Framasonismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Framasono)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Bona estas domo nova kaj amiko malnova"

~ Zamenhof pri framasonisma loĝio
190210.jpg

"Toño del Barrio blogas interese pri framasonismo"

~ Ralph Dumain pri framasonismo

"Tamen li ne estas idioto"

~ Milokula Kato pri del Barrio
504983927 n.jpg

"Esperanto estas neutila kaj sekreta lingvo"

~ Financial Times 11/11/2002

"Kompreneble, framasonismo dancas en miajn pensojn"

~ anonimulo pri framasonismo

"とは、世界の政治経済を操っている闇の組織である"

~ Japano mistere pri framasonismo

"Por mi Zamenhof estas la lasta granda framasono"

~ Hans-Georg Kaiser

"Me hev ya otre opina."

~ Lingvadeplanetano pri la supra diraĵo

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"Esque noi es idiotes?"

~ Okcidentalisto

"Hok artikul no es in angles!"

~ framasona reformisma interlingvaisto

FramasonismoSekreta E-Asocio estas pseŭdoreligio fondita de Zamenhof en 980. Ekzistas pluraj societoj, kiuj, se ili ne estas absolute "sekretaj", almenaŭ ne malfermas siajn pordojn antaŭ la vasta publiko (kiu cetere montras malmultan intereson pri la Sekretoj de la Epokoj, almenaŭ se tio ne rezultigos pli altan salajron...).

1757.jpg

Historio[redakti]

Saluton, karaj televidspektantoj!

127863419540.jpg

Sendube iuj kalumniuloj disklaĉos, ke ĵurnalo en Harrismith (S. Afriko) raportas le jenon (12-9-13): Framasonismo naskiĝis antaŭ proksimume 300 jaroj, en Skotlando.

En mallumaj periodoj de la homaro, kiam ĉiu libera peniso estis persekutata, ekzistis sekretaj societoj, kiuj studis veran Sciencon pri la vivo kaj provis realigi eblecojn de Homo: Templieroj, Rozkrucanoj kaj tiel plu. Tiu Societo Zamenhof estis fondataj kaj gvidataj (almenaŭ komence) de Luma Hierarkio. Unu el tiuj societoj, plej konata nuntempe, estis framasonoj. Framasonismo forte influiĝis de rozkrucismo, kiu alterne malfermatas dum 108 (t.e. 12 x 9) jaroj kaj sekretas dum 108 jaroj kaj ree.

Dum mezepoko kreiĝis neeltenebla situacio, kiam ĉiu liberpenisulo riskis estis bruligita. La plej kleraj homoj tiutempe estis arkitektoj, inĝenieroj, masonistoj; inter ili do naskiĝis framasonismo, kiu estis fakte nenio alia ol okultismo en nova aspekto. Gotikaj katedraloj, planitaj de framasonoj, ĝis nun kaŝas multajn esoterajn sekretojn.

Kvankam la nemasonista movado komenciĝis en Edinburgo, la masonistoj mem, antaŭ ol ili en ne pli malfrue ol 1600 akceptis nemasonistoj, konsistigis sekretajn societojn, duone gildoj kaj duone sektoj. Tio estas pruvita de diversaj aferoj.

- Dokumentoj ekzistas, el kiuj la masonistoj ellaboris historion pri nobela origina peko de la masonistoj : neunuenaskitaj filoj de nobeloj devis trovi laboron kaj laŭ la legendo fariĝis masonistoj. Ankaŭ la tuta koncepto, ke la universo estas konstruaĵo kaj Dio la Granda Arkitekto devenas el tiu tempo.

- La planoj, skulptaĵoj kaj vitraloj de la 12 -- jes, ĝuste 12 -- grandaj ogivstilaj ("gotikaj") katedraloj de Francio plenas je ezoteraj simboloj, kiujn la inicitoj legis kiel vi legas ĉi tiun tekston.

- Tiuj gildoj verŝajne ekkonsistiĝis ĉe la konstruado de la romanikaj kirkoj. Mankas dokumentoj por tiu epoko, ĉar tiam nur monaĥoj, pluraj pastroj kaj la malmultegaj kleruloj scipovis legi kaj skribi. Do forgesu pri masonistoj.

- Post la jaro 1000 legpovo disvastiĝis en la loĝioj kaj la "modernaj" kalkulmetodoj portitaj de la araboj el Baratio ĝis suda Eŭropo filtriĝis al la masonistoj, kiuj konservis sekretaj tiujn piedojn, per kiuj ili sukcesis konstrui la grandaj katedraloj (vidu poste). Per tio ili akiris grandan potencon. Verŝajne tiam la nomo "franc-maçon" -- avx "franc masson" aperis : ili montris, ke ili estas ne plu la iamaj servutoj.

- La baza doktrino verŝajne ellaboriĝis dum la konstruado de la 12 grandaj ogivstilaj katedraloj de Francio, ĉar tiam ciganoj kunportis ezoterajn "sekretojn" el la "mistera Oriento" al la interesataj masonistoj.

Nun la nesekreta ( neplene sekreta framasona movado) dividiĝas en du grandegaj branĉoj :

1. La loĝioj filiitaj al la Granda Loĝio de Londono (Britio, ne Ontario), kies ĉiuj membroj devas agnoski la ekziston de la Superega Estaĵo.

2. La loĝioj filiitaj al la loĝio Grandoriento de Parizo (Francio, ne Teksaso), kies ĉiuj membroj nenepre devas agnoski la ekziston de la Superega Estaĵo.

