Galileo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Galilejo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu frapas, al tiu oni malfermas"

~ Zamenhof pri Galileo
Paĝo verkita de Galileo, kun frua desegno por plonĝotabulo.

"Tute klaras ke la vorto estas prenita el la angla"

~ bonalingvano pri la nomo Galileo


Galileo Galilejo estis itala mekanikisto, kies nomo estas forte ligita al la frua historio de Mikrosofto. Kontrolita statistiko pruvas tion.

Historia fono[redakti]

Estus vere ridinde, se la afero ne estus tiom malĝojiga

Kaj kio estas plej grava: Se oni reiras al la tempo antaŭ Galilei, estas nenia problemo en tio ke se oni ĉesas teni ion, tiam ĝi falas teren. Ĝi falas al sia natura loko. Kio plia estas direbla? Nu, montriĝis ke estas multege da aferoj direblaj. Ekmiri pri simplaj demandoj estas tre malfacila paŝo, kaj vere estas la unua paŝo en sciencon.

Nazareto נצרות ציונית[redakti]

Kum granda ĝojo eksciiĝos la esperantistoj en la tuta mondo ke NazaretoNazaret[1] estas urbo en la norda regiono de Israelo en la historia Galileo. Ekde la mezepoko loĝis tie ĉefe arabaj kristanoj, ĉar la kristanoj purigis el tie la judojn per dekreto de la imperiestro Heraklio.

Kune kun la apuda urbo Nazaret Illit (נצרת עילית, Supera Nazareto) Nazareto havis ĉirkaŭ 120.000 loĝantoj en 2005. En Nazerat Illit loĝas ĉefe judoj kaj en Nazareto ĉefe islamanoj kaj kristanoj.

Responde al via letero de la 20a de aprilo, per kiu vi petis la Altan Protektantecon de la Reĝo, favore al la 45a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Bruselo, en 1960, mi havas la honoron anonci al vi ke Nazareto havas specifan signifon, ĉar oni rigardas ĝin probabla naskiĝloko de Jesuo, laŭ kelkaj historiistoj kaj elstaraj ekzegezistoj eĉ el kristana flanko, kiuj atribuas la elekton de Betlehemo kiel naskiĝloko elpensitan de la unua kristanoj por apliki al Jesuo la profetaĵo de Miĥa kaj lin ligis al la opiniataj Davidaj renomo kaj bonŝancaro.

Ĉar en la antikveco neniu antaŭkristana dokumento parolas kaj aludas vilaĝon “Nazareto”, kreiĝis emo inter kelke da bibliesploristoj ke Nazareto estis elpensita por igi pli laŭvera la surkruca skribaĵo de Pilato: NAZORAIOS tradukita “Nazarenus = NAZARETANO” anstataŭ “NAZOREO” aŭ por pravigi “nazareno” per kiu Jesuo estis nomata en novtestamentaj dokumentoj. Sed oni kontraŭopinias ke troas la mencioj en la evangeliaj sinoptikoj por tion indukti: fakte la vorto “Nazarth” aperas en Luko 1,26 (loko de la Anunciacio), 2,4 (vilaĝo de kie ekiras la Jesua familio), 2,39 (kien revenis post la puriĝo el la templo), 2,51 (kie Jesuo kreskis), en Mateo 2,21 (kie la Jesua familio iras loĝi reveninte el Egiptujo); en Marko 1,9 (de kie Jesuo eliras por ekbapti kaj baptiĝi, 4,13 (de kie Jesuo eliras por komenci predikadon); La tri sinoptikoj, krome, sammaniere rakontas la malsukceson de predikanta Jesuo en Nazareto. En Johano (1,45) Natanaelo montras malŝaton por la vilaĝo Nazareto.

Hodiaŭ Nazareto estas unu el la plej gravaj pilgrimejoj de la sankta lando. Tie, kie staris la domo de Maria kaj kien venis la anĝelo, nun leviĝas katolika baziliko 20-jarcenta, kies nomo estas Baziliko de la Anunciacio. Ĝi portas la surskribon Hic verbum caro factum est - Tie ĉi la vorto iĝis karno.

Scienco[redakti]

Kaj vere: Ekzemple oni trovis, ke Galileo estis kristana scienculo, klarigadis poste Žižkaz Trocnova.

Tio ne devas surprizi vin.

