Universo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kosmo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Pli bona estas io, ol nenio"

~ Zamenhof pri la tuta universo

"Nu, neniu estas perfekta..."

~ Marko Rauhamaa

"La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."

~ Usonano

"L'ünivirs isch 'n müsterà."

~ Talosano pri universo
WMAP 2008-5-anos-720x360.png

Universo estas loko proksime najbara de Esperantujo. En universo estas la kosmo, la planedoj, la steloj, kaj kelkaj aliaj aferoj. Kosmo naskiĝis en 2011 rezulte de sukcesa subvencipeto ĉe Eŭropa Unio por ia esperanto-aranĝo. La maklero rezervita al la iniciatintoj, fakte la perintoj de la projekto, utilis por fondi en Skotlando societon kun limigita respondeco. La du fondintoj, italaj esperantistoj, trovis ke tie estas multe pli facile organizi kaj registri entreprenon.


Tuto.100.jpg

Klasifiko[redakti]

Landaj Asocioj, delegitoj de UEA, samideanoj!

0qmyo1 500.jpg

Evidente, neniu klasifiko de la universo senas je arbitro kaj konjektoj. Pro simpla kialo: la universon ni ne komprenas.

Ekspansio[redakti]

Kiel la universo fariĝis tiel granda?

Ĝi iom-post-iom ekspansiĝis, ĝis oni ne plu povis teni ĝin en manoj!

La historio[redakti]

Ĉie renaskiĝas fido, laboro, sukcesplena propaganda agado !

Ne ekzistas jam plu mezaj terminoj: Ni scias, ke Perry Rhodan entenas historion de la homaro, kiu komenciĝas per la unua flugo al la luno de la usona astronaŭto Perry Rhodan, kiu tie trovas averiitan arkonidan kosmoŝipon. Li per la helpo de la ekstertera tekniko de la arkonidoj sukcesas malhelpi la atommiliton inter Soveta Unio kaj Usono kaj instalas la tiel nomitan 3-an potencon. De kosma estaĵo "ĜI", kiu influis la sorton de la homaro, Perry Rhodan ricevas ĉelaktivigilon, tio estas instrumento, kiu haltigas la biologian maljuniĝon kaj ebligas al sia portanto eternan vivon, se li aŭ ŝi ne mortas per akcidento. Perry Rhodan kondukas la teran homaron paŝo post paŝo al la gvida potenco en la galaksio Lakta Vojo kaj en la intertempe plurmiljara historio de la homaro, kaj devas alfronti ĉiam novajn malamikojn el la profundeco de la kosmo.

Antaŭaĵoj[redakti]

Pro la grandegaj distancoj de plej parto de gamo-radiaj ekbrilaj fontoj al Tero ege malfacilas esploro de la antaŭaĵoj, la sistemoj kiu produktis ĉi tiuj eksplodojn. Nun, la plej larĝe akceptita modelo por la fonto de plej parto de observitaj ekbriloj estas nomata kiel la nigra trua modelo, en kiu la kerno de ege peza rapide turnanta stelo kun malgranda kvanto de pezaj elementoj kolapsas en nigran truon.

Stela vento de alte magnetigita nove formita neŭtrona stelo, kolapsoj de pli malnovaj neŭtronaj steloj pro plirgandiĝo de la maso pro enenfluita de ekstere materio, kuniĝoj de duumaj neŭtronaj steloj estis proponitaj kiel alternativaj modeloj. La malsama modeloj ne estas reciproke malinkluzivaj, kaj eblas ke malsamaj specoj de ekbrilas havas malsamajn specojn de fontoj. Ekzemple, estas nun bona indikaĵo ke iuj mallongaj gamo-radiaj ekbriloj kun daŭro de malpli ol proksimume du sekundoj okazas en galaksioj sen pezaj steloj, forte sugestanta ke ĉi tiu subaro de eventoj estas asociita kun malsamaj antaŭaĵoj ol pli longaj ekbriloj, ekzemple, kunfandantaj neŭtronaj steloj. Tamen, en 2007 la detektoj de 39 mallongaj gamo-radiaj ekbrilas ne povis esti asociita kun gravitaj ondoj kiuj hipoteze devas esti videblaj en ĉi tia kompakta kuniĝoj.

Gamo-radia ekbrilo[redakti]

Sed pri kio temas ?

Gamo-radia ekbriloj (GREj) estas la plej helaj elektromagnetaj eventoj okazantaj en la universo post la Praeksplodo. Ĝi povas liberigi pli energio en 10 s ol nia Suno en lia tuta atendita vivo de 10 miliardo jaroj. Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas pliajn signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko!

Mi eksentis ke Prof. B. opinias, ke tre bona estas la propono de S-ro Loth, sed li rememorigas, ke GRE estas brilaĵo de gamaj radioj emanantaj de kvazaŭ hazardaj lokoj en profunda kosmo je hazardaj momentoj. La daŭro de gamo-radia ekbrilo estas tipe kelkaj sekundoj, sed ĝi povas esti inter kelkaj milisekundoj kaj kelkaj minutoj, kaj la komenca ekbrilo estas kutime sekvata de pli longa posta radiado je pli longaj ondolongoj (ikso-radioj, ultraviolkolora, optika, transruĝa, mikroondoj, radiofonia spektro). Gamo-radiaj ekbriloj estas detektataj per orbitantaj satelitoj proksimume du- aŭ tri-foje dum semajno.

Historio de malkovro[redakti]

Gamo-radiaj ekbriloj estis esploritaj en komenco de la 1960-aj jaroj per usonaj satelitoj Vela, celantaj detekti nukleajn testojn. La Vela estis konstruitaj por detekti gamaj radiadaj pulsoj disradiitaj per atombombaj testoj en spacon. Usono suspektis ke Sovetunio povus provi fari sekretajn nukleajn testojn post signumo de la Nuklea Prova Malpermesa Traktato en 1963. Dum kiam plejparto de satelitoj orbitis je proksimume 800 kilometroj pli supre de Tera surfaco, la Vela satelitoj orbitis je alto de 104000 kilometroj. Je ĉi tiu alto, la satelitoj orbitis pli supre de la zonoj de Van Allen, kio malpligrandigis la bruon en la sentiloj. La superflua alto ankaŭ intencis ke la satelitoj povis detekti eksplodoj malantaŭ la luno, situo kie la Usona registaro suspektis la Sovetunio devus provi kaŝi atombombajn testojn. La Vela sistemo ĝenerale havis kvar satelitoj operaciantaj je ĉiu donita tempo tiel ke gamo-radia signalo povis esti detektita je multaj situoj. Ĉi tio ebligas ekscii situon de la fonto de la signalo kun precizeco de relative kompakta regiono de spaco. Dum ĉi tiuj karakterizoj estis kunigita enen la Vela sistemon por plibonigi la detekto de nukleaj armiloj, ĉi tiuj samaj karakterizoj estis kio faris la satelitojn povajn detekti gamo-radiajn ekbrilojn.

