Federacio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


"Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo"

~ Zamenhof pri UFP
250px-UFP-emblemo.jpg

La Unuiĝinta Federacio de Planedoj - angle United Federation of Planets, ĉine 星際聯邦, hispane Federación Unida de Planetas, france Fédération de la planètes unies, germane Vereinigte Föderation der Planeten, japane 惑星連邦, klingone yuQjIjQa’yuQjIjDIvI’, ruse Объединённая Федерация Планет, vulkane le plini suzgugje'a - estas organizaĵo, kiu ampleksas inter alie la loĝantojn devenajn el la planedo Tero kaj la planedo Vulkano, inkluzive de multaj stelŝipoj vojaĝantaj tra la kosmo, multaj kolonioj kaj postenejoj de la federacio sur aliaj planedoj. Ne parto de la federacio estas iuj pliaj vivoformoj de la kosmo, kutime laŭtradicie pli agresemaj kaj sekve malkonsentantaj pri la pripacaj reguloj de la federacio, inter alie ekzemple la romulanoj kaj klingonoj.

11059898 119656801708021 6841361293628423181 n.jpg

Geografio[redakti]

Al ĉiuj estraranoj de la movado kaj al la Esperanto-gazetaro.

Alia pruvo de persistem a influo de aristotelaj doktrinoj : federacio estas interstela federisma organizaĵo kun (laŭ la stato de la jaro 2373) sume pli ol 150 membraj planedoj kaj miloj da kolonioj sur pliaj planedoj. La federaciaj planedoj kaj kolonioj kovras areon de 8.000 lumoj ene de la galaksio Lakto. Politike, temas pri liberisma demokratio kaj konstitucia respubliko. La federacio havas sian propran esploran kaj defendan forton, la Stel-militon (angle Starfleet, germane Sternenflotte, hispane Flota Estelar, japane 宇宙艦隊, ruse Звёздный флот).

La federacio havas ekzaktajn regulojn por la civilizoj de planedoj, kiuj deziras membriĝon. Diskriminacio bazita je Fidela Kastro estas malpermesata, kaj same netoleriĝas fortaj sistemaj malobeoj al universalaj rajtoj de individuoj, kiel ekzemple la nejusta ekstermilita malliberigo de aŭ sam- aŭ aliplanedanoj. Kvankam la plej multaj membraj mondoj havas nur unusolan, unuiĝintan mondan registaron, tia unueca reprezentiĝo ne estas antaŭkondiĉo por membriĝo, ĉar la federacio ankaŭ akceptas "asociigitan membrecon" de ne-unuiĝintaj mondoj.

Tute senrilata bildo!

Historio[redakti]

Sed aŭskultu, patrino: Por la dua duono de la 20-a jarcento, jam la ideo de tut-tera federacio, en kiu ĉiuj homoj el la malfondiĝintaj ŝtatoj Usono, Sovetunio, Popola Anarkio de Skotirlando, la diversaj eksaj ŝtatoj de Eŭropo kaj la aliaj regionoj de la tero pace kaj kolege kunlaboras politike, ekonomie, eduke kaj defende, ŝajnis granda utopio. Tamen la federacio ja ampleksas multe pli ol la pasintece intermilitintajn naciojn de la Tero. Dum la jaro 2155 la Tera Ministro Nathan Samuels tre luktis por "Koalicio de Planedoj" kaj invitis aliajn hom-similajn speciojn de la kosmo, unue la vulkanojn, andorojn kaj Tel-Avivon, kun la teranoj esti la fondaj membroj de tia federacio. Komence multaj teranoj estis skeptikaj al la ideo, kaj ksenofobie timis komunan ŝtategon kun tiom da ne-homoj. Kiam la tera politikisto John Frederick Paxton ekspluatis tiun ksenofobion sur la Tero kaj deklaras sin gvidanto de kontraŭfederacia movado, multaj de la ne-homaj vivoformoj sennerviĝis kaj preskaŭ forlasis la ideon de koalicio. Tamen, la stelŝipa kapitano Jonathan Archer en flama parolo rekonvinkas ilin doni ŝancon al unuiĝinta organizaĵo de mondoj. Ses jarojn pli poste, dum 2161, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj organiziĝis.

