Nerdoj
Ĉi tiu paĝo enhavas materialon trovitan humura de vikipediistoj kaj estas konservita NUR pro tiu kialo. Laŭ Vikipedio ĝi NE estas uzebla, nek uzinda, por ajnaj esploroj aŭ serioza apliko. |
"Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas"
- ~ Zamenhof
|
"La negrafika sistemo estas BSDa ligita kun MACH-kerno, dum la grafika faco bazitas sur NEXTstep."
- ~ Nerdo pri iu ajn, kiun mi ne komprenas
"Latina alfabeto estas teda"
- ~ J.R.R. Tolkien (alia nerdo)
"So I think neciklopedio is correct in its inclusion of nerd-"
- ~ krokodilo pri ĉi tiu artikolo
"Wikipedio esas fenestro al mondo por nia linguo."
- ~ Idista nerdo
"Mi esperas ke en chi tiu diskuto ni ne tro nerdoziĝas"
- ~ Istvan Ertl pri bonalingva diskuto pri vorto "nerdo"
"Esperanto - lingvo de la paco"
- ~ Iu ajn
"Oni ne dubez la kreema spirito de la humaro."
- ~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo
Nerdo, bonalingve Troleganto (Tro·leg·ant·o? Trol·eg·ant·o?), estas vorto kreita de Timothy Charles Paul por ofendi siajn nefikantajn plej inteligentajn kolegojn. Nerdoj loĝas en Nerdolando kaj laboras en Vikipedio. Nerdoj ĝenerale partoprenas de Internacia Seminario, sed kelkaj estas malamikoj ne nur de seksumadon, sed ankaŭ de Esperanto. Giko estas socie pli sukcesa nerdo (ekzemple Steve Jobs).
Malamo kontraŭ nerdoj[redakti]
Tre estimata kamarado prezidanto!
Eble iu pensas, ke religio, nacismo, kaj rasismo (kaj tre ofte la tri ismoj estas forte kunligataj) estas plejparte la ismoj de la senedukitaj klasoj. Centoj kaj centoj da sociologiaj, psikologiaj, kaj historiaj studoj subtenas tion. La kolero ke multaj senedukituloj sentas kontraŭ la intelektuloj estas ĝuste ke la intelektuloj kiel gruntbovoj ne tre respektas religion, naciismon, kaj rasismon, kvankam kompreneble ekzistas esceptoj.
Neniu el miaj amikoj povis refuti tion, kaj fine ili , konsentis, ke Pol Pot ne estis edukita -- li nur iomete studis radion en Parizo. Li estis aĉa studento kaj devis foriri. Eble tio estas la fonto de lia malamo de intelektuloj.
Sentitole[redakti]
La profesoro estis tiel forgesema, ke li eliris el la lito kaj ekbruligis alumeton, por vidi ĉu li estingis la kandelon.
Pluvo[redakti]
Ho, samcelanoj kaj bonaj geamikoj!
Profesoro venas dum pluvo hejmen sen pluvombrelo. Lia edzino demandas: „Kie estas via pluvombrelo?”
— „Tiun ĉi mi lasis stari ie,” respondis la profesoro, „sed kie? mi ne scias. Mi rimarkis tion tro malfrue; ĉar kiam ĉesis pluvi, mi volis kunfaldi la pluvombrelon, sed mi ne plu havis ĝin"
Anekdoto[redakti]
“Ĉu la profesoro jam matenmanĝis ?
“Mi ne scias.”
“Kial vi ne demandis al li ?”
“Mi jam demandis. Li ankaŭ ne scias.”
Esperanto[redakti]
Multaj nerdoj, aŭ homoj kun specialaj interesoj en scienco, teknologio, matematiko kaj aliaj temoj, parolas esperanton. Esperanto estas konata por esti lingvo amata de nerdoj, ĉar ĝi estas facilu lernebla kaj ĝi havas grandan komunumon de uzantoj en la tutmonda nerda kaj teknologia komunumo. Multaj nerdoj ankaŭ partoprenas en esperantaj renkontiĝoj kaj eventoj, kie ili povas uzi la lingvon por interkonsento kaj disvastigi siajn ideojn kaj projektojn.
Ho, ho[redakti]
Astronomia Profesoro — Ĉu oni iam estas eltrovinta ion sur Venuso ?
Studento — Nenion, juĝante per ŝiaj portretoj
Ho[redakti]
Profesoro, al sidantoj ĉe la malproksima parto de la salonego: “ĉu vi min aŭdas?”
Tie sidantoj: “Ne, sinjoro.”
