Duelo
"Interesege!!!"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
")):-$ x"
- ~ adoleskanto pri duelo
"Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro"
- ~ Zamenhof pri alia afero
"La tago de la sepelio de Alexander Graham Bell detenis la tutan telefonan sistemon usonano dum minuto en signalo de duelo"
- ~ aŭtomata tradukilo pri duelo
"Ni malamas Usonon, fek al Usono"
- ~ kontraŭusonistoj pri vakeraj dueloj en kinfilmo
"Hehe bone!, ka de kande existas ita versiono? :) "
- ~ idisto pri lasta versio de tiu ĉi artikolo
"Qua bona esas, anke arnesas."
"Quon la kordio portas, ton la vizajoraportas."
- ~ idisto pri Duelo
Panjo ĉiam instruis al mi, ke duelo estas nobla sporto, formo de rusa ruleto. La duelo estis libera por ĉiuj – krom la ekleziuloj, virinoj, malsanuloj, aĝaj malpli ol 20 kaj pli ol 60.
En Hispanio oni duelis 1585 por decidi pri uzo de latina aŭ mozaraba rito en la toledo-a liturgio (venkis Ruiz de Mastanza, mozaraba ĉampiono).
Duelado[redakti]
Ni scias kaj spertis, ke rusa oficiro, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton de la kontraŭa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon.
— Ĉu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la sekundantoj devas batali?
— Mi konsentas, respondis la oficiro.
— Sed ĉu vi scias, daŭrigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin paŝoj trafas en kvinkopekan moneron?
— Mi ne scias, respondis la oficiro, ĉu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube.
Kredemo[redakti]
Hodiaŭ mi scias ke mi resumos en kelkaj vortoj plej novajn serĉadojn efektivitajn en Germanujo , Ameriko kaj Francujo .
A: Vi estas malsaĝulo, mia sinjoro!
B: Sinjoro! mi sendos al Vi miajn atestantojn!
A: Ne bezone, sinjoro, mi kredas tion ĉi ankaŭ sen atestantoj.
Rigora duelo[redakti]
En nia antaŭa artikolo pri Esperanta ortografio ni konkludis, ke
Ili faris la duelon kun tre severaj kondiçoj. La spaco inter ili estis ekzate dek paŝoj.
—Terure! Kaj kiom da fojoj ili pafis?
—Neniom; ili duelis ja per glavo.
Justeco[redakti]
Karaj geamikoj, imagu do nian miregon, kiam lastan semajnon ĉiuj parizaj gazetoj dissciigis, ke dika kaj maldika nobeluloj ofendis unu la alian. Ili decidis pri duelo per pistoloj. Alvenis la tago de la duelo. La helpantoj precize mezuris la distancon, kaj ili anoncis la komencon. Sed la dika protestis:
- - La ŝancoj ne estas egalaj. Mi estas pli dika, do vi pli facile povas min trafi ol mi vin.
La maldika iris al la dikulo, kaj per kreto desegnis cirklon sur ties bruston.
- - Vi tute pravas. Do ĉiuj miaj pafoj, kiuj trafos vin ekster la cirklo, ne validos.