Sur 2-a de julio 1967, je 14:19 UTC, la satelitoj Vela 3 kaj Vela 4 detektis ekbrilon de gama radiado kiu estis malsimila al ĉiuj sciataj nukleaj armilaj signumoj. Nukleaj bomboj produktis tre lakonajn, intensajn ekbrilojn de gamaj radioj de longo malpli ol unu mikrosekundo. La radiado poste malkreskas kune kun tio ke la malstabilaj atomkernoj disfalas. La signalo detektita de la Vela satelitoj havis nek la intensan komenca ekbrili nek la laŭgrada malkreskon, sed anstataŭe tie estis du malsamaj kulminoj en la kurbo de lumeco. Sunaj ekbriloj kaj novaj supernovaoj estis du la aliaj eblaj eksplikoj por la evento, sed neniu okazis en tiu tago. Pro neklareco pri tio kio okazis, kaj tio ke la afero ne estis konsiderata kiel urĝa, la teamo je la Scienca Laboratorio Los Alamos, estrita de Ray Klebesadel, prokrastis esploron de la datumoj.

Se mi farus tion, kion profetas Sinjoro Privat, mi ne opinias ke Vela 5 estis lanĉita sur 23-a de majo 1969. Ĉar la sentkapablo kaj tempa rezolucio sur ĉi tiuj satelitoj estis grave pli preciza ol la iloj sur Vela 4, la teamo en Los Alamos atendis ke ĉi tiuj novaj satelitoj detektas pliajn gamo-radiajn ekbrilojn. Malgraŭ enorma kvanto de fonaj signaloj prenitaj per la novaj detektiloj, la esplora teamo trovis dek du eventojn kiu ne koincidis kun sunaj ekbriloj aŭ supernovaoj. Iuj el la novaj detektoj ankaŭ havis la saman duopan kulminan ŝablonon kiu estis observita per Vela 4.

Kvankam iliaj instrumentoj ne estis pli bonaj ol tiuj de Vela 5, la satelitoj Vela 6 estis lanĉita sur 8-a de aprilo 1970 speciale por difinanta la direkto de kiu la gamaj radioj estis alvenanta. La orbitoj por la Vela 6 satelitoj estis elektita al esti kiel malproksime de Vela 5 kiel eblas, ĝenerale de la ordo de 10000 kilometroj aparta. Ĉi tiu apartigo intencis ke malgraŭ ke gamaj radioj vojaĝanta je la lumrapideco, signalo devus esti detektita je malmulte malsamaj tempoj per malsamaj satelitoj. Per analizo de la tempoj de venoj, Klebesadel kaj lia teamo sukcese difinis direkton al fontoj de 16 gamo-radiaj ekbriloj. La hazarda distribuo de ekbriloj tra la ĉielo klarigis ke la ekbriloj ne devenas de la suno, luno aŭ aliaj planedoj en nia suna sistemo aŭ eĉ de la Lakta vojo.

En 1973, Ray Klebesadel, Roy Olson kaj Ian Strong de Scienca Laboratorio Los Alamos de Universitato de Kalifornio publikigis laboron Observadoj de gamo-radiaj ekbriloj de kosma fonto, identigante kosma fonto por la antaŭe neeksplikitaj observadoj de gamo-radioj. Mallonge post tio, Klebesadel prezentis la aferon en la 140-a konferenco de la Amerika Astronomia Socio. Kvankam li estis intervjuita nur de The National Enquirer, novaĵo pri la malkovro rapide disvastiĝis tra la scienca komunumo. Inter 1973 kaj 2001 pli ol 5300 paperoj estis publikigitaj pri la ekbriloj.

Esploraj satelitoj[redakti]

Mallonge post la malkovro de gamo-radiaj ekbriloj, aperis ĝenerala interkonsento en la astronomia komunumo ke por ke difini kio kaŭzis ilin, ili devus devi esti identigitaj kun astronomiaj objektoj videblaj je la aliaj ondolongoj, aparte en videbla lumo, ĉar ĉi tiu maniero estis sukcese aplikita al la radioastronomio kaj ikso-radia astronomio. Ĉi tiu maniero devus postuli malproksime multe pli precizajn poziciojn de kelka gamo-radiaj ekbrilas ol la informo kiun Vela sistemo povis provizi. Pli granda akurateco postulis ke la detektiloj esti lokigitaj pli malproksime aparte. Anstataŭ lanĉado de satelitoj nur je orbitoj ĉirkaŭ Tero, estis konsiderata necesecoa disvastigi la detektiloj ĉie en la suna sistemo.

Per la fino de 1978, la unua interplaneda reto havis estas plenumita. Aldone al la satelitoj Vela, la reto enhavis 5 novajn spacajn sondilojns: la rusia Prognoz SO-M (Prognoz 7) en orbito ĉirkaŭ Tero, la germana Helios probes (Helios 2) en elipsa orbito ĉirkaŭ Suno, kaj Pionira Venusa Orbitilo de NASA, Venera 11, kaj Venera 12, kiuj ĉiuj orbitis ĉirkaŭ Venuso. Uzante la datumojn kolektitajn per la reto eblis difini la pozicion de gamo-radiaj ekbriloj kun akurateco de minutoj de arko. Tamen, eĉ uzante la plej povajn haveblajn teleskopojn, nenio de interesa estis trovita en la difinitaj regionoj.

Por ekspliki la ekzisto de gamo-radiaj ekbriloj multaj spekulativaj teorioj estis plibonigitaj, la plejparto de kiu premisis fontojn apud lakta voja galaksio. Malgranda progreso estita farita, tamen, ĝis la lanĉo en 1991 de la Gama Radia Observatorio Compton kaj ĝia ekbrila kaj pasema fonta esplorista (BATSE) instrumento, ege delikata gamo-radia detektilo. Ĉi tiu instrumento provizis kritajn datumojn indikantajn ke la ekbriloj estas izotropaj (ne dekliva al ĉi aparta direkto aŭ regiono de spaco, kiel la galaksia ebeno aŭ la galaksia centro), kaj pro tio estis forigitaj el konsiderado preskaŭ ĉiuj galaksiaj fontoj. Ĉar la lakta voja galaksio havas tre platan strukturon, se gamo-radiaj ekbriloj devenas de iuj lokoj en la lakta vojo, ili devus ne esti distribuita izotrope en la ĉielo, sed anstataŭe koncentritaj en la ebeno de la Lakta vojo. Kvankam la heldenso de la ekbriloj indikis ke la ili devus deveni de la Lakta vojo, la distribuo sugestis alie.

