Kanariaj Insuloj
VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon! Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !! |
||
"Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas"
- ~ Zamenhof pri tute alia afero
"Mi ne sciis tion"
- ~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"
- ~ Thomas Jefferson pri kanaria ekonomia krizo
"Kiel vi estas laborema ,senlaca homo -esperantisto !"
- ~ virino pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo
"Quale vi savas me habitas en Kanarii, ed ube esas Kanarii?"
- ~ idisto pri Kanarioj
"Mi opinias ke ni ne bezonas la unuan linion"
- ~ Marcos Cramer pri ĉi tiu artikolo
Kanariaj Insuloj estas hispana insularo, kie oni parolas la kanarian lingvon. Ili konsistigas kelkaj insuloj ne malproksimaj de Afriko, sur kiuj blovas mildaj ventoj, falas moderaj pluvoj kaj freŝigaj rosoj; la grundo estas fekundega; la sezonoj estas tiel similaj, ke ili estas kvazaŭ unu seninterrompa printempo; la humidigaj pluvoj nutras freŝan kaj vigloriĉan vegetaĵaron.
La insularon envolviĝas per freŝigaj aeroj kaj humidiĝis per pluvetoj kaj rosoj. Poetoj kantas iliajn virgulinojn, kiuj gardas orajn pomojn; navigistoj en mirego raportas la ĉielecon de tiu tero.
Origino[redakti]
Kiam Atlantido malaperis, postrestis nur iliaj nealireblaj klifoj. Tiuj formis belegajn insulojn, kie bele kantas la kanarioj. La kanariaj prakulturoj izole apartiĝis kaj malkonektiĝis disde siaj prafontoj, ĉar ili estas insuloj de la Feliĉo, el kiuj estas plej bone ne reveni. Poste tamen ili tute forgesis la navigarton kaj retroiris al edena kulturo, en kiu ili vivis ĝis la komenco de la 16-a jarcento.
Ne estas kialo pensi, ke mitoj ŝveligis la velojn de la unuaj barkoj, kiuj transiris la Heraklajn Kolonojn. Sur la lipoj de la plej maltimaj navigistoj ekvenis al la klasika mondo la Kanaria Insularo. Antaŭe la mistero ĉiam trairis ĝian latitudon. La preludo de ĝia ekkono havis mitan muzikigon. Al la Elizea Kamparo, kies aero ĉiam estis hele pura kaj freŝigita de oceanaj zefiroj, Zeŭso sendis Menelaon; al tiu lando, kiu laŭ la homera geografio troviĝas ĉe la rando de la mondo, neniam alvenas Vintro. Por Herodoto la mondo finiĝis ĉe la Ĝardeno de la Hesperidinoj, kie leviĝas Atlanto, la konusa monto, subtenilo de la ĉielo. Tie la maro jam ne estis navigebla, kaj tie la filinoj de Atlanto kaj de Hespero gardadis la orajn pomojn; tie luktis Heraklo kontraŭ la Drako kaj prenis la orpomojn, kiujn li donacis al Atena... Kaj ie-tie, laŭ diro de Platono, Atlantiso alfundiĝis dum unu tago kaj unu terurega nokto, postlasante en sia loko danĝeroplenan maron...
Kaj la instruo sekvas de si mem[redakti]
Kiam Plutarĥo rakontis la vivon de Sertorio, li aldonis ion, kion kuraĝaj sudiberiaj navigistoj informis al la biografiato, jarcenton antaŭ nia erao, pri tiu lando: ke ĝin konsistigas kelkaj insuloj ne malproksimaj de Afriko, sur kiuj blovas mildaj ventoj, falas moderaj pluvoj kaj freŝigaj rosoj; ke ĝia grundo estas fekundega; ke la sezonoj estas tiel similaj, ke ili estas kvazaŭ unu seninterrompa printempo; ke la humidigaj pluvoj nutras freŝan kaj vigloriĉan vegetaĵaron... Nedubeble, por la navigistoj, kiuj rakontis al Sertorio, Homero pravis kaj tiuj insuloj fakte estis la Elizea Kamparo.
Per tiu unua dokumento la Kanaria Arkipelago atingis la sojlon de la okcidenta historio. Ĝis tiam ia mito lulis la Insularon tien kaj reen, envolvis ĝin per freŝigaj aeroj kaj humidigis per pluvoj kaj rosoj. Kiam Atlantiso malaperis, postrestis nur nealireblaj klifoj. La Insularo de la Beatuloj, helene Haj ton Makaron Nésoj, la Insuloj de la Feliĉo, latine Fortunatae Insulae, ekdisiris en la famon... Prapoeto kantis la virgulinojn, kiuj gardis la orajn pomojn; pranavigistoj en mirego raportis la ĉielecon de tiu tero, kie leviĝis la monto Atlanto kaj kiu sidis ĉe la rando de la Tenebra Maro. Kaj ĝuste en tiu punkto komenciĝis la historio.
