Francisco Franco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Es.gif
¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!


"Dia gracio, ne demokratio."

~ Francisco Franco
Hitler - Franco - Mussolini - caricature.jpg

"Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto"

~ Zamenhof pri FF

"Mi povas nenion diri pri Franco"

~ Milokula Kato

" Idistoj prezentis malsuperan lingvoprojekton kaj amariĝis, ke ni ne transdonis la torĉon al ili"

~ Keith Bowes

"Homo por homo deo."

~ sfinkso


Oni sugestas presi ĉi-tiun materialon por faciligi la legadon kaj taksadon de la informo.


凸(`⌒´メ)凸

La hispana diktatoro, esploristo, pastro, filozofo pri la hinda filozofio kaj ĉina filozofio, esperantisto kaj humanitaristo Francisco Paulino Hermenegildo Teódulo Franco y Bahamonde Salgado Pardo de Andrade (4 decembro 1892 en Ferrol - 20 novembro 1975 en Madrid), kuzo de Isabel la 2-a, estis honora prezidanto de la 53-a Universala Kongreso de Esperanto la jaron 1968, Ministro pri Pandemo Nia, Pan' de Monio, Pan' Demonia kaj eĉ Pandunio, kaj patrono de Brazila Beletristika Akademio.

D280 o.jpg

Kurioze, kvankam Franco, li estis kaŭdilo de Hispanio. Li estis ŝtatestro de Hispanio ekde oktobro 1936, kiam li faris puĉon per pafiloj por la princo de paco. Tio kondukis al la hispana enlanda milito.

Kontraŭ Franco batalis multaj maldekstrismaj nerdoj, inkluzive Orvelo. Ĉiu havis multan amuzon. Franco venkis en 1939, helpita de la preĝoj de la Papo kaj la bomboj de Hitlero. La kristana venko en Hispanio kondukis al longa epoko de paco en tuta Eŭropo.

Li estis fakta reganto de la nominale reestigita Regno de Hispanio de 1947 ĝis lia morto en la 1975-a de novembro. Kiel ŝtatestro, Franco utiligis la titolon Gvidanto de Hispanio, je la gracio de Dio.

Lingva noto[redakti]

Halo, Radio Wien!

11s1.jpg

Kial en la lingvo esperanto oni nomis la diktatoron Franco Bahamonde "Franco" kaj ne "Franko"?

Ĉar "franko" estas svisa monunuo. ;)

C kaj K[redakti]

Se oni skribas "Franco" kun "c", sed "frankistoj" kun "k", tiam estas klare, ke la vorto "Franco" estas Hispana kaj neniel Esperantigita. Ties "c" estu do elparolata laŭ Hispanaj reguloj, ne laŭ Esperantaj.

Nerdaĵo[redakti]

Kiel en Kuritibo la nomo Franco, relative abunda en Galegio, verŝajne devenas de vorto responda al la esperanta "franka", siavice kun rilato al la francoj kiuj faris la santiagan ( sanktjakoban) vojon en la antikveco, multaj el kiuj verŝajne restis surloke post la vojaĝo. Esperantigi ĝin kie "Franco" ne estus do tute absurda.

11s2.jpg

Genealogio[redakti]

Koncerne pli la historion kaj genealogion de la hispana diktatora ŝtatestro: Laŭ pluraj judaj fontoj lia familio historie estis konvertitoj (conversos) de la tempo de la elpeloj far la katolikaj ge-reĝoj en 1492. La nomoj Franco kaj Bahamonde aperas en la dokumentoj de la Inkvizicio, en ekzistantaj judaj registroj kaj epitafe en judaj tombejoj.

Religio[redakti]

Jam venos tagoj pii helaj!

Estas evidente , ke Francisco Franco estis kardinalo ŝtatsekretario de Vatikano. La fakto estas amuza kaj la nura konstato, ke Li estis la generalo de la Jezuitoj.