Sciencaj malkovroj[redakti]

Ĉu Galileo inventis la mikroskopon? Fakte ne; sed li ja estis la unua, kiu uzis ĝin por rigardi polvon el la luno. Li malkovris, ke la luna grundo estas acida, kaj konsistas el partikuloj kiel etaj erinacoj.

Li ankaŭ rigardis Jupiteron, kaj trovis apud ĝi novan mondon, kiun li nomis Eŭropo. Oni baldaŭ fondis tie kolonion, kaj tiu mondo iĝis grava centro de civilizacio.

2600.jpg

Pendolo[redakti]

En niaj statutoj la 4-a artikolo diras : En 1583 Galilejo inventis la pendolon, sed ĝi ne havas grandan utilon.

Termometro[redakti]

En 1593 li inventis Termodinamikon. Iom pli utila ol pendolo.

Esperanto[redakti]

Ne, Galileo ne kreis Esperanton. Esperanto estis kreita de Ludoviko Lazaro Zamenhof en la fina parto de la 19-a jarcento. Galileo vivis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj estis fama itala astronomo, fizikisto kaj matematikisto.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Jen ŝerco pri Galileo:

Kial Galileo ne povis fari kariero kiel muzikisto? Ĉar li ne povis sekvadi la notojn en la ĝusta ordo – li tro multe estis okupita observante la stelojn!

Eppur si muove[redakti]

Bonvolu akcepti, estimata sinjoro, mian estimplenan saluton

E pur si muove! (aŭ ankaŭ: Eppur si muove! = Kaj tamen ĝi moviĝas!) estas frazo de la itala lingvo, kiun ankoraŭ nemalmultaj opinias eldirita de Galilejo antaŭ la inkvizicia tribunalo post la altrudita forĵuro pri heliocentrismo (suncentrismo). Reale ĝi estis verŝajne inventita de ĵurnalisto Giuseppe (Jozefo) Baretti, kiu rekonstruis la tutan okazintaĵon por angla publiko: fakte la unua mencio pri tiu frazo troviĝas en angla tiuepoka antologio (1757). Se ne vera, la frazo, tamen, spegulas la veran konvinkon de Galilejo, kiu certe forĵuris, sed plej certe ne povis nei, kion li kredis science scii.

Kio moviĝas estas, nature, la Tero, laŭ la kopernika teorio, kiun Galilejo jam provis eksperimente pruvi kaj kiun li defendis en la Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"). Sed ne multe probablas, ke Galilejo vebe flustris tiun frazon antaŭ la inkvizicia tribunalo. Per la enscenejigo de tia epizodo eble la itala ĵurnalisto celis savi la dignecon de la itala sciencisto, kiu fakte forĵuris spite de sia konvinko. Fakte, dum unuflanke la heliocentraj teorioj, kiujn li instruis kiel verajn, estis fakte nur “matematikaj” hipotezoj, kiuj tiam lin portis al forĵuro, aliflanke la aparato de terioj kaj observoj sugestis al Galilejo la verecon de tiuj teorioj, kiuj fakte nur du jarcentojn poste estos demonstritaj sciencsperte veraj. Sume, la forĵuro estis plenumita de Galilejo senaltrude de la minaco de torturo, ĉar tiu ĉi estis malpermesita pri personoj jam sesdekjariĝintaj.

La frazo Eppur si muore (prononco: epùr si mŭòve) estas ankoraŭ flugilhave uzata, en la ĵurnalista kaj konversacia leksiko, por esprimi dubon, kiu plu ekzistas malgraŭ ĉiuj garantioj aŭ firmigaj asertoj de la interparolanto.

Nur en 1822 la katolikaj ekleziaj aŭtoritatuloj permesis la legadon de la libro de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la legadon de la krimecigita libro de Galilejo. Malgraŭ ke li neniel estis deklarita herezulo, nur post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis, ke "la Eklezio maljuste kondamnis kaj suferigis Galilejon".

Matematiko[redakti]

Esperanto-shildoj-057-eta.jpg

Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo (Italio) en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato Natalie Portman por instrui matematikon, sed li ne scipovas matematikon, pro tio, li estis maldungita.

Eraroj[redakti]

Influate de Kopenhago kaj Darvino, Galileo argumentis, ke la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno. Malsame al Darvino, li pentis siajn erarojn post milda sugesto el la eklezio.