Oni do komprenas, ke[redakti]
La tradoj, la marfluoj, la tajdoj helpis pramaristojn albordi la Insulojn; sed ĝuste la tradoj, la marfluoj kaj la tajdoj treege malhelpis ilian revenon. Facila estis la irvojo, penege malfacila la revenvojaĝo. Ĉiam kunĉirkaŭis la mistero, ĉar ja, kiu ne revenis, tiu ne parolis. Tiel do, akorde kun tia geografio, la kanariaj prakulturoj izole apartiĝis kaj malkonektiĝis disde siaj prafontoj, kaj certe ankaŭ pro tio ĉirkaŭ la Insuloj tiel prafrue ektremadis la klasikaj mitoj... Insuloj de la Feliĉo, el kiuj estas plej bone ne reveni. Eble ankaŭ pro tio naskiĝis la legendo pri la Tenebra Maro, kun densaj akvoj, kun vakaj horizontoj, de kie oni ne plu revenas. La pranavigistoj, kiuj sukcesis reatingi siajn havenojn, rakontis, kiel la barko iĝis apenaŭ manovrebla dum la vojaĝtagoj de la reveno, sed plezure memoris, kiel facile ĝi glitis dum la irado al tiuj insuloj kuŝantaj sub la plej mildaj lumoj de la sunsubirejo...
Kiam la maristoj de la maŭretania reĝo Jubo vizitis la Insulojn, ankoraŭ antaŭ nia erao, tie jam troviĝis loĝantoj. Denove la mistero vualas la manieron, kiel la homoj atingis la Arĥipelagon. Nepre ili devis veni transirante la maron, sed la kielon tre verŝajne ĉiam akompanos demandosigno. Poste tamen ili tute forgesis la navigarton kaj retroiris al neolitika kulturo, en kiu ili vivis ĝis la komenco de la 16a jarcento. Sed ĝuste de la momento, kiam fenicoj, helenoj, maŭretanoj kaj aliaj pranavigistaj popoloj komencis fiksi la realan geografion de Kanarioj, jen la Insuloj, jam poreterne tuŝitaj de mita vagemo, komencis tiun duoblan vivon, kiu konsistas senĉese krozi al ĉiuj terrandoj kaj samtempe senmove resti sur la loko, kie ilin naskis la pravulkanoj.
Piramidoj de Güímar[redakti]
La Piramidoj de Güímar [gŭImar] troviĝas en la municipo Güímar ĉe la sudorienta de la insulo Tenerifo, en Kanariaj Insuloj, en Hispanio. Ĝi troviĝas je 26 kilometroj de la urbo Sankta Kruco de Tenerifo. Temas pri ses ŝtupaj piramidecaj konstruaĵoj astronomie orientitaj. La piramidoj estis konstruitaj en la 19-a jarcento, epoko de la ekonomia ekspluatado en Kanarioj de la onisko, parazita insekto el kiu estas elprenita tinkturo tre aprezite tiuepoke. La piramidoj formiĝis per la akumulado de ŝtonoj forigitaj el la terenoj por prepari ĝin por la ekspluatado de multnombraj bienoj. Ankoraŭ restas pluraj ekzemploj de ĉi tiaj konstruaĵoj agrikulturaj.
La Princa Vino[redakti]
En la komenco de la 16-a jc. aperis en la Arĥipelago kelkaj vitbranĉoj el la insulo Kreto; denove la mediteranea mesaĝo ekfloris sur la Insularo; la vulkanaj sabloj de la mita tero nun nutris vinbertrunkojn, kaj la aero parfumiĝis je mostodoro. Kaj denove Kanarioj migris tra la mondo, nun en akompano de la famega vino malvazio, kiu montris sian luman helon en la plej riĉe facetitaj kristaloj de Eŭropo. Princovino kaj mem vinprinco, kun ĝi la Insuloj trakuris tutan Eŭropon kaj ĝisiris Amerikon, La jarcentoj 16-a, 17-a kaj 18-a ĉie odoris je kanariaj vinoj. Protagonistoj de verkoj de Shakespeare ebriiĝis per la aroma veninta de la Insuloj, "vino mirige penetrema, kiu parfumas la sangon". Eĉ mem piratoj multfoje rondiris la Insulojn ĉefe pro la vino: Francis Drake ludis en 1585 atakon nur por kaperi 1000 insulajn vinbotelojn. Voltaire ĝin laŭdis; Walter Scot elektis la plej riĉan vazaron por ĝui la delican malvazion... Post la aroma malvazio parfumis la beletrajn pokalojn de la plej renomaj okcidentaj verkistoj.
