Kruko kaj Baniko
"Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras"
- ~ Zamenhof pri K&B
"Uniono inter la Esperanto-movado e la Ido-linguo esus maxim bona. La mondo regardas Esperanto e vidas ulo stranja e nekomprenebla. La mondo, plu facile en la formo di Ido, aceptus la ideo quan Esperanto reprezentas"
"En futuro , ne plu fu^su mian nomon , mi ankaý ne fu^sas la vian "
Kruko kaj Baniko, ankaŭ konataj kiel K&B estas gravaj filozofoj de la frua moderna epoko. Liaj nomoj troviĝas en vico da esperantaj verkoj, redaktitaj de Louis Beaucaire de Bervalo. Tiuj verkoj subtile diskutas homajn rilatojn, kaj estas ofte komparataj kun la dialogoj de Platono.
Pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, tute ne ŝatas ilin.
Esperanto[redakti]
Mi sciigas, ke Kruko kaj Baniko estas fikciaj personoj el la pola teleserio "Kruko kaj Baniko". En la serio ili ne parolas Esperanton, sed en teorio ili povus lerni kaj paroli la lingvon Esperanton, se tio estus parto de ilia fikcia identeco aŭ historio. Tamen, ĉar la serio estas kreada en Pollando, la lingvo uzata en la serio estas plejparte la pola.
BONA EKSKUZO[redakti]
Kruko: Mi havas neniun ajn ekskuzon por la maniero laŭ kiu mi evitas helpi mian edzinon je la domtaskoj.
Baniko: Do?
Kruko: Sed mi daŭre serĉos, ĝis mi trovos bonan!
EKSKUZO[redakti]
Je la momento de presigo, ni eksciis ke Baniko alvenas en la laborejon kvazaŭ kurante: Ho, pardonu! Mi malfruas.
S-ro Sklavig, la estro: Ne ne. Vi estas precize akurata.
Baniko: Ĉu akurata? Tio estas freneza -- mi havis vere tre bonan ekskuzon.
Sklavig: Ĉu vere. Kiu estas via ekskuzo?
Baniko: Ho ne! Mi ŝparos ĝin por kiam mi efektive malfruos!
KIU KULPAS?[redakti]
Kruko kaj Jozefino disputas.
Kruko, kiu certas ke li pravas, serĉas konvinkan argumenton: Sed mi scias ke...
Jozefino interrompas: En ordo! En ordo! Sufiĉas! Mi agnoskas ke mi eraris. Mi tute kulpas.
Kruko: Ho...
Jozefino: Sed se vi amas min, vi estos galanta kaj tamen pardonpetos!
PRAVE![redakti]
Kruko kaj Jozefino disputas pri iu bagatelo.
Jozefino: Kruĉjo, Kruĉjo, Kruĉjo! Ĉu vi ne scias ke, eĉ se mi malpravas... tio tamen ne signifas ke vi pravas!?
Kruko: !?
Nenio[redakti]
Baniko: Oni diras ke “nenio estas neebla”. Tamen, ĝi estas ebla.
Kruko: Ĉu? Kiel?
Baniko: Nu, mi ja nenion faras dum la tuta tago!
Kalkuli[redakti]
Kruko plendas: Aĥ, sed prezoj daŭre grandiĝas!
Baniko: Jes ja. Mi kalkulis ke mi elpezas pli ol mi enspezas. Sed mi solvis tiun problemon.
Kruko: Ĉu vere? Ĉu vi ĉesis elspezi?
Baniko: Ne, mi ĉesis kalkuli.
Teni en suspenso[redakti]
Kruko: Diru, Banĉjo, kiel oni povas teni kretenon en suspenso?
Baniko: Mi ne scias. Diru al mi.
Kruko: Mi diros al vi morgaŭ.
Monarbo[redakti]
Kruko konsultas sian kuraciston. Post la konsulto, li ricevas la fakturon.
Kruko: He ja, ĉu mi devas pagi tiom? Ĉu vi kredas ke la mono kreskas sur arboj?
D-ro Klister: Mi scias ke la mono ne kreskas sur arboj, Kruro. Se tio ekzistus, mi tuj fariĝus arbflegisto!
Zorgoj[redakti]
Baniko ŝajne panikiĝas – li tremas kaj ŝvitas. Kruko vidas tion: Kio okazas al vi, Banĉjo?
Baniko: Mi ne povas ĉesi anksii pro ĉiuj miaj zorgoj. Mi ne povas dormi, mi nur zorgas pri la samaj aferoj denove kaj denove.
Kruko: Tio estas ridinda, Banĉjo. Sciu ke naŭdek procentoj de niaj zorgoj neniam efektiviĝas.
Baniko: Ĉu tio estas vera?
Kruko: Jes ja! Do, simple memoru tion se vi iam denove anksios.
Baniko: En ordo. Dankon.
Kruko foriras.
Baniko denove tremas kaj ŝvitas: Dek procentoj de miaj zorgoj efektiviĝos! Dek procentoj de miaj zorgoj efektiviĝos!
Hereda riĉeco[redakti]
Eta Joĉjo: Mi aŭdis ke la plej multaj riĉuloj heredis sian riĉecon.
Kruko: Do?
Joĉjo: Ek! Ek!, paĉj’, Ek! Ek!
Sekvu vian sulkon[redakti]
Kruko demandas al eta Joĉjo: Nu, kiel nun statas la lernejo, filĉjo?
Joĉjo: Iele-tiele. Sed la lernejjaro ĵus komenciĝis. Mi ŝatas trankvile sekvi la rutinon kaj trovi mian propran sulkon.
Kruko: Interese. Kaj kiom longe necesas por trovi ĝin?
Joĉjo: Kutime ĝis aprilo....
Ripoza semajnfino[redakti]
Kruko sidas en komforta fotelo, farante nenion. Alvenas eta Joĉjo: Kion vi faros ĉi-semajnfine, paĉj'?
Kruko: Ho, mi intencas simple ripozi.
Joĉjo: Sed ĉu vi ne faris tion pastint-semajnfine?
Kruko: Jes ja. Sed mi ne finis.
Ekvilibrigi la buĝeton[redakti]
Kruko: Mi pasigis la tutan nokton hieraŭ provante ekvilibrigi la familian buĝeton. Mi vere malŝategas tion.
Li turnas sin al Baniko: Kiu mastrumas la monon en via familio, Banĉjo?
Baniko: Kiun monon?
Sensukeraj[redakti]
Jozefino alvenas kun pleto: Jen, karuĉjo, mi ĵus bakis sensukerajn avenbiskvitojn.
Kruko: Kiom afable, karinjo. Kaj vi eĉ zorgas pri mia sano, ne uzante sukeron.
Jozefino: Nu, fakte, ne estis intenca – mi simple forgesis enmeti la sukeron!
Farendaĵaro[redakti]
Jozefino revenas hejmen, kaj trovas Krukon trankvile televidante.
Jozefino: Aĥ jen! Ĉu vi ankoraŭ nur sidas? Ĉu vi ne vidis ke mi lasis liston de farendaĵoj?
Kruko: Mi ja vidis ĝin, karinjo. Sed... vi ne specifis kiu devas fari ilin....
ACERSIROPO[redakti]
Baniko: Vidu, Kruk', mi volas fari propran acersiropon. Tial, mi fiksis sitelon sur la arbon, boretis la ŝelon, instalis kraneton, kaj la sebo gutetas en la sitelon.
Kruko miras.
Baniko rigardas en la sitelo: Ho, estas nenio. Tio ne ĝustas. Sed kial ĝi ne funkcias?
Kruko: Eble ĉar la arbo estas kverko....
Fumdetektilo[redakti]
Baniko rakontas: Hieraŭ vespere ni havis malgrandan incendion en la domo!
Kruko: Ĉu!? Kio okazis?
Baniko: La fumdetektilo rapide eksignalis ĝin, do ni povis rapide estingi. Ne estis multa damaĝo.
Kruko: He ja! Do, ĉu vi scias kiel la incendio ekis?
Baniko: Laŭ la fajrobrigadistoj, la incendio ekis en... la fumdetektilo!
Pagu la fakturon[redakti]
Kruko kaj Baniko tagmanĝas en restoracio. Post la manĝo, la kelnero alvenas: Jen via fakturo, sinjoroj.
Baniko: Ĉu vi bonvolos pagi ĝin?
Kruko: Kial mi?
Baniko: Ĉar mi provas ŝpari mian monon....
