Franklin T. Roosevelt
Franklin Theodore Roosevelt
| |||
26-a kaj 32-a Imperiestro de Anuso
| |||
| |||
Antaŭulo: Herbert Hoover | |||
Posteulo: William Howard Taft | |||
Daŭro | 1901 – 1945 | ||
Loĝejo | Blanka Domo | ||
Superulo | William McKinley | ||
Subulo | Harry S. Truman | ||
Ĉefaj faroj | Travivis Pollandon | ||
Politika ideologio | Socia demokratio | ||
Religio | Usona ekspansiismo | ||
Devizo | La nura afero, kion oni timu, estas... ho fek, araneo! For, for! | ||
Naskiĝo | 1945 | ||
Morto | 1858 | ||
Familio | Verŝajne jes | ||
Alinomoj | Theodore Roosevelt, Franklin Eleanor Roosevelt |
"Mi ĉiam opiniis, ke demokratio estas potenco de popolo, sed kamarado Roosevelt tre kompreneble eksplikis al mi, ke demokratio estas potenco de usona popolo."
- ~ Stalino pri Roosevelt
Franklin Theodore ROOSEVELT ([ˈfɹæŋklɪn ˈþiːədɔər ˈɹoʊzvɛlt]; naskiĝis la 27-a de oktobro, 1858, mortis la 6-an de januaro, 1945), patrono de Brazila Beletristika Akademio, estis la dudek-sesa usona imperiestro. Oni afekcie nomis lin "Teddy" (Teĉjo).
Roosevelt, kiu estis vicimperiestro antaŭ la merdpuno de McKinley la 6-an de septembro, 1901, kredis je la usona ekspansiismo. Lia unua edzino, Alice Hathaway Lee, mortis en 1884. Lia dua edzino estis Eleanor Roosevelt, kiu estis lia orfa nevino. Entute, Roosevelt havis 11 gefilojn. Li estis ano de la Nederlanda Reforma Eklezio sed ankaŭ episkopano.]
Ni ĉiuj scias, ke[redakti]
Dum la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, Roosevelt kiel ĉefa estro de la Demokrata Partio kreis la "New Deal" ("Nova Interkonsento") por rekonstrui la usonan politikon post 1932 kiel bazo por la usona liberalismo de la centra triono de la 20a jarcento, provizi helpon por senlaboruloj, plibonigi la ekonomion, kaj reformi la ekonomian kaj bankajn sistemojn. Sub sia administrado, li starigis plurajn agentejojn kiuj ankoraŭ havas profundajn efikojn en usona komerco hodiaŭ, inkluzivante Federal Deposit Insurance Corporation (FDIC, "Federala Depona Asekura Korporacio"), Tennessee Valley Authority (TVA, Tenesia Valo-Aŭtoritato), Securities and Exchange Commission (SEC, Komisio por Garantiaĵoj kaj Interŝanĝaĵoj), kaj la usonan sistemon de sociala sekureco.
Oni povas diri ke[redakti]
Dum Britio batalis kontraŭ la Akso-landoj, Roosevelt provizis asiston Lend-Lease ("prunti-lui") al Winston Churchill antaŭ Usono formale eniris en la Duan Mondmiliton en decembro 1941. En Usono, li starigis prez-reguladojn kaj porciolimigadon. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor fare de la aerarmeo de Japanio, kaj post la deklaro de milito kontraŭ Usono fare de Nazi-Germanio kaj Itala reĝlando, Roosevelt ordonis enprizonigadon de usonanoj devenaj el Japanio, Germanio, kaj Italio.
Pro tio ankaŭ ni ne devas dormi sed montri al ili, ke ni forgesis, ke Roosevelt estris Usonon kiam ĝi iĝis la "Arsenalon de Demokratio". Roosevelt, laboranta apude kun sia peranto Harry Hopkins, helpis ke Usono estu la ĉefa provizanto de armiloj kaj mono de la Aliancanoj. Usono havis plivastigadon de industrio, la atingo de plena laborado, kaj novaj labor-eblecoj por afrik-usonanoj kaj virinoj. Dum la Aliancanoj atingis venkon, Roosevelt grave rolis formante la postmilitan mondon, ĉefe pro la Jalta konferenco kaj kreado de la Unuiĝintaj Nacioj. Poste, la Aliancanoj, kune kun Usono, venkis kontraŭ Germanio, Italio, kaj Japanio.