Datumoj de BATSE ankaŭ montris ke la ekbriloj estas en du malsamaj kategorioj: mallongdaŭra, pezo-spektraj ekbriloj (mallongaj ekbriloj), kaj longdaŭraj, molo-spektraj ekbriloj (longaj ekbriloj). La mallongaj ekbriloj estas tipe de malpli ol du sekundoj de daŭro kaj estas dominitaj per pli alte energiaj fotonoj. La longa ekbriloj estas tipe de pli ol du sekundoj en daŭro kaj enhavas domine pli sube energiajn fotonojn. La apartigo estas ne absoluta kaj la loĝantaroj interkovris observe, sed la distingo sugestas du malsamajn klasojn de la fontoj. Tamen, iu kredi estas tria speco de ekbriloj. La tri specoj de ekbriloj estas hipotezitaj al esti de tri malsamaj fontoj: kuniĝoj de neŭtronaj stelaj sistemoj, kuniĝoj inter blankaj nanoj kaj neŭtronaj steloj, kaj la kolapsoj de pezaj steloj.

Por jardekoj post la malkovro de la ekbriloj, astronomiistoj serĉis por iu astro en pozicia koincido kun ĵus observita ekbrilo. Astronomiistoj konsideris multajn malsamajn objektojn, inter ili blankaj nanoj, pulsaroj, supernovaoj, pilkosimilaj stelamasoj, kvazaroj, galaksioj de Seyfert, kaj objektoj BL Lac. Esploristoj aparte rigardis por objektoj kun nekutimaj propraĵoj kiu povus rilati al gamo-radiaj ekbriloj: granda propra moviĝo, polarizo de eligata lumo, orbita heldensa modulado, rapida ekbrilado, ega kolorigo, eligaj linioj, nekutima formo. Ekde la malkovro de la ekbriloj tra la 1980-aj jaroj, 790305B estis la nura evento kiu estas identigita kun kandidata fonta objekto, nebulozo N49 en la Granda Magelana Nubo. Ĉiuj alia provoj malsukcesis pro malriĉa rezolucio de la haveblaj detektiloj. La plej bona espero ŝajnis al esti je trovado de malklariĝanta pli longe ondolonga eligo post la ekbrilo mem, la postvarmo de la ekbrilo.

Jen ankoraŭ kelkaj interesaj superstiĉoj.

En 1980, esplora grupo de Livio Scarsi je la Universitato de Romo komencis laboron pri Satelito por Astronomia X, ikso-radia astronomia esplora satelito. La projekto estis ellaborita en kunlaboro inter la Itala Spaca Agentejo kaj Nederlanda Agentejo por Aerokosmaj flugadikaj Programoj. Kvankam la satelito estis originale destinita nur por studado de ikso-radioj, Enrico Costa de la Istituto di Astrofisica Spaziale sugestis ke la kvar protektaj ŝirmoj de la satelito povita facile servi kiel detektiloj de gamo-radiaj ekbriloj. Post 10 jaroj de malfruoj kaj fina kosto de proksimume 350 milionoj usonaj dolaroj la satelito, renomita al BeppoSAX estis lanĉita en la 30-a de aprilo de 1996.

En 1983, teamo de Stan Woosley, Don Lamb, Ed Fenimore, Kevin Hurley kaj George Ricker komencis planojn pri nova satelito por esploro de la ekbriloj, la Alta Energia Pasema Esploristo (HETE). Kvankam multaj satelitoj jam provizis datumojn pri la ekbriloj, HETE devus esti la unua satelito destinita tute por esploro de la ekbriloji. La celo estis detekti ekbrilojn kun multa pli granda akurateco ol la detektiloj BATSE. La teamo donis proponon al NASA en 1986 sub kiu la satelito devus esti ekipita kun kvar gama-radiadaj detektiloj, ikso-radia fotilo, kaj kvar elektronikaj kameraoj por detektado de videbla kaj ultraviolkolora lumo. La projekto kostis 14,5 milionojn usonajn dolarojn, kaj la lanĉi estita originale planita por la somero de 1994. La raketo Pegazo XL, kiu okazis sur 4-a de novembro, 1994, estis sukcesa, sed nek HETE nek argentina esplora satelito SAC-B ankaŭ kiu estis surŝipe, malkupliĝis de la ĉefa ekbrilo. Neniu de la du satelitoj estis povaj direktaj iliaj sunaj paneloj al la suno, kaj en unu tago de la lanĉi, ĉiu radia kontakto kun la satelitoj estis perdita. La sekva provo HETE 2, estis sukcese lanĉita en la 9-a de oktobro 2000. Ĝi observis ĝia unuan ekbrilon en la 13-a de februaro de 2001.

En 27-a de februaro de 1997, malpli ol unu jaro post kiam ĝi estis lanĉita, BeppoSAX detektis gamo-radian ekbrilon 970228, kaj kiam la ikso-radia fotilo estis punktita al la direkto de kiu la ekbrilo venis, ĝi detektis malklariĝantan ikso-radia eligo. Tero-bazitaj teleskopoj poste identigis malklariĝantan optikan kopion same bone. La situo de ĉi tiu evento estas identigita, iam poste la ekbrilo malheliĝis, kaj profunda bildado identigis tre malhelan, malproksiman gastigantan galaksion de situo de la ekbrilo. Ne ĉiuj sciencistoj kredis en ĉi tiu asocio komence, kaj la akurata ruĝenŝoviĝo de ĉi tiu aparta galaksio ne estis ricevita ĝis multaj jaroj poste. Tamen, la venonta bone lokigita gamo-radia ekbrilo, 970508, havis firman absorban ruĝenŝoviĝon de 0,835, kio respektivas al distanco de 7×109 lumajaroj, kio estas unusence malproksime for de nia galaksio. En nur kelkaj semajnoj la longa diskuto pri la distanca skalo finiĝis: la ekbriloj estas ekstergalaksiaj eventoj devenantaj de la aliaj galaksioj je enormaj distancoj. Fine doninte la distancan skalon karakterizantan la ĉirkaŭaĵojn en kiuj la ekbriloj okazas kaj provizante novan vidon de la ekbriloj ambaŭ observe kaj teorie, ĉi tiu malkovro multe ŝanĝis studon de la ekbriloj.

Kiel en 2007, simila rivoluo en ekbrila astronomio estas en progreso, grande sekve de la sukcesa lanĉi de Rapida Gamo-Radio Ekbrila Misio de NASA satelito en novembro 2004, kiu kombinas delikatan gamo-radian detektilon kun ebleco punkti ikso-radiajn kaj optikajn teleskopojn al direkto de nova ekbrilo en malpli ol minuto. Malkovroj de la satelito inkluzivas la unuajn observadojn de postvarmoj de mallongaj ekbriloj kaj vastaj kvantoj de datumoj pri la konduto de postvarmoj de ekbriloj je fruaj stadioj dum ilia evoluo, eĉ antaŭ kiam la gamo-radia eligo finiĝis. La misio ankaŭ esploris grandajn ikso-radiajn ekbrilojn aperantajn en minutoj aŭ tagoj post fino de la ekbrilo.