Maĉegi[redakti]
Kruko aŭdas strangan bruon ĉe Baniko. Li vidas ke Baniko manĝas ion, krakmaĉegante tiom forte ke oni aŭdas nur tion.
Kruko: Kion vi manĝas, Banĉjo?
Baniko ne respondas, sed nur maĉas: KRAK MAĈ MAĈ KRAK KRAK!
Baniko fine ĉesas, kaj deklaras: Jen por maldikiĝi – ju pli forte oni maĉas, des pli forbrulas la kalorioj....
ELTEDATA[redakti]
Baniko: Ve! Mi estas komplete eltedata ke ĉiuj diktas al mi kion mi devus fari.
Kruko: Ĉu? Do, kion vi faros pri tio?
Baniko: Sed mi ne scias! Kion mi devus fari, laŭ vi?
Ruze[redakti]
En "Verda Krepusko" sidas Baniko, tute ebria.
Peĉjo la verŝisto demandas: - Ĉu vi ne opinias, ke vi drinkis superflue tro multe?
- Ho jes, mi trinkis tro. Tuj mi redonos la superfluon!
FRUE LEVIĜI[redakti]
Kruko restas firme kuŝanta en sia lito.
Kruko: Mi ne volas leviĝi. Tamen, mi vere admiras homojn kiuj povas leviĝi je la sunleviĝo.
Li fine sukcesas eltiri sin el la lito, kaj malsupreniras al la kuirejo.
Jozefino: Bonan posttagmezon!
Moderna reago[redakti]
Baniko legas gazeton, kaj kolere diras: Mi skribos koleran leteron al la redaktisto, por plendi pri la hodiaŭa ĉefartikolo!
Kruko: Kio misas pri ĝi?
Baniko: Mi ne scias. Mi ankoraŭ ne legis ĝin....
Ĉu tamen mallaborema?[redakti]
Kruko plendas al Baniko: Banĉjo, vi ne faris la raportojn kiujn mi petis.
Baniko simple ŝultrumas.
Kruko, kolere: Vi estas mallaborema! Vi ne havas ambicion!
Baniko, fiere: Mi ne estas mallaborema, kaj mi havas ambicion. Mi estas ambicie neproduktema!
Pli ofte sportumi[redakti]
Baniko: Mi decidis komenci pli ofte sportumi.
Kruko ne reagas.
Baniko: Ja, mi scias – vi verŝajne lacas aŭdi min daŭre diri tion. Ĉu ne?
Kruko: Kion?
Baniko: Vi scias – mi tre ofte diras ke mi komencos sportumi. Ĉu tio ne agacas vin?
Kruko: Tute ne.
Baniko: Ho, tio estas agrabla.
Kruko: Fakte, mi simple neniam aŭskultas vin.
Antaŭsento[redakti]
Baniko: Mi havas antaŭsenton ke ĉio estos misa hodiaŭ.
Kruko: Ho, vi havas tro pesimisman sintenon.
Baniko: Jen! Vi kritikas min! Tio jam komenciĝis!
10 000 paŝoj[redakti]
Baniko havas paŝkalkulilon: Jes ja! Mi jam atingis 4 000 paŝojn!
Kruko: Ĉu jam?
Baniko: Mi legis artikolon kiu montris ke estas tre sanige fari almenaŭ 10 000 paŝojn.
Kruko: Kaj ĉu vi kredas ke vi sukcesos fari ankoraŭ 6 000 paŝojn hodiaŭ?
Baniko: Kion!? Hodiaŭ!? Ĉu tio signifas, en unu tago!?
Perdita[redakti]
Kruko kaj Baniko veturas al eksterurba kvartalo. Kondukas Baniko.
Kruko plendas: He, Banĉjo! Ni jam preterpasis ĉi tiun stratangulon. Vi estas perdita!
Baniko: Tute ne! Mi precize scias kie ni estas.
Kruko ne kredas: Ĉu vere?
Baniko: Jes ja! Mi jam alifoje perdiĝis ĉi tie!
En la sama loko[redakti]
Kruko kaj Baniko pasigas la vesperon en sia preferata drinkejo, La Verda Krepusko.
Kruko estas iom pensema: Ni ĉiam pasigas vesperojn ĉi tie. Mi estas certa ke post unu jaro, ni sidos en precize la samaj lokoj.
Baniko: Ne, ne. Mi kredas ke oni forpelos nin, antaŭ ol ŝlosi la pordon ĉi-nokte....
Perfekta pezo[redakti]
Jozefino rigardas Krukon: Via pantalono ŝajnas iom strikta, karuĉjo. Ĉu vi plipeziĝis?
Kruko: Tute ne! Mia pezo estas perfekta. Mi daŭre pezas nur 87 kilojn.
Jozefino: Ĉu 87 kilojn!?
Kruko: Sed tio estas normala por viro kun mia pezo....
Kio?[redakti]
Kruko ripozas sur la sofo.
Eta Joĉjo alvenas: Kion vi faras, paĉj’?
Kruko: Ho, mi nur finas tion kion mi komencis hieraŭ.
Joĉjo: Kio estas?
Kruko: Nenion! Multe da nenio!
Speciala miksumo[redakti]
Kruko tagmanĝas en la etkosta Griza Glaso. La kelnerino proponas la Tagan Specialaĵon: Ni rabatas je du eŭroj la prezon de nia «Miksumo» – vi povas elekti du el la sekvaj eroj: duonsandviĉo, malgranda salato, taso da supo.
Kruko: En ordo. Por mia unua ero, mi elektas duonsandivĉon; kaj por mia dua ero, mi elektas duonsandviĉon!
Ĉu vi volas danci?[redakti]
Kruko kaj Jozefino iras al dancfesto.
Dum ili dancas, Kruko diras: Sed Jonjo, vi nenion diris dum la tuta vespero.
Jozefino: Tio ne estas vera – mi diris “aj, uj” almenaŭ dekon da fojoj!
40?[redakti]
Kruko: Diru, karinjo, ĉu vi bedaŭras ke ni ne havis pli da infanoj?
Jozefino: Ho, ne! Mi pensas ke virinoj devus ne plu havi infanojn post kvardek.
Kruko: Jes ja, vi pravas! Kvardek unu infanoj estus tro multe!
NEPERFEKTAĴOJ[redakti]
Baniko: Mi ja havas miajn neperfektaĵojn, sed mi havas unu bonan kvaliton: kiam mi estas prava pri io, mi ne montras mian ĝojaĉon, sed restas humila. Ĉu ne, Kruk'?
Kruko: Mi ne scias -- ĉu vi iam estis prava?
NE REZIGNU![redakti]
Kruko vizitas Banikon: Mi aŭdis ke vi aĉetis muntendan librobretaron. Kie ĝi estas?
Baniko: Ĝi montriĝis tre malfacile muntebla, do mi komplete frustriĝis kaj rezignis.
Kruko vidas skatolon en angulo: Sed... vi eĉ ne malfermis la skatolon!
Baniko: Ja, mi facile rezignas
BONVENON[redakti]
Kruko: Mi ĵus aĉetis novan pordomaton, karinjo. Sur ĝi estas la vorto "Bonvenon". Venu vidi ĝin.
Jozefino iras al la enirpordo, kaj trovas ke la pordomato estas sur la endoma flanko: Sed, ĝi devus esti ekstere. Kial mi metis ĝin ene?
Kruko: Ĉar mi preferas kiam la gastoj foriras!
Saĝeco[redakti]
Baniko: Aŭskultu – «Nia plej granda problemo hodiaŭ estas tro multaj fontoj de informoj, sed ne sufiĉe da fontoj de saĝeco».
Kruko: Ho, tre saĝe! Kie vi trovis?
Baniko: Mi trovis en Anekdotoj en Esperanto!
Kruko: He ja! Ni ja devas preni saĝecon de tie kie ni trovas ĝin!
Memhelpo[redakti]
Baniko ofte havas problemojn, kaj Kruko multe helpas lin.
Baniko: Mi vere aprezas ĉion kion vi faris por mi, Kruk’. Kaj mi ĉion repagos, iam, kiam mi eksukcesos, kaj havos monon.
Kruko: Mi scias ke vi estas sincera, Banĉjo. Sed vi nur sidadas kaj revas! Vi devas ekstari, ekagi, por memhelpi vin!
Subite, Baniko ekstaras kaj prenas sian mantelon: Vi tute pravas! Mi memhelpos min!
Kruko: Sed kien vi iras?
Baniko: Mi eliras por aĉeti loteri-bileton!
Forgesita datreveno[redakti]
Kruko: Kio novas?
