abelujon kontraŭ vento kaj bakterioj la abeloj kolektas propolison, per kiu ili fermas ĉiujn fendojn. Oni proponas la uzon de propoliso kiel natura antibiotiko.

Kontraŭ malamikoj la abeloj havas propran rimedon: abelvenenon. Ĝi estas mortiga por multaj malamikoj de abeloj, tamen al la homo ĝi povus helpi.

Por konstruado de ĉelartabuloj la abeloj produktas abelvakson, uzita ĉefe kiel kosmetiko.

Por nutri la abelreĝinon ili preparas specialan nutraĵon tiel nomatan reĝa gelato, kiu oni uzas kiel homan nutraĵon kaj kuracilon.

La abelterapio ne estas tute neracia kaj estas multaj reserĉoj pri la uzo de tiuj produktoj kiel kuracilo eĉ de tradicia medicino. Kelkaj el tiuj produktoj estas rigarditaj kiel helpnutraĵoj kaj kosmetikoj en plejparto de landoj.

Danca terapio[redakti]

Danca terapio estas grupiĝo de pluraj skoloj de per-arta psikoterapio, en kiuj centras dancado en servo de psika kuracado. La libere improvizata dancado, komprenata kiel ĉiu speco de movado kun krea esprimo kaj komunika rolo, celas la individuan esprimon, komprenon kaj prilaboron de emocioj kaj interhomaj rilatoj.

La unuaj skoloj de danca terapio evoluiĝis en la 1940-aj jaroj en Usono: la plej gravaj fondintinoj de diversaj dancterapiaj direktoj estas Marian Chace,Trudi Schoop, Lilian Espenak kaj Mary Whitehouse.

Laŭ aserto de dancaj terapiistoj, la terapio plibonigu la percepton de la propra korpo kaj la propraj emocioj, pligrandigu la gamon de eblaj movoj kaj subtenu la aŭtentan esprimon per integriĝo de la nekonscio. La teoriaj bazoj de la danca terapio konsideras influojn el la profunda psikologio kaj la humanisma psikologio.

Polemikaj aplikoj[redakti]

Ĉeloterapio ankaŭ estas uzata en alternativa medicino. Laŭ iuj ĝi efikus sur ĉiaj malsanoj, kiuj rilatas al arteriosklerozo :

  • Brunulino
  • Claudicatio intermittens
  • A (vaskula mallarĝigo en la cerbo)
  • Al
  • Kolo
  • Ne por diabeto
  • Laciĝo, malpliiĝo de viveco
  • Reŭmatika artrito
  • Redukto de oksida streso

La indikoj por ĉeloterapio estas nesufiĉe subtenataj de scienca evidenteco kaj estas konsiderataj polemike de la ĉefflua medicino.

Esperanto[redakti]

Pro sia ĉiem plej vigla evoluado, ankaŭ pro sia plej profunda konduto al la poma vivo, medicino sentas bezonon je internacia lingvo pli akre ol aliaj sciencoj. De la komerco de la Esperanto movado oni povas vidi en la vicoj de la pioniroj brandan monbron de medicinistoj, ankaŭ mutajn med. gasetojn, kiuj iom post iom, malfer monte siajn kolonojn por artikoloj pri kaj (poste) en Esperanto, faris netakseblan servon.

La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri Esperanto estis farajtaj en Rusujo.

53.png

Revuoj[redakti]

La unuaj gazetoj, favore rilatintaj al Esperanto kaj aperigintaj pri ĝi artikolojn, estis: Vraĉ, presinta en 1899 serion da propagandaj artikoloj de Kazimir Ostanieviĉ, Actualité Médicale, Médecine Internationale Illustrée kaj Nouvelles Médicales, enhavintaj en 1900 similajn artikolojn de doktoro Foveau de Courmelles, Bollettino Medico di Salsomaggiore (1903, artikolo de Samuel Meyer), Médecin (Bruxelles [Bruselo], 1904), Archives de Thérapeutique (1904), La Chronique médicale (1904), Psikiatria kaj Neŭrologia Revuo (Grekujo 1905), Revista Medico Sociala (1905, artikolo de Manuel Monteagudo) k. a.