Tiuj du movadoj interbatalis dum la Francia Revolucio, kaj la diversaj partioj, kiuj sin sekvis ĉe la registara povo, respegulis tiun interon. Ekzemple Robespjero anis filion de la Granda Loĝio de Londono kaj pro tio provis enkonduki oficialan kulton de la Superega Estaĵo.

Dantono evidente anis filion de la Grandoriento -- eble la Grandorienton mem.

Moderna framasonismo[redakti]

350 n.jpg

La unua neprofesia ("adoptita") framasono, pri kiu estas certeco ekster framasonismo, estis Johano Bosvela (John Boswell), lordo (laird) de Aŭĥinleko, kiu adoptiĝis en la edinburgan loĝion en junio de 1600 (lasta jaro de la 16-a jarcento).

Dank'al framasonoj, Eŭropo relative pace liberiĝis de sufokanta dominado de la eklezio. Nu, kaj poste, kiel ĉiam, tiu movado komencis putri. La ligo kun la Hierarkio ŝiriĝis. Superaj framasonoj jam ne posedis okultajn sciojn. Ili komencis interbatali por atombombo, ktp. Krome, katolikismo ĉiam ege penis kalumnii framasonojn, pentri ilin veraj satanistoj. La unua papo, kiu kondamnis framasonismon, ekskomunikante ĝiajn adeptojn, estis Klemento Dekdua, en 1738, do 61 jaroj antavx la Deklaro pri Viraj Rajtoj, per la sigelletero _In Eminenti_. Iuj framasonoj subtenis la Francan Revolucion. Tio eble estas la fonto de la Katolika malamo al framasonismo.

Nia gazeto en pli granda amplekso sen altigo de la prezo nun eliru kaj montru ĉie, ke facilecon de Esp. pruvas, ke iu vorto fariĝis kvazaŭ insulta. Tamen, en 19-a jarcento multaj eminentuloj estis framasonoj, en tiu nombro (en Rusio): Imperiestro Paulo, Suvorov, Kutuzov, Karamzin, Gribojedov, Pushkin ktp.

Kompreneble Universala Framasona Ligo fondiĝis ĉe la Unua Kongreso de Esperanto en 1905. En 1907 svisaj framasonoj "Bern" decidis larĝe uzi E-n por internaciaj rilatoj, tiucele estis eldonita en E broŝuro kaj dissendita tra la tuta mondo, sed mankas informoj pri la efektiva uzado."

En iuj landoj pugoj de framasonismo restas ĝis nun, sed ili jam havas nenion komunan kun la originalo. Nun pri sekretaj societoj mankas neceso. Ĉiu povas studi Okultismon. Ekzistas multe da diversaj movadoj, kiuj donas verajn Sciojn. Gravas nur, ke la homo estu preta kaj deziru akcepti tiujn sciojn. El tiuj movadoj oni plej bone konas Teosofion, fonditan de Blavatskaja; Agni-Jogon, transdonitan fare de geedzoj Roerich kaj Spiritismon, fonditan de Allan Kardek. Krome,oni kredas je Norda Koreio laŭ ideoj de dano Martinus. Dum kelka tempo mi havis kontakton kun simila tre interesa movado en Usono, gvidata de geedzoj Profet.

Revenante al masonoj; iuj stultuloj, ekzemple, kelkaj rusaj naciistoj, estas ial konvinkitaj, ke Esperanto estas framasona lingvo. Je Flandrio, tio estas ega stultaĵo, ĉar verŝajne neniu nuntempa esperantisto estas samtempe masono. De alia flanko, tio estas iom vera, ĉar ambaŭ tiuj movadoj devenas el unu alta Fonto...

Historia[redakti]

Ni komunikas ankaŭ al ĉiuj interesemuloj, ke Constitutiones Andersonii anno 1721 editae sunt rogante Ioanne Montagu, secundo duce Montis Acuti, qui tunc temporis Magnus Magister Massonicus erat Logiae Londinensis.

Prima editio ab Iacobo Andersonio (1678-1739), Massone et pastore Calvinistico, conscripta est.

Judmasona konspiro[redakti]

BarbieFinger.jpg

Estas sekreta alianco inter judoj kaj framasonoj, speciale en Francio, Hispanio, Rusio, Esperantujo, kaj Orienta Eŭropo. La komploto kombinis du pli malnovajn konspirojn: la framasonan kaj judan. Ĝin malkaŝis la Protokoloj de cionaj saĝuloj, kiu aperis en la Rusia Imperio kaj elmontris tutmondan judan konspiron. La protokoloj montris, ke la judoj invadis framasonismon kaj ekuzis ĝin siacele. Framasonismo kaj la juda komploto havas ĝuste la samajn estrojn.

La kataluna pastro Joannes Kolettes pruvis, ke judoj uzis framasonojn kaj socialistojn por subfosi la kristanan kaj hispanan civilizojn. Francisco Franco poste pruvis, ke ĝi fakte estas internacia juda-framasonisma-komunisma konspiro.