Baniko, riproĉe: Vi nenion faris por mi hieraŭ! Estis mia naskiĝdatreveno!
Kruko: Ho ve, mi komplete forgesis!
Baniko: Do?
Kruko: Do, ni vidu por venontjare!
Kia kondiĉo?[redakti]
Baniko estas mishumora: Aĥ ve! Mi maljuniĝas kaj perdas mian fizikan kondiĉon! Se nur mi povus rejuniĝi kaj rehavi mian bonan fizikan kondiĉon!
Kruko: Ne zorgu, Banĉjo. Laŭ mia kalkulo, vi neniam havis bonan fizikan kondiĉon.
Nekontentigebla[redakti]
Kruko tagmanĝas en la Griza Glaso.
La kelnerino alportas la pladon. Kruko ekmanĝas.
Kruko: He, ĉi tiu supo estas tro densa.
Kelnerino: Ne estas supo, sed raguo.
Kruko: Aĥ. Do, ĝi estas tro maldensa!
Pura kuirejo[redakti]
Kruko purigas la kuirejon.
Jozefino: Ho, karuĉjo, dankon ke vi purigas la kuirejon.
Kruko: Nedankinde, karinjo. Ni ĉiuj devas helpi, ĉu ne?
Kruko finas kaj foriras. Jozefino komencas purigi.
Eta Joĉjo rimarkas tion: Sed panjo, kial vi purigas la kuirejon? Paĉjo ĵus purigis ĝin.
Jozefino: Nu, Joĉjo, sciu ke ekzistas paĉjopura, kaj ekzistas panjopura!
Ŝanca[redakti]
Baniko: Hieraŭ mi trovis 20-eŭran bileton sub kuseno de la kanapo.
Kruko: He ja, tio estis via bonŝanca tago!
Baniko suspiras: Tiam mi rigardis sub la alia kuseno, kaj trovis... nepagitan gasfakturon je 120 eŭroj!
ĈIUTAGA AFABLAĴO[redakti]
Baniko: Oni diras ke oni devus provi fari unu afablaĵon ĉiutage.
Kruko: Do?
Baniko: Do, ĉiutage kiam mi iras al la kafejo, mi pagas la trinkaĵon de la persono kiu vicas malantaŭ mi.
Kruko: Hm.
Baniko: Kaj vi, Kruk'?
Kruko: Mi provas vici malantaŭ vi...
PLI ALTA[redakti]
Kruko volas mezuri la altecon de eta Joĉjo. Li metas la knabon kontraŭ muron, kaj faras krajonstrekon je la alteco de lia kapeto. Tiam li komparas la strekon kun aliaj jam faritaj dum la jaroj.
Kruko: He ja, knaĉjo -- vi daŭre pli altiĝas.
Joĉjo: Mi esperas ke mi fariĝos multe pli alta!
Kruko: Kial? Ĉu vi volas ludi basketbalon?
Joĉjo: Ne ne. Mi simple volas povi vidi kien mi iras!
AFABLA KAJ MALAVARA[redakti]
Baniko: Diru, Kruk' -- kiu estas la sekreto pri feliĉeco?
Kruko: Facile, Banĉjo. La sekreto estas esti afabla kaj malavara al aliaj homoj.
Baniko: He ja, tuj post kiam mi eliros, mi estos afabla kaj malavara al la unua persono kiun mi renkontos.
Kruko etendas malfermitan manplaton: Kial atendi?
Kiom da kiloj?[redakti]
Jozefino: Ĉu vi aŭdis? S-ino Pugeg forigis 85 kilogramojn.
Kruko: Ĉu? Mirinde! Kiel ŝi faris?
Jozefino: Ŝi forlasis sian edzon!
LA GRAVAĴOJ[redakti]
Kruko kaj Baniko diskutas pri familiaĵoj.
Baniko: Kiam ni geedziĝis, Rozino akceptis ke ŜI okupiĝu pri la malgravaĵoj, dum MI zorgu nur pri la gravaĵoj.
Kruko: Interesa aranĝo. Ĉu bone funkciis?
Baniko: Ĝis nun, verŝajne neniam okazis gravaĵo....
MALFELIĈULO[redakti]
Baniko mismienas.
Kruko: Kio okazas ĉe vi, Banĉjo?
Baniko: Mia vivo estas enuiga kaj malgaja kaj mizera.
Kruko: Nu, plibonigu ĝin!
Baniko: Mi ne povas. Kulpas ĉiuj kretenoj ĉirkaŭ mi!
Kruko: Ne, ne. Via feliĉeco estas via propra respondeco.
Baniko: Ĉu?
Kruko: Jes.
Baniko: Kaj kiu kreteno faris tiun regulon!?
ĈU VEKITA?[redakti]
Meze de nokto, Kruko kaj Jozefino kuŝas en la lito. Ambaŭ iom moviĝas.
Kruko: Ĉu vi estas vekita, Jonjo?
Jozefino: Jes. Mi ne sukcesas dormi.
Kruko: Ankaŭ mi. Mi ĵus havis strangan sonĝon.
Jozefino: Ankaŭ mi.
Kruko: Mi sonĝis ke mi estas malsata. Do mi iris en la kuirejon. Sed kiam mi malfermis la fridujon, mi ne povis decidi kion mi volas. Do, mi simple staris tie, gvatante la fridujon por longa tempo.
Jozefino: Jes, mi scias. La lumeto de la malfermita fridujo vekadis min!
Reĝa sonĝo[redakti]
Kruko alvenas en la kuirejon por matenmanĝi. Jozefino jam sidas ĉe la tablo.
Kruko: Bonan matenon, karinjo! Ĉu vi bone dormis?
Jozefino: Jes. Kaj mi havis la plej mirindan sonĝon.
Kruko: Ĉu? Pri kio temis?
Jozefino: Mi estis reĝino, kaj mi vivis en luksega palaco. Mi pasigis la tagon apud la naĝbaseno, dum lakeo plenumis ĉiun mian deziron.
Kruko: He ja! Kaj mi supozas ke mi estis la reĝo, ĉu?
Jozefino: Ne, ne. Vi estis la lakeo!
KIE VI IMAGAS VIN?[redakti]
Kruko: Diru, Banĉjo -- kie vi imagas vin post dek jaroj?
Baniko: Kion!? Sed Kruko, mi eĉ ne imagas min post dek minutoj!
KIO MALALTIĜAS?[redakti]
Tamen mi estas tute kontenta je almenaŭ la jena fakto, ke Kruko konsultas kuraciston, kiu faras plurajn esplorojn.
D-ro Klister: Nu, Kruko, via pezo altiĝas, via sangopremo altiĝas, kaj via kolesterolo altiĝas.
Kruko: Ĉu nenio malaltiĝas?
D-ro Klister: Jes -- via stomako.
Kronado[redakti]
Kruko kaj Baniko diskutas pri la nova brita reĝo.
Baniko: Do, hodiaŭ estas la kronado de Karlo IIIa.
Kruko: Jes ja. Mi legis ke li volis nur iom malgrandan ceremonion, kun nur 2'000 gastoj.
Baniko: Nur 2'000?
Kruko: Jes. Kaj tio klarigas ĉion!
Baniko: Tio klarigas kion?
Kruko: Ke ni ne ricevis invitilon...
DAŬRA ZORGO[redakti]
Baniko: Ho Kruko, konsilu al mi!
Kruko: Pri kio?
Baniko: Mi vivas en konstanta timo kaj zorgo, ĉiutage de la momento kiam mi ellitiĝas matene, ĝis la momento kiam mi reenlitiĝas vespere. Kion mi faru!?
Kruko: Tutsimple, restu en la lito.
SUBTENGRUPO[redakti]
Baniko alvenas mismiene: Finfine, mi ne tre ŝatas min mem.
Kruko: Eble vi devus aniĝi al subtengrupo.
Baniko: Ĉu subtengrupo? Ĉu troviĝas ĉi tie?
Kruko: Jes ja. Estas multaj aliaj personoj ĉi tie ankaŭ kiuj ne tre ŝatas vin....
Vivespero[redakti]
Kruko kaj Baniko babilas.
Kruko: Ĉu vi sciis ke en la dekkvina jarcento, la plej multaj homoj estis mortintaj pli junaj ol ni.
Baniko: Ĉu?
Kruko: La meza vivespero estis ĉirkaŭ 33 jaroj. Imagu, do, se ni estus mortintaj je tiu aĝo, ĉiujn gravajn aferojn kiujn ni ne estus farintaj.
Kruko kaj Baniko silente konsideras tiun dum momento.