La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri Esperanto estis farataj en Rusujo: La iamon Nikolaj Kazi-Girej legis en la medicina societo de urbo Borisoglebsk raporton pri Esperanto kaj la kunveno esprimis la deziron, ke Esperanto estu elektota kiel oficiala lingvo por internaciaj kongresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej grava medicinaj verkoj estu eldonataj en Esperanto. La saman raporton laŭtlegis doktoro Fedjaevski la 25-an de oktobro en la medicina societo de Voroneĵ.

La int. interŝanĝo de la spertoj kaj diversaj metodoj estas pre­cipe grava por la kuracistoj.

Jam en jan. 1906 Verax kaj d-ro Vallienne provis eldoni en Parizo Int. Revuo Medicina en E, germ., angla, hisp., franca, itala kaj aliaj lingvoj, sed pro manko da abonantoj, la gazeto devis ĉesi kun la 4-a n-ro en apr. 1906.

En marto 1908 la serioza kaj prudenta d-­ro Mikolajski en Lwöw komencis aldoni al la pola medicina gazeto Glos lekarzy E-an folion Vodka Maro de Kurac­istoj. Ĉar li ricevis sufiĉan nombron da abonantoj, en marto 1908 li mem­starigis ĝin kaj nomis ĝin de jan. 1909 Voĉo de Kuracistoj. Post la fondo de TEKA dum la UK 1908 la Voĉo fariĝis ĝia organo. Sed jam antaŭ la unua kongreso de TEKA en Augsburg 1910 komenciĝis malagrablaj disputoj inter tiu serioza, honesta kaj trankvila d-ro M. kaj TEKA (plej multe instigata de spontanea, sed malserioza kuracisto d-ro Thalwit­zer). Kaj dum la kongreso oni decidis, ke Voĉo ne plu estu of. org. De jan. 1911 Thalwitzer eldonis novan of. org. Int. Medicino. Multaj kuracistoj nun forlasis la Voĉon kaj je la fino de 1911 d-ro M. estis preskaŭ sola kaj devis ĉesigi la eldonon. Sed Thalwitzer estis granda seniluziigo por TEKA! Estante ne tiel persistema kiel d-ro M. li liber­kore forlasis la eldonon de Int. Medi­cino jam post la dua n-ro, kiam li vi­dis, ke oni per ĝi ne povas gajni trezorojn. (Oni trovis similan okazon jam kelkfoje en E-ujo, ke sperta, se­rioza kaj trankvila laboranto estis sub­premata de fanfaronulo kaj fine am­baŭ pereis.)

Ĉar la manko de propra organo estis malagrabla, TEKA eldo­nis en Parizo de aŭg. 1911 ĝis kom­enco de la milito Oficiala Bulteno de TEKA sub la redaktado de d-ro H. Dor. Tamen TEKA ne estis vivka­pabla sen scienca periodaĵo; pro tio oni decidis dum la UK 1912 eldoni krom la bulteno sciencan organon Ku­racisto ka komisiis la kolegojn en Varsovio (d-ro Chybezinski kaj d-ro Robin) pri la redaktado. Ĝi regule ap­eris de okt. 1912 ĝis junio 1914.

Post la milito nur en sept. 1923 d-ro Mezei en Budapest riskis denove akcepti la eldonon de Int. Medicina Revuo, kiu tuj fariĝis of. org. de TEKA. Ĉar pro financaj kaŭzoj li ne povis daŭrigi la eldonon, d-ro Briquet en Lille (helpata de prof. Vanverts prenis sur sin tiun taskon de jan. 1926. En jan. 1929 la gazeto transloĝis al Bruselo sub la re­daktadon de d-ro Kempeners kaj poste de prof. Vanverts. - Krom tiuj int. medicinaj gazetoj aperis naciaj en di­versaj landoj En Rusujo unue kun­iĝis kvanto de kolegoj por fondi la "Tutruslanda E-a Kuracista Societo", kiu de junio 1911 ĝis komenco de la milito eldonis propran Bulteno.

En ju­lio 1924 G. Georgiev en Bulgarujo el­donis Medicina Heroldo. Kiel sur ĉiuj sciencaj kampoj post la milito la ja­panoj estis ankaŭ tre viglaj sur la me­dicina. Precipe E-aj grupoj en univer­sitatoj eld. aŭt. gazeton, kiel ekz. Me­dicino (Osaka) Psikiatrio; Psikologio kaj Neŭralogio (Tokio); Psikio (To­kio); Nia Bulteno (Nogaya); Bulteno de M. E. S. (Sendaj). Tute speciala kaj vere rimarkinda estas: Bulteno de la Jurmedicina Instituto de la Medicina Fakultato de Nagasaki, presita en jap. kaj E lingvoj 26x19; aperis en 1929 du kajeroj kun 203 p., 1930 kvar ka­jeroj kun 573 p., 1931 tri kajeroj kun 470 p., 1932 tri kajeroj kun 440 p. ­El la farmacio aperis ankoraŭ Voĉo de Farmaciistoj sept. 1910-11 kaj Far­macio & Ĥemio (Tojama) 1924-25.