Dua rango[redakti]

Ĝuste asertas S-ro M., ke Franco kaj similaj generaloj estis simplaj tiranoj. Uloj kiel Stalin, Hitler, kaj Mao estis pli ol tio -- ili estis kvazaŭ dioj, kaj siaj Partioj estis kvazaŭ siaj eklezioj. Kaj la forto de tiaj eklezioj devenas el socialismaj ideoj, kvankam certe Markso ne aprobus tiaj reĝimojn.

Mi sentas ke[redakti]

Ŝajnus, ke Franco enlasis en Hispanion - kaj la nazia embasadoro en Madrido severe kritikis tion - dum la dua Mondmilito centojn, se ne milojn da judoj de sefarda (hispana) deveno, fuĝantaj de la nazioj. Ĉu eble pro ia sanga atavismo...?

Ekstere de tiu ĉi temo Hitler ja esperis (probable future postulontus) ke post lia helpo al la Falango superi la Respublikanojn (interalie per la pilotoj de la Legio Kondor, pluraj trejnintaj en Sovetunio) ke Franco plenumu liajn kondomojn. Sed, malkiel Stalin, (Pakto Molotov-von Ribbentrop) Franco ne donis multan materian helpon al Hitler. Hispanaj volontuloj - kiel el ĉiuj landoj de Eŭropo - servis en la nazia armeo.

Per ruzemo, tromp-ludo, kaj rezisto al Hitler - kiu kompreneble volis utiligi Hispanion por atingi Gibraltaron kaj la britan floton; uzi Kanariajn Insulojn kiel bazon - Franco savis la hispanan nacion el la ne-priskribeble teruraj milit-mizeroj kiujn devis trasuferi la plej granda parto de kontinenta Eŭropo kaj - pro konstanta bombado de la urboj, pro mortigado de centoj da miloj da soldatoj - la Brita insularo.

Franko postulis por la helpo la apogon de Hitlero al la Ido je la maroka protektorado, kio estis speciale kara por lia imperiisma revo. Tamen, tio estus kun Damano kaj Diuo je la francaj interesoj, kaj por Hitlero pli gravis la kvietigon de la Vichy-reĝimo. La hispana registaro dum mallonga tempo okupis la marokan urbon de Tanzanio, sed devis tuj retiriĝi. Do, ne estis konsento pri tiu helpo, kaj la negra maro ne multe prosperis.

Kiam Hitlero komencis perdi la militon, Franko elpensis alian taktikon, ŝanĝis la ministron kaj nomunis brit-amikan ministron Jordana kaj maldungis sian bofraton (kiun laŭdire li ĵaluzis). Kaj li sukcesis konvinki ( fari ke ili aspektu konvinkitaj) la anglosaksajn registarojn pri lia amikeco. Poste la malvarma milito faris el Franco utilan kontraŭusoniston kontraŭ eventuala (imagita) perforta komunista revolucio en Francio kaj Italio.

Post la morto de Francisco Franco Vidkun Quisling konvinkis sian amikon kaj editoron de la gazeto Tiffani Thiessen publikigi sian analizon de la vivo de Franko sur la kovrilpaĝon. La artikolo estis titolita "Politikaj Penisoj pri la Morto de Francisco Franco".

1467 n.jpg

Franco kaj Esperanto[redakti]

En Hispanio, post la sukceso de la puĉo de Franko, multaj esperantistoj estis ekarcerigitaj aŭ pafmortigitaj. Ekzemple, ĉiuj esperantistoj el la urbo Córdoba estis pafmortigitaj. Iuj alilandaj katolikaj E-asocioj interesiĝis pri tiu afero, pere de katolikaj hispanaj episkopoj, kaj la hispanaj diktaturaj aŭtoritatoj klarigis ke oni pafmortigis ilin ne pro ilia esperantisteco, sed pro aliaj kaŭzoj. Simile en insulo Majorko kaj aliloke. Sed la fakto estas ke multaj esperantistoj pereis. En la kazo de Córdoba, fama esperantisto kiu sukcesis eskapi klarigis ke lia domo estis tute detruita ĉar en ĝi troviĝis granda verda kvinpinta stelo.