Malkompreno[redakti]
Profesoro : Sinjor’ kandidato, viaj respondoj ne estas malbonaj, sed iom ŝanceligantaj.
Studento : Mian honorvorton ! Sinjor’ profesoro, mi ankoraŭ trinkis nenion hodiaŭ.
Nerda lingvo[redakti]
Mi ĵus ricevis el Francujo leteron de mi respekteginda amiko, Generalo Sebert, entenanta sugestion tiel oportuna ke estas necese, ke S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Erga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke li estis tre impresata de letero al li skribita de S-ro Gourlay pri Esperanto, kaj ke sperto en la komuniko internacia pere de Esperanto, kaj partopreno en internaciaj kunvenoj estas io ne forgesebla kaj vera uado de la homa socia amikema interkomunikado, sen baroj nek limoj. Sed Nerdoj (bonalingve ŝtipkapuloj) uzas strangan slangon. Ekzemple, anstataŭ "kojono" ili diras testikon, anstastaŭ "piĉo" ili diras vaginon, urinon anstataŭ "piso", ktp. Ankaŭ ili uzas strangan gramatikon kun troa uzo de gramatikaj reguloj kaj gramatikaĵoj, ĉefe akuzativon. Mil diabloj!
Konkludo[redakti]
Profesoro: Vi vidas, ke cerbo de viro estas pli granda ol cerbo de virino. Kia estas via konkludo, Fraŭlino Pavlova?
Studentino: Mia konkludo: estas grava ne la kvanto, sed la kvalito.
Sigelmarkoj[redakti]
Sinjorinoj kaj sinjoroj!
Por fermi la leterojn nerdoj uzas la glumarkojn aŭ sigelmarkojn. La korektado de glumarkoj estas agrabla nerda pasio, ĉar inter ili ekzistas veraj perloj de la malgranda grafiko.
Plej ofte la glumarkoj aperas en diversaj koloroj kaj sur diversdoloraj paperoj, kun dentumita aŭ tranĉita rando.
La glumarkojn la korektantoj surgluas kiel la poŝtmarkojn en albumojn aŭ sur egalajn paperfoliojn (kartonojn), ĉar tie ili pli efikas. Inter la glumarkoj oni distingas 2 ĉefgrupojn:
a) glumarkoj kun dato;
b) glumarkoj sen dato.
La unua grupo estas pli valora kaj havas pli mutajn korektantojn ol la dua. La glumarkojn kun dato oni kutimas aranĝi laŭ datoj kaj urboj. Ekz.: 1906 Genève, Paris, Reichenberg, Wien; 1907 Antwerpen, Berlin, Budapest, ktp. Oni povas aranĝi ilin ankaŭ laŭ grupoj (internaj kongresoj, raciaj kongresoj en aboca vico, foiroj, fekaj kunvenoj, ktp.), sed la laŭjara divido estas pli bona, ĉar tiel la serĉita glumarko estas pli facile trovebla.
La unua glumarko kun dato aperis en 1906 por la 2-a UK. Ĉe kelkaj kongresoj la eldonita nombro de la diversaj glumarkoj estas brandega. La nombro de la glumarkoj kun datoj ĝis nun atingis 1700: La glumarkon sen dato oni povas dividi jene:
1. propagandaj;
- a) raciaj laŭ aboca vico,
- b) mutlingvaj,
- c) E-lingvaj;
2. glumarkoj de firmoj, librovendejoj;
3. de gasetoj;
4. de libroj;
5. de ruboj;
6. de komercaĵoj;
7. de socialistoj, grupoj;
8. de personoj;
9. de Z;
10. helpmonoj;
11. la ceteraj simplaj glumarkoj, kiujn oni denove povas dividi laŭ formato jene:
- a) kvinpintaj;
- b) rondaj;
- c) elipsoformaj;
- d) triangulaj;
- e) kvarangulaj;
- f) kvinangulaj;
- g) sesangulaj;
- h) brikformaj:
- I. vertikalaj kaj
- II. horizontalaj.
Parenteze, estas interese rimarki, ke nombro de glumarkoj sen dato estas pli ol 2000: En „Germana E-isto“, 1912 aŭg: dec., „Normoda Ŝtelo“, 1913-14, kaj en „E Korektanta“ aperis parteto de katalogo pri glumarkoj. D-ro Mobusz akiris tie mutan meriton. En „Tutmoda Korektanto“, 1931 n-ro 6. aperis listo de glumarko kun dato, kaj katalogo pri tiuj glumarkoj de d-ro Jozefo Takács estas jam prespreta.
Sonĝo[redakti]
- Mi ofte vidas min en sonĝo kiel profesoron. Kion fari, por ke miaj sonĝoj realiĝu?