En la 11-a de junio de 2008 estis lanĉita Gamo-radia Granda Area Spaca Teleskopo (GLAST) de NASA, poste renomita al la Fermi Gamo-radia Spaca Teleskopo.

Aliaj gamo-radiaj ekbrilaj observadaj misioj estas INTEGRAL kaj AGILE. Anoncoj de ekbriloj estas faritaj kiam ili estas detektita tra la gamo-radia ekbrila koordinata reto por ke esploristoj povas fokusi siajn instrumentojn sur la fonton de la ekbrilo al observi la postvarmon.

Origino[redakti]

Plej granda parto de observitaj ekbriloj ŝajnas esti preskaŭ paralelaj eligoj kaŭzitaj per kolapso de la kerno de rapide turniĝanta, tre peza stelo en nigran truon. Subklaso de ekbriloj (la mallonga ekbrilo) ŝajne devenas de malsama procezo, laŭ la gvida teorio ili estas kuniĝoj de neŭtronaj steloj orbitantaj en duopa sistemo. Ĉiuj observitaj ekbriloj devenas de ekstere de la Lakta voja galaksio, kvankam parenca klaso de fenomenoj, molaj gamaj relajsaj ekbriloj, estas asociitaj kun galaksiaj magnetaj steloj. La fontoj de plej granda parto de la ĝisnunaj ekbriloj estas je kelkaj 109 da lumjaroj for.

La atmosfero de la Tero ne estas trairebla por la gamo-radioj, do gamo-radiaj ekbriloj estas observeblaj nur per kosmaj teleskopoj. Nun komencas aperi ankaŭ tero-bazitaj observadoj per malrektaj observadaj manieroj.

Pro ilia mallonga daŭro, la malalta distingivo de satelitaj teleskopoj en la kampo de gamo-radia astronomio kaj la alta heleco kaj longe ne sciataj respektivaj fontoj de lumo en videbla bendo, adekvataj teorioj de iliaj kaŭzoj longe ne estis.

Apudaj gamo-radiaj ekbriloj povis eble kaŭzi amasajn estingiĝojn de specioj sur Tero. La mallonga daŭro de gamo-radio ekbrilo devus limigi la senperan damaĝon al vivo. Tamen, ekbrilo povus aliigi atmosferon per malpligrandigo de la ozona tavolo kaj generante acidajn azotajn oksidojn definitive kaŭzante severan damaĝon al la biologiosfero. Pro tio ke ekbriloj en metalo-riĉaj galaksioj similaj al la Lakta vojo estas maloftaj, amasaj estingiĝoj pro ekbriloj povas nur okazi iam dum 109 da jaroj.

Eligaj mekanismoj[redakti]

Forestas la tempo de senfinaj, malefikaj diskutoj kaj de malpaco!

La maniero per kiu energio konvertiĝas en radiado de gamo-radia ekbrilo restas malbone komprenita, kaj kiel en 2007 ne estas ankoraŭ ĝenerale akceptita modelo por ĉi tiu procezo. Sukcesa modelo de ekbriloj devas ekspliki ne nur la fonton de la energio, sed ankaŭ la fizikan procezon por generado de eligo de gamo-radioj kiu koincidas kun observitaj daŭro, lumaj spektro kaj la aliaj karakterizoj. La naturo de la pli longo-ondolonga postvarma eligo en ikso-radioj kaj pli longaj ondoj ĝia tra radiaj ondoj kiu sekvas gamo-radiaj ekbriloj havas estas modelita multe pli sukcese kiel sinkronplirapidigila eligo de relativisma skua ondo propaganta tra interstela spaco, sed ĉi tiu modelo malfacile eksplikas la observitajn trajtojn de iuj ekbrilaj postvarmoj, aparte je frua parto kaj en la ikso-radioj kaj povas esti neplena, aŭ en iuj flankoj malpreciza.

Inversa kompton-efiko povas kaŭzi gamo-radiajn eligojn kiu estas observitaj post ekbriloj. Se la antaŭaĵo eksplodis en stela akumuliĝa, la rezultanta skua ondo povis generi gamo-radiojn per verŝado de fotonoj de najbarantaj steloj. Proksimume 30 % de konataj galaksiaj steloj de Wolf-Rayet (kiuj estas potencialaj fontoj de la ekbriloj) situas en densaj akumuliĝoj de steloj kun intensaj kampoj de ultraviolkolora radiado. Pro tio, granda parto de ekbriloj estas atenditaj al okazi en ĉi tiaj akumuliĝoj. Kiam la materio kun relativisma rapido elĵetita de eksplodo malrapidiĝas kaj interagas kun ultraviolkoloro-ondolongaj fotonoj, iuj fotonoj gajnas energion, kaj iĝas gamo-radiojn.

Universala Ligo[redakti]

Universala Ligo estis monda organizaĵo fondita de Andreo Cseh kaj de Julia C. Isbrücker en 1942. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. Julia Isbrücker reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj.

Universala Ligo difinis sin kiel "libera unuiĝo de liberaj kaj honestaj homoj, kiuj sentas respondecon pri la sorto de la homaro kaj tiel volas konstrui novan mondon, en kiu la diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj kunlaboros, helpante, aŭ almenaŭ tolerante unu la alian". Tial uziĝos unu lingvo, Esperanto, kaj unu tutmonda monsistemo. La artikolo precizigas la fundamenton de "principa kaj idea monsistemo, kia estis iam la spesmila sistemo": la nova unuo estos "la stelo".

Universaleco KAJ Bordo Valoro[redakti]

5046 m.jpg

La bonfarto kaj bonfarta de homaj kaj nehomaj vivo sur la Tero havas valoron en si mem. Ĉi tiu estas la propra valoro de la tuta vivo, por ilia propra bono, sendependa de ĝia valoro al iu aŭ io alia - ĉu besto aŭ homo, viro aŭ virino, juna aŭ maljuna, ktp

Rimarkindaj ekbriloj[redakti]

La optika postvarmo de gamo-radia ekbrilo 990123 estis bildita en la 23-a de januaro de 1999. La ekbrilo estas videbla kiel hela punkto markita per kvadrato maldekstre, kaj pligrandigita dekstre. La objekto pli supre de ĝi kun la fingro-similaj filamentecaj estas la devenanta galaksio. Ĉi tiu galaksio aspektas al esti malformigita per kolizio kun alia galaksio.

