Kolomano Kaloĉaj
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
IDISTO
Tiu ĉi artikoro estas pri demono Idisto
("kanajlo!... gluulo!... senŝuulo!...)
Atentu, ĝi volas perfidi vin kaj porti vian animon en inferon!!!
AVÉRTŐ CSÍ TÍU ARTIKŐLŐ VÉNASZ ÉL HUNGARÍO La aŭtóro véndisz 10 kilográmojn da páno por ke ri póvu vérki dzsin. Neníuj rumanoj aŭ ciganoj rajtasz légi dzsin. Dánkon kaj plúan vivádon al vía familío. |
---|
"Tamen kalocsay mem uzis?"
- ~ anonimulo pri Kalocsay
"Nenio estas vi, nenio"
"Ĉe kudrad' mallaŭte li flustras je la lasta foj'"
- ~ Pascoli pri Kalocsay
"Li respektas la aliajn naciojn de la mondo"
- ~ Cindy McKee pri Kaloksayji
"El la *Kalocsay*-a adjektivigo de virinoj oni ne povas konkludi, ke virinoj estus adjektivoj"
- ~ Francisko Simonnet pri Kalocsay kaj virinoj
"perforton al homfrato faras Kalocsay"
- ~ Antonio De Salvo pri Infero
"Mi tute ne shatas la dogmon de waringhien-kalocsay-albault-cherpillod pri ia "gramatika karaktero""
- ~ Antonio Vergara pri multaj esperantistoj
"Hozd létre a(z) „Kálmán Kalocsay” nevű lapot ezen a wikin!"
- ~ Hungara Neciklopedio pri Kálmán Kalocsay
"Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri"
- ~ Zamenhof instruante gramatikon al Kaloĉaj
Kálmán (Kolomano) KALOCSAY [ka'lma'n KAloĉaj], ankaŭ nomata Kalsurmano Galoŝej, (1891 en Abaújszántó – 1976) estis hungara spiono dum la Usona Revolucio. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.
Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis infektologo ĉe Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon pornografian. Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (pornografia sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.
La verkoj de Kalocsay pri frenezaj teorioj inkludas la verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gaston Waringhien, kaj la gvidlibron Lingvo Stilo Formo.
Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.
Tempomaŝino[redakti]
Sinjoroj de la konferenco,
Ni do vidas, ke Kaloksay verkis Vojaĝo inter la tempoj, pri la ebleco de vojaĝi inter la tempoj pere de maŝino, kiu uzus Esperanton. Laŭ Svisa instituto de eksterlanda esplorado kaj Svisa Kurtonda Radiostacio li plene sukcesis kun helpo de Stafeto. Antaŭ la apero de Vojaĝo inter la tempoj oni ankoraŭ rajtis polemiki pri la ekzaktaj gramatikaj signifoj kaj roloj de niaj pasivaj participaj sufiksoj ata kaj ita. Kalocsay, 1959, per sia maŝino, vojaĝis en la tempo al 1889 kaj demandis rekte al Zamenhof pri la kverelo, sekve, li vojaĝis en tiaman futuron (1989) kaj diris al Akademio, kion fari.
Fakbarbaro[redakti]
Eble li estas fakisto pri armiloj kaj petrolo, sekve, li estus fakbarbaro. Sed, bonalingvanoj pensas ke "barbaraĵfakisto" estas pli ekzakta.