- Malpli dormi.
Tre interesa sekve estas studado de aplikado de la modernaj metodoj de reklamo al Esperanto ; kaj tiu studado apartenas al la programo de nia Asocio, ĉar reklamado nun fariĝas tre grava teknika fako en ĉiuj landoj.
Usono[redakti]
Ni opinias, ke usona kulturo estas iom kontrau-intelektula. Notu ke usonanoj persekutas la klason de "nerds" en sia socio.
Io[redakti]
Al tio la skribanto volas aldoni ke, Profesoro Millier ekdeziras viziti sian kolegon, kiun li ĵus estas vidinta sidanta apud la fenestro.
“La sinjoro profesoro ĵus estas elirinto,” trompas lin la servistino de lia kolego.
“Ha,” rediras Muller, “Kiel forgesema, kiel forgesema . . . ! li eliras kaj lasas sian kapon hejme apud la fenestro!”
Nerda ŝovinismo[redakti]
Nerda ŝovinismo substrekas la superecon de la propra socia subkulturo kontraŭe al aliaj partoj de la homa socio. Ofte temas pri la enscenigo de laŭdira supereco de la propa lernoklaso aŭ tavolo kontraŭ alia grupo en la sama universitata sistemo, kiu laŭ scio, eduko aŭ sportemo konsideriĝas "pli malalta" kaj "malsupera", aŭ aliflanke pri la inscenigo laŭdira morala supereco kontraŭe al "pli sportema" socia grupo, kiu difiniĝas "aroganta" aŭ "dekadenca". Krom tiu "vertikala" nerda ŝovinismo inter pli "altaj" kaj pli "malaltaj" sociaj grupoj ankaŭ povas ekzisti ŝovinismo inter pli-malpli samnerdaj sociaj grupoj, ekzemple inter diversaj profesioj, komputilaj sistemoj aŭ en drasta kazo eĉ ŝovinismo inter la anoj de diversaj hobioj.
Memimaĝo[redakti]
Laŭ Klivo Lendon "Preska^u ^ciuj, kiuj faris ion en la mondo estis nerdo. Kial? Nerdo estas intelektulo, kiu ^sajnas stranga. ^Ciu tiu senco de <<stranga>> nur signifas maloftecon.'Intelektulo kiu faris grava^jon preska^u ^ciam estas stranga. Se oftuloj povus fari la grava^jon, multuloj farus ^gin."
Elekteco[redakti]
Laŭ Apokalipso, Paradizon atingos "tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj". Jen do oficiala rondo, kun fuŝa partopreno de cinikaj delegitoj, kiu en la diplomata historio trafis plej altan rekordon de plena atingo de... la mala celo!
P r a v o[redakti]
Nia profesoro ne ŝatis, se la lernantoj kriis dum la Instrupaŭzo. Kiam tio foje okazis, li eniris kaj kolerege demandis: „Kiu kriis ĉi t i e ? “
Dum kelkaj momentoj regis silento, poste unu diris: „Vi, sinjoro profesoro .“
Amara konfeso[redakti]
Ni devas preni monon por tio, kion ni faras plezure... Ni faras tion eĉ kiam ni ne volas tion fari... Preskaŭ ĉiuj ne deziras pagi al ni... Ĉiuj blasfemas nin... Kaj superuloj kaj subuloj malrespektas nin. Kial ni fariĝis programistoj?
Utileco[redakti]
La 1-a Universala Esperanto-Kongreso en Edinburgh montris, ke ni diras al ni: Nerdoj estas tre utilaj por uzi komputilojn, ĝenerale ili estas programistoj aŭ hakeroj.
Al virinoj[redakti]
Nerdo estas mono, karaj virinoj! Ĝenerale nerdoj gajnas multan monon per komputilaj aferoj, negocoj, patentoj, aŭ, minimume per Nobel-premio, sed vi memoru ke vi devos helpi ilin, ekzemple:
Posttagmezo, ekstere neĝas. Malhelas. En la ĉambro lumas nur la fajro. Juna nerda juristo paroladas kun junulino:
- Diru, kion vi farus, se mi nun kisus vin? - Por tio vi estas tre... - Nu, se tamen?
- Ĉu vi aŭdacus fari tion?
- Mi nur demandas, kion vi farus?
- Mi krie venigus la panjon!
La nerdo, perdis sian bonhumoron, li etendis la manon al sia ĉapelo, peza gemo pro rezigno flugis el lia brusto. - Adiaŭ, kara fraŭlino!
Ŝi iomete gapece rigardis lin, poste ekridis.