Ĉiu ekbriloj estas nomataj laŭ la dato en kiu ĝi estis esplorita: la unuaj du ciferoj estas la jaro, sekvis per la du-cifera monato kaj du-cifera tago. Se du aŭ pli multaj ekbriloj okazis en la sama tago, al la nomo estas algluita litero 'A' por la unua ekbrilo identigita, 'B' por la dua kaj tiel plu.

Estas detektitaj miloj de gamo-radiaj ekbriloj per kelkaj satelitoj. Jen estas la pli rimarkindaj:

  • 670702 - La unua ekbrilo detektita.
  • 970228 - La unua ekbrilo por kiu estis sukcese detektita la restaĵa eligo (postvarmo) kaj en ikso-radioj kaj en optika bendo. Ĝi estis ankaŭ ebla identigi la fonto de la tre malproksima galaksio (ruĝenŝoviĝo z = 0,695). Ĉi tiu trovo fortigis la hipotezo de ekstergalaksia fonto de gamo-radiaj ekbriloj.
  • 970508 - La unua ekbrilo por kiu estis mezurita la ruĝenŝoviĝo z = 0,835. Ĉi tio unusence konfirmis la ekstergalaksian naturon de gamo-radiaj ekbriloj.
  • 980425 - La unua ekbrilo por kiu detekto estis kune kun observado de supernovao SN 1998bw, donante ligon inter gamo-radiaj ekbriloj kaj supernovaoj. La ekbrilo mem estis tre nekutima pro sia tre malgranda lumeco. Ĝis nun ĝi estis ankaŭ la ekbrilo plej proksima al Tero kun z=0,0085.
  • 990123 - Por ĉi tiu ekbrilo estis mezurita optika heldenso de la postvarma eligo, kiu havos videblan magnitudonn 8,95, malmulte pli malforta ol la planedo Neptuno malgraŭ ĝia distanco de 9.6×109 lumjaroj. Ĝi estis ankaŭ la unua ekbrilo por kiu optika eligo estis detektita antaŭ ĉesis ĝia eligo ke gamo-radioj. Astronomiistoj ricevis bildon en videbla lumo de ekbrilo 990123 kiu okazis en 23-a de januaro de 1999, uzanta la teleskopon ROTSE-I, situantan en Los Alamos, Nov-Meksiko. La teleskopo estis plene aŭtomatigita kaj reagis al signaloj de instrumento BATSE. Ĉi tiu estis la unua ekbrilo por kiu optika eligo estis detektita antaŭ kiam la gamo-radia eligo ĉesis. Ekbrilo 990123 havis la plej hela mezuritan optika postvarmon ĝis ekbrilo 080319B.
  • 030329A - ege hela ekbrilo unusence asociita kun supernovao. Tiel estis pruvo ke gamo-radiaj ekbriloj kaj supernovaoj estas koneksaj.
  • 050509B - La unua mallonga ekbrilo kiu estis asociita kun gastiganta galaksio. Provizita la unua indikaĵo ke iuj mallonga ekbriloj, malsimile al la longaj, okazas en malnovaj galaksioj kaj ne estas akompanitaj per supernovaoj. Ekbrilo 050509B estis la unua mallonga ekbrilo kun gastiganta de matura elipsa galaksio en kiu novaj steloj ne estis formanta. Ĝi provizis indikaĵon ke iuj mallonga ekbriloj, malsimile al longa ekbriloj, okazas en malnovaj galaksioj kaj ne estas akompanitaj per supernovaoj. Ĉi tia ekbriloj povas esti kaŭzita per kuniĝo de neŭtronaj steloj aŭ per kolizio inter neŭtrona stelo kaj nigra truo.
  • 050724 - La unua mallonga ekbrilo asociita kun garantiite elipsa galaksio. Ĝi estas ankaŭ la unua mallonga ekbrilo sekvita per postvarmo kun videbla kaj transruĝa radiado.
  • 050904 - La plej malproksima ekbriloj observita ĝis nun, kun ruĝenŝoviĝo z=6,29.
  • 060218 - La lasta ekbrilo kun malgranda ruĝenŝoviĝo z=0,033, akompanita per supernovao. Ĝia daŭro estis 33 minutojn, pli plonge ol tiu de la aliaj ekbriloj.
  • 060505 kaj 060614 - longaj ekbriloj kiuj estas ne akompanita per helaj supernovaoj.
  • 080319B - ege intensa ekbrilo kun postvarmego kiu atingis la videblan magnitudon 5,76 (videbla al la nuda okulo) kaj plej hela supernovao iam esplorita kun absoluta magnitudo -36, kaj la plej malproksima objekto kiu estis iam videbla per la nuda okulo.
  • 080913: La plej malproksima ekbrilo kun ruĝenŝoviĝo z=6,7 (ekvivalento al 12,8×109 lumjaroj for), kiu estas la dua plej malnova dokumentita evento en la universo.

Kosmo[redakti]

Kosmo, Kosmos estas internacia planlingvo de bazo latina/ latinida, kreita en 1888 de E. A. Lauda, el Berlino, Germanio. Ĝi estas unu el kosmaj planlingvoj. Ĝi estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en ilia Histoire de la langue universelle.

Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, quin, sex, sept, oct, nove, dece.

La projekto recevis la bibliotekan kodon 417.7 “1888” LAU de Biblioteko Butler.


Estas ankaŭ alia projekto nomita Kosmo, de G. Schröder, Hago, 1949, kies konjugacio estas bazita sur la sveda lingvo.

Kelkaj faktoj por helpi ke vi loĝas tie[redakti]

Jesaja 40:26

Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.

La dimensioj[redakti]

Estas multaj dimensioj en Universo. Ni vivas tria dimension. Pri aliaj dimensioj donas imagon la famaj statuoj de la insulo de Pasko - la sola restinta parto de Lemurio, pereinta antau 4 000 000 jaroj.

Danĝero[redakti]

5415927 n.jpg

La universo ja ne estas amikema loko.

Grandeco[redakti]

Universo estas tro granda, fakte Ĝia areo estas senfina.

La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio, de Douglas Adams, donas ĉi tiun difinon de la vorto "senfina":

Senfina: Pli granda ol la plej granda aĵo iam ajn kaj ankoraŭ pli granda. Vere multe pli grande ol tio; vere mirigantege grandega, de grando sume paralizanta, de grando de "fu, tiu estas ja granda!" Senfineco estas tiel granda, kiel grandeco mem aspektas vere malgrandega komparate. Giganta multiplikata de kolosa multiplikata de ŝtupigante grandega, estas la koncepto, kiun ni volas esprimi tiel ĉi.

Internacia Komerco[redakti]

1688.gif
Ne eblas importi aĵojn en areon senfinan, ĉar ne estas ekstero de kie oni povas importi aĵojn.
  • Eksportaĵoj: Nenio.
Bv. vidu Importaĵojn.

