Drakulo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas"

~ Zamenhof pri Drakulo

"Belega penso"

~ iu pri la supra diraĵo

"Nenio estas vi, nenio"

~ Kalman Kalocsay

"Ju malpli ni amas virinon, des pli facile ni plaĉas al ŝi"

~ Drakulo

"Quale la fripono, tale la bastono."

~ iu pri Drakulo

Drakulo (anglalingve: Dracula) estas eble la plej fama vampiro.

Drakulo dum mezepoko
Drakulo en 19-a jarcento
Drakulo post ekonomia krizo

Li estas grafo kaj loĝas en la fora, kaduka kastelo en Transilvanio kaj estas edzigita al per tri vampirinoj. Li havas ankaŭ domon en Whitby, marborda urbeto en Anglio, kien li importas skatolojn da tero el Transilvanio.

Drakulo ne havas multajn amikojn en Transilvanio, sekve, li preferas vivi en Anglujo, kie vivas multaj el siaj kunuloj kaj asociitoj, ĉefe en reĝa palaco. Ankaŭ en Anglio vivas sia prokuroro Jonathan Harker (kiu ofta vojaĝe al Transilvanio), la sindonan fianĉinon de Harker, Wilhelmina "Mina" Murray, kaj ŝian vivplenan amikinon Lucy Westenra. Lucy, kiu ankaŭ estas vampirino, havas tri edzojn: Arthur, Lordo Godalming; usonano nomita Quincy Morris, kiu ĉiam havas grandan tranĉilon sur sin; kaj psikiatro ĉe frenezulejo, John Seward. Okazas rimarkindajn renkontojn inter Drakulo kaj unu el la pacientoj de Seward, frenezulo nomita Renfield, kiu manĝas insektojn, araneojn, kaj birdojn, kaj aliajn kreitaĝojn — laŭ ilia grandeco — por absorbi ilian "vivforto". Renfield servas kiel speco de sensilo, kiu detektas la proksimecon de Drakulo kaj elsendas indicojn. Profesoro Abraham Van Helsing, el Amsterdamo ofte vizitas la Grafon Drakulon en Anglio.

Foje Drakulo reiras al sia kastelo en Transilvanio, sekvata de la bando de Van Helsing kaj liaj tri vampirinoj.

Popularaj trompoj[redakti]

Dracula.jpg

Malgraŭ siaj gravaj kontribuoj al la vampirismo, multaj popularaj trompoj pri Drakulo estas: ekzemple Grafo Drakulo estas mortigebla per klingoj, ne ligna paliso; la detruo de la vampira Lucy estu triparta afero (palisumo; senkapigo, kaj ajlo en la buŝo) kaj ne la simpla palisumo, pri kiu oni legas en postaj vampiraj rakontoj. Drakulo ankaŭ havas la kapablon iri kiel nebuleto kaj rampi laŭ la muroj de sia kastelo. Aldone, post Drakulo, vampiro ne povas esti vidata en spegulo; tion oni ne trovis antaŭe en tradicia Eŭropa vampireco.

Ankaŭ notindas ke Drakulo povas tramarŝi en la taglumo hela, kvankam sen la plejmulto de siaj povoj. Tamen li estas ankoraŭ sufiĉe forta kaj rapida por lukti kaj eskapi de liaj ĉasantoj. Tradicia folkloro pri vampiroj ne diras ke la sunbrilo estas mortiga al ili, kvankam ili estas noktumaj. Nur al Nosferatu la sunbrilo povas mortigi vampiron.

Afriko[redakti]

En artikolo en « Sveda Eksporto » diras s-ro A. F. Enstrdm , prezidanto de la Sveda Akademio por Teknika Esploro, ke rimarkinde estas, ke, konkeron de Alĝero okazis la 5-an julio 1830, de francaj trupoj, sub rego de Drakulo.

Tute alia afero[redakti]

Simpla karto skribita al rcdakcio, kiu publikigis artikolon pri Esperanto, ofte pli utilas ol multaj disdonitaj propagandiloj!

VIVU ESPERANTO.

Alveno de grafo Drakulo en Anglio[redakti]

Mi deziras pluan progreson!

