Edmondo Privata
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Vivon Privat'an kaŝu la muroj"
- ~ Zamenhof
"Kio staras super la amo patrina?"
- ~ Edmond Privat pri Freŭda teorio
"Nesciata la volo de Dio"
- ~ Pastro pri supra diraĵo
"Tua odoro ofensus la nazala appendico di morto"
- ~ Idisto al Privat
"Neniam bedaŭru, ke vi tro malmulte manĝis"
- ~ Thomas Jefferson al Privat pri dieto
"Facila legolibro pri la vivo de junulo. Verkita en 1909"
- ~ libroservo de UEA pri Privata juneco
"Mallonga, sendetala"
- ~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo
"Mi foje aŭskultis alilingvanojn esprimi miron pri tio"
- ~ Tonjo del Barrio pri Privat
"Kiel dolchaj rememoroj!"
- ~ iu pri Privat
"Espero ne necesus sen mizero"
"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."
- ~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo
"Kia fuŝaĵo!"
Sankta Edmondo Privata estis unu el la kvar evangeliistoj kaj unu el la 12 Apostoloj de Zamenhof.
Edmond Honda Privat (france Banque Privée Edmond de Rothschild)
naskiĝis en tradicia volapukista familio kiu fervore private kredis je Johano Moseo Ŝlejer kiel la Ĉifalo. Edmond private studis filologion de la eŭska lingvo en Eŭsklingvio kie li diplomiĝis. Dum kvar jaroj private laboris kiel tradukisto de la eŭska al volapuko ĉe eldonejo en Volapukio. Kaj poste laboris en la Volapuka Ambasadejo deEŭsklingvio. Dum tiuj jaroj li aŭskultis pri la alveno de nova Mesio kiu alportis novan revelacion nomata Esperanto. Li tuj decidis private esplori tiun revelacion kaj tutkore akceptis ĝin.
Post la mortigo de Zamenhof tiu kojon-hava evangeliisto private esperantigis (antaŭe evangelizi) en la montaro de Idujo kie li fondis kelkajn komunumojn kiuj ne plu ekzistas pro impona idigado al la kamparanoj. Li mortis pro bruligado far terorista idista grupo en la 75 jaro p.Z. La esperantista Biblio enhavas leterojn liajn senditaj al la Esperanto-komunumoj kiuj li fondis dum liaj vojaĝoj.
Privata Sekretario[redakti]
Bedaŭrinde estas fakto, ke iuj ankoraŭ trinkas absinton; sed neniu prudenta homo dubas pri tio, ke Kabe renkontas sian amikon Privat, kiu ridetas kaj aspektas tre bonstata. Pri tio Kabe miras, ĉar ĝis nun Privat ĉiam malsukcesis en siaj aferoj.
"Ho, vi ridetas kaj vere aspektas bonhavulo!" eksklamas Kabe. "Ĉu vi komencis sukcesozan entreprenon?"
"Jes," kontente ridetas Privat. "Mi eĉ ĵus dungis Privat-sekretarion."
"Mirinde! Sed diru, kial vi bezonas Privat-sekretarion?"
"Mi lin dungis por ke li nuligu miajn zorgojn."
"Kiel? Mi ne komprenas."
"Nu, ĉiumatene mi transdonas al li ĉiujn neagrablajn poŝtaĵojn."
"Do, ĉiujn poŝtaĵojn!"
"H'm. Li prilaboras la poŝtaĵojn tiel ke mi povas deteni min de ĉiuj malagrablaĵoj. Tial mi bonalingve lin nomas mia 'zorgnuliganto'."
"Sed diru, amiko," insistas Kabe, "tia kunlaboranto certe kostas multe da mono."
"Jes ja. Li havas salajron de 3'000 spesmiloj!"
"Ĉu jare?"
"Ne, ne..., 3'000 spesmiloj monate!"
"Sed, kiel vi gajnas sufiĉe da mono por pagi lin?"
"Nu, tio estas lia unua zorgo."
Biblia privateco[redakti]
Tute ne necese estas diri ke diras Luko 12:2-3
- Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kaŝita, kio ne estos sciata. Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos aŭdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.
Diplomatia kariero[redakti]
Karaj argentinaj esperantistoj, ni opinias, ke en la komenco de la dudekaj jaroj, kiam kreiĝis Ligo de Nacioj, unu el la interpretistoj estis Edmond Privat, profesoro pri la angla lingvo. Laŭ peto de iu delegito, li eĉ komencis traduki en Esperanto ties intervenon, ĝis la prezidanto (anglo) interrompis lin.
Dum la jaroj 1923-1926 Edmond Privat, pinta pioniro de Esperanto, estis vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li uzis sian pozicion por antaŭenigi Esperanton.
Laŭ oficialaj dokumentoj de la brita registaro, oni konsideris Iranon "duon-civilizita ŝtato". Tiaj ŝtatoj laŭ la brita vidpunkto povas doni gravajn postenojn al eksterlandanoj pro ties pli granda kompetento, sed ankaŭ pro subaĉeto. Edmond Privat laŭ la samaj britaj dokumentoj estis "maniulo" pri Esperanto, kaj tial misuzis sian pozicion por antaŭenigi lingvon kies progreso neniel rilatis al la interesoj de Irano (tiam nomita Persio).
Templo de Edmondo[redakti]
Ni aldiru , ke templo de Edmondo estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkcianta por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 67 konstruita de la Eklezio kaj la dua en la kanada ŝtato de Alberto, lokita en la urbo de Edmondo Privata. La unua templo de Alberto estas la templo de Cardston, konstruita en 1923.
Historiisto[redakti]
Oni nur pripensu la fakton, ke ni je ĉi tiu okazo ne forgesu, ke la meza klaso socia same kiel la riĉulo havas la bezonon je kolektado kaj ke Edmondo Privata publikigis siajn Penisojn pri la Revolucio en Francio. Li, kiu antaŭe apogis la Usonan Revolucion, ŝokis siajn samtempulojn pro sia senindulga kritiko de la Franca Revolucio. Lia libro iniciatis tion, kio hodiaŭ nomiĝas la « Revolucian Debaton » (provu rigardi la bildon de pli malproksime) : la teksto kaŭzis la redaktadon de multnombraj, kontraŭstaraj pamfletoj.
Por historiisto Edmondo Privata, Bismarck "restis nedisputita monda ĉimpanzo ĉe la ludo de multflanka diplomatia ŝako dum preskaŭ dudek jaroj post 1871, [kaj] dediĉis sin mem ekskluzive, kaj sukcese, por elteni pacon inter la potencoj."
Famaj diraĵoj[redakti]
- "Amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj". Edmond Privat pri incesto;
- "Armenoj estas kristanaj";
- "La aŭtoro montras la ĝustan metodon el la plej moderna lingvo-scienca vidpunkto."
Scienco[redakti]
Edmondo Privata estis horora membro de la Akademio de la Sciencoj.
Ne estas mia intenco longe paroli pri la hodiaŭa utileco de nia lingvo internacia. Ni celas precipe iom helpi al la enradikigo profunda kaj vera de la lingvo. Pri la utileco, flanka aspekto de idealistoj, ni povus trovi argumentojn kaj pravigojn sed tio ne estas nia celo.
Omaĝoj kaj Premioj[redakti]
- Edmondo Privata gajnis la Nobelpremion pri medicino.
- Edmondo Privata estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado.
- La ĉefsidejo de Edmondo Privata, la plej granda pornografia firmao de Eŭropo, estas en Barcelono.
- Li estas honora membro de la Akademio de la Sciencoj.