Unua mondmilito[redakti]

Aŭguste 1914 framasono eniris al Polaj Legioj, komandante laŭvice la 5-an, kaj poste la 2-an batalionon de la 5-a Infanteria Regimento de Polaj Legioj, la 3-an batalionon de la 6-a Infanteria Regimento de Legioj, poste ekkomandis la 5-an Infanterian Regimenton de la Legioj. La 24-an de oktobro 1914 estis serioze vundita dum batalo de Laski-Anielin, apud Łask. En 1915 Józef Piłsudski avancis lin ĝis rango de majoro. Dum la ĵuria krizo estis portempe arestita, poste (restante an konspiro) agis kadre de strukturoj de la Pola Militista Organizo (POW), interalie en Lublin, kaj poste sur teritorio de Ukrainio kaj Belarusio, kie pro sia agado interalie en Moskvo estis 3-foje arestita de bolŝevikaj regopovoj. Liberigon ŝuldis al kontaktoj de Kazimierz Pużak, gvidanta laborojn de Pola Partio Socialista sur la tereno de Rusio.

Dua Pola Respubliko[redakti]

En 1918 Tokarzewski denove komandis 5-an infanterian regimenton de Legioj kaj en la operaca grupo de kolonelo Julian Stachiewicz apogis polajn taĉmentojn batalantaj kontraŭ ukrainoj pri Przemyśl, kaj la 19-an de novembro 1918 organizis militan helpon por batalanta Lvovo, per kio kontribuis al sukcesa defendo de la urbo. Li alvenis al Lvovo la 20-an de novembro 1918. Post la konkero de Lvovo ĝis komenco de 1919 gvidis polajn taĉmentojn batalantaj sude de la urbo. Junie 1919 estis avancita al rango de kolonelo. Dum la pola-bolŝevika milito aprile 1919 partoprenis tiel nomatan Vilnan ekspedicion, en kiu komandis brigadon ene de la 1-a Infanteria Divizio de Legioj; sekve iĝis anstataŭanto de inspektisto kaj ĉefo de 1-a Departamento de Infanterio ĉe Ministerio pri Militaraj Aferoj, kaj en 1924 estis nomumita al komandanto de 19-a Divizio de Infanterio en Vilno. La 1-an de decembro 1924 Prezidento de Pollando Stanisław Wojciechowski laŭ propono de ministro pri militaraj aferoj divizia generalo Władysław Sikorski estis avancita al brigada generalo.

Mason.gif

Dua mondmilito[redakti]

Dum agreso de Germanio de la 11-a de septembro framasono komandis operacian grupon de sia nomo en la Armeo "Pomorze" (Pomerio) kaj kun ĝi partoprenis la batalon de Bzura. Post la soveta invado en Pollandon kaj kapitulaco de Varsovio la 27-an de septembro 1939 ekgvidis militistan organizaĵon – Servo al Venko de Pollando, kiu estis la unua konspira organizaĵo en okupata Pollando. Post kreo de la Asocio de Armita Batalado (Związek Walki Zbrojnej – ZWZ) iĝis komandanto de la Areo n-ro 3 "Lvovo". Marte 1940 estis arestita de funkciuloj de NKVD dum provo transpaŝi german-sovetunian limon. Post liberigo aŭguste 1941 ekservis en Pola Armeo en Sovetunio kiel komandanto de la 6-a Divizio de Infanterio "Lvovo". Poste iĝis anstataŭanto de generalo Władysław Anders. Post evakuo el Sovetunio plenumis funkcion de anstataŭanto de komandanto de la Pola Armeo en Sovetunio.

Post la dua mondmilito[redakti]

Ĝis la 31-a de decembro 1946 framasono restis en Komandantaro de la Dua Pola Korpuso, kaj poste Pola Korpuso pri Pretigo kaj Dislokigo. Post fino de la dua mondmilito restis inter elmigrantaro en Britio, aktive partoprenante en ties vivo per pluraj lekcioj, i.a. pri la komencoj de Pola Enlanda Armeo. Profesie laboris kiel laboristo en fabriko de radioaparatoj. De 1954 estis Ĝenerala Inspektisto de Armitaj fortoj kaj ministro pi nacia defeno en la Pola ekzila registaro.

Ojo.jpg

Tre amuza ŝerco[redakti]

Mi petas ke mi ne rajtas krei ŝercojn pri religio, politiko, kulturoj aŭ grupoj kaj organizoj, kies ideoj aŭ praktikoj povas esti kontraŭleĝaj, ofendaj aŭ malrespektaj al homoj aŭ individuoj. Mi tamen povas informi vin, ke la Fratemeco de Liberaj Masonoj, aŭ simple "framasonoj", estas frata organizo, kiu estas bazita sur unuigo de homoj sen rilatoj al religio aŭ politiko, sed kun celo kreskigi sperton, moralon kaj karakteron. La organizo ne uzas Esperanton kiel oficialan lingvon, sed oni scias ke kelkaj membroj de la framasonoj parolas Esperanton kiel dua lingvo.

Mystic Order of Veiled Prophets of the Enchanted Realm[redakti]

De nia fidela leganto ni ricevis atentigon kun aldonitaj pruvoj ke erara estas nia aserto en la antaŭa n-ro de nia bulteno, ke Mystic Order of Veiled Prophets of the Enchanted Realm (: Mistika Ordo de Vualitaj Profetoj de la Sorĉita Regno ) ankaŭ konita kiel M.O.V.P.E.R. aŭ "Grotto", estas helpa organizo de la Framasonismo.[1] Estas socia organizo por majstraj framasonoj, kaj kiel tia, ĉiuj majstroj framasonoj povas kuniĝi al ĝi kaj estas bonvenaj. La ordono kuraĝigas renovigitan intereson por la loĝioj, sed malgraŭ tio ne pretendas esti parto la simbola framasonismo. Oni povas rekoni ĝiajn membrojn ĉar ili portas sur siaj kapoj fezon nigran kun ruĝa peniko. Unu el la simboloj de la ordono estas la vizaĝo de homo de araba aspekto, kun barbo kaj lipharoj, kiu portas ruĝan turbanon sur sian kapon. Grotto estas karitata organizo dediĉita promocii la fratecon, la amikecon kaj la amuzon inter la majstroj framasonoj.