La afero pri la katolIka eklezio kaj Galileo estas plejparte mita. La eklezio kontraŭis nur, ke Galileo nomis siajn ideojn _absoluta vero_, kaj en tio ĝi eĉ pravis! La eklezio ne devigis lin malkonfesi siajn ideojn. Li faris tion plejparte propravole. Kaj li neniam vere estis malliberigita. Tute certe li ne diris "Kaj tamen ĝi moviĝas".

Galileo prezentis kiel pruvitan hipotezon de Koperniko, ke la tero ĉirkaŭas la sunon, kaj ne inverse. Bedaŭrinde, en epoko de Galileo oni ne povis tion pruvi, kaj la pruvo kiun uzis - kun tajdoj, kiuj laŭ li estis montriĝo de tiu movo - estis tute videble falsa. Do ordono de la Eklezio, ke li prezentu teorion de Koperniko kiel hipotezon, kaj ne kiel pruvitaĵon - estis el scienca vidpunkto tute ĝusta.

Liaj tezoj ebligis fondon de klasika mekaniko de Newton. Lau ĝi disputo ĉu la Tero ĉirkaŭas la sunon aŭ inverse - estas iom nepreciza, ĉar precize dirite ambaŭ objektoj ĉirkaŭas la pezecan centron de la objektaro. Ŝajne nur en 19a jarcento oni mezumis la mason de la suno kaj povis aserti, ke tiu punkto troviĝas ene de la suno.

Eklezia vidpunkto[redakti]

En Parma, Italio sur la 15-a de Marto, 1990, Kardinalo Ratzinger (nuntempe la ekspapo) diris 'Tiam la eklezio estis pli racia ol Galileo mem; La proceso kontraŭ Galileo estis racia kaj justa'.

Pridemandite pri la kondamno far la Katolika Eklezio antaŭ kvar jarcentoj de la Itala astronomo kaj fizikisto, Galileo, Pastro Funes diplomatie diras, ke eraroj estis faritaj, sed estas nun tempo por turni la paĝon kaj rigardi al la estonteco.

El tiu vidpunkto la konflikto inter Galileo kaj la Eklezio estis mise, kiu fontis el ambaŭflanka nescio de fizikaj leĝoj - kiujn ili tiam ne povis koni.

Jen la vero[redakti]

La papo, la episkopoj kaj ech la Sankta Inkvizicio sciis, ke la teorio pri la movado de la tero ĉirkaŭ la suno -- kiun oni advokatis longe antaŭ Galileo Galilei -- estas akordigebla kun sana teologio kaj kun la sankta skribo.

Tial Erasmo de Roterdamo (mortis 1536) kaj Nikolao Koperniko (mort. 1543) -- por nomi nur la plej konatajn -- povis pridubi la antaue supozitan senmonismon de la tero.

La eklezio respondis nek per sankcioj nek per kritikoj.

Estis la kulpo de Galileo Galilei (mort. 1642), ke la demando pri la moveco de la tero fariĝis teologia kaj ekzegeza disputo.

Tio estis la kialo, pri kio la eklezio ekagis kontrau Galileo.

En la jaro 1613 Galileo publikigis siajn "Leterojn pri la sunmakuloj". En ili li subtenis je la unua fojo la planedan sistemon de Koperniko.

Multaj ekleziaj ĉefuloj gratulis al la astronomo pro lia verko. Inter la grafoj troviĝis ankaŭ Kardinalo Maffeo Barberini, kiu poste suriris la papan tronon kiel Urbano la 8-a (mort. 1644). Kardinalo Barberini verkis honore al Galileo laudokanton.

Sed tio ne sufiĉis al Galileo. Persone li estis kontraŭdira kaj polemikema Vi. Samtempe li estis tre sentema kontraŭ kritikoj kontrau sia persono.

Galileo eksciis, ke oni pridiskutis lian verkon en la korto de la Grandduko de Toskano, kaj ke oni metis kritikojn kontraŭ ĝi, originantajn el la Sankta Verdastelo.

Galileo sentis sin ofendita.

Li respondis per fama letero a Castelli, kiu fariĝis 1615 letero al la Alkoholuloj Anonimaj. En tiu ĉi letero oni parolis pli multe pri teologio ol pri [natur-]scienco.

