Estetiko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Brenda-Dominic.jpg

"La estetiko (el greka vorto kiu signifas sensaĵo) estas la parto de la filozofio"

~ Vikipedio pri estetiko

"Evidentas, ke al la bazo de tiuspeca super-planlingvo, mankas ankoraŭ unu principo — la estetika"

~ krokodilo pri Esperanto

"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"

~ Milokula Kato pri krokodiloj

"Beleco estas silenta elokventeco"

~ franca proverbo pri estetiko

"Bonege verkita.Aktuala temo"

~ virino pri ĉi tiu artikolo
Estetiko.jpg

Estetiko estas vorto kun neologisma sufikso -ik-, bonalingve oni diru Estetoscienco, t.e., la scienco, kiu studas la estetojn. Alternativa nomo estas "estetologio". Estetoj estas etaj estoj, sekve, "estetiko" estas iko (scienco), kiu studas etajn estojn.

Etaj estoj estas, ekzemple, insektoj, kiuj estas inaj sektoj. Kompreneble, novpaganismo tre emas al inaj sektoj, omaĝe al diinoj. Do Estetiko rilatas rekte al Wicca (bonalingve Vikao) ktp. Wicca, kiel oni scias, devenas de gotoj kaj keltoj.

S-ro Lapin (Moskvo) skribas :Alie, kie omaĝo al diinoj ĝenerale estas masturbado, tiu ĉi ankaŭ rilatas rekte al Estetiko.

Estetiko kaj beleco[redakti]

Estetiko.jpg

Ŝajnus, ke ReVo definas Estetiko kiel parto de filozofio, kiu temas pri belo en naturo kaj en artoj. Kompreneble! Se oni masturbiĝis pensante pri diinoj, kiel novpagana rito, oni devas pensi en belaj virinoj, aŭ naturaj, aŭ artaj, t. e., en pornografio. Neniu normala homo masturbiĝas pensante malbelajn virinojn, ĉu ne?

Ambaŭ[redakti]

Sinjoro Malbelegulo elrigardas tra la fenestro de sia loĝejo. Sur la strato iras sinjoro Senbeleculo.

— Bonan tagon, sinjoro Senbeleculo.

Kial vi difektas la belecon de la strata fronto per la elmontro de via abomena vizaĝo? Estus preferinde, se vi reirus en iun angulon de via çambro kaj sidigus vian si-mion çe la fenestro.

—Mi jam provis ̧ĝin; sed tiam la preterirantoj tiel sa-lutis al la fenestro: ”Bonan tagon, sinjoro Senbeleculo!

Esperanto[redakti]

La estetiko de Esperanto estas subjektiva kaj povas vari inter individuoj. Tamen, ekzistas kelkaj aspektoj de Esperanto, kiuj estas ofte prizorgitaj kaj atribuitaj al ĝia estetika valoro:

Simplo kaj klareco: Esperanto estis dezajnita esti simpla kaj facile lernebla, kio donas al ĝi klaran kaj elegante simplan strukturon. Tio povas esti vidata kiel estetika trajto, kiu emfazas la belecon de simpla kaj efika esprimado.

Fono kaj harmonio: Esperanto havas certan sonan harmonion, kiu povas esti perceptata kiel agrabla aŭdiĝo. La lingvo estas regula kaj havas melodion, kiu povas esti aprezita de la aŭskultantoj.

Kultura diverseco: Esperanto estas internacia lingvo kaj estas influata de multaj lingvoj kaj kulturoj. Ĉi tio povas doni al Esperanto sperton de kultura diverseco kaj interligo, kiu povas esti rigardata kiel estetika kaj emocia valoro.

Kreadeco kaj libereco: Esperanto ne portas la pezon de historio aŭ tradicioj de specifaj lingvoj. Tio donas al esperantistoj la liberecon esprimi sin kaj krei en la lingvo sen la ŝarĝo de lingvaj normoj aŭ konvencioj.

Tamen, estas grave rimarki, ke estetiko estas subjektiva kaj la percepto pri la estetiko de Esperanto povas vari inter individuoj. Ĉiu povas havi sian propran perspektivon kaj guston pri la beleco de la lingvo.

Mono kaj beleco[redakti]

Karaj Gesamideanoj,

„En la mondo estas multe da pli belaj aĵoj ol mono.“

„Jes, nur se ili ne kostus tiom da mono!“