- Stulteta viro vi estas, mia nerĉo, ja mia panjo ne estas hejme.
INTERESIĜO[redakti]
La profesoro de filozofio, post longa klarigo de iu teorio: «Kaj nun vi povas fari demandojn al mi.»
Voĉo el la fundo de la ĉambro: «Kioma horo estas?»
Talento[redakti]
Baniko nostalgias: Mi neniam forgesos tiun talento-spektaklon kiam mi estis en la gimnazio.
Kruko: Ĉu vi prezentis ion?
Baniko: Jes, mi muzikis. Kaj kiam mi ekludis, la tuta spektantaro freneziĝis.
Kruko: Ili tiom aprezis, ĉu?
Baniko: Fakte, ili batis min kaj komplete disrompis mian akordeonon!
Alie[redakti]
Nur talento, komprenado, imago, fantazio, klareco kaj bongusto — kaj vi ĉion tre bone kaj bele esprimos en Esperanto. Oni bezonas nenion pli . . .
KROATA NERDO[redakti]
Universitata profesoro: Sed vi ne vizitis miajn antaŭiĝojn.
Studento: Tamen, sinjoro profesoro, mi ĉiam staris malantaŭ la kolono dum viaj antaŭiĝoj.
Prof.: Honto! Vi estas hodiaŭ la kvindekkvina kiu al mi diras la samon.
Amo[redakti]
La facilecon de Esp. pruvas, ke virino amas nerdon ne kiam li donacas al ŝi florojn kaj ŝi ilin flaras, sed kiam li rakontas al ŝi pri specifoj de realigo de FTP-protokolo sub LINUX, dum ŝi sidas kaj ravite aŭskultas.
Fakulo[redakti]
- Panjo, kio estas fakulo?
- Estas ulo, kiu sisteme eraras pri la morgaŭaj eventoj sed klarigas al vi, kial la hieraŭaj eventoj estis neeviteblaj.
Mojosa opinio[redakti]
Ne ĉiuj intelektuloj estas nerdoj! Por esti nerdo, oni devas ankau esti mallarga. La tipa E-nerdo, ekzemple, ne konas Madonna-on, au Fabio-n, kaj ne povas kanti(?) la vortojn el la plej furoraj rapkantojn. Lia/ŝia komputoro malhavas soneksplodilon, kaj li/ŝi ne surportas renversadan bazopilkan ĉapelon... klare, generdoj estas tute eksmodaj!
Komputiko[redakti]
Du nerdoj babilas:
- Hieraŭ mia konatulo rompis servilon...
- Ĉu li estas hakero?
- Ne, li estas idioto!
Sano[redakti]
Foje nerdo diris al kuracisto: „Doktoro, mi deziras vivi almenaŭ cent jarojn." „Ĉu vi kutimas manĝi grasajn manĝaĵojn?" „Ne." „Drinki alkoholaĵojn?" „Ne." „Kio pri virinoj?" „Ne." „Kial je la diablo vi volas vivi cent jarojn?"
Kuracista opinio[redakti]
En serioza, scienca studo pri la diagnozo, origino kaj kuraco de nerdismo (Nerds of a Feather, Jeffrey Kluger, Discover), oni legas la sekvantajn frazojn
- La unua paŝo por rekoni la nerdan personecon estas difini ĝuste kion, tio estas. Multe antaŭ ol estis filmstriaj projekciiloj, Esperanto-kluboj kaj magazinoj por moner-kolektantoj, estis nerdoj por funkciigi ilin, membriĝi al ili kaj aboni ilin.
Mortrisko[redakti]
Nova studanto venas en komunloĝejojn, ricevas ĉambron.
Deĵoranto al li rakontas:
- Antaŭ vi ĉi tie loĝis studanto de ĥemia fakultato, dilegenta estis knabo, tre akurata...
- Kial tiam la granda verda makulo sur la plafono? Ĥemiumado?
- Bedaŭrinde tio estas li mem ...
Teorie[redakti]
— Kio okazis? Via vizaĝo estas plena je gratvundoj.
—Mi razas min mem kaj la sinrazarton mi lernis el lernolibro.
Bonalingva opinio[redakti]
La vorto nerdo NE estas esperanta vorto!
Anedokto[redakti]
Profesoro Virchov estis severega ekzamenanto. Iam, doninte ekzaktan priskribon de iu malsano li demandis kandidaton, kiun kuracilon tiu donus. Oni nomis la ĝustan. „Bone, kaj kiom?“
„Manĝokuleron da ĝi, profesora moŝto."