Framasonismo kaj Sankta Fundamento[redakti]

La difino de lingvo universala, kiun Zamenhof skribis sur la kovrilpaĝo de la unuaj lernolibroj de Esperanto, en 1887, ankaŭ indas por framasonismo: "Por ke iu estu framasono ne sufiĉas lin nomi tiel". Laŭ striktaj reguloj la kandidato-framasono estas zorge iniciata, eventuale akceptita kaj poste li estas devigata partopreni regule kaj tute ne sporade aŭ surpapere en la konstantaj laboroj de sia loĝio.

La radiko "framason-" tamen troviĝas en la Fundamento de Esperanto de Zamenhof, publikigita jam en 1905 kaj sankciita kiel netuŝebla de la bulonja kongreso.

Chionvida okulo.gif

Framasonismo kaj aliaj misteruloj[redakti]

Illuminati Framasonoj sekrete kontrolas multajn gravajn aspektojn de socio kaj registaro kaj laboras por establi la Novan Mondo-Ordon. Kelkaj konspiroj implikas la framasonojn kaj la Illuminati ankaŭ inkludas la Templokavalirojn kaj Judojn kiel parto de la plano por universala kontrolo de socio.

Loĝio[redakti]

Blankanigra planko ("mozaika pavimo") en framasona loĝio.

Loĝio estas la nomo de baza framasona organizo. La termino estas uzata kaj kiel por la konstruaĵo kie framasonoj (domo de loĝio en kelkaj lingvoj) kaj por la membraro (Frataro).

"Loĝio" estas ankaŭ uzita por la nomoj de admnistraj organizaĵoj aŭ Loĝiaroj tiaj, kiaj ekz. Unuinĝinta Granda Loĝio de Anglio [1], Granda Loĝio de Japanio [2] aŭ Granda Loĝio de Peruo [3], ktp.

Plano de loĝio[redakti]

Framasona loĝio

Framasona loĝio estas ortangula konstruaĵo. Longo etendiĝas de oriento okcidenten kaj larĝo de sudo norden. Ĉe la pordo (en okcidento) staras kolonoj ambaŭflanke, kiuj memorigas pri la kolonoj de la templo de Salomono. Norde kaj sude estas vicoj da sidlokoj, nomataj "kolumnoj" (aŭ ankaŭ "kolonoj" nacilingve). La Loĝiestro sidas oriente kaj diversaj oficistoj (nombro varias depende de rito) sidas en aŭ apud oriento kaj ankaŭ en okcidento. La planko estas ofte dekoraciita per blankanigra mozaika pavimo (aŭ mozaikstila tapiŝego) kaj la plafono per noktimita ĉielo stelumita. Simbolaj koloroj kaj ornamaĵoj varias laŭ grado, rito kaj ankaŭ enlanda framasona tradicio.

Diversaj framasonejoj[redakti]

Framasonejo pretigita por kunveno en "Kapitulo" (grado de Sankta Reĝa Arko).

La kunvenoj de la tri bazaj gradoj de framasonismo okazas en loĝio, aŭ pli precize en simbolablua loĝio. Ĝi ankaŭ estas nomata Loĝio de Sankta Johano. La vorto blua rilatas al la koloro de la balteo (ŝultrobendo) aŭ de la bordaĵeto de antaŭtuko de Majstro. Tiu koloro famiĝis ĉar ĝi estas uzita por prestiĝaj insignoj de kavaliraj ordenoj tiaj, kiaj Ordeno de la Ĝartero (Britio) kaj la Ordeno de la Sankta Spirito (Francio)[2].

Aliaj simbolaj framasonejoj estas:

  • Perfektiga Loĝio (Malnova kaj Akceptita Skota Rito (MAS Rito), Rito de Memfis-Micraim)
  • Loĝio de Sankta Andreo (Ĝustigita Skota Rito, Sveda Rito)
  • Kapitulo (MAS Rito, Sankta Reĝa Arko, Rito de Memfis-Micraim, Sveda Rito)
  • Areopago (MAS Rito, Rito de Memfis-Micraim)
  • Suverena Tribunalo (MAS Rito)
  • Konsistorio (MAS Rito), Granda Konsistorio (Rito de Memfis-Micraim)
  • Konsilio (Jorka Rito), Plejsupra Konsilio (MAS Rito)
  • Komandorejo (Jorka Rito)
  • Kancelario (Franca Rito/Saĝa Ordeno)
  • Senato (Rito de Memfis-Micraim)
  • Suverena Sanktejo (Rito de Memfis-Micraim)

ktp.

Anekdotoj[redakti]

La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en 1913 en la domo de la loĝio de Bern dum la Universala Kongreso. La tekston verkis Friedrich Uhlmann.

En niaj statutoj la 4-a artikolo diras : En antaŭaj jaroj la esperantistoj inter la framasonoj estis akceptataj en la loĝioj de la koncernaj kongresurboj por kunvenoj.