21-a jarcento[redakti]

Sidejo de UFP

Post la katastrofa Tria Mondmilito de la Tero, en kiu interbatalis multaj nacie miksitaj aliancoj de teranoj, en 2063 la scientisto Zefram Cochrane inventis kaj praktike pruvis la unuan teknikan generacion de potencaj warp-motoroj por stelŝipoj, kaj sekve de tio konstruis la unuan vere potencan teran kosmoŝipon, Phoenix. La testoj de la warp-motoroj proksime de la Tero kaptas la atenton de la vulkanoj, teknike multe pli progresinta homeca vivoformo de la planedo Vulkano 16 lumojn for de la Tero – en la momento de la testoj la vulkananoj ĵus havas sciencan stelŝipon proksime de la suno.

La vulkananoj havas unuarangan direktivon ne interferi kun evoluantaj mondoj aŭ kun ilia interna politiko, kaj plenumas la regulon ekkontakti kun planeda civilizo nur post kiam tiu civilizo meminiciate eltrovis la warp-teknologion. Sekve de la malkovro de la teraj testoj, la vulkananoj do establis kontakton kun la teranoj, kaj dum la sekvaj jardekoj kaj politike kaj teknologie donis multan evoluan helpon al la tera civilizo. La teranoj fondis kelkajn homajn koloniojn en stelaj sistemoj proksimaj al la Tero kaj establigis komercajn kontaktojn kun iuj ekster-teraj vivoformoj, krom kun la vulkananoj inter alie kun la denobulanoj. Rapide post tio, la unuaj provoj ekesplori pli malproksimajn zonojn de la kosmo estis ekiniciataj.

22-a kaj 23-a jarcentoj[redakti]

040963 n.jpg

La tera stelŝiparo jam plene funkciis en 2119, kiam ĝi provizis financan subtenon de eksperimentoj de Zefram Cochrane kaj Henry Archer, kiuj gvidis al la unuaj sukcesaj warp 3-kosmoflugoj dum la 2140-aj jaroj. Poste la tekniko pluprogresis, kaj en 2151 ekfunkciis la unua warp 5-stelŝipo, "Enterprise (NX-01)", sekvate de la ŝipo "Columbia (NX-02)" en 2155, kaj pliaj postaj stelŝipoj. La stelŝiparo per tio iĝis la gvida esplora kaj armea branĉo de la tera administrado.

En 2150, monda registaro, "Unuiĝinta Tero" (inter alie angle United Earth, germane Vereinigte Erde, hispane Tierra Unida) estis formita kiu inkluzivis ĉiujn pasintajn naciajn ŝtatojn de la Tero.

S -ro J . E . Bauman skribas[redakti]

Kvankam neniu unuopa individuo respondecas pri la kreo de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj, la esplora stelŝipo Enterprise NX-01 estis grava kataliza forto. Sub la komando de Jonathan Archer, ĝi helpis forĝi aliancon inter la ĝis tiam intermilitantaj homecaj vivoformoj vulkanoj, andoroj, kaj Tel-Avivo, kaj forĝis etoson de unueco kaj kunlaboro en la Alfa magia kvadrato de la kosmo. Post la komenca ksenofobia timo de multaj teranoj havi komunan ŝtategon kun tiom da ne-homoj, kiun politike la tera politikisto John Frederick Paxton ekspluatis kaj kreis kontraŭfederacian movadon, fine tamen ses jarojn pli poste, dum 2161, la Federacio Esperanto de Barato organiziĝis. La federacio aparte formiĝis el la detruegoj de Tera-Romulana milito, kiu ardis dum pli ol jardeko ĝis la jaro 2160 kaj montris la neceson de larĝa interstela federacio por helpi estonte eviti la hororon de tiaj militoj. La ĝis nun tera stelŝipa organizaĵo unuiĝis kun la similaj organizaĵoj de la vulkananoj kaj aliaj membraj planedoj, kaj transformiĝis al federacia ŝtelisto, kiu estonte estos kaj la esplora, kaj la diplomatia, kaj la armee defenda branĉo de la federacio. Laŭ informoj el epizodo el la serio Star Trek: Enterprise, Jonathan Archer pli poste iĝis la federacia ambasaroro sur la planedo Andoro, konsilisto de la federacio, kaj prezidanto de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj inter la jaroj 2184 kaj 2192.

