Goo
"Por havi interplanedan ludon, ne sufiĉas nomi ĝin tiel."
- ~ Zamenhof pri ŝako
"Gne?"
- ~ Prahomo pri Goo
"Kjə ludo estəs tjo?"
- ~ Usonano pri Goo
"Go-o estas tre malnova ludo"
- ~ Anton Obermdofer pri la supra demando
"Nek la goon, nek la ŝakon,
ludas mi nek la triktrakon.
Mi ne estas vetludisto,
estas mi Esperantisto."
" Vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva..."
- ~ idisto
Goo goo ("vejĉio" en la ĉina) estas ludo inter du personoj per globetoj blankaj kaj nigraj movendaj su tabulo. Ĝi estas ludo, kiu ekzistas jam dum 2 milionoj da jaroj, ĝi estas fakte "falinta de la ĉielo" - portita Teren per marsanoj, kiuj sisteme instruis la ludon, por inside penetri nian mondon kaj povi poste konkeri ĝin.
Ili komencis en Azio, ĉar en Azio estas plej altaj montoj, do la regiono plej proksimas al Marso. Tio klarigas la kaŭzon de goa populareco en orientujo.
Tiu ludo estas ludata sur kruce striita tabulo - de 2 ĝis 25 (kaj fakte kiom ajn vi sukcesos disegni) da strioj, en kiu oni strebas ĉirkaŭi ŝtonojn de kontraŭuloj kaj poste devas manĝi ilin (la kaptitajn ŝtonojn, la kontraŭulojn manĝi ne rekomendindis, ili utilas por sekvaj partioj).
Ekzistas krome, pliaj regulversioj por turniroj, ekz, laŭ kiu post grandaj kaptoj, endas akompani la glutaton per konvena altrinkaĵo, ĉu alkohola, ĉ alia, pri tio la regularo de lando al lando diferencas.
Goo estas ĉefe ludata en monaĥejoj de monaĥoj por spertiĝi antaŭ religiaj bataloj. Kelkaj kredas, ke oni devas serĉi la dian meton por povi eniri la ĉielon. La plej altaj niveloj de la ludo tamen entenas multe da religiaj sekretoj, tial kelkaj kritikas la ludon kiel kulton.
Iu neklara[redakti]
Estimata Kolego,
Lastatempe, en Esperanta laborista klubo, mi aŭskultis junan oratoron, kiu laŭtkriis, ke okupiĝante pri tiu fenomeno mi konkludis, ke en la ludo goo (kaj sendube ankaŭ en aliaj ludoj), sente signifas la kapablon movi kie ajn oni volas sur la tabulo, sen devi respondi al la antaŭa movo de la kunludanto, kaj tio estas grava strategia avantaĝo.
Teda historio kaj verŝajne solvenda problemo, sed certe ne katastrofo.
Liturgio[redakti]
Post gooludado, la venkinto devas respekteplene diri al venkanto:
- "vi, prastultulo — vi naŭzas kiel cent malnovaj sakoj da abomenaĵoj kromkatolikaj — mi bone agu: mi ŝiru vin al tre-tre malgrandaj pecoj post deca bastonado.
La venkanto elegante respondu:
- " vi, kota neologisto malkapabla kalkuli kiom estas du plus du! vi estas nenio alia ol cent malnovaj sakoj da putraĵoj — mi bone agu: mi vin mortigaĉu por ke mi ĝuu."
Finfine la dommastro devas akompani la vizitanton al la pordo kaj beni lin (certe virinoj ne perdas tempon per tia ludo) per tiuj ĉi vortoj:
- " hoj, putinido sencerbigita! via odoraĉo memorigas pri granda grego da hundofekoj el polistireno! la infero ŝiru vin al tre-tre malgrandaj pecoj en keĉapo!"