Loĝantaro[redakti]

  • Popolo: Nenio.
Estas sciata, ke estas kvanto senfina da planedoj, ĉar estas kvanto senfina da spaco en kiu ili povas esti. Tamen, ĉiuj ili ne estas loĝataj. Tial, devas esti kvanto fina da planedoj loĝataj. Ĉiu nombro fina dividata de senfino estas tiel proksima al nulo kiel ĝi ne faras diferencon, do la meza loĝantaro de ĉiuj planedoj en la Universo estas nulo. Sekvas de ĉi tio, ke la tuta popolo de la Universo estas ankaŭ nulo, kaj iu ajn, kiun vi hazarde renkontas, estas nur la produkto de iu imagpovo delira.

Kurzo[redakti]

300px-Lagrange points Earth vs Moon.jpg

Vere estas tri monoj libere konverteblaj en la Galaksio, sed neniu el ili gravas. La Dolaro Antareana kraŝis lastatempe; la Pobelbido Flejnjana estas konvertebla nur al aliaj Pobelbidoj Flejnjanaj; kaj la Puo Trigana havas siajn apartajn problemojn. Ĝia valuto - po ok Ninĝioj en unu Puo - estas sufiĉe facila, sed ĉar Ninĝio estas monero triangula kaŭĉuka sesmil okcent mejlojn flanke, neniu iam ajn kolektigis sufiĉajn Ninĝiojn por proprieti unu Puon. Ninĝioj ne estas mono konvertebla, ĉar la Galaktibankoj ne akceptas malgrandaĉan restmonon. Donata tiun ĉi koncepton, oni povas pruvi, ke la Galaktibankoj estas ankaŭ la produktoj de iu imagpovo delira.

Arto[redakti]

Ne estas arto en Universo. La funkcio de arto estas montrigi Naturon en spegulo, kaj ne estas spegulo sufice granda.

Centro[redakti]

Universet.jpg

La centro de la universo estas Toronto, Kanado.

La Bela Mondo kaj Universo[redakti]

La Bela Mondo kaj Universo estis laŭ la Enciklopedio de Esperanto en la 1930-aj jaroj konsiderata unu el la plej belaj, artaj, luksaj esperantaj magazinoj kiu ĝis tiam aperis. Vere valoraj artaĵoj. LBM eliris nur de julio 1908-julio 1909, IV-j-32-48 p. entute 2 vol. kun 376 p. 24x16. Red. d-ro Albert Schramm en Dresden. U. aperis de sept. 1909-aŭg. 1912 en 3 vol. kun 384, 384, 29 p. 24x16. Red. prof. Siegfried Lederer kaj d-ro Schramm, eldonejo: Heckner, Wolfenbüttel.

kovrilo de numero el 1910

Perry Rhodan[redakti]

Kolekto de Perry-Rhodan-kajeroj

Perry Rhodan, la heredanto de la Universo estas la titolheroo de la samnoma germana sciencfikcia romanserio. Ĝi aperas ek de la jaro 1961 seninterrompe ĉiu-semajne en la germana eldonejo Verlagsunion Pabel-Moewig. Verkas por la serio i.a. la kabaredisto Leo Lukas.

Origine oni planis nur ciklon de inter 30 kaj 50 kajeroj. Sed Perry Rhodan fariĝis en la sekvantaj jardekoj la plej sukcesa sciencfikcia kaj romankajerserio de la tuta mondo. La serio estis reeldonita en 5 eldonoj, kaj aperas intertempe krom en la tradicia romankajera formo ankaŭ en formo de poŝlibroj, binditaj libroj kaj sonlibroj.

La cikloj[redakti]

La unua eldono atingis la 17-an aŭguston 2007 la kajernumeron 2400, kiu enkondukis la komencon de la 35-a ciklo kun la cikla titolo negasfero. La cikloj de la Perry-Rhodan serio estas kutime 50 aŭ 100 sinsekvaj kajeroj, kiuj entenas unu kadran epokon aŭ temon.

Tradukoj[redakti]

La Perry-Rhodan-serio estis tradukita en plurajn lingvojn, ekzemple al la angla, portugala kaj japana.

Senradika kosmopolitismo[redakti]

Senradika kosmopolito (ruse: безродный космополит, bezrodnyj kosmopolit) estis termino uzita dum la "kontraŭkosmopolita" kampanjo en Sovetunio post la Dua mondmilito. "Kosmopolitoj" oni nomis intelektulojn akuzitajn pri esprimado de porokcidentaj sentimentoj kaj pri manko de patriotismo. Oni taksas la terminon senradika kosmopolito specife referenca al judaj intelektuloj, kaj esence temis pri ne tre zorge kamuflita antisemitismo. La akuzo aperis dum la kampanjo unue en artikolo en la gazeto Pravda, kiu kondamnis grupon de teatro-kritikistoj, sed la vortumon mem unue kreis la rusa literaturkritikisto de la 19-a jarcento Vissarion Belinskij por priskribi verkistojn, al kiuj mankas nacieca karaktero.

La anaro[redakti]

La Perry-Rhodan-serio vivas de sia anaro. Ekzistas ĉie en la germanlingva mondo Perry-Rhodan-kluboj kaj Asocioj de Perry-Rhodan-anoj, kaj ankaŭ regule okazas anarkonferencoj (en la germana lingvo nomataj "Perry-Rhodan-Con"). La legantar-kontaktpaĝoj je la fino de ĉiu kajero interligas la legantaron tra la tuta mondo kaj eĉ en la epoko de la interreto restis grava forumo, de opiniinterŝanĝo kaj kontakto.

Perry Rhodan kaj Esperanto[redakti]

En la galaksio de la Perry-Rhodan-Universo oni parolas la interkosman lingvon, artefarita lingvo, kiu estis kreita surbaze de la malnova lemura kaj arkonida lingvo, kvazaŭ la Esperanto de la Perry-Rhodan-Universo. Tial ne estas miriga, ke regule aperis sur la legantkontaktpaĝoj kontribuoj pri Esperanto, kaj tra tia kontribuo ekzemple Dietrich Michael Weidmann unuan fojon informiĝis pri Esperanto. En aŭtuno 1977 li organizis kune kun Theo Ochsenbein kaj aliaj junaj esperantistoj en Zuriko la unuan Svisan Perry-Rhodan-Anarkonferencon, kiu havis kiel laborlingvojn la germanan kaj Esperanton. Inter la honoraj gastoj estis la unua aŭtoro de Perry Rhodan, Clark Darlton, la konata verkisto Erich von Däniken kaj la nifo-esploristino Lou Zinstag. En la 80-aj jaroj aperis rete kaj surpapere en Zuriko ankaŭ la Esperanta Perry-Anarrevuo.