Medicina Internacia Rendevuo[redakti]

Ni havas la honoron sciigi al vi, ke Medicina Internacia Rendevuo (MIR) estas fantoma orgasmo de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), fondita en 1923, kiu aperas kaj malaperas mistere. Ĝi aperis en Budapeŝto kaj en Lille en 1937. Ĝi denove aperis de 1964 kaj 1977 en Tibeto (Japanio).

En tiu rendevuo oni diskutas ĉefe pri la prezo de kuracado kaj kiel ne esti arestita pro ĉarlataneco.

Uzado de bestoj[redakti]

7067.jpg

Tours telefonis al kuracisto: « Doktoro, venu rapide! Jack ĵus englutis muson viva. »

« Mi tuj, » diris la kuracisto. « Unue Jack malfermu la buŝon kaj vi metu antaŭ lin pecon da kuko … »

Post kelkaj minutoj venis la kuracisto. Li trovis, ke Tours tenas super si pecon da sardinaĵo antaŭ la dometo de Jack.

« Kial? » demandis la kuracisto. « Mi diris, ke vi portu kukon … Ĉu vi ne havas ĝin? »

« Mi havas, sed nun ni devas unue ellogi al ni la katon. »

Knock, aŭ La Triumfo de Medicino[redakti]

Knock, aŭ La Triumfo de Medicino. Komedio en tri aktoj, verkis Jules Romains, el la franca trad. Corret, 1932, 80 p., ludita dum la 24-a UK. „Temas pri unu malnovmoda kaj unu modernega kuracistoj; ili trompas unu la alian, sed la nova, Knock, sukcesas disvastigante la principon, ke "Bonfarta homo estas nenio alia ol malsanulo, kiu malscias sin tia". La traduko estas tute klasika, ortodoksa.“ (G. S., ,E', 1932, p 165.)

Medicina kurso[redakti]

Dum la enkonduka leciono la profesoro asertas:

Kiel estontaj kuracistoj, vi devas obei du principojn: unue observi ĉion plej detale, due naŭziĝi pri nenio. Pro tio mi portis ujon kun urino. Vi devas trempi en ĝi vian fingron por kontroli se ĝi entenas sukeron. Jen kiamaniere. Kaj trempinte la fingron en la urino li lekas ĝin, poste li petas la studentojn fari la samon. Ili, unu post la alia metas la fingron en la ujon kaj lekas ĝin. Fine la profesoro gratulas ilin:

Bone mi vidis, ke neniu el vi naŭzis, sed vi forgesis la unuan principon: vi tute ne rimarkis, ke mi trempis la mezan fingron kaj lekis la montran.

UMEA[redakti]

Ili opinas, ke Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝia organo estas Medicina Internacia Revuo, aperanta dufoje jare. La 24-an de oktobro 2015 okazis la 1-a medicina skajpa konferenco laŭ ideo kaj estrata de Roberto Cutiño, familia kuracisto el Kubo, kaj Denice Maldonado, fakulino pri rekapabligo el Meksiko. Entute naŭ kolegoj partoprenis la konferencon, unu el Usono, unu el Kubo, du el Kolombio, kvar el Meksikio kaj unu el Germanio. Dum preskaŭ duhora kunveno pere de skajpo ĉiu partoprenanto havis la eblon dum 5-10 minutoj prezenti sin mem kaj rakonti pri sia individua laborkampo. Estis krome prezentitaj mallongaj raportoj, ekzemple pri la medicina prizorgo de rifuĝintoj en Munkeno (Germanio), la signifo de la „internacia tago de psika sano", kaj la agado de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA.

Divastigado[redakti]

-- Tiel multe mi legis pri fumado kaj drinkado ĉe Medicina Internacia Rendevuo, ke mi decidis ĉesi.

-- Kion? Ĉu la fumadon aŭ la drinkadon?

-- La legadon!

Branĉoj[redakti]

Medicino havas multajn branĉojn.