Por la feroca Grafo, izolite loĝanta en sia prapatra hejmlando en Karpatoj, ne sufiĉis la sango, kiun li povis suĉi el rumanaj kaj hungaraj virinoj kaj infanoj. Li ekkovis sinistran planon fondi modernan vampir-imperion. La unua paŝo estis konkeri Anglion por krei tie tutan rason de vampiroj. Li ekvojaĝis de Varno, bulgara haveno ĉe la Nigra Maro, sur ŝipo transportanta 50 kestojn kun transilvania tero. Ili estis bezonataj kiel dumtagaj kaŝlokoj en diversaj partoj de Anglio, por ke li ĉiam estu proksima al loko de sekureco. Dum tempesto en la Norda Maro, la skuno atingis la urbeton Whitby ĉe la orienta jorkŝira marbordo de Anglio. Drakulo albordiĝis en la formo de grandega hundo, kiu saltis de sur la ferdeko kaj kuris al kruta klifo. La unua viktimo de la Grafo estis loĝanto de Whitby, Lucy Westenra, amikino de Mina Murray kaj la fianĉino de Arthur Holmwood. Dum la fraŭlino promenis ekstere nokte, Drakulo sukcesis enigi siajn dentojn en ŝian gorĝon. Tiuj du malgrandaj pikvundoj, rugaj kun blankaj randoj, estis la unua fazo de vampirigo de homo, kiu de tiu momento devas obei la vampiron. Poste la vampiro malfermas vejnon en sia brako aŭ brusto kaj devigas sian viktimon trinki lian sangon. Kiam la vampir-sango estas en la korpo de la viktimo, tiu ĉi mortas kaj fariĝas nosferatu, t.e. nemorta mortinto, vera vampiro.

Ĉar la gorĝ-vundoj de Lucy Westenra ne resaniĝis, kaj ŝi fariĝis malsana, d-ro Seward alvokis sian amikon, profesoron Abraham Van Helsing el Amsterdamo, kiu sciis pli pri obskuraj malsanoj ol iu ajn en la mondo. Pro siaj studoj pri okultismo, la nederlanda fakulo tiris la konkludon, ke Lucy estis atakita de vampiro, kiu sorĉis ŝin. Kvankam la juna virino poste mortis, ŝi havis la kapablon forlasi sian tombon nokte kun la celo suĉi la sangon de aliaj personoj. Tio jam okazis, do Van Helsing konsilis, ke oni malfermu la tombon de Lucy, kiam ŝi estas en ĝi, por trakti la kadavron laŭ la preskriboj de la popola superstiĉo.

Ĉe barbiro[redakti]

Drakulo estas ĉe barbiro.

La barbiro: Ho, pardonu, sinjoro! Mi ĵus tranĉetis vian mentonon.

Drakulo: Ne gravas. Ne estas mia sango.

Ĉu Drakulo vere mortis?[redakti]

Tio estas nur kopio

Kvankam Jonathan Harker kaj Quincy Morris mortigis Grafon Drakulo laŭ la tradicia maniero, estas pluraj indikoj, ke la transilvania vampiro ankoraŭ plenumas gravan rolon en la nuntempa vivo. Atestas tion la pli ol cent kvindek film-versioj kaj ankaŭ prezentadoj de la rakonto sur la scenejo kaj per radio kaj televido.

Esperanto[redakti]

Ni, en nia antaŭa numero, jam anoncis ke Drakulo estas fikcia persono kiu aperas en la romano "Drakulo" de Bram Stoker. Ĉar la romano estas verkita en la angla lingvo, oni ne povus supozi ke Drakulo mem parolas Esperanton.

Tamen, se ni imagus Drakulon kiel vere ekzistantan personon, kaj se li estus interesita pri Esperanto, li certe povus lerni la lingvon, kiel ĉiu alia persono. Esperanto estas facila lingvo por lerni, kaj multaj homoj lernas ĝin pro sia internacia uzo.

Do, kvankam ne ekzistas indicoj ke Drakulo parolas Esperanton en la romano, se ni imagus lin kiel reale ekzistantan personon, li certe povus lerni la lingvon.

Kino[redakti]

Oni kredus ke, io estas, ke Schwaller de Lubicz rimarkis, ke Drakulo kaj siaj amikoj estas famaj aktoroj kiu multfoje rolis filmojn. La plej lasta estis tiu de Francis Ford Coppola en 1992, kun Drakulo kiel Gary Oldman, Mina Murray kiel Winona Ryder kaj Elisabeta, Van Helsing kiel Anthony Hopkins kaj fine Jonathan Harker kiel Keanu Reeves.

Ne vidu ankaŭ[redakti]