Baniko: Fakte, mi kredas ke mi jam preterpasis la pinton je ĉirkaŭ 25-jara.
Malmola[redakti]
Kruko tagmanĝas en La Griza Glaso.
Li diras al la servistino: Mi bezonas pli akran tranĉilon.
Servistino: Ĉu via viando estas tro malmola?
Kruko: Mi ne scias. Mi ankoraŭ provas tranĉi la terpomojn....
(MAL)PURA[redakti]
Kruko ripozas. Alvenas Jozefino: Kruko, ĉu vi jam purigis la kelon, kiel mi petis?
Kruko: Mi faru demandon: "Se ĉambro estas malpura sed neniu vidas ĝin, ĉu ĝi plu estas malpura?"
Jozefino: Bona demando. Nun mi faru demandon: "Se viro estas malsata, sed neniu donas al li manĝaĵon, ĉu li plu estas malsata?"
Kruko ekiras al la kelo....
KIAM VI KOMPRENOS?[redakti]
Baniko mismienas.
Kruko: Kio estas ĉe vi, Banĉjo?
Baniko: Aĥ, kiam mi estis etulo, mi volis kompreni kio estas la vivo. Mia panjo diris, ke mi komprenos kiam mi estos plenkreska. – Kiam mi estis iom pli aĝa, mia paĉjo diris ke mi komprenos kiam mi estos pli aĝa. – Kiam mi estis adoleskanto, mia pliaĝa fratino diris ke mi komprenos kiam mi pergajnos mem mian vivon. – Sed kiam mi finfine komprenos!?
Kruko: Kiam vi devos mensogi al infano....
Trolviro[redakti]
Kruko paŝas en la strato kiam li ekvidas flugantan viron en bunta kostumo.
La viro alteriĝas apud Krukon: Saluton, mi estas superheroo. Mi nomiĝas Trolviro.
Kruko: Ĉu Trolviro? Kiu estas via superpovo?
Trolviro: Mi kapablas diri al vi kiom vi malpravas.
Kruko: Malprava pri kio?
Trolviro: Pri ĉio!
Kruko ekforpaŝas: Ne dankon, mi jam havas edzinon!
ĈIO PASOS[redakti]
Baniko panikiĝas: Aĥ ve! Ĉie estas nur problemoj, malfacilaĵoj, katastrofoj, virusoj, militoj! Kion ni povas fari!?
Kruko, filozofe: Vi bezonos memori nur unu aferon.
Baniko: Kio estas?
Kruko: Ke ĉio tio pasos.
Baniko: Ĉu vere?
Kruko: Jes, mi promesas.
Baniko: Ho, dankon.
Kruko: Kaj poste venos multaj tutnovaj problemoj!
Ĉu pli ol ĉio?[redakti]
Kruko kaj Jozefino sidas sur la sofo antaŭ la televidilo. Subite, Kruko diras: Jonjo, mi amas vin pli ol ĉio en la mondo!
Jozefino: Kion vi diris!?
Kruko: Mi diris ke mi amas vin pli ol ĉio en la mondo. Ĉu vi havas aŭdproblemon?
Jozefino: Ne ne. Mi simple ŝategas aŭdi vin diri tion!
TRAFITA![redakti]
Kruko sidas sur la kanapo, televidante.
Jozefino preterpasas, zorge rigardas la kapon de Kruko, kaj diras: Ho! Ne moviĝu! Ŝi prenas apudan gazeton, rulas ĝin, kaj per ĝi forte frapas la verton de Kruko: Jen, trafite!
Kruko krias: Aj! Sed kio estis!?
Jozefino: Ega amuziĝo!
Ŝi ĉiam pravas[redakti]
Jozefino avertas Krukon: Atentu, karuĉjo, sed eta Joĉjo rigardas ĉion kion vi faras. Vi devas agi kiel bona ekzemplo por li.
Kruko: Jes ja, karinjo. Kiel ĉiam, vi tute pravas.
Poste li flustras al Joĉjo: Jen bona ekzemplo kiel agi – ĉiam diri ke la edzino pravas....
Adiaŭ-festo[redakti]
Kruko: Mi aŭdis ke Miĉjo Mojosa forvojaĝos dum la tuta somero.
Baniko: Ja, li foriras jam la 29an. Do, ni organizas grandiozan adiaŭ-feston.
Kruko: Bonega ideo. Kiam ĝi okazos?
Baniko: La 30an!
ĈU NE INTERESVEKA?[redakti]
Kruko: Ĉu vi ne opinias ke via vivo dum la pasinta jaro estis simple troege enuiga?
Baniko: Nu, mi supozas ke tio dependas je kiel oni difinas la vorton "enuiga".
Kruko: Vi pravas. Trovu ĝin en vortaro.
Baniko prenas la Plenan Elpensitan Vortaron, serĉas la vorton, kaj trovas: "Enuiga (adj.): via vivo."
ĜUSTE FARITE[redakti]
Kruko instruas al eta Joĉjo: Sciu, Joĉj', ke se vi volas ke io estu ĝuste farita, mem faru ĝin!
Joĉjo: Ĉu?
Kruko: Jes ja. Sed bonŝance, plej multaj aferoj ne bezonas esti ĝuste faritaj!
ĈU LI SOIFAS?[redakti]
Kruko kaj Baniko kune komercovojaĝas, kaj devas tranokti en hotelo. Enlitiĝonte, Baniko metas du glasojn sur sian noktotableton: unu plena je akvo, la alia malplena.
Kruko scivolas: Kial vi metas du glasojn, Banĉjo?
Baniko: Mi ofte vekiĝas en la nokto; foje mi soifas, foje ne.
ĈU LI RIPARIS?[redakti]
Estas pluraj domtaskoj farendaj, sed Kruko preferas ripozi; do li prokrastas.
Jozefino ironias: Mi supozas ke hodiaŭ vi prokrastos ripari la rompitan fenestron en nia dormoĉambro...
Kruko: Nenial ajn, karinjo. Hodiaŭ mi prokrastos ripari la tegmenton. Mi prokrastis ripari la fenestron hieraŭ!
Denove[redakti]
Kruko prilaboras ion sur la kuireja tablo.
Jozefino: Kion vi faras, Kruĉjo?
Kruko: Mi provas ripari telereg-aŭtomobileton de Joĉjo.
Jozefino: Ĉu vi sukcesas?
Kruko: Ne, mi ne estas tre bonŝanca ĉi tie.
Jozefino: He ja, tiu knabo tiom maldelikate traktas siajn ludilojn. Li ne rajtas atendi ke vi riparos ĉiun rompitan ludilon, ĉu?
Kruko: Ne. Sed ne diru ion al li pri ĉi tio -- li ankoraŭ ne scias ke mi rompis ĝin....
MI PENSAS![redakti]
Baniko: Aŭskultu, Kruko: mi ne plu zorgas pri kion vi pensas. De nun, gravas nur tio kion mi pensas! Ĉu vi kaptas!? Gravas kion mi pensas, ne kion vi pensas!
Kruko: ??
Baniko: Do, kion vi pensas pri tio?
Ne malkaŝu la finon![redakti]
Kruko kaj Jozefino disputas pri financaĵoj dum la tuta vespero.
Kruko: Ho, vidu, Jonjo – estas malfrue. Mi sugestas ke ni finu nian disputon morgaŭ matene.
Jozefino: En ordo.
Ili pretiĝas por enlitiĝi.
Subite, Jozefino aldonas: Sed mi malkaŝos la finon – vi ne venkos. Bonan nokton.
SINCERA FLATO[redakti]
Baniko: Mi aŭdis sentencon ke imitado estas la plej sincera formo de flatado.
Kruko: Ha, mi diris tion al vi hieraŭ. Sed mi memoris ĝin ĉar VI diris ĝin pasinta-semajne.
Baniko: Tio estas ĉar VI diris ĝin pastinta-monate.
Kruko: Fakte, ni ripetas tiun malnovan sentencon de pli ol jaro!
Baniko Ni do vere alte taksas unu la alian, ĉu ne?
Kruko: Ne, ne. Ni simple estas mallaboremaj senpensuloj.
BONEGAJ BILETOJ[redakti]
Kruko: Ho, Jonjo, vidu! Mi ĵus aĉetis du biletojn en la unua sidrango!
Jozefino: Bonege, karuĉjo. Por kiu spektaklo?
Kruko: Via estas por la operteatro, kaj mia estas por la sportareno....
NE KRITIKU![redakti]
Jozefino plendas al Kruko: Vi neniam aŭskultas min!