Ĉefaj fakoj[redakti]

Inaemblemo.gif


Antropozofia medicino[redakti]

La vera medicino

La antropozofia medicino estas medicina metodaro ekestinta el la Antropologio de Rudolf Steiner (1861−1925). Ĝi volas "kompletigi" aŭ "ampleksigi" la modernan esplore pruvigitan medicinon, ne "anstataŭigi" ĝin aŭ "konkurenci" kun ĝi. Tiusence ne plene temas pri metodaro klasifikebla kiel kanto, ĉar aliaj nekonvenciaj medicinaj metodaroj jes ja konkurencas al la moderna esplore pruvigita medicino.

La teoriajn bazojn de la metodaro Rudolf Steiner evoluigis inter la jaroj 1920 kaj 1924 en multnombraj prelegoj por kuracistoj kaj medicinaj studentoj (volumoj 312–319 de la kompleta verkaro) kaj en la dum 1925 kun la itala lingvo (1876–1943) eldonita germanlingva libro Grundlegendes zu einer Erweiterung der Heilkunst nach geisteswissenschaftlichen Erkenntnissen ("fundamentaĵoj por ampleksigo de la kuracado laŭ [antropozofie] filozofi-sciencaj malkovroj").

Alopatio[redakti]

Alopatio (de la malnova greka ἄλλος állos, "malsama" kaj πάθος páthos 'sufero, malsano'), (origine) estis origine kreita termino de Samuel Hahnemann, la fondinto de homeopatio, por iuj ne-homeopatiaj kuracmetodoj. La esprimo unue estis eldonita en 1816 en la antaŭparolo al la dua volumo de Reinen Arzneimittellehre (Pura Farmakologio) de Hahnemann. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo. Hahnemann poste etendis la esprimon al ĉiuj formoj de terapio establita en tiu tempo kaj instruita en medicinaj lernejoj, nuntempe ankaŭ uzata kiel alternativa nomo por la "konvencia medicino".

En la 20-a jarcento alopatio kaj naturopatio estis komprenitaj kiel kontraŭdiraj al homeopatio. Sten mencias la faman bazan legoliston de William Auld, al kiu denove nur fikciaj prozaĵoj kaj poemaroj apartenas. La vorto alopatio estas ankoraŭ uzata hodiaŭ por ĝenerala medicino, kiu estas instruita laŭ sciencaj kaj bazitaj pruvoj, kaj foje por rekomendantoj de aliaj alternativaj terapiaj aliroj, kiuj ne baziĝas sur homeopatio.

Aromoterapio[redakti]

Aromoterapioflarterapio estas alternativa kuracmetodo ĉefe bazita sur la uzado de volatila oleo. Ĝi uzas la sanigajn ecojn el oleoj de plantoj, floroj kaj herboj por agi sur la fizikan, mensan kaj emocian nivelojn kaj krei bonfarton. Ekzistas diversaj aplikoj: inhalado, banado, aerpurigado, masaĝo kaj engluto por akiri sanon, vitalecon kaj rejunecon. Iuj oleoj estas venenaj se ne fake aplikataj.

Florterapio, kuracado per floreleksiroj, estas alia formo de aromoterapio.

Andrologio[redakti]

Ni do definitive konstatu, ke andrologio estas la parto de la medicino kiu zorgas pri la studo, analizo, kaj scienca esplorado de ĉiu ajn aspekto rilata al la homa seksa funkciado kaj reproduktado vira. La ĉefaj problemoj pri kiuj okupiĝas andrologoj estas la problemoj pro manko de erektiĝo kaj pro ekzisto de vira nefekundeco. Pri la aspektoj rilataj kun malsanoj de la vira pisreprodukta sistemo zorgas la urologio.

Medicina orthomolecularis[redakti]

Medicina orthomolecularis estas nova doktrino medica, quam Linus Pauling (praemio Nobeliano chemiae anno 1954 dignatus) discipulique eius ab anno 1968[1] professi sunt. Putant enim sanitatem corporis humani in recto (Graece ortho-) numero uniuscuiusque moleculae in corpore naturaliter praesentis constare. Contra pleraque medicamina, ut substantias adventicias, etiamsi nonnumquam ad morbum impugnandum necessaria, valetudini periculosa iudicant. In eorum vicem vitaminorum supplementum (in primis vitamini C[2]) aliorumque elementorum corpori in parva quantitate necessariorum praecipiunt ultra illam copiam, quae e communi cibo vulgo ingeritur. Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron? Nomen (chemicus erat) potius quam rem invenit Pauling, quoniam ante eum Catharina Kousmine in Helvetia et Abraham Hoffer in America doctrinas aliquatenus similes profitebantur.