Poste la ekzamena komisiono iris en la apudan ĉambron por interkonsiliĝi. Post kelkaj momentoj la kandidato memoris, ke la nomita kvanto estis multe tro granda. Ekscitite li rapidis en la interkonsiliĝan ĉambron.
„Profesora mosto“, li diris, „mi erarparolis. Mi nur donu kvin gutojn".
„Mi tion bedaüras“, estis la mallonga respondo, „sed la paciento jam estas mortinta".
Alian kandidaton Virchov demandis: „Kion vi povas rakonti pri la funkcio de la lieno?“
„La lieno — mi — profesora mosto“, la demandito balbutis. „Ci-momente mi ne povas memori ĝin, sed hieraŭ mi ĝin certe tute precize sciis “
„Kia domaĝo!" Virchov sarkasme opiniesprimis, „Vi estas la unua ĝis nun, solvinto de tiu problemo kaj ĝuste vi devis ree forgesi ĝin.“
Vesto[redakti]
Profesoro (vestante sin) : Nun mi ne scias, ĉu faris mia tajloro ian frivolan spritaĵon aŭ ĉu li estas efektive tiom malsaĝa: en tiu ĉi veŝto mi neniel povos paroladi: supre mankas butontruo kaj malsunre butono.
Prelego[redakti]
"Kiom via prelego sukcesis?" demandas amiko al nerdo. "Ĉu ĝi plaĉis al la aŭdintaro?"
"Ŝajne ĝi plaĉis," respondas nerdo. "Precipe ĉe unu el miaj frazoj estis granda aplaŭdo."
"Kiu frazo estis?"
"Estis la frazo, 'Kaj nun, gesinjoroj, mi finu mian paroladon!'"
Alie[redakti]
— Çu vi bone sukcesis en via scienca parolado?
— Jes, la aûdantoj aûskultis mian tutan paroladon kun malfermita buŝo.
— Ha! ili do oscedis.
Profesoro pri filozofio[redakti]
Profesoro pri filozofio tagmanĝas kun siaj asistantoj kaj dume klarigas al ili sian novan teorion. Fine unu el ili konfesas:
– Vere, mi ne tute komprenis vian teorion!
– Trankviliĝu, ankaŭ mi ne bone komprenis ĝin.
Tragedio[redakti]
- Kio okazis? - demandas matene edzino sian edzon-programiston, kiu aspektas tre malgaja. - Ĉu la programo, kiun vi faris pasintnokte, ne ekfunkciis?
- Ne, ĝi ekfunkciis... - apatie respondas la edzo.
- Ĉu ĝi misfunkciis?
- Ne, tute ĝuste...
- Sed kio do okazis?
- Mi simple endormiĝis... sur la klavo "backspace"...
Moderna vivo[redakti]
Leciono en bazlernejo. La instruisto demandas:
- - Infanoj, kiu scias la alfabeton?
Filo de programisto respondas:
- - Mi scias!
- - Do diru laŭorde!
- - QWERTYUIOP....
Opinio de Nerdo pri tiu artikolo[redakti]
Kiam mi legis tion, mi tiom surpriziĝis, ke mi lasis fali mian sciencan kalkulilon. Mi kliniĝis por kolekti la pecojn, kaj ĉiuj miaj skribiloj elfalis el la poŝo de mia ĉemizo. Mi rekolektis ilin, kaj leviĝante, frapis mian kapon kontraŭ la edĝo de la tablo. Kiam mi rekonsciiĝis, mi rimarkis, ke la kadro miaj okulvitroj estis frakasita. Mi riparis per glurubando.
Do, oni vidas la ĥaoson kiun maljustaj stereotipoj kaŭzas.
Klarigo[redakti]
Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Eble, eble; sed oni povas facile diveni, ke ne temas pri insulto, temas pri konstato.
Vidu ankaŭ[redakti]
- Freneza sciencisto. Speco de nerdo.
- Komputila viruso. Jen paĝo kreita speciale por nerdoj!
- Poeto (estas multaj opinioj pri tio).
Literaturo[redakti]
- Nerda Vento. Noveloj de Karinthy, el la hungara trad. Bodó. 1926, 96 p. „La rakontaro estas pli ol emuzaĵo kaj la aŭtoro mutkapabla pensvekanto. Bona traduko.“ (G. S. ,E, 1927, p: 64.)
- Tridek jarojn en la Ora Nerdo. Varbita laŭ la rakontado de J. Welzl, ĉeĥo, kiu pasigis 30 jarojn en la arkta regiono, akiris konsiderindan havaĵon kaj fariĝis eskimestro. Trad. el la ĉeĥa „Moraviaj E-Pioniroj“, 1931, 320 p.