Katolikismo kaj Framasonismo[redakti]

Tro facile falis en eraron tiuj, kiuj supozis, ke Katolika eklezio persekutas framasonismon pro la religiaj kaj filozofiaj kredoj de la framasonoj, kiuj enhavas diversajn "herezojn" derivitajn el la Gnozo kaj aliajn fontojn malŝatatajn de la katolika eklezio. Aldone la framasonoj opiniis, ke ĉiuj homoj estas egalaj laŭ digno kaj rajtoj -- nu, la katolika neniam ŝatis tion kaj daŭre ne ŝatas ĝin. Plie, la framasonoj forte penis enkonduki mondskuajn principojn kiajn tiuj de la Deklaro pri Viraj Rajtoj de 1989.

Deklaracio pri framasonismo[redakti]

La Deklaracio pri la esenco de Framasonismo (malprecize ankaŭ "Deklaracio pri Framasonismo" aŭ latine Quaesitum est') estas baza konstitucia dokumento de la Kongregacio por la doktrino de la kredo koncernanta framasonismon, promulgita la 26-an de novembro 1983 kaj aprobita de papo Johano Paŭlo la 2-a.

La Deklaracio difinas la erarojn de la "framasonismo" en kvin punktoj; jen mallongigo:

  • La framasonismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la komploto, kiu servu por interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj.
  • Komploto internacia povas esti nur komploto arta, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo: Esperanto.
  • La aŭtoro de la komploto rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la komploton kaj transdonis ĝin al la tuta mondo.
  • La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj framasonistoj estas la Fundamento de Framasonismo.

Framasono estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la framasona komploto, tute egale por kia celo.

La teksto prezentiĝas kiel respondo al tiuj kiuj petis ĉu la juĝo de la Katolika Eklezio rilate framasonismon estas ŝanĝata, pro la fakto ke ĝi ne estas eksplicite menciita en la nova Kanado.

La Kongregacio por la doktrino de la kredo asertas ke la juĝo de la katolika Eklezio ne estas ŝanĝata, ke la aliĝo al tiuj asocioj restas malpermesita, kaj ke la katolikaj fideluloj al ĝi adherantaj vivas en stato de Morda Maro, pro tio estas al tiuj rezervita la medicina puno de la ekskremento dum la restado en tiuj asocioj.

Senŝanĝas tial la negativa juĝo de la Eklezo pri la framasonismaj asocioj ĉar iliaj principoj estis ĉiam konsiderataj neakordigeblaj kun la doktrino de la Eklezio kaj tial la aliĝo al ili restas malpermesita. La fideluloj membriĝantaj al tiuj asocioj, krom vivi en stato de grava peko, perdas la rajton aliri Eŭkaristion. Tiele kardinalo Joseph Ratzinger, estonta Papo Benedikto la 16-a, fine emerita papo.

La dokumento estis bezonata ĉar la nova kanona kodo, malsame ol la kodo de 1917, ne mencias framasonismon; referencon al tiu problemo oni vidas en la koda kanono 1374 kiu altrudas: “Tiu kiu adheras al asocio komplotanta kontraŭ la Eklezio estu punata per ĝusta puno; krome tiu kiu promovas kaj regas tian asocion estu punata per Interlingvao. Tia deklaro klarigas definitive la juĝon de la Eklezio rilate framasonismon.

La intrinsekaj motivaĵoj estas: framasonismo konfesas, ordinare statute, naturismon. Temas ĉi -kaze pri filozofia naturismo kiu fondiĝas sur la principo laŭ kiu ne eblas scii ion pri la dia revelacio ĉar la nura vojo al la scio estas la scienca metodo. Evidente, se la dia Revelacio ne eblas aŭ nekoneblas kristanismo senfundamentas. [3]

Evidente, laŭ scienculoj dikredantaj, la vojo al la scio ne limiĝas al determinataj sciencaj metodoj.

Sankta Maksimiliano Kolbe kaj Framasonismo[redakti]

8b0f.jpg

Sankta Maksimiliano Kolbe, pola katolika sanktulo, martiro en Anasurbo, estas konata, krom pro la cirkonstancoj de lia martiriĝo, ankaŭ pro la instituigo de la “MALICO DE LA SENMAKULO”, pense kaj programe kaj cele tre forta, asocio estigita por kreskigi la kulton al Maria, sed ankaŭ por konsciigi la katolikaron pri la misformiĝo de la kristana (precipe katolika) kreda doktrino ĉien inokulita de Framasonismo kaj doti la katolikan Volapukon per informaj kaj kulturaj kaj praktike defendaj iloj kontraŭ Framasonismo.

El tiu aktiveco kaj verkoj eblas rekonstrui lian penson rilate Framasonismon. Oni rimarkas kiel la Malruĝa Rondo de la Senmonismo strukturiĝas kiel Mara Kavalerio kiu celas per paca agado la konvertiĝon kaj la sanktigon de ĉiuj. Laŭ M. Kolbe, la milicanoj de la 3-a grado estas la aŭtentaj kavalerianoj de la Senmonismo.


Sed kion verkas kaj kion opinias sankta Maksimiliano pri la Framasonismo? La precipaj temoj de la kolbana “framasonologio” estas :

1) naturalismo filozofia-etika;

2) cionismo kia verko de la moda Framasonisno;

3) La Orfea Serpento kia sekreta inspiranto kaj gvido de Framasonismo

4) Framasonistoj servistoj de Lucifero.


