Entreprenisto
"Mi mem estas entreprenisto kaj vivas komforte."
- ~ Entreprenisto
"Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas."
- ~ Zamenhof pri la supra diraĵo
Entreprenisto estas tipo de ĉarlatano. kiu celas atingi akiron de ekonomia profito aŭ alian avantaĝon pere de trompo aŭ mistifiko.
Ĉiu entreprenisto devas posedi iun specialan kapablon; la plej ofta estas la parolkapablo, pere de kiu li sukcesas trompi sian aŭskultantaron, ĝenerale neklera en la afero kiun la entreprenisto postulas. Alia el plej oftaj estas la Iluminatoj aŭ jogo (rapida manmovo), pere de kiu oni faris la taŭgajn ŝanĝojn de disdonitaj, ricevitaj aŭ redonitaj produktoj. Ofte la posedantoj de la unua menciita kapablo asociiĝas kun tiu, por pli bone finfari la fraŭdon.
Hejmo[redakti]
Hejmloko de la entreprenistoj estas la planedo Entreprenistio, hejmlingve Entreprenistinar. Konstante falanta pluvo karakterizas la kutiman planedan veteron. Pro tio la entreprenistoj kutimas je konstanta humideco, kaj en la entreprenista lingvo ne ekzistas ekvivalento ekzemple al la esperanta vorto "krispa". La entreprenistoj vivantaj en diversaj lokoj en la galaksio for de la hejma planedo, tre sopiras je la marĉa odoro, kiun elvaporas la putranta vegetacio de la planedo.
Celo[redakti]
Nedubeble inter niaj membroj, kelkaj ne kapablas uzi Esperanton ; sed ili deziras montri, ke ili varme aprobas nian propagandon, kaj ke subita apero de nia bulteno, sur la brila horizonto de nia verda mondeto esperantista, ricevis nature familian saluton ĉe la proleta etaĝo sed por ni estas tre interese konstati, ke plej grava celo en la vivo de ĉiu vira entreprenisto estas la akiro de profito por ĉiuspecaj kokainoj. La interrilaton inter si kaj al aliaj homecaj specioj tial karakterizas la "regularo de akiro", kiu konsistas el 295 unuopaj reguloj kaj estas speco de "sankta dokumento" por la entreprenistoj. Anoj de aliaj kosmaj vivoformoj kutime iusence dependas de la negocado de la entreprenistoj, sed plejparte malapreze konsideras la entreprenistojn korupciaj, malicaj, seksismaj kaj malkuraĝaj.
Socio[redakti]
Entreprenistoj agadas politike: ili rigardas sin mem kiel defendantoj de kapitalismo kaj de la ŝtato. Tiel entreprenistoj agis favore al la konservativaj politikaj partioj kaj laŭeble malhelpas al liberalaj kaj socialistaj partioj.
En 1917 rusa registaro malpermesis entreprenistojn kaj deklaris ilin krim-organizaĵo; ekde tiam ĝis 1991 membreco en iu "entrepreno" (firmao) estis mallegala. Poste entreprenoj ne malaperis, sed nur iĝis pli malvidebla.
Ankoraŭ hodiaŭ entreprenistoj kontrolas la drogonegocon, krome la virinnegocon, prostitucion, hazardludon kaj armilnegocon. La entreprenistoj havas grandan influon en amaskomunikiloj (aparte televido) kaj en profesia sporto kaj regas duonon de la merkato pri nemoveblaĵoj kaj grandan parton de la kapitalmerkato (entreprenistoj pruntas pli da mono al privatpersonoj ol ĉiuj bankoj kune, ĉar pruntado de mono estas malrespektata kaj entreprenistoj preferas prunti anonime kaj kontraŭ altegaj interezoj ol oficiale en banko).
La bildo de entreprenisto en la socio havas du vizaĝojn: unuflanke la romantikan bildon de patriota, lojala, helpema heroo kun idealoj de kapitalismo, aliflanke la kreskantan perforton kiu pli kaj pli povas trafi normalan civitanon, kvankam la perforto ĝenerale okazas inter konkurencaj entreprenoj.
Enterprise[redakti]
La USS Enterprise (NCC-1701) estis peza kroza stelŝipo de la klaso Konstitucio, konstruita inter la jaroj 2243 kaj 2245. Dum ĝia kariero, ĝi iĝis la plej fama 23-jarcenta ŝipo de la federacia stelŝiparo, plejparte per la kvin-jara misio sub la komandado de James T. Kirk.
Dum ĝia kvardek jaroj de servado kaj esplorado, dum plibonigaĵoj kaj almenaŭ du reekipigadoj, ĝi partoprenis multajn unuajn kontaktojn, batalojn kaj tempovojaĝojn.
La stelŝipo Enterprise (NCC-1701) detruiĝis dum 2285 [1]. Kvin postaj gvidaj stelŝipoj de la federacio honore transprenis la nomon "Enterprise", nur distingiĝis per aldono de fina litero (A ĝis E) en la nomo.
Virinaj entreprenistoj[redakti]
La leciono, kiun ĉi tiu epizodo instruas al ni, estas ke virinoj, kun la viraj entreprenistoj nur alparolas per "ino", ne per persona nomo, ne rajtas porti vestaĵon, ne rajtas akiri profiton, ne rajtas forlasi la loĝejon kaj ne rajtas lerni skribadon. La entreprenista kulturo antaŭvidas ke ili antaŭmaĉu la manĝaĵojn (idealokaze rostitajn specifajn vermojn) por siaj edzo. La ideo de egalrajteco inter viroj kaj virinoj por entreprenistoj sekve ŝajnas plej fremda.
Seksuma vivo[redakti]
S-ro Gabriel Chavet, sekretario, anoncas, ke entreprenistoj ŝatas se oni frotas iliajn ambaŭ orelojn, kiuj laŭ la entreprenista anatomio estas aparte erogenaj zonoj. Ne gravas al ili, kiu plenumas la agon. Ili kutime tiom ekscitigas pro tiu frotado, ke foje eĉ eblas cele manipuli entrepreniston per eluzo de tiu ago.
Kiu komencis ? Kiu kulpas ?
Famaj entreprenistoj[redakti]
- Al Capone
- Cezaro
- Evildea
- Bill Gates
- Boris Jelcin
- Lucifero
- Imperiestro Palpatino
- John S. Pemberton
- Sankta Ĉuko Smito
- George Soros
Vidu ankaŭ[redakti]
Notoj[redakti]
- ↑ Iuj preferas epizodo, kiu ŝajnas la lastatempa nova signifo de tiu oficiala vorto, sed kaj PIV kaj REVO kontraŭas tion kaj la plej sekura alia vorto ŝajnas esti 'ero', kiu estas kombinebla kun filmero, programero, dokumentero, raportero, ktp.