Kruko: Sed vi ĉiam nur kritikas min!
Jozefino: Se vi aŭskultus min, vi scius ke mi ne ĉiam kritikas vin!
Kruko pensas, sed saĝe ne voĉdiras: Mi scias ke vi ĉiam kritikas min. Vi ja estas mia edzino!
VIV-ATINGOJ[redakti]
Kruko: Banĉjo, ĉu restas al vi io kion vi ankoraŭ ne atingis en via vivo?
Baniko: Ne.
Kruko: Do, vi jam atingis ĉion kion vi volis, ĉu?
Baniko: Ne.
Kruko: ???
Baniko: Mi neniam volis atingi ion ajn.
Kruko: Ha, tio estas alia afero.
Baniko: Mi ĉiam kredis ke la celo de vivo estas manĝi kaj dormi....
PUŜLEVOJ[redakti]
Baniko: Hodiaŭ en gimnastikejo mi rigardis viron fari cent puŝlevojn.
Kruko: Ja multe.
Baniko: Ĉu vi kredas ke vi povas fari tion.
Kruko: Jes ja, senprobleme. Mi povas rigardi iun fari eĉ ducent puŝlevojn!
FORGESEMA[redakti]
Kruko: Banĉjo, ĉu vi povas diri al mi kie renkontiĝas la Klubo de Forgesemuloj?
Baniko: Ne, mi ne povas.
Kruko: Kial ne?
Baniko: Ĉar mi ja estas ano!
PLENA GARAĜO[redakti]
Baniko: Kruk', mi devas purigi kaj aranĝi mian garaĝon, por fari iom da spaco por mia aŭto.
Kruko rigardas la ĝaraĝon -- ĝi estas tro plena je skatoloj, kestoj, kaj ĉiaj spacprenaj fatrasoj.
Baniko: Ĉu vi povas helpi?
Kruko: Mi havas pli bonan ideon. Konstruu novan garaĝon!
Amo[redakti]
Baniko promenas en la urba zoo, kiam li neatendite vidas Krukon.
"Kion mi vidas?" li ekvoĉas. "Kion vi faras ĉi tie en la zoologia ĝardeno?"
"Chit!" Kruko flustras. "Mi ĉi tie havas rendevuon kun Lio!"
"Sed ŝajne ŝi forgesis vin...." Baniko moketas.
"Laŭŝajne," Kruko malĝoje respondas, "kvankam ŝi precize skribis: 'Estu je la tria antaŭ la baseno de la hipopotamo; vi certe ne estos senakompana.'"
Tintilar'[redakti]
Baniko kantetas: – "Tintilar', tintilar', ĉiam tintilar'. – Tintilar', tintilar', ĉiam tintilar'. – Tintilar', tintilar', ĉiam tintilar'...."
Kruko incitiĝas: Banĉjo, iam vi devos lerni la tutan kanton!
Akurateco[redakti]
Baniko alvenas al la laborejo.
S-ro Sklavig, la estro: He ja, estas nur la 7a30, Baniko. Ne estas via kutimo alventi tiom frue por la laboro.
Baniko: Jes, mi scias kiom gravas al vi akurateco. Do, mi decidis alveni frue por prepari la gravan kunsidon je la 8a.
Sklavig: Baniko, tiu kunsido okazis hieraŭ!
AVERAĜA[redakti]
Kruko: Jen nova apo kiu povas klasi nin laŭ nia "averaĝeco". Aĥ, tio tedas min!
Jozefino: Kial do? Mi trovas interesa konstati ĉu mi estas "laŭnorma".
Kruko: Sed vidu -- averaĝa enspezo, averaĝo ŝparaĵo, averaĝa ŝuldaĵo, averaĝa televidado, averaĝa pezo, ktp. ktp.
Jozefino: Do?
Kruko: Sed mi ĉiam estas ĉu multe super averaĝo, ĉu multe sub averaĝo -- kaj ĉiam en la malbona direkto!
NENIO[redakti]
Baniko: Kruk', mi scias ke ni ofte disputas. Sed mi sincere volas ke vi sciu ke estas nenio kion mi ne farus por vi!
Kruko: Mi bone scias tion, Banĉjo. Ja nenio estas ĉio kion vi iam faris por mi!
Aŭskultu![redakti]
Baniko aŭskultas muzikon uzante orelaŭskultiletojn kiuj ŝtopas la orelojn.
Kruko vidas tion kaj avertas: Atentu, Banĉjo, kiam oni aŭskultas muzikon per orelaŭskultiloj, oni ne fortigu la sonon, ĉar tio povus misafekti la aŭdadon. Longa aŭdado de fortaj sonoj estas danĝera!
Baniko: Ĉu vi parolas al mi?
NOVJARA DECIDO[redakti]
Baniko: Ĉu vi faris novjaran decidon, Kruk'?
Kruko: Jes ja. Mi decidis ke ĉi-jare mi pli multe sportumos.
Baniko: Brave.
Kruko: Kaj mi decidis ankaŭ pli multe mensogi.
FRAKASO[redakti]
Kruko kaj lia filino, adoleksa Amando, prepariĝas por eliri.
Jozefino: Kien vi iras?
Kruko: Mi faros konduk-lecionon al Amando. Deziru al ni bonŝancon, ĉar ni bezonos!
Jozefino: Kial do? Ŝi neniam kaŭzis frakason.
Kruko: Tamen jes! Ĉiufoje kiam mi lasas ŝin konduki... mi iĝas frakasita!
BONAN VOJAĜON![redakti]
Baniko: He ja, mi havas aventureman animon! Vere, Kruk', mi ĵuras ke se mi havus pli da mono, mi pasigus la ceteron de mia vivo vojaĝante al malproksimaj landoj.
Kruko: Ĉu vere? Ĉu vi vere farus?
Baniko: Jes ja! Oni ne plu vidus min ĉi tie!
Kruko: Do, kiom da mono necesus por tio...?
MONPLENA POŜO[redakti]
Eta Joĉjo havas problemon kun matematiko, kaj lia patro decidas helpi lin.
Kruko: Nu, vidu Joĉj', ni komencu per tre simpla aritmetika ekzerco. Ni diru ke vi metas la manon en unu poŝon de via jako, kaj vi elprenas 5-eŭran bileton.
Joĉj': Bone, paĉj'.
Kruko: Tiam vi metas la manon en la alian poŝon, kaj elprenas alian 5-eŭran poŝon. Kion vi do havas?
Joĉjo: Certe ne mian jakon!
ĜENTLEMANO[redakti]
Rozino rakontas al Jozefino: Baniko restas ĝentlemano. Li ĉiam malfermas la pordojn por mi.
Jozefino: Ankaŭ Kruko -- sed nur kiam mi foriras.
NEMALŜLOSEBLA[redakti]
Baniko: Hodiaŭ mi butikumis en la aĉetcentro. Sed poste mi ne sukcesis malŝlosi la aŭton.
Kruko: Kion vi faris?
Baniko: Mi vokis seruriston.
Kruko: Ĉu li sukcesis malŝlosi?
Baniko: Ne. Sed li sukcesis determini ke mi provis malŝlosi la malĝustan aŭton....
EFIKA EKZERCADO[redakti]
Kruko trovas Banikon kuŝantan sur la planko.
Kruko: Kion vi faras, Banĉjo?
Baniko: He, vi ja scias ke la jarfinaj festoj alproksimiĝas, kun multe da manĝado kaj... kilogramoj.
Kruko: Do?
Baniko stariĝas: Do, mi komencis nun fari sidrektiĝojn, por prepari mian ventron.
Kruko: Tre bone, ulo. Sed ĉu vi vere kredas ke sufiĉas unu kaj duona sidrektiĝo?
NEGATIVE[redakti]
Kruko: Baniko, vi havas tiom negativan sintenon!
Baniko: Tute ne!
LIPHAROJ[redakti]
Baniko rigardas sin en spegulo: Sciu, Kruk', ke mi pripensas eble kreskigi al mi lipharojn.
Kruko: Ĉu lipharojn?
Baniko: Kion vi opinias? Kiel mi aspektus kun lipharoj?
Kruko: Vi aspektus kiel kompleta kreteno... kun lipharoj.
BONGUSTA, ĈU?[redakti]
Kruko vidas grandan poton sur la kuirilo. Li rigardas, kaj vidas ian oranĝkoloran saŭcon. Pro scivolo, li prenas kuleron kaj gustumetas. Ĝuste tiam Jozefino eniras la kuirejon: Kion vi faras?
Kruko: Ho, via saŭco bezonas iomete pli da salo.