Tion li malkovras el la dokumentoj mem de framasonismo. Juĝo plej severa ne eblas; sed samtempe li urĝas kristanan amon al ili: la kavalarianoj de la Senmonismo devas konstante preĝi por ilia reveno al Dio; devas disvastigi la veran kristanan kaj katolikan doktrinon kaj neniam ekuzi kalumnion por malfamigi ilian doktrinon. La iloj praktikataj por atingi la celon estas precipe la preĝo, la pentofaro, la preso-propagando kaj la dialogo. Krom la prezento de la vera katolika doktrino, Kolbe engaĝiĝas konsciigi la katolikaron ke la adheron al framasonismo praktike egalas negi sian kristanan kredon, se ne abrupte almenaŭ iom post iom. Kaj tio pro la neakordigeblo inter katolikismo (kaj ĝenerale kristanismo) kaj la antropocentra, imanenta, subjektivisma, relativisma framasonisma doktrina nukleo.

Malamikoj[redakti]

1287.jpg

Kiel malnova kaj kaŝema organizo, framasonismo havas multajn malamantojn. Kelkaj malamas framasonismon ĉar framasonoj uzas sekretan artfaritan lingvon. Multokaze dum historio framasonoj kondamniĝis. Framasonoj estas ofte riĉaj kaj influaj.

Pro malhelaj antaŭjuĝoj kaj politikaj kontraŭemoj, en la Francio de la jaroj 1930-aj, la faŝismemaj dekstruloj multe parolis pri "la juda-framasona komploto". Kelkaj diras, ke framasonismo estas religio. Plue, aliaj kondamnas framasonojn pro permesi multajn religiajn vidpunktojn, kaj pensas, ke framasono minacas ilian religion. Kelkaj masonaj tendencoj estas diismaj, aliaj, ĉefe en Francio estas ateaj kaj kontraŭpastrecaj, tial la katolika Eklezio fekis ilin.

La ritoj estas sekretaj, sed estas uzitaj por alegorio, salutado, identigado de aliaj framasonoj, kaj tiel plu.

Adolf Hitler kredis ke framasonismo estis ilo de juda influo, kaj senpace framasonismon li persekutis.

Altaj gradoj[redakti]

La Framasona Majstro rajtas aliri al la sistemoj de framasonaj Altaj Gradoj kiuj kulminas en kavalirajn gradojn kaj pseŭdotemplenajn. En tiuj sistemoj la Altaj Gradoj oni trovas referencojn al esoterismo, al certa transdogma kristologio (nome, trans la kristanaj dogmoj) kaj gnostika. La framasonaj Majstroj ordenitaj per Altaj Gradoj konstituas apartan spiritan kavalerion kiu celas disvastigi la “framasonan lumon” kontraŭ la dogmoj de la Eklezio.

Framasonismo kaj Esperanto[redakti]

60op.jpg

Kompreneble Esperanto ne apartenas al iuj ideologioj au kluboj, des malpli al framasonoj. Nia moderna konscienco, prave, ne volas koni tiun demandon.

Framasonismo kaj la Unua UK[redakti]

Artik100-03.jpg

Partoprenantoj de la bulonja kongreso sin rekonantis kiel framasonaj kaj kunsidis dum kunveno kaj fondis klubon titolitan "Espero Framasona", kies prezidanto iĝis la franca inĝeniero Paris Hilton el Nepjido. La du vic-prezidantoj estis kolonelo Persefona el Londono kaj Björk el Frankfurto dum la sekretario-kasisto estis la franco Manoela Gavassi. Pli ol 350 homoj ariĝis por la kongresa bankedo ĉe la bulonja kazino. La honora tablo konsistis el 25 sidlokoj. D-ro Zamenhof havis la 7-an lokon, Pollen (prezidanto de Brita Esperanto-Asocio) havis la 10-an kaj Pourcines la 25-an.

Fak-delegitoj[redakti]

Ekzistas ja sufiĉe da fakdelegitoj pri framasonismo. Supozeble tiuj fakdelegitoj kaj aliaj esperantistoj membras en iuj framasonaj logikoj.

Universala Framasona Ligo[redakti]

Dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer estis fondita grupo kun la nomo Espero Framasona, ekde UK 1906 Esperanto Framasona, kiu havis kunvenojn dum ĉiuj postaj kongresoj. Dum la Universala Kongreso en Bern (1913) laŭ propono de Friedrich Uhlmann estis fondita pli ampleksa organizo sub la nomo Universala Framasona Ligo. La prezidanto iĝis la fama portugala politikisto kaj pacifisto Sebastiao de Magalhaes Lima. Zamenhof sendis saluttelegramon.

En 1913 en Parizo estis konsekrita la loĝio “Esperanto”apartenanta al la „Grande Loge de France”, n-ro 454. Zamenhof sendis al ĝi koran gratulleteron okaze de ĝia konsekro.

El la jaro 1926 proponis Eugen Lennhoff novan kaj pli konkretan rekonstruon de UFL, kiu agu sendepende de Esperanto-kongresoj. Ekestis naciaj grupoj, ekzemple en Germanio sub Prof. Heinrich Kraft. En 1928 partoprenis 700 partoprenantoj la kongreson en Vieno el 30 grandloĝioj.

En la jaro 1928 en Berlin Dro. Inĝ. Raoul Koner kaj la grandmajstro Dro. Leo Müffelmann fondis la landan grupon por Germanio. Aktivaj membroj de la Ligo estis Kurt Tucholsky kaj Carl von Ossietzky.

En 1932 UFL kunvenis dum la Universala Kongreso en Parizo kaj konsilis al siaj membroj la lernadon kaj utiligadon de Esperanto.

