Firmao
"Kun konfido neniam rapidu"
- ~ Zamenhof pri firmao
" Firmo (ne firmAo kiel erare uzas multaj)"
- ~ Milokula Kato pri la titolo de ĉi tiu artikolo
"Firmão: m. Ordem, emanada de um soberano ou autoridade muçulmana e por ella assinada"
- ~ olda portugalo pri Firmão
"Ne tre komfortas uzi ilin vintre..."
- ~ ruso pri firmaojn
"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri firmao
"Schön geschrieben"
- ~ germano pri ĉi tiu artikolo
" Pos la fasto venas festo"
- ~ idisto pri firmaaj finjaraj festoj
Firmao estas bone organizita krim-organizaĵo. La vorto estas pruntita el la silicia (firma aŭ ffirma). Membro de la grupo estas firmulo, itale firmioso. Firmao estas kvazaŭ-ordeno strikte zamenhofe organizita.
Laŭ liberalismo firmao estas dia estaĵo, kiu kreas varojn el nenio kaj grace donas dungiĝon al la laboristoj. Ĝi estas sankta, perfekta kaj, se sufiĉe granda, eterna.
Firmao ne havas materian formon, sed kutime montras sin per Varma Milito. La papo de firmao reprezentas ĝin surtere kaj nomiĝas ĉifalo aŭ CEO.[1] Sub la firmaa papo estas episkopoj, kiuj kune formas la estraron.
Teda lingva diskuto[redakti]
Efektive Sro. Ege, nuna prezidanto de la societo, skribas ke Comenius deziris ankaŭ , ke multaj esperantistoj uzas "firmao". Sed ĝi ne estas oficiala kaj - kio estas eĉ pli "malbona" ol nura ne-oficialeco - formo nova sen ia tolerdeklaro fare de la Akademio.
Se la Akademio esprimus almenau ian toleron de "firmao", oni senskrupule uzus ĝin, same kiel oni iafoje uzas "konversi" (t. e. de la Akademio oficiale tolerata formo nova al la oficiala "konversacii"). Dume oni uzu "firmo".
Universala Deklaracio pri Firmaaj Rajtoj[redakti]
La plej grava Ligo de Germanujo, kiu ampleksas ĉiujn gravajn asociojn de inĝenieroj kaj posedas ĉiujn grandajn firmojn de la elektroteknika fako, k.t.p., la Germana Ligo de sciencaj kaj teknikaj Asocioj intencas publikigi teknikan Revuon en Esperanto, kiam estos konstatita ke rajtoj de firmaoj estas la plej grava politika afero en la moderna mondo. Tial oni adoptis la Deklaracion pri Firmaaj Rajtoj; jen elĉerpo:
- Artikolo 1
- Ĉiu firmao estas denaske libera kaj egala al riĉa, blanka, aliseksama, vira, anglaparolanta, sana usona civitano laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konscion, do la neraciaj kaj nekonsciaj dungitoj devas agi al ili en spirito de servuto.
Fotografio[redakti]
- Tre interesa afero, kial homoj sur fotoj de via firmao ridas tiel senĝene?
- Vi ne mirus, se konus, kiel aspektas nia fotografisto.
Sekreto[redakti]
Estas konate, ke Ŝepsl, posedanto de galanteriejo, maldungis sian vendiston Josel. Amiko: "Kial vi maldungis Joselon? Li estas tre laborema knabo."
Ŝepsl: "Tiu ĉi aĉulo rakontis hieraŭ pri mi, ke mi estas idioto!"
Amiko: "Ha, mi komprenas. Se li malkaŝis sekretojn de la firmao, vi ne povis agi alie."
Hazarde[redakti]
Direktoro de firmao enuas. Finfine li decidas voki la sekretariinon:
- - Alportu dosierojn pri ĉiuj homoj, kiuj laboras ĉe ni.
Kiam ŝi ilin alportas, li hazarde elektas dek dosierojn kaj ordonas:
- - Tiujn maldungu!
- - Kial, ĉef'?!!
- - Ne ŝatas mi malbonŝanculojn!
Kialo de maldungo[redakti]
Konstrua ĉefo staras alte sur konstruaĵo kaj vidas laboriston Roger, irantan sube sur la tero, kaj krias al li:
- ĈEFO : ROGER, VI ESTAS MALDUNGITA!
- ROGER : KIO?!
- ĈEFO : VI ESTAS MALDUNGITA!
- ROGER : KIO?!