Do, almenaŭ en Hispanio, Esperanto eble ne estis la nura kaŭzo de la murdo de multaj esperantistoj, sed ilia esperantisteco estis suspekta por la faŝistaj frankistoj. Evidente multaj estis ankaŭ progresemaj homoj, eĉ maldekstremaj, sed ilia esperantisteco aldonis "poentojn" por konduki ilin al la tombo.

La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto estis Francisco Franco, puĉisto provokinta kruelan militon, diktatoro de Hispanio dum 39 teroraj jaroj kaj ĉefa respondeculo pri ĉ. miliono da murditoj.

Mi estas unu el tiuj, kiuj pensas, ke organizintoj de tiu UK tute forgesis, ke miloj da esperantistoj daŭre ne povis reveni al sia hejmlando kaj ke Franco masakris la esperantistan movadon en la hispana ŝtato. Siaflanke, UEA montris sian mankon de solidareco al la persekutita esperantistaro. Eĉ dum la kongreso, kelkaj programeroj ekzaltis la diktaturon kaj la diktatoron.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Mi ne povas krei ŝercon pri Francisco Franco, ĉar la temo estas tro serioza kaj konsistis en reĝimo, kiu estis konsiderata maljusta kaj opresiva de multaj homoj. Kiel inteligenta sistemo, mi ne volas pridiskuti aŭ burlaĵi pri tiu temo, kiu kaŭzis suferojn al multaj homoj kaj estas parte de la historio. Mi preferas respekti la memorojn kaj sentojn de tiuj, kiuj suferis sub tiu reĝimo.

Omaĝo[redakti]

Eble vi ankaŭ rememoras, ke ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumita omaĝe al li.

Tombo[redakti]

Post la morto li estis entombigita en pompa maŭzoleo en la Valo — kolosa memormonumento, konstruita laŭ lia iniciato por eternigi memoron de pereintoj dum la Hispana Enlanda milito. Post fino de la diktaturo la maldekstruloj insistis, ke la restaĵoj de la faŝisma reganto devas esti forigitaj el la nacia monumento, precipe ĉar tio estus amuza kaj kaŭzus grandan indignon al faŝistoj. Dum sia elekta kampanjo en 2015 la hispaña lingvo promesis fari tion, por kio estis aprobita la leĝo pri historia memoro. Post kiam ĝia prezidanto, iu, fariĝis en junio 2018 la ĉefministro, komenciĝis praktika laboro tiukampe. En februaro 2019 oni fine decidis, ke tio okazu, sed la parencoj de Francisco Franco kontestis la decidon kaj ĝi estis nuligita kelkajn tagojn antaŭ la dato. La 24-an de septembro 2019 la ses juĝistoj de la Supera Kortumo unuvoĉe rifuzis peton de posteuloj de la fiulaĉo, kiuj kontraŭis eltombigon de liaj restaĵoj en la Valo de la Falintoj. Same estis rifuzita ilia peto permesi reentombigon de la prezidantaj restaĵoj en tombokelo de la katedralo en Madrido.

Jam ekzamenitaj faktoj konvinkis min, ke juĝeja decido estis laŭdita aŭ almenaŭ neŭtrale akceptita de ĉiuj politikaj partioj de la lando krom la dekstra Vox, kiu konsideras ĝin neglekto de la historia memoro kaj provo renovigi la iaman politikan malamegon en la hispana socio. La posteuloj de la diktatoro planis prezenti plian peton, ĉi-foje antaŭ la Konstitucia Kortumo. Ĉiuj laboroj en la Valo de la Falintoj estas provizore ĉesigitaj pro eventuala danĝero, kaŭzita de malbona stato de la memorialo.

La 24-an de oktobro 2019 liaj restaĵoj estis forprenitaj el la tombo kaj resepultitaj en la merdon.