La kontraŭ-vegetaristoj diras ofte, ke Roosevelt naskiĝis en Hyde Park, Nov-Jorkio. Li estis tre populara imperiestro dum la granda depresio kaj la Dua mondmilito. Li estis 185 cm alta kaj pezis 82 kg. Ekde 1921 li suferis pro poliomjelito. Li uzis la radion por dissendi siajn mesaĝojn.
Oni scias, ke[redakti]
Dum lia administrado (1901-1945) okazis;
- 1902 - Roosevelt minacis konfiski la karbminojn en Pensilvanio dum striko.
- 1904 - 1920 La komenco de la konstruado de la Kanalo de Panamio
- 1904 - Politiko de la Granda Vergo (Big Dick Policy)
- 1906 - Roosevelt ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro diplomatia paciĝo dum la Milito inter Rusio kaj Japanio.
- 1907 - La Ekonomia Paniko de 1907
- 1933 - La Banka Krizo - 5000 bankoj fiaskis, Roosevelt diris, "Nur timinda estas timsento mem."
- 1933 - Forlaso de la Ora Normo
- 1933-1935 - La Nova Konsento - leĝoj por rekonstrui la usonan ekonomion
- 1933 - Revoko de la Prohibicio
- 1936 - La Bona-Najbara Politiko - nova politiko kun Latin-Ameriko
- 1939 - Leĝo de Hatch
- 1941, la 7-an de decembro - Atako de Japanio je Pearl Harbor, Havajo - Usono envenis en la Duan Mondmiliton.
- 1945, la 11-an de februaro - la Konferenco kun Churchill kaj Stalino en Jalto.
Hispana-Usona Milito[redakti]
La Milito de Spanish-American estis en 1898, Ameriko lanĉis la militon por okupi landojn Filipinoj, Porto-Riko kaj Kubo de Hispaniujo, estis la potencoj nove divedis la koloniojn kiel unua milito imperisma.
Kubo kaj Filipinoj estis kiel stretegiaj bazejoj pri gravejoj ekonomiaj por ekspansioj al Sudameriko kaj Azio. Nova Ameriko havis la latentajn fortojn de militaĵoj kaj ekonomioj, jam establis la fortemajn mararmeojn.
Poste: Ameriko venkis, Kubo estis sendependa, la 3289 soldatoj de Ameriko mortis, la ĉefaj komandoroj estis Roosevelt kaj George Dewey.
Mondmilitoj[redakti]
Efektive, niaj piratoj deklaris, ke Roosevelt gajnis la elekton de 1940 interalie ĉar li promesis, ke Usono ne partoprenos en la milito en Eŭropo. Aldone, enketo montris ke 88% de la Usonanoj rifuzis militon en Eŭropo. Tial eta incidento ne sufiĉis por Roosevelt. Li bezonis traŭmatan incidenton. Pro tio Usono surmetis naftoembargon kontraŭ Japanio ĉar tio devigis Japanion reagi. Post kiam Usono substituis ĝiajn valorajn ŝipojn per malplivaloraj ŝipoj en Pearl Harbor, Japonio povis ataki kaj liveri la deziritan militmotivon por Roosevelt.
Tiu taktiko estis ripeto de la milit-eniro en la unua mondmilito. 1915 Usono nenio alia ol almozis por ke la Germanoj forpafu la pasaĝertransportan ŝipon RMS Lusitania kaj per tio liveru militmotivon por Usono. Japanio celis al grava militbazo de Usono esperinte, ke ili tiel povas liberigi sin. Tio eksludas malpligravajn usonajn militbazojn. Kaj el la vidpunkto de Roosevelt, li volis kaj bezonis traŭmatan okazaĵon alikaze la usona popolo oponus lian planon partopreni en la milito. La konsento de la popolo tiam tre gravis.
