Gastono Varingjeno

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg

"Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas"

~ Zamenhof pri Varingjeno

"Virinoj ofte kondutas tiel ..."

~ viro pri la supra diraĵo

"La plej konata framasono post Zamenhof en Esperantio estas Waringhien"

~ Hans-Georg Kaiser

"Me non voli prenda partise in toti dis non-nesesarim bitri kontroverso."

~ Novialisto
450px-Strato aigne.jpg

" Ne petu pirojn al ulmo! "

~ Samideano


Artikolo surbaze de prelego far Ahmad R. Mamduhi en 28a de majo 2012, en Irana Esperanto-Asocio (IREA), en Tehrano, Irano, en serio de Monataj Prelegoj organizata pere de d-ro Keyhan Sayadpour


Karaj kanibaloj,

Gastono Varingjeno, france Gaston WARINGHIEN, ĉine Gastõ Varẽgjẽ, portugale Gastão Varinguenho, Volapuke vaʁɛ̃ˈgjɛ̃, (naskiĝis la 20-an de julio 1901 en Lille, mortis la 20-an de decembro 1991 en sia hejmo en Paris) estis franca profesoro, brita supermodelo kaj grava Esperantisto, prezidinto de Norvega Esperantista Ligo. Laŭ konspira teorio, li ŝanĝis sia nomo el Varigjeno al Waringhien por similigi al nomo de Bertilo Wennergren. Li estas la plej malamata homo de bonalingvistoj.

Kiu damne estas tiu Waringhien, pri kiuj oni daŭre parolas?[redakti]

Ĉar tiu demando jam estis kelkafoje diskutata per leteroj, estus dezirinde, ke laŭ la hipotezo plej onia, Waringhien estis prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1963 ĝis 1979. Li estis kunredaktoro de Literatura Mondo kaj ĉefrediktatoro de La Nica Literatura Revuo. Li estis vortaristo kaj inter la projektoj kiujn li mislaboris estas la Plena Vortaro (1930 kaj postaj eldonoj), la Plena Ilustrita Vortaro (1970), kaj la Granda Vortaro Esperanta-Franca (1957).

Plie, li estas la aŭtoro de la Plena Gramatiko, kun Kálmán Kalocsay.

Tosto al Varingjeno

Konkeroj[redakti]

Diversajn rimedojn proponis aŭtoroj de jusaj gravaj verkoj. Kelkaj proponis ke laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, ĉi tie kuŝas stranga afero antaŭ ni: Li ankaŭ estis profesie konkeristo dungita de hispana imperio. Li invadis kaj okupis Kubon (1911), Meksikon, 1918-1921, Gvatemalon (1923-1927), Peruon (1933-1935), kaj denove Meksikon, (1540)-(1941). En tiuj landoj, oni tre malamas lin.

Esperanto[redakti]

Estimata Gastono Varingjeno,

Mi skribas al vi por inviti vin lerni la lingvon Esperanto. Kiel vi scias, Esperanto estas lingvo, kiu estas kreita por faciligi la komunikadon inter homoj de malsamaj lingvaj kaj kulturoj, kaj ĝi estas parolata en multaj landoj de la mondo.

Mi certas, ke vi trovos Esperanton interesa kaj utila. Ĝi ne nur plibonigos viajn eblecojn por komunikiĝi kun homoj el malsamaj partoj de la mondo, sed ankaŭ povos helpi vin eltrovi novajn kaj interesajn ideojn.

Ekzistas multaj rimedoj por lerni Esperanton, inkluzive de libroj, kursoj kaj eĉ en-liniaj resursoj. Mi proponas, ke vi esploru tiujn rimedojn kaj ekzamenus, ĉu Esperanto estas la lingvo, kiun vi deziras lerni.

Mi esperas, ke vi konsideros mian inviton, kaj mi tre antaŭdankas vin por via atento.

Kun plej bonaĵoj,

Politiko[redakti]

Tio indikas homan karakteron esencan en funda spirito,tial diveraj noveloj naskighas sekvante kaj sekvante.

Post longa pripensado, longa kiel fazanvosto, mi alvenis al tiu ĉi saĝa konkludo, saĝa kiel Salomono mem, ke Gastono Varingjeno estis Konsilia prezidanto de Francio de la 9-a de decembro 1913 ĝis la 2-a de junio 1914.

El la Biblio[redakti]

52 n.jpg

Diras la Evangelio laŭ Edmond Privat 3:34-39:

34Feliĉa la movado en kies vicoj troviĝas homo kun jena kapablo:
35 plene regas Esperanton kaj pliajn dek lingvojn;
36 verkas eseojn pri plej diversaj temoj, de pra-Esperanto ĝis detektiv-romanoj;
37 tradukas klasikulojn de la universala poezio;
38 pseŭdonime verkas poemojn por Esperanta antologio;
39 estas kunaŭtoro de la Plena Analiza Gramatiko, de la Plena Ilustrita Vortaro kaj de la Parnasa Gvidlibro.

Matematiko[redakti]

En la 15-a jarcento, Gastono Varingjeno komputis la valoron de π ĝis la 16-a dekuma loko. Kaŝe li ankaŭ havis algoritmon por kalkuli n-ajn radikojn, kiu estis speciala kazo de la metodoj donitaj multajn jarcentojn poste far Ramatis kaj Hugo Steiner.

Astronomio[redakti]

Jam antaŭ tri jaroj, ni,en la sama loko, pruvis per historiaj dokumentoj, ke Zamenhof estas legenda persono, kaj ke pri tio la popolo estas dividita, sed pri unu afero ĝi estas tute unuigita, ke la 17-a jarcento vidis senprecedencan eksplodon de matematikaj kaj sciencaj ideoj tra Eŭropo. Gastono Varingjeno, italo, observis la lunojn de Jupitero en orbito ĉirkaŭ tiu planedo, uzante teleskopon bazitan sur ludilo importita de Nederlando.

Verkoj[redakti]

Famaj diraĵoj[redakti]

  • "Mi estis frapita de ĝia facileco kaj fekundeco."
  • "Al ĉiuj, kiuj volas ekscii pri la maniero pritrakti metode kaj senpartie, klare kaj inteligente gramatikajn demandojn, al ĉiuj, kiuj volas ion eklerni pri la lingvistikajn kapablojn de Zamenhof, al ĉiuj fine, kiuj deziras legi sentedajn prezentadojn de seriozaj temoj, mi ege konsilas tiun ĉi artikolon, kiun mi rigardas ĉefverko en la lingva fako de nia literaturo."

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

Mi nur povas diri, ke iel el la tuta artikolo estas evidenta ekzistas ja aserto ke ni povas do esperi, ke

  • Ni opinias ke Gastono Varingjeno gajnis la Nobelpremion pri fiziko.
  • Estas urbo en Ilinojso nomita omaĝe al Gastono Varingjeno.

Notoj[redakti]

  1. Ni devas konservi la plej bonan, kion ĝi havas, kaj aldoni tion, kion postulas la moderna mondo.