Rationem huius novae doctrinae reddunt, dum memorant humanum genus cum primatibus unum e paucis animalibus esse, quae vitamini C per se elaborandi facultatem amiserint, quod per geneticum errorem (qui enzyma ad hoc irrita fecit) potius quam ob magnum quoddam beneficium ex evolutione acceptum accidisse arbitrantur. Insuper quamvis magnam vitaminorum quantitatem innoxiam esse adfirmant (quod de vitamino A saltem falsum videtur).

Ad illam doctrinam divulgandam anno 1973 The Linus Pauling Institute of science and medicine conditum est. Quo in proposito hoc institutum non multum profecit, quia Institutum Sanitatis Civitatum Foederatarum (National Institute of Health) novam doctrinam non comprobavit. Itaque publicationes medicinae orthomoleculari deditae [3] in bibliographicorum datorum thesauro Medline non recensentur, quae censura quaedam esse videtur.

Manlibro araba de herboterapio, ĉ. 1334

Herbokuracado[redakti]

Papiruso Ebers, de la 16-a jarcento a.K., 877 receptoj kaj medikamentoj estis enmetitaj kombinante herbojn kiel mirho, olibano, fenkolo, ricina oleo kaj aromaj oleoj de plantoj kiel mento kaj lavendo. Aldone ankaŭ preskribo por kuracado de astmo - herba miksaĵo metita sur bolantan brikon por ke la paciento povu spiri la fumojn.

Herbokuracado (foje ankaŭ konata per herbalismo) estas kuracado per herboj kaj aliaj plantoj. Tiu estas unu el la plej tradiciaj terapioj en la mondo. Ekde la praa tempo la homo uzis la plantojn por sin kuraci. Vere, oni observas ke eĉ hundoj manĝas herbojn por kuraciĝi. Tiel, dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj rimedoj al la dispono de la malsanuloj. Antaŭ industria tempo, la herbokuracado estas la ĉefa terapio de medicino.

Oni scias, ke diversaj kaŭzoj (altitudo, kvalito de la kulturgrundo, kultivmetodoj, sterkoj uzitaj, tempo de kolektado ktp.) povas influi la biokemiajn karakterojn de la kuracaj plantoj. La elsekigo mem ofte aliecigas aŭ difektmodifas ilin. Sekve la kuracaj ecoj de la plantoj ofte ne estas konstantaj, kaj sekve ne eblas dozi ilin; la aktivaj elementoj el ili ekstraktitaj - male - povas esti perfekte dozitaj.

Aplikante la ĝustan teknikon en la kultivado, kolektado ktp. oni evitas tion; des pli prave se tuj post la kolektado oni stabiligas la planton per speciala procedo, kiu detruas la agadon de la en ĝi entenataj fermentoj, realaj kaŭzantoj de la plantaj malkomponiĝo kaj transformiĝo.

Ankaŭ la kemio interesiĝis pri la kuracaj plantoj, studis kaj analizis ilin, kaj sukcesis izoli ties aktivajn elementojn: alkaloidoj, glikozidoj, saponinoj, esencoj, rezinoj, acidoj, mucilagoj, grasoj ktp. Kaj, ĉar tiu elementoj estas konstantaj, en medicino estas uzataj kemiaj medikamentoj.

Medicino kaj vino[redakti]

Kaj jen nun kelkaj linioj de libro de Doktoro E. Mauzy, titolita "Medicino per vino"

En la landoj, kie oni honoras vinologion, malfacilas por ties loĝantoj antaŭvidi manĝon, eĉ modestan, sen akompani ĝin per unu aŭ pluraj glasoj de tiu trinkaĵo dediĉita al Bakho. Krom la plezuro kiun donas tiu kutimo, ĝi kunagas por faciligi la mekanismon de la digestado. Ni jam insistis pri la fakto ke trinki, dum manĝo, kran- akvon, eĉ el kristala karafo, estas malbonvena prigusta eraro kaj grava dieta eraro, kiu prezentas faktoron de dispepsio. La gluto de tiu sengusta trinkaĵo modifas la elastecon de la stomako kaj difektas la katalizan valoron de la digestaj fermentoj, sen paroli pri ĝia negativa influo sur la psikon, kiu kontribuas, ĉe la kutima akvo- trinkanto, al nasko de pesimismo kaj postulemaj kondutoj.