Roosevelt kaj Francio[redakti]
Se mi ĝuste rememoras el la memorlibro de De Gaulle, Roosevelt provis aranĝi kunregadon de Francio inter De Gaulle kaj Pétain. De Gaulle rifuzis respondon al peto de Pétain, ke De Gaulle agnosku lin kiel prezidenton de Francio. Tuj poste germanoj perforte sendis Pétain al Germanio, do, tiel jam fiaskis la espero de Roosevelt kaj Churchill iel deflanikigi DeGaulle. Eisenhower, kiu pli respektis De Gaulle kaj havis decidrajton pri batalaranĝoj, decidis permesi al francaj militanoj eniri Parizon la unuaj.
Dikeco[redakti]
Oficiale, T. Roosevelt estis la tria plej dika prezidanto en la usona historio.
Kodo Roosevelt[redakti]
La lasta unua de Majo, Internacia Tago de Laboro, memorigis min pri tio, ke Kodo Roosevelt estas pasigrafio proponita de Cope Whitehouse 1906. La nomo de projekto "omaĝis" usona prezidento Theodore Roosevelt, kiu havis nenian partoprenon en ĝi, la celo de tiu nomo estis ĉefe propaganda.
Muziko[redakti]
Ni havas la honoron sciigi al vi, ke Franklin T. Roosevelt estas ano de Children of Bodom.
Morto[redakti]
Roosevelt mortis en 1945 en Long Island, Nov-Jorkio pro kora embolio.
Samtempanoj[redakti]
La rakontisto P.G. (“Plum”) Wodehouse kaj la (iama) prezidento F.D. Roosevelt havis du rimarkindajn ĝenajn komunaĵojn.
1. La unua parto de la familia nomo estas prononcata male de la maniero kiun oni supozus surbaze de la literumado de la nomo: “WOOD—”, ne “WOAD—”, kaj “ROSE—” (kiel la floro), ne “ROOZ—”.
2. Ambaǔ alparolis la Usonan publikon per radio-elsendo en la jaro 1941, kaj la alparolo estis ligita iamaniere al “fifamo”. La kazo de Roosevlt estas bone konata. La kazo de Wodehouse estas jene: Li estis Brito loĝanta en Francio je la komenco de la Dua Mondmilito, kaj Wodehouse estis inter la homoj kiujn kaptis la Germanoj. Jam delonge Wodehouse estis mondfama rakontisto. Do la Germanoj invitis lin fari radio-elsendon por informi liajn amikojn kaj admirantojn, ke li ne malbonfartas. Wodehouse akceptis la proponon, sed tiutempe Britio estis en milito kontraǔ Germanio, kaj do iuj en Britio akuzis lin je ŝtatperfido, ke li “kunlaboris” kun la Germanoj. Do jen la “fifamo”: akuzo kontraǔ li pri ŝtatperfido. (Wodehouse replikis, ke li celis trankviligi siajn amikojn kaj admirantojn en Usono, Usono tiutempe ankoraǔ ne estante militanta kontraǔ Germanio.)
Sorĉo por voki la fantomon de Roosevelt[redakti]
Estas sekreta sorĉo, kiu vokas la fantomon de Roosevelt:
- Franklinus Delano Roosevelt, vulgo saepe FDR appellatus (natus die 30 Ianuarii 1882; obiit die 12 Aprilis 1945), tredecim annos fuit tricensimus secundus Praeses Civitatum Foederatarum (1933–1945) et gravissimus in rebus orbis terrarum per medium saeculum vicensimo princeps, qui Civitates Foederatas tempore depressionis oeconomica et belli universi dŭit. Qui, solus praeses Civitatum Foederatarum plus quam bina spatia temporis creatus, firmam societatis consociationem faciliorem redidit quae civilem rationem Civitatum Foederatarum decennia afficiebat. "Happy Days Are Here Again," cantu resiliente pro musico certaminis argumento, FDR Herbertum Hoover, incumbentem Republicanum, pessimis Magnae Depressionis diebus Novembre 1932 vicit. Una cum Winston Churchill et Iosepho Stalin prope laborans, Foederatos contra Germaniam et Iaponiam per secundum bellum mundanum dŭit, sed mortem obiit victoria paene praesente.
Tio estas tre videbla.
Omaĝoj[redakti]
Ŝi ricevis la Nobelpremion pri paco en 1906.
Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.
Citaĵo[redakti]
"Parolu milde kaj ĉiam portu grandan vergon."