- ĈEFO : MI JAM NE BEZONAS VIN! FORIĜU!
- ROGER : KIO?!
- ĈEFO : Bone, negrave; mi maldungos Antonon.
Familio[redakti]
- -- Sinjoro Ĉefo! Mia edzino hejme ne plu lasas jam trankvilon al mi, ŝi daŭre instigas min peti salajroaltigon.
- -- Bone, mi demandos hejme mian edzinon, ĉu mi povus doni.
Alie[redakti]
Direktoro de uzino parolas kun unu el siaj laborantoj:
- - Nur antaŭ jaro vi venis al ni kiel simpla sublaboristo. Sed jam post monato vi estis laboristo, ankoraŭ post monato - brigadestro, du monatojn poste - fakestro, post pliaj du monatoj - ĉefinĝeniero, kaj nun vi jam estas vicdirektoro. Kion vi povas diri pri tio?
- - Dankon, paĉjo!
Patrino[redakti]
Estro (al juna oficistino kiu malfrue alvenas matene): Nu, mi esperas ke vi havas bonan ekskuzon pro tia ĉi malfruo!
Oficistino: Ho, jes, sinjoro ĉefo! Mi estos patrino!
Estro (mildigita): Ĉu? Do, mi gratulas! Kaj kiam okazos la naskiĝo?
Oficistino: Post proksimume naŭ monatoj....
Kompanio[redakti]
Loka kompanio serĉis oficejan helpon. Ili metis ŝildon en la fenestron, kiu diris jenon:
"HELPO DEZIRATA. Devas povi tajpi, devas esti bona kun komputilo, kaj devas esti dulingva. Ni estas Egal-Ŝancoj-Dunganto."
Mallongan tempon poste, hundo trotis ĝis la fenestro, vidis la ŝildon kaj eniris. Li rigardis la akceptiston kaj svingis sian voston, poste iris al la ŝildo, rigardis ĝin kaj plendis. Ekkomprenate la ideon, la akceptisto ricevis la oficejan administranton. La oficeja administranto rigardis la hundon kaj surpriziĝis, kiel eble plej malmulte. Tamen la hundo aspektis decidita, do li kondukis lin en la oficejon. Interne, la hundo saltis sur la seĝon kaj fikse rigardis la administranton. La administranto diris, "Mi ne povas dungi vin. La ŝildo diras, ke vi devas povi tajpi. "
La hundo saltis malsupren, iris al la tajpilo kaj plu tajpis perfektan leteron. Li elprenis la paĝon kaj trotis al la administranto kaj donis ĝin al li, poste li resaltis sur la seĝon. La administranto miregis, sed tiam diris al la hundo: "La ŝildo diras, ke vi devas esti bona kun komputilo."
La hundo denove saltis malsupren kaj iris al la komputilo. La hundo eniris kaj plenumis perfektan programon, kiu perfekte funkciis la unuan fojon. Je ĉi tiu tempo la administranto tute surprizis!
Li rigardis la hundon kaj diris, "Mi konstatas, ke vi estas tre inteligenta hundo kaj havas iujn interesajn kapablojn. Tamen mi * ankoraŭ * ne povas doni al vi la laboron." La hundo saltis malsupren kaj iris al kopio de la ŝildo kaj metis sian piedon sur la frazon, kiu rakontis pri tio, ke li estas Egal-Dunganto.
La administranto diris, "Jes, sed la signo * ankaŭ * diras, ke vi devas esti dulingva."
La hundo trankvile rigardis la administranton kaj diris: "Miaŭ."
Vespere[redakti]
En intervjuo por laborloko:
- -- Mi bedaŭras, sed ni dungas nur edzigintajn virojn.
- -- Sed, kial?
- -- Tial, ĉar vespere ili neniam rapidas hejmen.
Ĉu?[redakti]
Al la direktoro eniras asistanto por peti salajroaltigon. Al la peto li aldonas:
- -- Estimata Sinjoro, mi alvokas vian atenton pri tio, ke jam eĉ tri grandegaj firmaoj interesiĝas pri mi.
- -- Ne diru, kaj kiuj firmaoj?
- -- La Gaskompanio, la Akvokompanio kaj la Elektrokompanio.
Societo[redakti]
S-ro Novrich fanfaronas: "Kiam ni fondis nian firmaon, mia kunfondinto posedis la monon, kaj mi la sperton. Hodiaŭ, mi posedas la monon, kaj li... la sperton!"
