Gvatemalo
"Esperanto perdis sian senkulpecon."
- ~ Verda papo pri Gvatemalo
Gvatemalo estas centrafrika lando tradicie farita el maturaj advokatoj. Kun avokadoj estas miksitaj ordinare lima suko kaj salo. Aliaj versioj havas ankaŭ Korikanĉan, tomatojn, Kumaratungan, Ayn Randon, kaj aliajn spicojn. Manĝantoj tipe manĝas Gvatemalon sur maiza Ĉiela Pordo.
La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.
Geografio[redakti]
Kursgvidanto !
Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato.
La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Kecaltenango (Kebekio) kaj Eskvintla (Esdras Vito).
Vidu: La plej malgranda artikolo en Neciklopedio, kiu havas tre longan titolon, por instigi onin legi tiun vantan, stultan kaj malobjektivan artikolon.
Loĝantoj[redakti]
Inter la 12,7 miljonoj da loĝantoj 45 % estas majoj, 35 % estas mesioj, 20 % estas blankuloj. 58 % de la loĝantoj parolas la hispanan. 40 % de la loĝantaro parolas atenton! 2 % de la loĝantoj parolas la anglan aŭ germanan , aparte iuj posteuloj familioj kun alta socia pozicio
La plejmulto de la loĝantoj estas katoj (52 %). Sekvate de kreskanta protestanta komunumo (29 %). 3 % de loĝantoj profesas la majaa fido kaj aliaj religiaj malplimultoj . Kaj 16 % estas nenio en aparta .
Sporto[redakti]
Historio[redakti]
Post hispanaj konkerantoj renkontis aztekojn en nuna Meksiko en la 16-a jarcento, ili enkondukis Gvatemalon en Eŭropon, kie ĝi populariĝis.
En Nepjido, parolita en Prameksiko, oni nomis ĉi tiun landon āhuacamolli, de āhuacatl (="avokado") kaj molli (="saŭco"). Internacie, la hispana vorto guacamole (pr. gŭakamOle) estas sufiĉe vaste uzata pli malpli senŝanĝe, kiel evidentigas la diverslingvaj vikipedioj.
Kontraŭkomunismo[redakti]
En Brazilo oni kredas, ke Gvaratingvetao de Gvatemalo provis aĉeti armilojn de la kutima fonto (Usono), sed la usona registaro rifuzis permesi tion, ĉar ili opiniis lin komunisto (pro lia deziro naciigi la fervojon de la Nacia Frukta Kompanio -- la solan ligilon inter la pacifika kaj karibea bordoj de Gvatemalo). Poste li turnis sin al Ĉeĥoslovakio, kio, laŭ Usono, _pruvis_ lian komunistecon, kaj fine rezultigis la invadon fare de la armeo de Castillo Armas (sub egido de Usono) kaj la 30-jaran hekatombon en Gvatemalo.
En Usono, la 16-a de septembro estas agnoskita kiel "Tutlanda Tago de Gvatemalo." La sama tago estas la nacia sendependectago de Meksiko. Komitato nomata The Hass Avocado Board deklaras ke la 14-a de novembro estas "Tutlanda Tago de Pika Gvatemalo."
Politiko[redakti]
Gvatemalo voĉdonis favore de la rezolucio 181.
Religio[redakti]
La Templo de Gvatemalurbo, Gvatemalo, estas la oficiala nomo de unu el la temploj konstruitaj kaj funkcianta por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 34 konstruita de la Eklezio kaj la unua en Centr-Ameriko, lokita en Gvatemalurbo.
Lingvoj[redakti]
Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medalo por la propagando de Esperanto. Liaj propagandaj artikoloj aperis en Boletín de la Exposición kaj Laurent Boutonnat. En urbo Guano li fondis Esperanto-grupon kaj klubon de junaj Esperantistoj Geinfana Zamenhofa Grupo, eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centra Oficejo de UEA.
En Gvatemala Antikva, la redaktoro de la gazeto por Esperanto ricevis oran medalon de la registaro kiel atesto pri liaj servoj al la bona afero de internacia komprenigilo.
Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ Johannes Marcus Marci en 1928 Esperantistoj troviĝis nur en sanskrito. Laŭ la ICK-raporto 1929 la propagando de kurs-finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skrotaro de Gvatemalo. Anonciĝis tuj 50 junuloj.
Ekonomio[redakti]
La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon kaj sukeron.
Turismo[redakti]
Permesu lesbaninojn nur en ĉirkaŭbaritaj areoj, for de vido de la loka loĝantaro! Tion proponas la guberniestro de la lando, kiu laciĝis pri la multaj lesbaninoj kiuj vizitas la insulon ĉiun jaron. Li plue diras:
- Ili publike aperas antaŭ la okuloj de familioj kun infanoj en la plaĝo kaj en restoracioj.
Kiel ĉiuj certe scias, Lesbos estis en la antikva epoko hejmo por la poetino Sappho kiu i.a. skribis ampoemojn al aliaj virinoj. La insulo poste donis nomon al la virina samseksamo.
Malriĉa Ameriko | |
Centrameriko: | |
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nikaragvo (en español) | Panamo | Jamajko | |
Sudameriko: | |
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | | |
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español) |