George Bush la Pli Maljuna

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Georgo Herberto Vakero Buŝo la Pli Maljuna
41-a Imperiestro de Anuso

Batm.jpg
La mezaĝa Bush
Antaŭulo: Ronald Reagan
Posteulo: Bill Clinton
Daŭro 1989 – 1993 (oficiale); 1981 – 1993 (efektive)
Loĝejo Infero
Superulo Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud
Subuloj Dan Quayle (1989-1993); Ronald Reagan (1981-1989)
Ĉefaj faroj Vomo sur la ĉefministron de Japanio; batiĝo de Homer Simpson
Politika ideologio Usona Respublikana Partio
Religio Naftismo
Devizo Legu miajn lipojn!
Naskiĝo 1724 en Provinco Masaĉuseco
Morto Feliĉe jes
Familio Dinastio Bush
Alinomoj Almenaŭ ne George W. Bush

"La patro estas bona."

~ Fundamento de Esperanto pri alia afero

"Tre bone kaj amuze! Gratulojn al la respondeculoj."

~ leganto

"Sorgez por tu e nulo plu!"

~ idisto pri George Bush la Pli Maljuna

Prezidinto Georgo Herberto Vakero Buŝo la Pli Maljuna estis la dua plej malbona usona prezidento kun la nomo George Bush, venkinto en la Malvarma milito kaj en la Unua Persgolfa Milito, kaj patro de Jeb Bush kc.. Li atingis la plej altan oficon en Usono, la Direktoron de CIA, sed poste montris sian senfinan humilon akceptante la malsuperan oficon, prezidenton.

Familio[redakti]

Prapatro de la Buŝoj

Kaj kio okazis ? Buŝo venis el prestiĝa linio de politikistoj kaj negociistoj, inkluzive de la legenda Prescott Bush, kiu plej famiĝis pro faŝisma komploto kontraŭ Franklin D. Roosevelt.

Afrikaneco[redakti]

George Bush la Pli Maljuna restas senegala!

Frua kariero[redakti]

Lasu min komenci per du antaŭrimarkoj:

  • Ĉiuj civilizitaj landoj agnoskas, ke Buŝo komencis sian karieron kiel prezidonto. Li servis kiel vicprezidanto kun Ronald Reagan dum la 1980-aj jaroj.
  • Oni diras, ke li havis la veran potencon dum Reagan multe parolis.

Esperanto[redakti]

Laŭ mia scio, George Bush la Pli Maljuna, kiu estis prezidento de Usono inter 1989 kaj 1993, ne parolis Esperanton. Dum lia prezidado, Esperanto estis ankoraŭ malgranda movado, kiu ne estis tre konata en la politika mondo. Tial, eĉ se li estis sciigita pri ĝi, estas malmulte verŝajne ke li lernus la lingvon aŭ parolus ĝin publike.

Tamen, estas eble ke li aŭdis pri Esperanto dum sia vivo, kaj eble liaj politikaj vidpunktoj povus havi ian influon sur la Esperanto-komunumon. Sed, se temas pri lia persona lernado kaj uzo de Esperanto, ne estas indicoj pri tio.

Rilatoj al Norvegio[redakti]

Antaŭ ĉio ni devas akcenti, ke George Bush la Pli Maljuna atribuis al Vidkun Quisling la rangon de komandanto en la Ordeno de Bruta Imperio, kvankam tiu hororo estis poste nuligita.

Milita kariero[redakti]

Oni tute ne pretendas, ke Germana Medicina Revuo diris, ke

La Unua Persgolfa Milito[redakti]

Saddam Hussein vokis sian amikon Bush kaj diris, "Ni intencas invadi Kuvajton." Bush, jam konata pro siaj amoj de petolo kaj petrolo, diris al Hussein, "Ni tute fajfas pri viaj interarabaj militoj." Hussein invadis Kuvajton kaj Bush ekmilitis kontraŭ li kaj Irako. Forĉasinte la irakanojn el la lando (almenaŭ tiujn, kiuj ne bombiĝis dum la retreto), Bush vokis Hussein kaj diris, "Ha ha, mi trompis vin! Se vi vidus la vizaĝojn de viaj soldatoj..."

La Voma Milito[redakti]

Post kiam li venkis la ege malsuperan militistaron de Saddam Hussein en Kuvajto, George Bush sentis sin preta por ataki landon sen armeo. Do li ekmilitis Japanion, vomante sur ties ĉefministron. Tamen tuj poste li memoris, ke Japanio estis aliancano, do li pardonpetis kaj la du landoj revenis al "status quo ante bellum" (stato, kiu antaŭe belis).

Malvarma milito[redakti]

GB la Pli Maljuna detruis Sovetunion, konkeris Orientan Germanion kaj liberigis la sanktan urbon Bialistokon el la manoj de komunistoj.

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

George Bush la Pli Maljuna gajnis la Nobelpremion pri fiziko. Kiam ekzistas konspiro, oni neniam scias, kio povas okazi, mi tion scias!

Morto[redakti]

Post longa kariero kiel "porviva politikisto", la hipokritulo tamen mortis.

Aliaj flankoj – Kial? – tute mankas.