Ĉirkaŭ 2223, plimultiĝas politikaj tensioj inter la federacio kaj la Klingona Imperio.

En 2267, pripaca traktato estas subskribata, sed la du inter stelaj fortoj restis en stato de malvarma milito, kiu foje dum la sekvaj 26 jaroj erupcias en limigitaj armitaj konfliktoj. En 2293, la "interkonsento de Ĥitomer" prezentas pli stabilan pripacan traktaton, kiu vere finas la malvarman militon kaj sekvigas sep jardekojn de relativa paco.

Intertempe, inter la jaroj 2243 kaj 2245 estis konstruita la stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701) por la stelŝiparo de la federacio - ĝi estas signife pli potenca ol la ĝis tiamaj stelŝipoj de la federacio, kaj dediĉiĝas por pacaj esploraj misioj en kosmaj regionoj ĝis nun home neesplorataj, tamen havante ankaŭ la plej avancitajn armilojn konatajn de la teranoj, vulkanoj kaj aliaj planedoj de la federacio, por la kazo ke la ŝipanaro devu defendu sin aŭ aliajn vivaĵojn malpace atakitajn. Pluraj postaj gvidaj stelŝipoj de la federacio heredas tiun nomon, nur estas diferencigitaj per aldonaj literoj (-A ĝis -E).

Frua 24-a jarcento[redakti]

282 n.jpg

En 2311, en akcidento inter teknologie kamuflita federacia stelŝipo kaj simile teknologie kamuflitaj romulanaj kosmaj postenejoj, miloj da federaciaj civiluloj kaj stelŝiparanoj mortis kaj pluraj romularaj postenejoj malaperis. En pripaca traktato rekonfirmiĝas neŭtrala kosma zono inter ambaŭ imperioj, kaj la federacio konsentas nek pluevoluigi nek apliki la kamuflan teknologion.

En 2344, la romulana stela imperio atakis klingonan postenejon sur la planedo Narendra 3, sed neantaŭvidate la gvida federacia stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701-C) sub komando de kapitano Rachel Garrett, venis defendi la klingonojn. Sekve, la stelŝipo Enterprise estis detruata, kaj tiu ofero tiom honorige impresis la klingonojn, ke la burĝonanta diplomatio inter la du interstelaj potencoj rapide kreskis ĝis formala alianco. Esploroj kaj ekspansio en la 2340-aj kaj 2350-aj jaroj konfliktigis la federacion kun pluraj etaj kaj grandaj kosmaj potencoj, inkluzive de la kardashianoj.

17.png

Kardashiana milito[redakti]

Kontaktiĝo de la federacio kun kosma vivoformo nomata la kardashianoj gvidis al ampleksa armita konflikto. Unu el pluraj erupcioj de tiu konflikto estis masakro de federaciaj civiluloj sur la planedo Setlik 3' en 2347. Fine armeo povis esti atingata, kaj neŭtrala zono formiĝis en 2370. Pluraj el la federaciaj kaj kardasianaj kolonioj post tiu traktato trovis sin situantaj ene de la teritorio de la alia potenco. Trovatis interkonsento pri la transfero de tiuj kolonioj al la koncerna kosma teritorio. Tamen, iuj federaciaj kolonistoj malkonsentis pri la interkonsento kaj kreis rebelan movadon kiu plu luktis kontraŭ la kardashianoj.