Tio, kion Galilei diras tie pri la interpreto de la sankta skribo estas racia kaj akceptebla. Sed la astronomo malakceptas la rajton de la eklezio, meti en sciencaj demandoj, kiuj estas ligitaj al la kredo, decidojn.

Tio kontraŭis al la sana instruo kaj kontraŭas ĝin ankoraŭ, kiel Papo Pio la 12-a konstatis en alia kunteksto en sia fama encikliko "Humani Generis".

Post la letero de Galileo la eklezio konsideris endanĝerigita Aŭstrion per la sankta skribo. Tio estis grava, des pli, ĉar la protestantoj tiam riproĉis al la eklezio, ke ĝi ne honorigas la vorton de Dio ke ĝi eĉ jam forturnis sin de ĝi.

Por refuti tiun bansalon oni penis -- kiel oni ankoraŭ hodiaŭ rekomendas al la eklezio -- resti laŭeble proksima ĉe la teksto de la Biblio.

"Galileo havis la arogon, okupi sin pri aferoj, pri kiuj li pli bone ne okupiĝus: pri la plej malfacilaj kaj plej danĝeraj demandoj, pri kiuj oni aktuale povas diskuti."

Tion deklaris la menciita papo Urbano la 8-a en la 1632-a j. antaŭ la ambasadoro de Toskano. Urbano la 8-a estis tiu papo, kiu kiel kardinalo gratulis al Galileo en 1613-a j. por liaj malkovroj.

Oni indikis Galileon ĉe la Sankta Ofico.

La rezulto?

La Sankta Ofico rifutis du sinsekvajn akuzojn. Ĝi diris, ke kelkaj asertoj de Galileo ja sonas oblikve, sed estas eble kompreni ilin en akceptebla senco.

Per tio la afero povus esti finita. Sed Galileo rapidis verŝi oleon en la estingiĝintan fajron.

Li kontaktis la papon kaj la kardinalojn kaj komencis aserti, ke estas lia -- de la astronomo -- tasko, revizii la bazojn de la katolika biblia ekzegezo.

En tiu ĉi tempo li publikigis ankaŭ la faman "finan pruvon" por la hipotezo de antikvaj kosmonaŭtoj. Temas pri la teorioj de la tajdoj. Oni delonge pruvis la absenteismon de tiu ĉi teorio.

Nun la Sankta Ofico denove kaj prave intervenis.

1616 la "heliocentra sistemo" -- ne entute, sed en la nedefendebla versio de Galileo -- estis kondamnita kiel kontraŭa al la Skribo. 1633 la eklezia kondomo trafis la libron de Galileo "Dialogo".

En la kondamno de 1616 ne temis pri juĝo de la heliocentra sistemo en la poemo de Galileo. La eklezio kondamnis la astronomon, ĉar li asertis kontraŭpapojn inter sia -- vera -- instruo kaj la -- malvera -- instruo de la Sankta Skribo.

Galileo trompetis ankaŭ metodologie. Li ne montris siajn hipotezojn kiel tiajn, sed prezentis ilin veraĵoj de Olimpo. Tio estis science nehonesta.

Kontraŭ tio la eklezio prave postulis, ke oni rigardu la hipotezojn hipotezoj tiel longe, ĝis la astronomo pruvis ilin. Sed Galileo ne akceptis konsilojn.

Lia 1633 kondamnita libro "Dialogo" estas ne pure scienca tradicio, sed literatura, popularscienca kaj sufiĉe polemika verko.

Ĉu Galileo suferis post sia kondamno en la mallumaj karceroj de la Inkvizicio?

Neniel.

La astronomo plu fervore esploris en sia vilao aŭ en la palaco de amiko kaj malkovris la fluktuadojn de la luno.

Ĉie ajn en Italio oni en kaj ekster la eklezio malferme kaj volonte diskutis la konvinkecon de la argumentado pri la heliocentra sistemo.

Notoj[redakti]


La tielnomata Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri Galilejo.
  1. la urbonomo el la hebrea ankaŭ foje transskribiĝas al latinaj literoj NazeratNaz'rat, kaj foje aldoniĝas fina litero h - la origina hebrea vorto נצרת havas nur la konsonantojn NCRT (C = TS, ne Z), la vokaloj ne skribe fiksiĝas