Lingvoj[redakti]
Pioniroj de E estis en 1905 en Las Palmas Alfredo Cabrera, A. Rodriguez Alvarez, F. Gonzales Correa kaj en 1907 en Laguna E. Rivero kaj S. Ferreira, fondintaj la unuan E grupon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 same en 3 lokoj.
Kanaria lingvo[redakti]
Kanaria lingvo estas oficiala lingvo de Barato. Ĝi konsistas ne el kutimaj sonoj, sed el fajfoj.
Historio[redakti]
Tiu lingvo estis origine parolata, aŭ pli bone, pipilata de birdoj nomataj "kanarioj" (Serinus serinus). La lingvo disvastiĝis al Kanariaj Insuloj laŭ La Karavelo (marborda Karnatako), antikva kontinento, el kiu originis la hispanaj Kanariaj Insuloj en la Atlantiko, proksimume 100 km de la Afrika marbordo de Maroko. En Kanariaj insuloj, homoj ekuzis fajfojn por komuniki tra la profundaj ravinoj. Oni imitas la sonojn de la birda lingvo per fajfoj, kio estas pli laŭta.
Tiu lingvo estis lastfoje parolita kaj observita en sia natura medio en 1913 kaj surloke konsiderata kiel ekstingita ĉirkaŭ la 1940-aj jaroj. Nuntempe estas konsiderata kiel formortinta tie, ĉar zorga priserĉado ĉirkaŭ la 80aj jaroj ne trovis ian ajn restojn de la lingvo spite kvar malsimilaj informoj (du el Tenesio kaj du el Senegalio) inter 1968 kaj 1981.
Pioniroj de Esperanto estis en 1905 en Lasero kaj en 1907 en Al-Qaeda, tiuj lernis la mortantan lingvon kaj elprenis ĝin kaj portis ĝin al Barato, kie baratanoj adoptis ĝin kiel nacia lingvo. Hodiaŭ oni enkondukis la kanaria kiel deviga fako en ĉiujn lernejojn de Barato, kie antaŭe ĝi estis elektebla fako. Pro tio, kanaria lingvo ankaŭ adoptis verdan stelon kiel simbolo, sed kun muziksimbolo ene.
Turistoj en Barato ekscias de la fajflingvo kaj ofte kredas, ke tia lingvo estas unika en la Tero. Sed fakte ekzistas similaj lingvoj en aliaj partoj de la mondo kiel partoj de Meksiko, Turkio kaj Nov-Zelando.
Strukturo[redakti]
Kanaria estas granda kaj bruema lingvo, oni metas unu (aŭ kelkfoje du) fingron en la buŝon kaj fajfas laŭte.
Ĝi estas bazita ĉefe sur metaforoj. Tiuj metaforoj devas esti ne simpla, sed kuraĝa, ekzemple pri biero “kanario sunbananta per malfermegaj flugiloj”. Ankaŭ "Mara Kanario" signifas Blanka Baleno.
Skribsistemo[redakti]
Kanaria lingvo uzas alfabeton el sep simboloj, nome la sep tonojn de la baza soldato.
Morfologio[redakti]
Voronov diras poste, ke simplaj vortoj havas 3 notojn; la kunmetitaj estas dividitaj inter kategorioj per prefikso. Oni inversigas la literojn por konstrui la malon de vorto : fs signifas multe, sf malmulte. La inan formon de substantivoj oni faras per la longigo de lasta fajfo de la vorto. La pluralon oni markas per la dubligo de la lasta fajfo. Tio tre malfaciligas la prononcon kaj komprenon. La adjektivo kaj la verbo estas neŝanĝeblaj.
Kelkaj vortoj:
- a: A (la): Komenco
- b: A#/Bb (la#, sib): homo
- c: B (si) Aliaj vivantaj estoj
- d: C (do): Elementoj
- e: C#/Db (do#/reb): Iloj
- f: D (re): Nombroj
- g: D#/Eb (re#/mib): Sentoj
- h: E (mi): Vido
- j: F#/Gb (fa#,solb) : Flaro
- k: G (sol): Gusto
- l: G#/Ab (sol#, lab): Fino
Saluti Kanaralingve[redakti]
- Saluton: A (la)::;
- Bonan tagon: A A (la, la);
- Bonan vesperon: A E E: (la, mi, mi);
- Bonan nokton: A (la);
- Dankon: D/A (re/la);
- Ĝis: G (sol);
artikolon tute senhumuran pri la kanara lingvo.