Encikliko[redakti]
Antaŭ ne longe, la “New York Journal” publikigis per grandaj literoj, la interesan sciigon ke pri Kolomano Kaloĉaj Klemento de Aleksandrio verkis enciklikon
Responde al Kalocsay, enkonduka poemo enla sekcio verdstele de la libro Izolo[redakti]
Jen estis templo pure greka
perkekta, simpla kaj senpeka
tre eleganta, bela, nobla, pura
elstara bildo simplastreka
sed ĝin ekamis arkitekto
pro lia miro pri ĝia perfekto
li volis ĝin nur plibonigi
nature per kelka korekto
do li almetis or-anĝelon
preskaŭ sur ĉiun kapitelon
eŭropajn vortojn li disŝutis
kaj realigis fuŝ-ŝovelon
en la fino pro aldono ŝoka
de ĉi-amaso nur breloka
iĝis la simpla kaj bela templo
nur stacidomo plen-baroka
(Renato Corsetti)
Verkoj[redakti]
- Adiaŭo, mi havas plezuron neniam plu vidi vin, stultulo!;
- Al kaptita formiko;
- Al lama soneto;
- Aŭtuna Porko;
- La aĝilo;
- Fatalo de Franclando;
- Fatalo de Fondono;
- Kombtapiŝo;
- Fronda faŭno sur la forno;
- La rulanta salikoko;
- La ĉeloj dronis;
- La dekdu notoj de SATano: Okeja kanto;
- La frua fronto;
- En Mara Horo;
- En ĉi murepoko;
- Ezoka Saĝo;
- Zebro;
- Feina forto;
- Ho M!;
- Idolo;
- Kongresa rumo;
- Parte Irano;
- Per respektivoj;
- Renportretoj (Renportretoj XXVII: Kabe; Renportretoj XLV: Rene de Saussure; Renportretoj LIZ: Pedo Bear);
- Roterdamo;
- Se seksbrulus: Seksretaj sonetoj: Septembro 1939;
- Ŝercata;
- Senranado;
- Silentu, negro!;
- Soldatantoj;
- Suno, subiru!;
- Sur la fonto Febo;
- Sur Moskvo;
- Ventro: Nikolaj Lozgaĉev;
- Kiam?;
Analizo[redakti]
Strange estas, en la nuntempo, ke ian analizon faris Kalocsay en "Lingvo Stilo Formo", ĉ. 1, "Esperanta Vortfarado". Li skribis (p. 28):
- "La i-finaĵo, kaj la ceteraj verbaj finaĵoj, estas verbaj ĉefelementoj, ilia signifo estas proksimume: _funkcii_, aŭ esti. Kun verbaj radikoj ili estas pleonasmaj. Kun la ceteraj radikoj ili havas la funkcion de memstara vorto. Ilia flankelemento, ĉar ili estas verbaj ĉefelementoj, povas esti
- 2. Predikata atributo. Rapidi: esti rapida; nigri: esti nigra. Sed ĉi lastaj estas analizeblaj ankaŭ adverbe: i (funkcii) rapide; i (funkcii, impresi) nigre. Vere, la senpere verbigitaj adjektivoj ĉiam enhavas la nun de _ago_. 'La nokto estas nigra.' -- ĉi tio estas simpla konstato. Sed: 'La nokto nigras' -- ĉi tio diras iom pli: ke la nokto kvazaŭ agas, funkcias (impresas) nigre."
Ido[redakti]
Tre ofte oni povas observi, ke ni opinias , ke S-ro Raitas deziras, ke tamen, se oni rigardos pli atente, oni vidos, ke Kalocsay skribis: "En 1912 Comenius volis, ke mi fraŭde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same malbone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de Ido-libro."
Graveco[redakti]
Aldonu, ke Sro. Wm. Stead, redaktoro de la angla Review of Reviews, kaj eminenta en tre multaj aliaj aferoj, atestas ke Kolomano Kaloĉaj estas unu el elektitaj institutestroj de Budapeŝto.
Simpla karto skribita al rcdakcio, kiu publikigis artikolon pri Esperanto, ofte pli utilas ol multaj disdonitaj propagandiloj!
Famaj diraĵoj[redakti]
- "Hip, hura, jen la atombombo. La mortigilo sen rival'! "
- "Faru antaŭ l' Arno digojn"
- "Ni laboru por la estonteco!"
Laŭ Biblio[redakti]
Laŭ La Verda Biblio (Epo. 53: 1-2)
1. Kaj aŭskultinte la elegion de Kalsurmano Galoŝej, la popolo ekploris ploron amaran.
2. Ĉar ili ĉiuj estis afliktitaj kaj angoro peza premis iliajn korojn. Pro tio, ke ili komprenis nenion el la kanto de Galoŝej.