Lingvoj[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Universala lingvo.

En universo oni parolas la universalan lingvon!

Esperanto[redakti]

Ĝis nun ne ekzistas scienca pruvo pri ekzisto de inteligenta vivo en la Universo, do ne ekzistas konataj informoj pri tio, ĉu aliaj civilizacioj parolas esperanton. Tamen, la celoj kaj principoj de Esperanto kiel lingvo de internacia komunikado povus esti aplikataj en interkonsento kun aliaj inteligentaj estaĵoj, se tiuj ekzistus.

Universala harmonio[redakti]

Universala Harmonio eble estas planlingvo proponita de franca pastro Marin Mersenne (1588-1648), fama matematikisto, astronomo kaj fizikisto, en 1636. Kvankam tio aperas en kelkaj listoj de planlingvoj, ne estas certa ke estas planlingvo de Mersenne, aŭ se estas nur sugesto pri tiu en lia verko. Certe, Kartezio esprimis sian ideon de universala lingvo en letero al Mersenne.

Koncepto[redakti]

Neptun.gif

La "leksikono" de Lincos, planita por esti dissendata antaŭ iuj ajn aldonaj mesaĝoj, komenciĝas de simpla ensemblo da impulsoj, kiu difinas terminaron pri naturaj nombroj kaj baza aritmetiko (adicio, subtraho, multipliko kaj divido) en duuma sistemo. La konceptoj pri egaleco, komparo, variabloj kaj konstantoj ilustriĝas per serio da ekzemploj. Ilin sekvas propozicia logiko, aroteorio kaj logiko de unua ordo. La sekva parto de leksikono difinas vortaron por priskribi tempon, montrante metodojn por mezuri daŭrojn baze sur momentoj en tempo, kaj rakontas pri pasintaj kaj venontaj eventoj.

La tria sekcio estas probable la plej kompleksa, sed klarigo de tiuj konceptoj kaj lingvo necesas por priskribi konduton kaj interparolon de individuoj. Ĝi rakontas, kiel individuoj interparolas, respondas demandojn, malaprobas, citas aliajn homojn, konas aŭ atendas ion, promesas kaj ludas. La lasta, kvara sekcio priskribas konceptojn pri maso, spaco kaj movo. Tiu sekcio rakontas pri fizikaj karakterizaĵoj de homo kaj la Sunsistemo.

Dua parto da libro estis planita sed neniam skribita. Ĝi havus pliajn kvar sekciojn da leksikono: "Materio", "Tero", "Vivo", kaj "Konduto, parto 2". Aliaj esplorantoj faris siajn etenditajn versiojn de lingvo, ekzemple CosmicOS.

Neniu transmisio estis farita uzante je Lincos. Ĝi restas signifa teoria eksperimento en Komunikado kun ekstertera racio.

Kosmano[redakti]

Kosmano (Cosman) estas internacia planlingvo kreita en 1927 de H. Milner en Ĉeĥoslovakio. Ĝi estas kosma planlingvo kun elementoj el ne-eŭropaj lingvoj. Tamen ĝi havas surpraĵan simileton al Ido.

Ekzemplo: Esperanto ut i lingue con crueli misfones e defectes nullim can conquer el munde.

Traduko: Esperanto kiu estas lingvo kun kruelaj misvortoj kaj difektoj nenie povas konkeri la mondon.

Unuaj versoj de patro nia: Nor Pater, so du in ciel, benedi' et sey tu nam. Tu regia veney, tu vole fiey, as in cosme sic as po terr.

Milner, la aŭtoro de la lingvo, poste aliĝis al Occidental.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.1 “1927” MIL de Biblioteko Butler.

Kosmiano[redakti]

Kosmiano, Qosmiani, QôsmianîCosmian estas internacia planlingvo kreita en 1927 kaj reformita en 1928 de usonano Wilbur M. Law Beatty.


Alfabeto kaj prononco[redakti]

Qôsmianî estas skribita en fonetika alfabeto de 40 literoj. La sonaj distingoj ne estas klaraj; Beatty nur donis unu anglan vorton (aŭ kromajn ekzemplojn en alia lingvo) kiel ekzemplo de sono po litero. Tiu estas tabelo de leteroj kaj sonoj kiu estas en lia libro:

a far
æ fate
à fast
â fat
å fall
b bib
c hue; Germana lach, ich; Angla-skota loch
d do
e met
è Franca le, or "e en malfortaj silaboj en la Angla"
f fee
g go
h he
i it
î machine
j pleasure; Franca je
l law
m me
n net
ŋ sing
ñ montras nazaladon de antaŭa vokalo, kiel la franca n, portugala m; nur en frendaj vortoj transkribitaj fonetike en Qosmiani.
o go
ô got
œ Franca eu, Germana ö
p pin
q can, kin, queen
r rat, tar
s see
ş she
t tin
ћ thin
ђ the
u rude
û dull
ů full
v vacant
w we
y yet
ч Franca u, Germana ü
z zeal
Morfologio

En Qôsmianî, ĉiu vorttipo havas malsaman finon:

Substantivoj kaj pronomoj: nulo (nominativo) aŭ -m (poseda genitivo); Adjektivoj: -l Adverboj: -q Verboj: -p, -ћ, -f, -g, -z, -j, -b, -d, -v (laŭ la tempo) Prepozicio: -r Konjucioj: -n Interjekcioj: -c

Multaj vokaloj poste la fina konsonanto povas ŝanĝi la signifon, ekz., genro de nomoj kaj pronomoj kaj modo de verboj.

Nomoj kaj Pronomoj[redakti]

Qôsmianî havas kvar genroj: maskla (-o), ina (-a), komuna (nepreciza genro) (-æ), kaj neŭtra (-î). Eks: homo (viro); homa (virino); qanæ, (hundo); lingwî (lingvo).

Pronomoj havas la korespondaj "mallongaj vokaloj": viraj pronomoj finas per -ů, inaj pronomoj finas per -â, komunaj pronomoj finas per -e, kaj neutraj pronomoj finas per -i. Eks: me (mi); te (vi); hů (li); ha (ŝi); he(ri); hi (ĝi).

Pluraloj estas formitaj per -s: homos (viros); homas (virinoj); qanæs (hundoj); lingwîs (lingvoj); mes (ni); tes (plurala vi); hes (ili).

La poseda genitivo estas formata per -m post la fina vokaloj kaj antaŭ la plurala -s (se estas): homom (de la viro); homoms (de la viroj); homam (de la virino); homams (de la virinoj); mem (mia); mems (nia).