Jozefino: Sed kial mi volus meti salon en tiun tinkturon?
MALRAPIDVOREJO[redakti]
Baniko decidas tagmanĝi en la kosteta restoracio Kiel ĉe Panjo. Sur la manĝokarto staras "Hodiaŭa specialaĵo".
Baniko: Kio estas via "Hodiaŭa specialaĵo"?
Kelnerino: Estas brezita bovaĵo laŭ hejma kuirmetodo. Ni malrapide brezas ĝin dum ses horoj.
Baniko: Tio ŝajnas bongustega, sed mi ne povos mendi ĝin. Mi havas nur duonhoron por manĝi.
Patkukoj[redakti]
Jozefino: Mi kuiris patkukojn por la hundo ĉi-matene.
Kruko: Kial vi faris tion?
Jozefino: Ja, ĝi ne scipovas fari patkukojn!
POSTENTITOLO[redakti]
Baniko hejmenvenas. Lia edzino Rozino demandas: Kia estis via labortago hodiaŭ?
Baniko: Nuuuu, malsame.
Rozino: Ĉu "malsame"?
Baniko: La estro ŝanĝis mian postentitolon.
Rozino: De kio al kio?
Baniko: De "dungita" al "maldungita".
ĈU VI FRIPONAS?[redakti]
Kruko kaj Baniko ofte disputas pri diversaj aferoj. Kruko ĉiam venkas.
Lio, la sekretaro, demandas al Baniko post tia disputo: Sed kial Kruko ĉiam venkas en viaj disputoj?
Baniko: Li ĉiam friponas por venki.
Lio: Ĉu friponas?
Baniko: Jes. Li uzas verajn faktojn kaj saĝan prudenton!
Saĝdentoj[redakti]
Kruko tenas la vangon kaj ĝemas: Ho ve, mia dento doloregas al mi. Mi devos iri al dentisto, kaj mi tre malŝatas tion.
Baniko: Mi memoras ke kiam mi estis adoleska, oni eltiris al mi ĉiujn saĝdentojn.
Kruko: He ja, tio klarigas multon!
BRUO[redakti]
Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, drinkante kelke da. Sed hodiaŭ ĉeestas ia bruega muzikogrupo. Oni nenion povas aŭdi krom ĝi. Baniko plendas: Estas tiom laŭtege ĉi tie ke mi eĉ ne kapablas pensi!
Kruko: Ĉu? Kaj kiun pretekston vi trovas en aliaj okazoj?
SOOOOOLA[redakti]
Baniko estas ofte iom tro serioza.
Kruko: Vi devos lerni ridi pri vi mem.
Baniko: Ĉu?
Kruko: Jes. Mi ne povas ĉiam fari tion sola!
KIEL PURIGI KELON[redakti]
Kruko vizitas Banikon en lia garaĝo.
Baniko: Mia edzino neniam kontentas! Ŝi insistis ke mi purigi la kelon, kaj mi ja faris.
Kruko: Do?
Baniko: Mi apenaŭ finis, kiam ŝi insistaĉis ke mi purigu ankaŭ la garaĝon.
Kruko: Nu, ĝi fakte estas tre malorda. Estas diversaj aĵoj ĉie.
Baniko: Normale. Ĉi tien mi metis ĉion kion mi prenis el la kelo!
PARDONPETO[redakti]
Jozefino plendas al Kruko: Ĉinokte mi sonĝis ke vi estis ege malafabla al mi!
Kruko: Ĉu vi ŝonĝis tion? Li ekkuŝiĝas sur la sofo.
Jozefino: Sed kion vi faras nun?
Kruko: Mi dormos, kaj en mia sonĝo mi pardonpetos al vi!
DUM KLIMATVARMIĜO[redakti]
Kruko: Ĉu vi scias kiom rapide la glaĉeroj kaj bankizoj fandiĝas? Baniko: Ne panikiĝu, ĉio estas en ordo. Mi havas multajn glacierojn en la fridujo!
Klarigo[redakti]
Kruko kaj Jozefino revenas hejmen post butikumo.
Kruko parolas al la infanoj: He ja, tre stranga afero ĵus okazis al ni.
Eta Joĉjo kaj adoleska Amando: Kio?
Kruko: Nu —
Jozefino interrompas: Lasu min klarigi ĝin.
Kruko: En ordo.
Jozefino heziteme rakontas: Estis kvazaŭ, nu, estis kvazaŭ... Ŝi turniĝas al Kruko: Kiel vi klarigus tion...?
HEREDITA[redakti]
Baniko: He, ĉu vi sciis ke milionuloj kiuj mem gajnis sian monon, estas pli feliĉaj ol tiuj kiuj heredis ĝin?
Kruko: He ja, mi tamen kredas ke mi volonte povus suferi la tristecon kaj neelteneblan kordoloron kaŭzitan de heredita mono....
MEMMALKOVRO[redakti]
Aleĉjo, la juna bofrato de Kruko: Mi ne sukcesas havi amrilaton. Sed tio estas en ordo, ĉar tio donas al mi pli da tempo por memmalkovro.
Kruko: Tio estas tre saĝa eldiro. Do, kion vi malkovris pri vi?
Aleĉjo: Ke mi volas havi amrilaton.
SEKRETA ADMIRANTINO[redakti]
Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, drinkante kelke da.
Subite, Baniko flustras al Kruko: Vidu tiun belulinon aliflanke. Ŝi daŭre rigardetas min.
Kruko skeptikas: Ĉu vi kredas?
Baniko: Jes. Mi kredas ke mi havas sekretan admirantinon.
Kruko: Nu, se ŝi admiras vin, ŝi estas sufiĉe saĝa por teni ĝin sekreto!
KOMERCA KONO[redakti]
Baniko: Mi lernis gravan regulon en komerco -- estas pli grave kiun vi konas, ne kion vi scias!
Kruko: Prave. Kaj kiun do vi konas?
Baniko suspiras: Neniun....
KARIERTABELO[redakti]
Aleĉjo, la juna bofrato de Kruko, vane serĉas dungiĝon.
Kruko: La dungontoj multe atentas la kariertabelon. Kaj mi pensas ke vi devus reredakti la vian.
Aleĉjo: Ne, mi certas ke ĝi taŭgas.
Kruko: Vidu, vi skribis "fanatike atenta je detaloj".
Aleĉjo: Ĉu tio ŝajnas ke mi fanfaronas?
Kruko: Ne, ne. Sed vi skribis ĝin... dufoje!
MOTIVADO[redakti]
Baniko provas motivi sin por iri al la laborejo. Li faras liston de motivoj.
"1. Evoluigi utilajn kapablojn."
Li relegas, skuas la kapon, kaj forstrekas.
"2. Imponi la estron per via fidindeco."
Li relegas, skuas la kapon, kaj forstrekas.
"3. Plialtiĝi en rango, por prepari belan karieron."
Li relegas, skuas la kapon, kaj forstrekas.
"4. Eviti malsatmorton."
Li ekstaras kaj ekiras al la laborejo: He ja, mi sciis ke finfine io motivus min!
VI ĈIAM VENKAS[redakti]
Kruko kaj Baniko ludas Skrablon.
Kruko vicas: Jen, mia lasta litero. Mi venkas!
Baniko, mishumore: Sed vi ĈIAM venkas, Kruk'. Kio estas via sekreto?
Kruko: Facile -- mi ludas kontraŭ VI !
SAĜA KONSILO[redakti]
Kruko kaj eta Joĉjo promenas. Kruko sentencas: Joĉjo, se vi ne sukcesas ion je la unua provo, vi devas re- kaj reprovi.
Joĉjo: Ha, mi komprenas! Panjo insistis ke vi donu al mi saĝajn konsilojn. Mi promesas ke mi diros al ŝi ke vi faris.
Kruko: Dankon, filĉjo. Sed... ĉifoje, ne subridu kiam vi diros al ŝi.
PLEJ POZITIVA KVALITO[redakti]
Kruko: He Banĉjo, ĉu vi scias kiu estas via plej pozitiva kvalito?
Baniko: He... ne. Diru al mi.
Kruko: Vi ne havas ĝemelon.
ĈU LI ĈIAM PRAVAS?[redakti]
Baniko koleras ĉar Kruko trovis eraregon en lia laboraĵo.
Baniko: Aĥ, vi kredas ke vi ĉiam pravas!
Kruko: Ĉu vi pensas ke mi kredas tion?
Baniko: Jes ja, vi agas kvazaŭ vi kredas ke vi ĉiam pravas!
