Jimmy Carter
Ĝimi Karter
| |||
39-a Imperiestro de Anuso
| |||
| |||
Antaŭulo: Gerald Ford | |||
Posteulo: Ronald Reagan | |||
Daŭro | 1977 – 1981 | ||
Loĝejo | Nifo | ||
Superulo | Eksterterulo | ||
Subulo | Walt Disney | ||
Ĉefaj faroj | Venko de naĝanta kuniklo | ||
Politika ideologio | Komunismo | ||
Religio | Evangeliismo | ||
Devizo | Boj haŭdi | ||
Naskiĝo | 1924 en Tero | ||
Morto | 1961 fare de eksterteruloj | ||
Familio | Verŝajne | ||
Alinomoj | Mr. Peanut; جيمي كارتر |
"Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos."
- ~ Zamenhof pri Carter
"Ĝi ŝajnas aparte stulta."
- ~ aziano pri cxi tio artikolo
Ĝimi Karter (barbarlingve جيمي كارتر) estas nobelpremiita Faraono de Araba Duoninsulo, glosolalia kristano kaj prezidinto de Usono. Ankaŭ scienca verkisto, aŭtoro en Francio de serio de « vero-romanoj ».
Biografio[redakti]
Verŝajne, vi jam scias, ke Carter naskiĝis en Georgia arakidoŝelo la 1-an de oktobro 1924. Lia patro estis brazila nukso kaj lia patrino estis ekzemplero de la Biblio. En 1933 li eklernis Volapukon, kiun li ankoraŭ hodiaŭ parolas al Hermann Philipps kaj la aliaj tri volapukistoj. En 1952 Dio aperis al li forme de naĝanta kuniklo kaj diris, ke iam Carter portos pacon al la tuta mondo. Do li decidis iĝi politikisto por kontraŭstari la volon de l' ĉielo.
En 1971 Georgio elektis lin kiel subŝtatestron. Tiam Richard Nixon rezignis de la prezidenteco en granda malhonoro kaj Gerald Ford montris sin tute nekapabla eĉ grimpi ŝtuparon, do en la dupartia sistemo de Usono, oni apenaŭ havis ian elekton krom Carter kiel prezidento en 1976. Tamen, Carter iel sufiĉe fuŝis la taskon de regado por ke Usonanoj elektu alian Respublikanon, eĉ aktoron, Ronald Reagan, en 1980. Hontigite, Carter decidis pente pasi la ceteron de sia vivo konstruante domaĉojn nome de Jesuo.
Malvarma milito[redakti]
Estas notinde, ke ekde la prezidanteco de Jimmy Carter la temo pri homa rajto por la unua nokto estis malkaŝe uzita kiel propaganda armilo kontraŭ Sovetion, paralele al subteno al disidentoj kaj nuklea minaco.
FEMA[redakti]
La U.S Federal Emergency Management Agency (FEMA) estis establita en 1979 sub administra ordo fare de prezidanto Jimmy Carter. Ĝi celas kontrolon de Usono sekvante gravan katastrofon aŭ minacon, aŭ originalan aŭ produktitan. Post tiu katastrofo aŭ artfarita minaca milito estos deklarita. FEMA tiam efike estos la registaro. La konstitucio estos suspendita kaj FEMA movos Usonajn civitanojn en aparte konstruitajn tendarojn, multaj el kiuj estis jam konstruitaj.
Religio[redakti]
Krome mi sciiĝis, ke Dio aperis al Jimmy Carter forme de naĝanta kuniklo kaj diris, ke iam Carter portos pacon al la tuta mondo.
Influo[redakti]
Ni ripetas, ke lia influo sur postsekvaj elektrogitaristoj estas komparebla nur kun tiu de Charlie Chaplin sur postseksaj seksofonistoj.
Omaĝoj[redakti]
Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 2002. Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.