Adjektivoj, artikoloj kaj nombroj[redakti]

Adjektivoj finas per -l, ĉi tiu -l estas antaŭigita per kvar vokaloj, laŭ la genro: -o- vira; -a- virina; -i- neŭtra; -e- komuna. Beatty preskaŭ ĉiam uzis la komuna finaĵo por ĉiuj genroj. Kelkaj adjektivoj finas per -âl, kiel internationâl, kontraŭ la ĝenerala regulo.

La artikoloj estas konsiderataj adjektivoj en Qôsmianî; la nedefina artikolo estas al kaj la defina, el.

Nombroj estas ankaŭ tratataj kiel adjektivoj. Estas 10 bazaj "digitoj" per kiuj ĉiuj nombroj de 0 ĝis 999 estas faritaj: nol,0; nul, 1; dul, 2; mul, 3; bul, 4; ful, 5; shul, 6; sul, 7; gul, 8; kaj hul, 9. La sekvaj nombroj estas formataj legante iliajn digitojn, do 10 estas nunol ("unu-nulo"), 15 estas nuful ("unu-kvin"), 20 estas dunol ("du-nulo"), 357 estas mufusul ("tri-kvin-sep"), etc. Post huhuhul (999), estas dilionul 1000 (ankaŭ nomita tilionul). 1 000 000 estas milionul, sekve bilionul (1 000 000 000).

Komparoj estas farataj per la sekvaj silaboj antaŭ la fina -l:


plia komparativo: -ru- superlativo: -su- malplia komparativo: -nu- malsuperlativo: -zu-

Ekzemploj: bonel, bona; bonerul, pli bona; bonesul, la plej bona; bonenul, malpli bona; bonezul, la malplej bona.

Verboj[redakti]

Qôsmianîaj verboj havas 9 finaĵoj por tempoj, antaŭigitaj de kvar vokaloj kiuj indikas modojn. Mallongaj vokaloj indikas modojn de aktiva voĉo, kaj longaj vokaloj indikas modoj de pasivaj voĉoj.

La "modaj" vokaloj estas:

indikativo: i (aktiva), î (pasiva) subjunktivo: e (aktiva), æ (pasiva) imperativa: â (aktiva), a (pasiva) infinitivo: ů (aktiva), o (pasiva)

La tempaj finaĵoj estas divitaj en tri grupoj (prezenta, pasinta kaj futura) po tri aspektoj: prezenta, perfekta kaj "ebla":

prezento ("amo"): -p pasinta ("amis"): -ћ futura ("amos"): -f prezenta perfekto ("estas aminta"): -g pasinta perfekto ("esis aminta"): -z futura perfekto ("estos aminta"): -j presenta eblo ("eblas ami"): -b pasinta eblo ("eblis ami"): -d futura eblo ("eblos ami"): -v

Estas du aldonoj al tiu sistemo: per -l- inter la vokalo kaj la finaĵo oni havas la "progresaj" formoj por sekvantaj agoj: -ilp ("estas faranta"), -ilћ ("estis faranta"), -ilg ("estis farata"); kaj metante -r oni faras la adajn agojn: -irp ("faradis").

Qôsmianîaj verboj estas neŝanĝeblaj laŭ nombroj kaj personoj: me fiip (mi faras); te fiip (vi faras); mes fiip (ni faras); hes fiip (ili faras).

Subjunktivo: sin te necesef mem servicîs (se vi bezonos miajn helpojn); qwin me havep (ke mi eble havas); qwin me haveћ (ke mi bezone havas). Sed ne estas subjunktivaj uzoj ekster la gramatiko.

Oni povas aldoni la noman finaĵon -î al infinitivo kaj krei la gerundo: fiůpî (donado); fiůgî (la ago de iu donadis). Ankaŭ ne estas uzaj ekzemploj de tiu konstruaĵo.

Aldonante la adjektiva finaĵo -el al prezenta, pasinta aŭ futura tempo, oni kreas la participojn. Nur ipel, iħel, kaj ifel estas tabelitaj kun la korespondaj pasivaj îpel, îħel, kaj îfel. Do Qôsmianîa verba sistemos havas formojn al fiipel, fiiħel, fiifel , fiîpel, fiîħel, kaj fiîpel por la Esperantaj faranta, farinta, faronta, farata, farita, farota.

Ekzemploj


Unuaj versoj de patro nia: Mems patro qwe esip ir celestii, tom nomini santificatap, tom regni venap, tom voliti fiatap aq ir celestii, taleq or terri.

Aliaj ekzempletoj:

  • Qwuq sensip, te al dolori?: "Kiel vi sentiĝas? Io vin doloras?"
  • Ha sedirt or el sediluli.: "Ŝi volas sidiĝi sur la seĝeto".
  • Qwoq fiip te? : "Kiel vi fartas?"
  • Ho fiaf hi. :"Li faros tion".
  • Esip hi distel. "Tio estas malproksime".

Sentraduke:

  • Me pensip qwin Mundlingwistes devip aprocoq proqsimeruq en proqsimeruq ar ecalines vicer recesop disteruq en disteruq abrev ecalines sen inquna


  • "Omnes qwes usip el multesel inventionîs en artificiâl mediî eqsistipel hodieq qognip qwin omnel süstemîs sempreq tendip versur al qomonel sqopî: perfeqtionî". Traduko: Ĉiuj, kiuj uzas la multajn hodiaŭ ekzistantajn eltrovaĵojn kaj artefaritajn ilojn scias, ke ĉiuj sistemoj ĉiam alcelas komunan celon: la perfektecon.

Pulsado[redakti]

5794 n.jpg

La Universo laŭ plej modernaj komprenoj ne pulsas. Estis tempo ke la kosmologoj supozis ke eblas ke la Universo ripete 'eksplodas' kaj 'maleksplodas', sed oni trovas pli kaj pli da indikoj ke fakte ne estas tiel. La Universo ekestis kun granda 'eksplodo' kaj mortos en situacio de maksimuma entropio (la 'varmmorto'), ĉiam pligrandiĝanta.

Finfine (aŭ ne)[redakti]

Oni povas suspekti ke ne ekzistas universo en la organika, unuiga senco de tiu ambicia vorto. Se ĝi ekzistas, oni ankoraŭ ne konjektis ĝian celon; ankoraŭ ne konjektiĝis la vortoj, la difinoj, la etimologioj, la sinonimoj de la sekreta vortaro de Dio.

Stultaj sciencistoj ne deziras pensi, ke Universo estas viva kaj Ĝi ekzistas por iu celo. La teorio, ke Universo iom post iom malvarmiĝos kaj fariĝos monotona kaĉo, estas plena idiotaĵo.

Pardonpeto[redakti]

Mi pardonpetas al miaj hispanparolantaj kaj portugalparolantaj gesamideanoj — mi estas nek unu nek alia — esperante ke ili komprenos la bonajn intencojn de tiu ĉi artikoleto.

Referencoj[redakti]