Kruko ŝultrumas: Nu, tio ŝajnas tiel, nur ĉar mi fakte ĉiam pravas!
ĈU ŜI KOMPRENAS?[redakti]
Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, drinkante kelke da. Ili trafas amikon Morĉjo, drinkemulo kun familiaj problemoj.
Morĉjo estas malgaja: Ho ve, mi edzino ne komprenas min.
Baniko: Malagrable.
Morĉjo: Kaj kiel pri via edzino?
Baniko: Sed mia edzino tute ne konas vin.
ĈU VI PAROLAS AL VI MEM?[redakti]
Kruko havas la kutimon ofte paroli al si, eĉ kiam aliaj ĉeestas.
Baniko: Kruk', mi ne volas ofendi vin, sed vi neniam vidos min paroli al mi mem.
Kruko: Kompreneble, Banĉjo – ĉar vi neniam havas ion inteligentan por diri!
Geedziĝo[redakti]
Kruko kaj Jozefina konkubas dum multaj jaroj, kaj ĉio glatas. Subite Jozefina, legante romantikan viringazeton, diras: Kruko, kial ni ne geedziĝu? Kruko respondas: Ĉu vi frenezas? Kiu volus edziĝi kun vi au mi? ;o)
PLENA DISPUTO[redakti]
Kruko kaj Jozefino disopinias pri iu domafero, kaj la diskuto iom varmiĝas.
Kruko: Ĉu ĉi tiu malakordo vere devos ekspansii en plenan disputon?
Jozefino: Kompreneble ke ne, karuĉjo.
Kruko: Ha, bone....
Jozefino: Mi estas tute preta trankvile atendi ĝis vi komprenos ke vi estas komplete freneza!
BONA KAJ ORIGINALA[redakti]
Baniko verkis novan libron, kaj montras la manuskripton al Kruko.
Kruko legas: Banĉjo, via nova manuskripto estas kaj bona kaj originala.
Baniko: Ĉu vi pensas?
Kruko: Sed... la parto kiu estas bona ne estas originala, kaj la parto kiu estas originala ne estas bona!
VENDREDA VESPERO[redakti]
Kruko: Nu, Jonjo, kion vi opinias pri mia propono manĝi en restoracio kaj poste iri al kinejo?
Jozefino: Ĉu eliri en vendreda vespero? Kutime vi volas nur mendi picon kaj televidi.
Kruko: He ja, sed la kabla televido paneas!
PRINTITAJ REZULTOJ[redakti]
Kruko iom misfartas, do konsultas la kuraciston. La kuracisto faras plurajn ekzamenojn, kaj poste alvenas kun la rezulto-printaĵo.
D-ro Klister: Nu, Kruko, la rezulto de viaj ekzamenoj aspektas bonege!
Kruko: Bone, do mi sanas, ĉu?
D-ro Klister: Ne, mi celas ke la rezulto estis printita per mia nova printilo. Vidu ĉi tiujn elstarajn kolorojn kaj klaran nigron. Li aldonas: Sed vi, aliflanke, estas tre malsana....
PUŜLEVOJ[redakti]
Baniko: Mi komencis fari sport-ekzercadon ĉiumatene.
Kruko: Ĉu vere? Mi gratulas.
Baniko: Post dudek tagoj, mi sukceis fari kvardek puŝlevojn hodiaŭ matene.
Kruko: He ja, ĉu vere kvardek?
Baniko: Nu, tio estas po du ĉiutage....
MEMORINDA PASVORTO[redakti]
Baniko suspiras: Mi ne memoras la pasvorton de mia reta bankokonto.
Kruko: Ĉu vi ne notis ĝin ie?
Baniko: Kompreneble! Ĉu vi opinias min kreteno?
Kruko: Do, kio estas la problemo?
Baniko: Mi ne memoras kie mi notis ĝin.
KVIETA LOKO[redakti]
Kruko sidas sur la sofo kaj legas gazeton. Jozefino alvenas kaj sidiĝas apude.
Jozefino: Vi estas tre kvieta.
Kruko: Mi ĉi-momente havas nenion direndan.
Jozefino incitiĝas: Vi havas nenion direndan!? Kiel tio rilatas!? Se neniu dirus ion krom se estus io direnda, do la mondo estas tre, tre kvieta loko!
Kruko: Tion mi ŝajne neniam spertos....
KVIETA LOKO (2)[redakti]
Hieraŭ, Kruko esprimis la ideon ke li neniam spertos kvietecon hejme. Jozefino malkontentas: Ĉu vi pensas ke mi tro multe parolas?
Kruko: Mi ne diris tion.
Jozefino: En ordo. Ni vidu kiel plaĉos al vi se mi nenion diros dum la tuta tago. Ŝi restas senparole sur la kanapo. Post iom da tempo: Ĉu jam pasis unu horo?
Kruko rigardas horloĝon: Nur du minutoj....
PERFEKTA[redakti]
Baniko faris escepte gravan eraron en kontrakto, kaj la estro estas kolerega.
S-ro Sklavig: Baniko, vi estas perfekta kreteno!
Kaj li klakfermas la pordon.
Baniko ridetas: Do, finfine li rekonas ke mi estas perfekta pri io!
DUONE-DUONE[redakti]
Baniko tenas glason: Ni vidu ĉu vi estas optimisto aŭ pesimisto: ĉu ĉi tiu glaso estas duonplena aŭ duonmalplena.
Kruko: Ambaŭ.
Baniko: Ĉu ambaŭ?
Kruko: Ja. La supra duono estas malplena, kaj la malsupra duono estas plena!
Emeritiĝo[redakti]
Baniko: Ho ve, restas longaj jaroj antaŭ ol mi emeritiĝos. Mi ja senpacience atendas la emeritiĝon!
Kruko: Mi komprenas, Banĉjo. Sed la granda problemo pri emeritiĝo estas... ke oni devas multe maljuniĝi por atingi ĝin.
Okulvitroj[redakti]
Baniko rigardas sin en spegulo sen siaj okulvitroj: Mi pensas ke mi aspektas dek jarojn pli juna kiam mi ne portas la okulvitrojn.
Kruko: He ja, jen kial vi bezonas okulvitrojn...
VI ASPEKTAS MALSAME[redakti]
Baniko paŝas en la strato. Li trafas alian personon. Baniko zorge rigardas lin: Vi aspektas malsame hodiaŭ.
La alia persono mienas mirigite.
Baniko: Ĉu vi estis ĉe la frizisto? Ĉu vi kutime portas okulvitrojn? Ĉu vi sportumas lastatempe...?
La alia persono mienas senkomprene.
Baniko pli zorge rigardas la alian personon: Ni ne konas unu la alian, ĉu?
La alia persono: Ne.
Grandioza rezulto[redakti]
Eta Joĉjo hejmenvenas tre kontenta: Hodiaŭ mi atingis grandiozan rezulton ĉe la testo pri frakcioj. He ja, mi timis ke mi ne faros tiom bone!
Kruko: Kiun noton?
Joĉjo, fiere: Du kaj duono.
Kruko: Ĉu du kaj duono el kvin?
Joĉjo: Nekredeble, ĉu ne?
Kruko: He ja, vi neniam elreviĝos, kun tiom malalta espero....
LIKANTA KRANO[redakti]
Kruko: Hieraŭ mi finfine riparis tiun likantan bankuvokranon.
Jozefino: He ja! Vi prokrastis tiun taskon dum ses monatoj!
Kruko: Jes. Kaj mi bezonis nur dudek minutojn por ripari ĝin.
Jozefino: Mi esperas ke vi lernis gravan vivolecionon ĉi tie.
Kruko: Jes ja. Mi lernis ke mi povas sukcese prokrasti malagrablajn taskojn dum ses monatoj!
Zorgemo[redakti]
Baniko iris ferii ĉe kamparanoj, sed li revenas post nur kelkaj tagoj.
Kruko scivolas: Kial vi revenas tiom frue de via ferio?
Baniko: La unuan tagon sur la fermo mortis anaso, do ni manĝis rostitan anasaĵon. La duan tagon mortis bovido, do ni manĝis bovidajn kotletojn. Sed la trian tagon mortis la paŝtisto...
MATENA AŬ VESPERA?[redakti]
Baniko: Ĉiuj homoj estas ĉu matena persono aŭ vespera persono. Mi mem estas matena persono, mi ŝatas frue ellitiĝi. Kaj vi, Kruk'?
Kruko: Fakte, mi estas nek unu, nek alia.
Baniko: ??