Demando[redakti]
La instruistino demandas pri la profesioj de la gepatroj. "Katrinjo, kion faras via panjo?"
"Ŝi laboras sur laboro."
"Kion ŝi faras?"
"Nu, laboron!"
"Ĉu ŝi vendas aŭ konstruas ion?"
"Ne, ŝi telefonas kaj trinkas multe da kafo."
Funkciuloj[redakti]
Komerca organizaĵo dependas de homoj, kiuj ne estas profitdonaj: tiuj, kiuj respondas al telefonvokoj, kiuj purigas ktp.
Inteligenta funkciulo[redakti]
Sinjoro Ruz komence de decembro estas vokata al la ĉefo. Tiu diras al li: „Mi tre kore dankas al vi pro via kunlaboro en la lasta jaro. Vi estis diligenta, fidinda, honesta...“
Sinjoro Ruz interrompas lin:“Ĉu mi ĝuste supozas, ke ĉijare ne estos kristnaska mono?“
„... kaj inteligenta!“
Korespondado[redakti]
Kohen devas skribi oficialan leteron, sed li neniel kapablas komenci ĝin. Lia amiko Levy deziras helpi al li kaj diras: "Komencu simple per la vortoj `Treestimata sinjoro...`."
Kohen: "Tre estimata sinjoro? Sed tiu homo estas unu el la plej friponaj sentaŭguloj!"
Levy: "Do tiukaze komencu simple tiel: `Kara kolego`."
Anonco[redakti]
"La firmao serĉas novan libroteniston. Ankaŭ malnovan."
Raporto[redakti]
Edzino - "Nu, kara, kio okazis hodiaŭ en la firmao?"
Mi - "Nenio raportinda."
Edzino - "Do elpensu ion!"
Antastaŭo[redakti]
De jaroj, ulo laboras en granda firmao, kaj longe atendas rang-altigon. Iun tagon, lia oficejestro subite mortas pro koratako, kaj li kuraĝe alparolas la direktoron.
«S-ro direktoro, ni ĉiuj bedaŭras la neatenditan forpason de nia oficejestro. Sed mi profitas la okazon por demandi ĉu vi ne opinias ke mi povus anstataŭi lin.»
«Mi tute ne kontraŭus tion,» diras la surprizita direktoro. «Sed prefere demandu la funebristojn....»
Interligvaa firmao[redakti]
- - Salute'n. Mio volas parliar kon vostra direktoro.
- - Mio regretas, sed istio nen estas possibila, le direktoro nen estas thie.
- - Sed mio videvis lin ante un minuto trans le fenestro.
- - Anqaŭ li videvis vin.
Danĝero[redakti]
- - Chu quiam vi akceptas un homino pro laboriar in vostra firma', vi konsideras IQ
de l' kandidato?
- - Yes, quiu habas IQ plus altan que le direktor, li nen estas akceptata.
Hieraŭ[redakti]
Un yuvenulo hatis li problemon avigiliar se temporane in matino. De tiu kauso li regularmene venitis al sua laboro tro tarde. Ye un tago sua chefo, kolerante pro tio, ditis:
- - Garda vin, si vi solmene un vez' plus veniros tarde, myo demisseros vin.
Donc, li yuvenulo, despitante pri sua posto de laboro, decidis eiri al un mediko por aŭilio.
- - Doktore, myo havas li problemon vekighiar temporane in matino.
- - Ye tiu chi kaso myo preskras vin tiuj chi pillulojn. Manjhu un ante eiri dormir, kay vi videros, vi vekighos tre temporane matine.
Li yuvenulo tialmen fatis. Vermene, li elitigatis sin ye 6 horoj in matino. Alor, li hatis 2 horojn ante eniri in li oficeio. Li lavas sin in ducho, manjhas bonan dejunon, leegas jurnalon, poyste totmene tranquila sedentas sin in sua automobilo eiras al laboro. Li venis al sua laboro punctualmen kay inkontras suan chefon, quiu essas koleria quiel un bestio.
- - Basta! - li chefon krias. - Eiru for! Vi ne laboras chi plu! Myo ne volas vidier vin plu!
Li yuvenulo admiras:
- - Sed pro quio? Chu myo ne estas punktuala hodie?
Li chef krias:
- - Hodie! Hodie - yes! Sed hyeraŭ! Hyeraŭ kie estis vi?