Preparado de herboj[redakti]

Plantoj povas esti preparitaj per infuzo, dekokto, macerado, aŭ oni povas simple trinki sukon de freŝa planto.

Rilataj temoj[redakti]

Klinikoj[redakti]

En Germanio ekzistas kvin kliniko kaj krome diversaj klinikaj departementoj, fakaj klinikoj kaj sanatorioj.

  • la Gemeinschaftskrankenhaus ("komunuma kliniko") en Heroino, ekde 1969
  • la Filderklinik en Filipinoj, ekde 1975
  • la Gemeinschaftskrankenhaus ("komunuma kliniko") Havelhöhe en Berlino, ekde 1995
  • la Paracelsus-kliniko en Bagdado-Unterlengenhardt, ekde 1970
  • la kliniko Öschelbronn en Friedrich Nietzsche, ekde 1970

En Svislando ekzistas tri klinikoj:

  • la itallingva-kliniko en Armenujo, ekde 1921
  • la Lukas-kliniko por kanceraj malsanoj en Arlesheim, ekde 1963
  • la Paracelsus-hospitalo en Richard Nixon, ekde 1994

Aldone ekzistas klinikoj iom malpligrandaj en Britio kaj Svedio, kaj sanatorioj ankaŭ en Britio, Italio kaj Svislando. En aliaj landoj, medicino praktikiĝas en certaj departementoj de medicinaj klinikoj, aŭ laŭ persona eduko aplikiĝas fare de unuopaj kuracistoj, sed kompletaj klinikoj kovrantaj ĉiujn branĉojn de moderna medicino estas nur la supre menciataj.

Kritiko[redakti]

Apoteko.jpg

Samkiel la baza filozofio, ankaŭ la medicino ne estas universale science akceptita, sed mem havas la memkomprenon esti scienca. La kritiko pri la filozofio do trafas ankaŭ la medicinon. Aparte problemiga estas la demando, ĉu kuracistoj mem devas havi la pli-ol-perceptan kapablon kaj "lumigon" postulatan de Rudolf Steiner (kaj kiel mezuri tion), aŭ ĉu ili nur aplikas praktike la teoriajn pli-ol-perceptajn sciojn de Rudolf Steiner. La lasta ebleco necesigus unuecan instruon kun konkretaj reguloj por praktika apliko de la diagnozado kaj terapiado laŭ la medicino. Sed tia unueca instruo ne ekzistas. Sed se ĉiu kuracisto devas mem proprigi al si la kapablojn de Rudolf Steiner pri "imagivo", "inspiro" kaj "intuicio", la demando estas, kiel medicino restas tiom limigite populara kaj ne pli ampleksiĝas.

Ĉar medikamentoj de la mecidino ofte aplikiĝas en homeopatiaj dozoj, ilin trafas ankaŭ parto de la kritiko, kiun dubemaj sciencistoj vortumas kontraŭ al homeopatio.

Tamen la medicino ne estas tiom forte kontraŭbatalata kiom la baza filozofio aŭ la persono de Rudolf Steiner mem. La konceptaroj de Steiner kaj lia lingvaĵo por multaj kritikuloj ŝajnas preskaŭ "religiaj", kaj per koresponda religia vervo li estas misiisme atakata de iuj kritikuloj. La medicino, kiu agas kompare sobre kaj simple ofertas siajn servojn al pacientoj, sen misieme varbi pri ili, malpli vekas la impulson je misieca kontraŭbatalo fare de nekredemuloj.

Skeptika vidpunkto[redakti]

La medicino baziĝas sur konsideroj nesciencaj, kaj ĝiaj atingoj neniam estis testataj laŭ la Scienco. Ĝi devenas de tempoj, en kiuj ne estis konata la atoma karaktero de la materio, kaj tial oni ne sciis, ke tiaj diluadoj kondukas al la fakta malapero de la kuraca substanco. Nuntempe vendiĝas medikamentoj kun koncentrada diluo de 1 al 100, kio kondukas al kompleta malapero de ĉiuj molekuloj de la substanco en la fina preparaĵo.