Kruko: Estas periodeto de proksimume unu horo kaj duono, ĉirkaŭ tagmezo, kiam mi sentas min plej bone, sed nur tio!
NENIO[redakti]
Kruko kaj Baniko nenifaras en la ĝardeno.
Baniko: Diru, Kruk', kiom da tempo ni faradas nenion?
Kruko: Tri horojn.
Baniko: Ĉu nur? Ŝajnas al mi kiel ĉiam!
Kruko: Nu, vi konas la malnovan sentencon, ĉu ne?
Baniko: Kiun?
Kruko: "Nenio daŭras ĉiam."
LITERE[redakti]
Baniko: Mi ĵus legis en la vortaro ke oni rajtas uzi la vorton "litere" laŭ figura senco. Ekzemple, oni povas diri "Li manĝis litere tunon da pomoj", kvankam tio ne eblas. La vortaro argumentas ke vivanta lingvo estas lingvo en kiu la vortosencoj daŭre ŝanĝiĝas.
Kruko: Tio estas mirinda.
Baniko: Ĉu ne?
Kruko: Ne, Banĉjo, efektive ne. En mia vivanta lingvo, la vorto "mirinda" signifas "kretena".
ĈIAM PRETA[redakti]
Baniko eniras la laborejon. Li portas grandegan taliosakon.
Kruko: Kio estas pri tiu taliosako, Banĉjo?
Baniko: Ni vivas en malfacila, danĝera, neantaŭvidebla epoko. Tial de nun mi portas ĉi tiun taliosakon kun multaj aĵoj kaj iloj, por esti ĉiam preta kontraŭ ĉia problemo.
Kruko: He ja, vi estas kvazaŭ skolto.
Baniko: Ĉu vi volas mentan bombonon?
Kruko: Ne, dankon.
Baniko: Eble iom da lipoŝmiraĵo?
Kruko, iom senpacience: Ne nun.
Baniko: Ĉu vi volas iom da akvo? Iom da sunkremo? Malsekan tuketon?
Kruko kolere krias: Mi bezonas nenion, dankon! Mi komprenas, ĉu ne!? Vi estas preparita kontraŭ ĉia urĝa problemo!
Baniko: Ne nervoziĝu. Jen, prenu iom da sangopremomedikamento....
ZORGIGA RENDEVUO[redakti]
Baniko mienas miskontente: Mia patrino komencis fari ret-renkontiĝojn kun vidvoj.
Kruko: Do?
Baniko: Kaj ŝi akceptis vespermanĝi kun nekonato! Tio ja iom timigas min.
Kruko: Ne zorgu. Konante vian patrinon, mi dirus ke estas LI kiu devas timi!
SOIFO[redakti]
Kruko malfermas la fridujon. Subite eta Joĉjo aperas: Mi soifegas! Ĉu vi povus kapti skatolon da kolao, mi petas?
Kruko serĉas, sed: Ho, ni ne plu havas kolaon, fiĉjo. Kial ne preni glason da freŝa akvo?
Joĉjo ekforiras: Ne, dankon. Mi ne estas tiom soifa....
BROKANTO[redakti]
Kruko alvenas hejmen.
Jozefino: Kie vi do estis, karuĉjo?
Kruko: Mi estis en privat-brokanto en la apuda strato. Vidu, mi aĉetis ĉi tiun ĉemizon je 50 cendoj.
Jozefino rigardas la ĉemizon: Ĉu vi ne iam havis tre similan ĉemizon?
Kruko: Ja, ĝi estas la sama. Mi vendis ĝin antaŭ unu jaro, kiam ni mem organizis privat-brokanton. Mi vendis ĝin je 1 eŭro.
Jozefino: Nu....
Kruko: He ja, mi rehavas mian ĉemizon, kaj mi gajnis 50 cendojn!
NE ŜAJNIGU![redakti]
Kruko plendas al Baniko: Aĥ! Vi komplete fuŝis ĉi tiun negocon!
Baniko mienas ofendita, kaj respondas balbute: T-tio n-ne estas v-vera.
Kruko: Ha, ne ŝajnigu vin ofendita!
Baniko: Mi ne ŝajniĝas!
Kruko: Ho, ĉesu ŝajnigi vin tiom stulta!
Baniko: Mi ne ŝajniĝas! -- He....
MALDUNGITA![redakti]
Kruko hejmenvenas kaj trovas sian bofraton Aleĉjon: He, kial vi ne laboras?
Aleĉjo: Ho, mi perdis mian laboron hodiaŭ.
Kruko: Ĉu? Kial?
Aleĉjo: Mi fakte ne scias! La estro alvenis al mia tablo, vekis min, kaj kriis "Vi estas maldungita!"
SAĜULOJ[redakti]
Kruko parolas kun eta Joĉjo: Iu saĝulo foje diris: "La estinteco estas post ni: ni lernu de ĝi. La estonteco estas antaŭ ni: ni preparu por ĝi. La estanteco estas ĉi tie: ni vivu ĝin."
Tiumomente alvenas Jozefino: Iu saĝulino foje diris: "Vespermanĝo estas preta: venu por manĝi ĝin."
Joĉjo ekstaras: Jen vera saĝeco!
PLEJA SAĜULO[redakti]
Kruko: He, Joĉj', ĉu vi finis tiun lernotaskon pri la pleja saĝulo kiun vi konas?
Joĉjo: Jes, paĉj. Ĉu vi volas legi ĝin?
Kruko prenas la paperon: Volonte. Post momento: Sed... ĉi tio temas pri via panjo! Mi kredis ke vi skribos pri MI!
Joĉjo: Unue, mi intencis. Sed poste mi decidis skribi pri la plej saĝa persono kiun mi konas... kiu povas ankaŭ baki kuketojn.
OBSERVEMO[redakti]
Kruko kaj eta Joĉjo promenas. Dum la tuta vojo, Joĉjo daŭre demandas al Kruko ĉu li vidis tion aŭ alion Ekzemple: -- Paĉj', ĉu vi vidis tiun ruĝan sport-aŭton?
-- Paĉj', ĉu vi vidis la belan domon?
-- Paĉj', ĉu vi vidis la mojosan biciklon?
Kruko komencas senpacienciĝi pro tio.
Joĉjo rekomencas: Paĉj', ĉu vi vidis la....
Pro kolero, Kruko respondas: JES, MI VIDIS ĜIN!
Joĉjo: Ĉu vere? Kial vi tamen paŝis en ĝin?
Malvarmumo[redakti]
Kruko havas ferocan malvarmumon. Lia nazo estas ruĝega pro konstanta purigo.
Baniko: Ĉu vi prenis medikamenton pro tiu malvarmumo?
Kruko sternegas kaj poste viŝas la nazon.
Baniko: Do, vi ne prenis ion, ĉu? Ĉu vi ne volas resaniĝi?
Kruko: Se mi prenas malagrablan malvarmum-medikamenton, mi resaniĝos post proksimume unu semajno.
Baniko: Kaj do?
Kruko: Sed se mi ne glutas ğin, mi resaniĝos post proksimume sep tagoj!
BELA MELODIO[redakti]
Baniko filozofumas: La vivo estas kiel bela melodio.
Kruko skeptikas: Vi pravas, Banĉjo. Sed plejofte oni eĉ ne memoras la vortojn. -- Kaj oni kantas ege misagorde. -- Kaj ĉiuokaze neniu aŭskultas!
La fino[redakti]
Kruko kaj Baniko laboras kune ĉe konstruado de nubskrapulo. Unu tagon, Baniko glitas sur trabego kaj falas kvindek etaĝojn. Fino.
La samlaboranoj kuniĝas por diskuti pri la afero.
"Kia katastrofo!" eksklamas Toĉjo. "Kaj li edziĝis antaŭ kelkaj monatoj. Kion do faros lia edzino."
"Kaj pli terure," diras Geĉjo, "kiu el ni informos ŝin pri la akcidento? Ŝi certe havos nervatakon!"
"Senprobleme," respondas Kruko. "Mi diros al ŝi: mi konas manieron tute milde kaj diplomatie prezenti la aferon."
"En ordo!" suspiras la aliaj, senpezigitaj de tiu klopodo.
Do, Kruko iras al la domo de Baniko, sonorigas. Malfermas s-ino Baniko.
"Ĉu vi estas la vidvino Baniko?" demandas Kruko.
"Vidvino Baniko?" respondas ŝi. "Ne, ne; mi estas sinjorino Baniko. Vi ja eraras."
"Ĉu vi volas veti!?"
Eksteraj ligiloj[redakti]
http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/index.html Kruko kaj Baniko el Bervalo