Fabeleto[redakti]
Du amikoj laboras por sinjoro Moneg. Ĉiuj tri paŝas en la strato por iri tagmanĝi, kiam ili ekvidas antikvan oleolampon sur la trotuaro. Ili frotas ĝin, kaj kun granda fumnubo, ekaperas ĝino.
"Normale mi realigas tri dezirojn," diras la ĝino. "Do, ĉar vi estas triopo, mi realigos al vi po unu deziron."
"Unue mi, unue mi!" krias oficiisto. "Mi deziras esti en la Bahamoj, kondukanta motorboaton, sen ajna prizorgo en la mondo!" Kaj "pum!", li malaperas.
"Poste mi, poste mi!" krias alia amiko. "Mi deziras esti en Havajo, kuŝanta sur la plaĝo kun mia privata masaĝistino, senfina kvanto da drinkaĵoj, kaj la plej bela amantino en la mondo." Kaj "pum!", ankaŭ li malaperas.
"Bone, estas mia vico," diras s-ro Moneg. "Mi volas ke ambaŭ ili estu en la oficejo post la tagmanĝo."
Moralo de tiu ĉi rakonto: ĉiam lasu vian ĉefon paroli unue.
Libroj[redakti]
Laŭ deklaro de la estraro la kristnaska mono en tiu ĉi jaro ne estos kontante transdonata, sed en formo de libroj. Por la diversaj profesiaj grupoj sekvaj libroj estu disdonataj:
Direktoroj: „Fripono en frako“
Sekcia estro: „Se la konscio silentas“
La librotenisto: „La milionŝtelisto“
Jura sekcio: „La parolanto de falsaj ĵuroj“
Sekretariinoj: „Nuda inter lupoj“
Entreprenkonsilio: „Ĉar ili ne scias, kion ili faras“
Fakoficisto: „La ĉasato“
Telefonistinoj: „Inter du frontoj“
Heroldoj: „Tiom malproksimen, kiom portas la piedoj“
Entreprenaj protektistoj: „La spiono, kiu venis el la frido“
Ceteraj dungitoj: „Trompite ĝis la Lasta Juĝo“
Ankaŭ iamaj entreprenaj okupitoj, kiuj estas jam pensiuloj estu konsiderataj kaj ricevu tial la libron: „Hundoj, ĉu vi volas vivi eterne?“ Subskribite de la estraro.
Saĝa libro[redakti]
Direktoro de iu entrepreno legis interesan libron pri la motivigo. Li vokis dungiton kaj diris al li:
- - Ekde hodiaŭ vi mem organizos vian laboron, kaj vi mem kontrolos la rezulton.
- - Kaj ĉu mi ricevos pli altan salajron? - demandis la dungito.
- - Ne. Mono ne estas bona motivigo. Sed vi povos vidi kiel kreskos la produktokvanto.
- - Ehe! Kaj ĉu tiam mi ricevos pli altan salajron?
- - Ŝajnas al mi, ke vi ne komprenas la esencon de la motivigo. Jen tiu ĉi libro! Legu ĝin!
- - Kaj se mi legos ĝin, ĉu mi ricevos pli altan salajron?
Freneza ĉefo[redakti]
Edzo: “Ĉu vi scias, kion mia firmaestro diris al mi hodiaŭ?”
Edzino: “Nu?”
Edzo: “Li diris, ke mi dum la lastaj ses monatoj, dum kiuj mi deĵoris
en la firmao, frenezigis lin.”
Edzino: “Kia sensencaĵo! Li jam estis freneza dungante vin!”
Alie[redakti]
La ĉefo malfermas iun ĉambron de la oficejo:
- -- Sinjoro Kovach! Ĉu denove tiugrade vi estas postrestinta kun via laboro?
- -- Kial mi estus?
- -- Mi sendis la vi retmesaĝon antaŭ 3 semajnoj, ke vi estas maldungita.
Restas ankoraŭ pli multe por aldoni.
Kiom da?[redakti]
- -- Kiomope vi laboras en tiu oficejo?
- -- Kune kun la ĉefo 11 personoj.
- -- Do, se la ĉefo ne ĉeestas, tiel dekope, ĉu?
- -- Ne, ĉar se la ĉefo ne ĉeestas, tiam laboras neniu.
Stulteco[redakti]
Du riĉuloj estis interparolantaj dum ili trinkas kafon. Unu diras al la alia:
"Hej, mi volas pruvi al vi kiel stulta estas mia servisto: Hej, Georgo! Jen $10 monbileto - prenu ĝin kaj aĉetu por mi Mercedes aŭton".