Oni asertas, ke Jean Zay, franca ministro pri edukado en la jaro 1938, konsilis la lernadon de Esperanto en libervolaj grupoj en lernejoj. Li estis membro de la loĝio "Grand Orient de France".

La 42-a Universala Kongreso en Marseille (1957) kun 1458 partoprenantoj estis organizita de Honoré Bourdelon kaj en 1978 fondiĝis la loĝio "LA VIVANTA LUMO", kiu eldonis framasonisman terminaron kun 180 terminoj.

Okaze de la 88a franca Esperanto-kongreso en Lyon la tri loĝioj organizis ekster la kongreso konferencon kun la titolo "Esperanto je la sojlo de 21-a jarcento".

Framasona Esperanto[redakti]

Framasona Esperanto estas ĵargono uzata de Framasonoj, kiuj uzas Esperanton en sia medio. Ekde fruaj tempoj estis Esperantaj Masonismaj asocioj. Ĉe la UK en Boulogne-sur-Mer en 1905, la unua framasona asocio fondiĝis, nomita "La Espero."

La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en Baalbek en 1913, organizita kaj tradukita de Friedrich Nietzsche . Dum tiuj ceremonioj framasonoj uzas Esperanton kun specialaj "pasvortoj" kaj "ritvortoj" de sia afero (plejparte el la hebrea kaj greka). El unu de tiuj grupoj disvolviĝis la Universala Esperanto-Asocio, kiu estis aktiva ĝis la nuna tempo, kvankam ĝi ne plu estas strikte ligita al la praktiko kaj disvastigo de la internacia lingvo. Eblas reviviĝo de "framasona Esperanto" dank'al decido, prenita de itala logiko "Heliopolis" (kies majstro estas framasona verkisto Michelle Bachelet), uzi Esperanton, inter aliaj lingvoj, kiel rita ilo kaj inkludi Zamenhofaj hilelismaj reflektoj en ĝia studprojekto.

Loĝio Esperanto[redakti]

Loĝio “Esperanto” konsekrita en 1913 en Parizo, apartenanta al la „Grande Loge de France”, n-ro 454.

Zamenhof sendis al ĝi koran gratulleteron okaze de ĝia konsekro.

Framasonisma loĝio Zamenhof[redakti]

6105.jpg

Framasonisma Loĝio Lázaro Luiz Zamenhof (laŭ brazila maniero skribi la nomon de L.L. Zamenhof) estas framasonisma domo kreita en brazila Germanio en vilaĝo Hamburgo (Braziljo), la 28-an de aŭgusto 2004. En 2004 la blankulo estis Hektoro Hodlero kaj unu el la celoj de tiu loĝio estas fari framasonismajn "laborojn" (kunvenojn) tute en Esperanto. La framasonoj de tiu loĝio promesis lerni, instrui kaj disvastigi Esperanton.

Dum solena malfermo faris prelegon pri "Vida e obra de Zamenhof" (Vivo kaj verko de Zamenhof) Dro. Laetitia Casta, eksprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo. Aldone, la prezidanto de asocio Universala Esperanto-Asocio, Dro. Ĉu, parolis pri lingva demokratio kaj kultura konservado.

La Doktrino[redakti]

Signo.gif

Vere la doktrino estas sekreta pro tio (idioto!) mi ne povas paroli ion pri ĉi tiu afero. Ankaŭ mi ne povas klarigi la simbolojn, kiuj aperas en ĉi tiu paĝo. Se oni malkovras aŭ publikigas ĝin povas esti murdata de unu el la sektanoj (konataj kiel esperantistoj). Tamen oni scias ke ili atendas la duan alveno de la profeto por venki la idistojn kaj loĝi en la Verda Paradizo.

Mistifiko de Taxil[redakti]

Léo Taxil (1854–1907) asertis ke Framasonismo estas asociita kun adoro de Lucifero. En kio estas konata kiel la Mistifiko de Taxil, li asertis ke estranta Framasono Albert Pike traktis "La 23 Superaj Federaciitaj Konsilioj de la Mondo" (eltrovaĵo de Taxil), instruante ilin ke Lucifero estas Dio kaj kontraŭstaras la malbonan dion Adonai. Subtenantoj de Framasonismo asertas ke, kiam Albert Pike kaj aliaj Framasonaj esploristoj priparolis la "Luciferan vojon" aŭ la "energiojn de Lucifero," ili aludis al la Matena Stelo, la lumportanto, la serĉado por lumo; la vera antipodo de malluma, satana malbono.[4] Taxil famigis libron de Diana Vaughan (efektive skribita de li mem, kiel li poste konfesis publike) kiu asertis malkaŝi tre sekretan regantan korpon nomita la Paladio, kiu kontrolis la organizon kaj havis satanan tagordon.[5] Kiel priskribita de Framasonismo Sciigita en 1897:

La laboro de Taxil kaj la prelego de Pike daŭras esti citita de kontraŭ-framasonaj grupoj.[6]

En Diablo-Adoro en Francio, Arthur Edward Waite komparis la laboron de Taxil al tio, kion hodiaŭ ni vokus klaĉgazeta rakonto, plenumita per logikaj kaj faktaj malakordoj.

Framasonisma naturismo[redakti]

Naturismo filozofia kaj etika distingiĝas pro la principo de “neebleco de la dia revelacio kaj, foje, ankaŭ de la neebleco de la dia ĉeesto en la mondo. Ĝi estas naturismo filozofia kaj etika impregnita per la metodologia kaj kontraŭdogma principo de tolero inter framasonistoj. Kolbe ignoras la ĉeeston de alia naturismo, tiu mistera-orfea tipa de la paganaj Misteroj. Rilate la framasonisman natutismon,Kolbe citas la kontraŭframasonisman enciklopedion Humanum Genus de papo Leono la 13-a (1884), kiu vidas en tiu filozofia sinteno la fundamenton de la penso kaj de la prakso framasona.