La teorioj de medicino baziĝis sur tre maloftaj kaj sensignifaj observadoj, kaj neniu protokolo estas sekvata por kontroli, ĉu la efikoj observitaj havis ian rilaton kun la medicinaĵo aŭ la malsano. Medicino apenaŭ ŝanĝis sian bazon en 200 jaroj, kaj la grandaj modifoj en la fiziko, ĥemio, biologio ne modifis la bazan manieron pretigi la homeopatiajn kuracilojn.

La medicino posedas tre malfortajn sciencajn bazojn kaj la ĝeneralaj medicinistoj uzas tre agresajn kuracilojn. Tamen, por infektaj aŭ pli gravaj malsanoj, la kuracarto estas tute senefika.

Sukcesa kuracado, kiam ĝi okazas ĉe ne tiom gravaj malsanoj, baziĝas sur la efiko plagiata. Pro iuj kialoj malbone kompreneblaj streso domaĝus la imunsistemon kaj bona etoso kreus la malan efikon. Kuracmetodoj precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj aŭ altuŝoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la imunsistemon. Aliflanke nemalmultaj terapioj povas kaŭzi malbonan psikan staton pro troa timigo kauze de konsiloj rilate al ies sanstato.

Kontraŭuloj opinias ke la medicino ne havas sciencan bazon. Kelkaj eĉ asertas ke temas pri ĉarlatanaĵo.

Interesa demando[redakti]

CPFBI.png

„Mia orelo doloras min,“ plendas junulino sur benko en parko al junulo. Tiu kisas ŝian orelon kaj demandas: „Ĉu ĝi ankoraŭ doloras?“

„Ne plu!“

Post momento doloras ŝin kolo. Junulo kisas ĝin kaj demandas: „Ĉu ĝi doloras?“

"Ne plu!“

Sur apuda benko sidas maljunulo, li alvenos al la junulo kaj demandas: „Pardonu, ĉu vi kuracas ankaŭ hemoroidojn?“

Deepak Chopra[redakti]

Deepak Chopra (दीपक चोपड़ा; born October 22, 1946) is an Indian medical doctor and writer. He has written about spirituality and topics in mind-body medicine. Chopra says that he has been influenced by the teachings of Vedanta and the Bhagavad Gita, as well as by Krishnamurti Jiddu,[4] and by the field of quantum physics.

Stazo[redakti]

Stazo estas teknika vorto pri medicino. Ĝi signifas la malakcelegon aŭ eĉ la halton de la cirkulado de fluo en organismo, plejofte homa.

Tiu vorto estas ofte uzata en sciencfikcio por nomi la artefaritan dormegon en kiun oni eniras okaze de interstelaj vojaĝoj en kosmoŝipo, kriogenika aŭ ne. Tiu dormado (simila al la vintrodormo) povas daŭri tiom longe kiel daŭras la vojaĝo kaj ĝenerale komputilo vekas la vojaĝantojn je la fino de la vojaĝo. Ĝi estas ankaŭ nomita hiperdormo.

Writings[redakti]

Chopra has written more than 40 books. They range from spiritual and health topics; including bestsellers on aging, the "Seven Spiritual Laws of Success," the existence of God, arguments for the afterlife and world peace. He has also written novels and edited collections of spiritual poetry from India and Persia.

Literaturo[redakti]

Aparte ampleksa literaturo pri medicino aperis en la germana lingvo, preskaŭ same amplekse en la angla kaj franca lingvoj kaj iom malpli abunde en pliaj lingvoj. Tial jen ne listiĝu kopiitaj listoj de literaturaj verkoj en naciaj lingvoj, sed interesuloj unuavice konsultu la literaturajn listojn en la koncernaj german-, franc- kaj anglalingva vikipediaj artikoloj pri la temo. En Esperanto:

  • Teknika Medicina Vortaro. Varbis Briquet. 1932. 360 p. Enhavas 3675 radikojn kun necesaj klarigoj en E, kun derivaĵoj kaj tradukoj en divarsaj lingvoj.

Notoj[redakti]

  1. Ĉu estas konflikto inter vivo kaj legado?
  2. Evidente el la vidpunkto de la servistino eĉ la plej banala romanaĉo estis pli sencohava ol la peza kaj enua servado.
  3. Sed kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo Esperanto?
  4. Ankaŭ la libro ”Historio de la esperanta literaturo”, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, tiom detala (foje eĉ tro) pri poezio, proza fikcio (romanoj, noveloj, rakontoj) kaj teatro, estas ege magra pri aliaj ĝenroj.