Dorso
"Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni"
- ~ Zamenhof pri dorso
"Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista"
- ~ Edmond Privat pri ĉi tiu artikolo
"Danĝera! "
- ~ Tigro pri dorso
"Nula ofico sen benefico"
- ~ idisto
"Ĉu ekzistas ankoraŭ idistoj?!!!"
- ~ iu ajn
La dorso estas korpaĵo, kiun havas kaj homoj kaj fiŝoj, sed la virinaj estas la plej interesaj. La homa dorso troviĝas inter la kolo kaj la pugo, kaj inter la du brakoj. La fiŝa dorso troviĝas inter la kapo kaj la vosto, kaj sub la dorsa naĝilo. (Vidu: Ŝarko)
Kultura signifo[redakti]
Dorsa masaĝo estis grava praktiko inter antikvaj grekaj lesbaninoj. Hodiaŭ oni konsideras ĝin kiel nuran malŝparon de tempo.
Diversaj sciencistoj opiniis ke Markizo de Sade kreis novajn kaj interesajn uzojn por la dorsojn tuj antaŭ la Franca revolucio.
En erotika arto, nuda dorso havas gravan rolon, sed en pornografio tio estas tute negrava afero.
Dum striptizo, ĝenerale dancistino komencas desnudante sian dorson, kvankam oni konsideras tion kiel nuran malŝparon de tempo.
Religia signifo[redakti]
Dorso estas tre grava laŭ religia vidpunkto. Laozio vojaĝis sur dorso de nigra bovo kaj Jesuo portis la krucifikson surdorse. Oni esprimas lumon de dorso de Budho 乾漆造り(kanŝicu-cukuri) modlado el seka lako. 羂索(kensaku) ŝnuro. Multaj homoj loĝas en loko post la dorso de Dio.
Ridinda opinio de idistoj[redakti]
Unu kunlaboranto en la kampo esperantisma diras, citante nome la kvalitojn postulatajn en bona instruisto de Esperanto, ke idistoj ridinde opinias ke:
- Dorso esas dopa parto di ulo, en anatomio dopa parto di abdomino.
Ni konfesas, ke tion ni ne komprenas !
Malavantaĝoj[redakti]
La dorso havas tamen multajn malavantaĝojn. Verŝajne Dio kreis por puni.
Malavantaĝoj de la homa dorso[redakti]
- Rigardado de la dorso de knabino havas unu gravan malavantaĝon -- oni ne povas vidi ŝiajn mamojn.
- Malfacilas lavi kaj sekigi al si la propran dorson. Pro tio, oni inventis la patrinon (por infanoj), la sklavinon (por riĉuloj), kaj banadon kun amiko (por ĉiu).
Malavantaĝoj de la ĉevala dorso[redakti]
- Se vi estas ĉevalo, eble iu sidos sur vian dorson, kaj volos, ke vi portu.
Malavantaĝoj de fiŝa dorso[redakti]
- Se vi hazarde metos la piedon aŭ manon sur la dorson de rajo, ĝi pikos vin.
- Aliflanke, se vi estas rajo, eble oni pikos al vi la dorson per fiŝlanco.
Objektoj[redakti]
Ne nur homoj kaj fiŝoj havas dorson, ankaŭ objektoj havas ĝin: dorso de klingo, de libro, de mano, de folio, la nuda dorso de l' monto, la ŝaŭmaj dorsoj de la ondoj...
Proverboj[redakti]
Ekzistas proverboj pri dorso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
- Manoj surdorse, peniso ĉe pugo.
- Dorso ne atentas, anuso eksentas.
Vidu ankaŭ[redakti]
Notoj[redakti]