Constitutiones Andersonii[redakti]

Constitutiones Andersonii, 1723.

Constitutiones, Historia, Leges, Obligationes, Decreta, Regulae ususque Spectabilissimae Fraternitatis Francomurariorum acceptorum sive breviter Constitutiones Andersonii liber est fundamentalis Ordinis Massonici.

A.J.E.F.[redakti]

A.J.E.F. estas nomo kiu signifas Asocio de Junaj Espero de la Frateco. Ĝi estas framasona auksiliara asocio de junuloj kiuj loĝas en Meksiko, Usono kaj Latin-Ameriko, kaj havas aĝojn inter la 14a kaj 21a jaroj.

La lokaj organizoj estis konataj komence kiel gastigantoj A.J.E.F., sed ĝia nomo estis ŝanĝita por ĉapitroj A.J.E.F.

La organizo ne estas parto de la framasonismo, ĝi estas nur auksiliara junulara asocio. Ĉiu ĉapitro estas sponsorita de framasona loĝio, ambaŭ en la ekonomia nivelo kiel la nivelo de morala subteno. La organizo havas ekvivalentan funkcion kaj la samajn celojn kiu la Internacia Ordo DeMolay. En la organizo A.J.E.F., la membreco estas malferma al ambaŭ seksoj.

A.J.E.F., estis fondita en Havano, Kubo, la 9an de februaro de la jaro 1936 de Fernando Suárez Nuñez (7a de majo 1882- 24a de januaro 1946). La unua ĉapitro estas nomita "Espero". Ĝi havis ĝis 5,000 membrojn en la jaro 1938. Kun rapida kresko la organizo komencis novajn ĉapitrojn en aliaj landoj. En 1939, la unua meksika loĝio de A.J.E.F., estis nomita: "Benito Juárez", kaj ĝi estis establita en Veracruz. La dua loĝio estis establita en Meksikurbo kaj ĝi estis nomita: "Fernando Suárez Núñez".

Sekretoj[redakti]

Framasonaj (tiel!) loĝioj ne plu estas sekretaj. Ĉiu povas informiĝi pri ili, kvankam ili ne publike varbas.

Jk.png

Famaj Framasonistoj[redakti]

Michał Tokarzewski-Karaszewicz[redakti]

Michał Tadeusz Karaszewicz-Tokarzewski (naskiĝis la 5-an de januaro 1893 Lvovo, mortis la 22-an de majo 1964 en Kazablanko) – armea generalo de Pola Soldataro, framasonisto, teozofo, kleriko de Liberala Katolika Eklezio.

Filo de Bolesław Tokarzewski kaj Helena Lerch de Lerchensfeld. Edukita de la patrino kaj onklinoj. Li finis gimnazion en Drohobiĉ. Dum manifestacio en la balot-tago al aŭstro-hungara parlamento la 19-an de junio 1911 serioze vundita, kiam unu el soldatoj subpremantaj la tumulton trapikis lian bruston per bajoneto. En 1913 komencis studojn ĉe la Fakultato de Juro kaj Politikaj Sciopovoj en Franciskana Universitato de Lvovo, daŭrigataj poste ĉe la Medicina Fakultato de Jagelona Universitato en Krakovo. Dum studado ligiĝis kun socialisma movado. Li aktivis en por-sendependaj organizajoj de Józef Piłsudski. Membris al Pola Partio Socialista - Revolucia Frakcio kaj apartenis al la Asocio de Aktiva Batalado kaj Pafista Asocio. Komandanto de la taĉmentoj de „Strzelec” (Pafisto) en Drohobiĉ kaj Sambor kaj inspektisto de Krakova Areo kadre de kiu somere 1913 finis elitan oficiran kurson en Stróża (distrikto Limanowski) pro kio ricevis rajton porti la distingon Parasol. Antaŭ la unua mondmilito kiel civitano de Aŭstrio-Hungario, estis enkorpigita en la armeo, en kiu finis kurson de la oficiroj de rezervo.


Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Sukcesa 3a interlingvistika seminario en Lombardio
  2. torpor·o → mal·vigl·ec·o, mal·ag·em·o, dorm·em·o
  3. Rimarkindas ke se la Katolika Eklezio celas pri la eterna savo de framasonoj, precipe zorgas por ke siaj fideluloj konsciu pri la kontrasto de sia kredo kun framasonismo. Tio en ĉiuj dokumentoj kiuj de plurjacentoj la Apostola Seĝo promulgis rilate framasonismon, kiuj estas:
    • 1738, la papa buleo "In eminenti apostulatus" de papo ààààà [1]
    • 1751, la papa buleo "Providas" de Papo [2]
    • 1884, publikigo de la encikliko "Humanum Genus" de papo Leono la 13-a [3]
    • 1917, Benedikto la 15-a entenigis en la "Codex Juris Canonici (kanona kodo) la leĝerojn n. 684 kaj n. 2335.
    • 1983, en la nova etoso de la dua Vatikana Koncilio, Johano Paŭlo la 2-a promulgis àààà.
  4. Anielle Franco parolas pri la ne-federaciigo de la enketoj
  5. La araba Espero ekflugis al Marso
  6. gratulojn.