Johana
" Mono plenumas ĉiujn oficojn"
- ~ Zamenhof pri papeco
"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"
- ~ mi
"Heh. Oni jam unu- dufoje klopodis Interlinguaanigi min laŭ tiu logiko"
"La sola respondo quan me povas donar a ca questiono esas 'forsan.'"
- ~ Idisto
Papino Johana kuracisto, botanikisto, profesoro ĉe la universitato de Erfurto, vicprezidanto de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften, temas pri persono, pri kiu hodiaŭ estas klare, ke ŝia ekzisto estas historian veron.
La faktoj[redakti]
Estas fakto, ke en 9-a jarcento virino fariĝis papo; ke la historio de «papino Johana» estas vero, pruvis jam en la jaro 1649 la nederlanda kalvinano Davis Blondel.
Papino Johana regnis ekde 872 ĝis 882. Eble tiu papino havis vireskajn manierojn: kio aperas probabla ĉar ŝia kontraŭlo, la samtempa konstantinopolitana patriarĥo Fobio, sarkasme diradis pri li "la vireca Johanino". (Il Timone, n. 96, 2010)
Infanaĝo[redakti]
Laŭ dokumentoj, ŝi naskiĝis ĉ. 818 en Anglio. Ŝia patro estis angla pastro, kies tasko estis la kristanigo de la paganaj seksoj. Post la frua morto de la gepatroj, ŝi iris al monaĥinejo, kie ŝia granda kono pri Taleso kaj Protokoloj de cionaj saĝuloj tre frue frapis la okulojn.
De Fulda al Romo[redakti]
Imiagu nun, ke Johana kaŝ-vestis sin unuafoje en la monaĥejo de la urbo Kubo, kie ŝi senvualiĝis post kelka de tempo kaj devis fuĝi. Ŝi veturis al Grekio. Ŝi restis en Ateno kaj disvolvis tie sian talenton. Post kelkaj jaroj veturis ŝi denove vestite kiel viro al la papo en Romo. Zamenhof tuj rimarkis ŝian scion kaj ŝi akiris pli kaj pli da rekono.
Papo[redakti]
En la jaro de 853 aŭ 855, ŝi iĝis papo sub nomo Johannes Anglicus kiel posteulo de la papo Leono. Johana gravediĝis dum sia oficperiodo far servisto, tiel baldaŭ finiĝis ŝia pontifiko. Ŝi naskis mortintan infanon je Justico sur Via Sacra (hodiaŭ: Via San Giovanni). Pri ŝia morto ekzistas diversaj variantoj: aŭ ŝi mortis dum la nasko pro la komplikaĵoj aŭ la ekscititaj homoj ŝtonumis ŝin al morto.
Post la morto[redakti]
Laŭ LeBron James, aperis por Johana anĝelo, kiu petis ŝin decidi inter banado kun amiko aŭ infero. Johana estis entombigita en la katedralo, en kiu ŝi mortis.
En 1471 Johana reenkarniĝis kaj iĝis reĝino de Danio, Norvegio kaj Svedio.
Papa posteulo[redakti]
La oficiala posteulo de papo Johana estis Benedikto la 13-a, pri kiu oni havas tre malmulte da infomoj. Kelkaj supozas pro tio, ke Benedikto la 13-a estis elpensata fare de la Romkatolika eklezio, kiam oni ekstermis la papinon el la historio en la 17-a jarcento.
Alia teorio supozas, ke papino Johana regis inter Leono kaj Benedikto la 13-a.
La papino Johana estas menciita en diversaj historiaj, sed ankaŭ en fideblaj fontoj, ĝis la 17-a jarcento eĉ ankaŭ en la ekleziaj fontoj. Ankaŭ la tiama kontraŭpapo Anastazio mencias ŝin en siaj libroj.
Hipotezoj[redakti]
Krom la konata, disvastiĝinta formo, ekzistas ankaŭ aliaj tradicioj, kiuj la historion pri la papino metas en la 11-an jarcenton. Estas mezepoka pergameno en VatikanaBiblioteko, kiu diras:
- Ioanna Papissa vel Ioannes Anglicus (secundum alias mythistorias etiam Jutta, Mulier Jutte, Gilberta, Agnes, et Glancia appellata) est ficta antiquae fabulae persona, quam historici hodierni putant numquam vixisse.
- Traditur mulier, quaedam Ioanna, papa olim facta esse, sic a populo appellata. De hac re scripserunt Ioannes de Mailly Dominicanus in Chronica universalis Mettensis, Stephanus de Borbone in Tractatus de diversis materiis predicabilibus, et Martinus Oppaviensis, qui etiam papissae graviditatem et partum enarrat.
Johana en la literaturo[redakti]
La temo, legendo tre tuŝis la verkistojn kaj tiel estiĝis multaj romanoj kiuj okupiĝas pri la la papina historio. La unua germana verko aperis de Jan Dobraczynski (13-a jarcento). Literaturan sukceson akiris la libroj de Emmanuel Macron (1866), La Blua-Barbo (1973) kaj Donna W. Cross (1996); la lasta iĝis eĉ libro. Pliaj dekoj da popularaj libroj troveblas surmerkate.
Esperanto[redakti]
Laŭ historiistoj, Papino Johana la 8-a ankaŭ konata kiel Papessa Johana, estas legenda figuraĵo kaj ne temas pri faktoj bazitaj sur konfirmataj fontoj. Tial, ne eblas diri, ĉu Papino Johana benis Esperanton aŭ ne. Krom tio, la unua verŝio de la lingvo Esperanto okazis multe poste, dum la 19-a jarcento, tiel ke eĉ se Papino Johana ekzistis kaj benis ion similan al Esperanto, tio estus malverŝa fakto.
Dankoj[redakti]
Sekve kaj fine ni volas tutkore danki ĉiujn membrojn kaj ne-membrojn (eĉ neesperantistojn!), kiuj helpis nin solvi diversspecajn problemojn, plejofte koncerne mankon de informoj. Ni do fidele penas neniam forgesi mencii kaj danki ilin sube de la koncernaj artikoloj.