"Jes, ĉefo! Tuj!", kaj Georgo kuras for de la riĉuloj.
La dua riĉulo respondas, "Jes, certe li estas stulta, sed mia servisto estas eĉ pli stultega. Atendu: Hej, Alano! Iru hejmen por kontroli ĉu mi estas tie".
"Jes, jes, ĉefo! Mi faros tion senprokraste!" Kaj li forkuras el la ĉambro.
"Vidu kiel stulta!" diras lia mastro, "Li eĉ ne konscias ke kiam mi estas ĉi tie, mi ne povas esti ĉe mia hejmo!"
Poste la du servistoj renkontiĝas en la strato.
Georgo diras al Alano, "Hej, Alano, ĉu vi povas kredi kiel stulta estas mia mastro? Li ĵus donis $10 al mi por aĉeti por li Mercedes auton - ĉu li ne scias ke hodiaŭ estas dimanĉo kaj do la aŭto-vendejo estas fermita? Kia stultulo!"
"Jes, vi pravas, Georgo. Sed ĉu vi povas kredi ke mia mastro estas eĉ pli stulta ol via? Li ordonis ke mi iru hejmen por kontroli ĉu li estas tie. Kia stultulo! Li forgesis ke li havas porteblan telefonon kaj li do povas telefoni al lia hejmo por kontroli la aferon sen prokrasto!"
Kasisto[redakti]
"Mia kara", diras Sara al sia edzo, la aferisto. "Tiu ĉi kasisto via, pri kiu vi opiniis, ke li estas honesta homo..."
Edzo (ekkriante): "Aj, mia koro! Kio okazis?"
Sara: "Li hodiaŭ faris al mi am-deklaron..."
Edzo: "Ho, dank' al Dio!... Kaj mi jam pensis, ke li forkuris kun mia mono..."
Novaj kaj malnovaj metodoj[redakti]
Grandaĝa paŝtisto paŝtas sian gregon sur la herbejo, kiam aperas brilanta aŭto el la polvonubo sur la proksima landvojo. La aŭtomobilo abrupte haltas apud la paŝtisto, kaj super la sublasita glaco elparolas al li iu ulo kun kravato:
La ŝafisto perokule mezuras la longon de la ulo kaj kapjesas:
- -- Nu, bone!
La junulo elaŭtiĝas, li malkovras sian tekokomputilon, pere de interreto li ligiĝas al iu el la satelitaj GPS-navigaj sistemoj, li enskanas la areon, malfermas iun tabulon, li sendas retmesaĝon, baldaŭ li ricevas respondon kaj turnas sin al la maljunulo:
- -- Tute precize vi havas 2714 ŝafojn.
- -- Vere -- respondas la paŝtisto --, elektu unu el la bestoj!
La fremdulo elektas unu beston kaj enaŭtigas ĝin. La paŝtisto diras al li.
- -- Se mi diros al vi akurate, kio estas via profesio, ĉu vi redonos al mi la beston?
- -- Jes ja, kial ne?
- -- Vi estas konsilisto pri entrepreno.
- -- Mi estas vere tio! Kiel vi sukcesis diveni tion?
- -- Ne estis malfacile, vidu: Vi simple aperis ĉi tie, kvankam neniu
venigis vin. Vi volis premion por iu respondo, kiun mi sciis dekomence, al iu demando kiun demandis neniu. Krome vi nenion scias pri mia laboro... Nu, ĉu vi bonvolas redoni al mi tiun povran hundon?
Lasta adiaŭo[redakti]
Por esti dungitaj ĉe grava internacia firmao tri kandidatoj devas respondi al pridemandado. La lasta demando estas la sama por ĉiuj:
- Kion vi volus, ke viaj parencoj diru pri vi en via morto-kapelo?
La unua respondas:
- Mi volus, ke ili diru: “Li estis granda kuracisto kaj bonega patro”.
La dua respondas:
- Mi volus, ke ili diru: “Li estis mirinda homo, sindonema patro kaj eminenta profesoro”.
Kaj la tria:
- Mi volus, ke rigardante min ili diru: “Jen, li moviĝas!”
Literaturo[redakti]
- La Firmao de la Kato, kiu pilkludas. De Balzac, el la franca trad. P. Benoit. 1924, 75 p. „La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen. . . impreso de tro neta neforgesebla birdo. Traduko tro laŭvorta.“ (G. S ,ESPERANTO' 1924, p 188.)