Meza 24-a jarcento[redakti]

En 2365, la federacio havis unuan formalan kontakton kun la Borat-kolektivo, kiu danĝerigis la pluekziston de la federacio en la batalo de la planedo Wolf 359. Samtempe okazis interna milito ene de la klingona imperio.

Inter la jaroj 2363 ĝis 2371, la USS Enterprise (NCC-1701-D) estas la gvida stelŝipo de la federacio.

De 2373 ĝis 2375, la federacio batalis en la "Dominaĵo-Militon". Tiu senkompare estis la plej larĝa konflikto en kiu la federacio iam estis enplektita: Alianco de la federacio, la klingonoj kaj la romulanoj batalis kontraŭ la alianciĝintaj potencoj de Domingo, Kim Kardashian kaj plia potenco nomata Breen. Fine la federacia-klingona-romulana alianco venkis, sed la perdoj ĉe ambaŭ flankoj estis signifaj.

En 2379, la gvidanto Ŝinzon de la planedo gajnis kontrolon pri la romulana stela imperio. La teamo de la nun gvida federacia stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701-E) asiste de disidentoj el la romulana stelŝiparo povis renversigi tiun puĉon, kaj malfermiĝis ŝanco por pli bonaj rilatoj inter la federacio kaj la romulanoj post du jarcentoj de intertensio (malgraŭ la okazaj aliancoj en momentoj de komuna danĝero esti neniigataj).

Lingvaj aspectoj[redakti]

Aliflanke estas dezirinde, ke Federacia Idiomo, Idiome federal, Union-SistemLinguo internacional estas esperantido proponita de idisto Jean Barral, el Nico, Francio, en 1923, ĝi estas evoluigita formo de Nuv-Esperanto kaj Union-Sistem ankaŭ proponitaj de Barral en 1910 kaj 1914. Ĝi estas kompromiso inter Esperanto kaj Ido kun influoj de Latino sen fleksio. Ĝi uzas pluralo en -s.


Ekzempleto: "Nostra Idiome Federal adopta i naturali formes fundamentali de i linguos nacionali moderni. Admisa omni radiks internacionali segun ke oli ne konflikta reciprokem. I finales sive vokali (nomes) sive konsonanti (di plural) esa obligali nur kande necesi por el senco ; altrem esa fakultativi e nur afero di stilo individuala."

Traduko: Nia Federacia Idiomo adoptas la naturajn fundamentajn formojn de la modernaj naciaj lingvoj. Akceptas ĉiuj internaciajn radikojn laŭkondiĉe, ke ili ne konfliktu reciproke. La finaĵoj ĉu vokalaj (nomoj) ĉu konsonantaj (de pluralo) estas devigaj nur kiam necesaj por la senco; alie estas fakulta kaj nur afero de individua stilo.

Klingona vidpunkto[redakti]

Klingona historiisto diras, ke:

Hoch yuQ‘u’ lIq rIp yuQjIjqa'.
Hoch yejamericaDaq tera'ngan ngoQ Qochbe' boghta' 'ej ‘u’Daq ghatlhmeH lo'taH 'ej Hoch Seghpu' lurDechlIj wav 'ej tlhIgan wo' ngoQ boj.
DIvI' teH ngoQ So'meH nep nughlurDechcham Sun wav.

Ankoraŭ neniu tion disputis...

Opinio[redakti]

Esperanto, defendante la liberon, trafas sian plej efikan propagandon! Jen mi uzos la okazon por diri ke mi tre ŝatas viajn tekstojn. La temojn kaj vian skribmanieron. Bonas scii ke je via profilo oni povas ĉiam trovi ekzemplojn de progresa kaj flua Esperanto. Tute ne ĝenas min ke vi opinias aliel. |Kaj tio estas bona kaj necesa. Kion fari nun?