Dionizo
"Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam."
- ~ Zamenhof pri Dioniz-Apolona diĥotomio
凸(`⌒´メ)凸
Dionizo, dio de la nizoj en Tunizo, estas la plej grava dio de Grekio. Li estas tute fremda, bulgara dio kiu subite aperis sur Olimpo, ebria, kaj oni ne povis facile forigi lin.
Laŭ greka mitologio, ŝi li estas seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Afrodito, aŭ ne, ili tro multe drinkis tiam...
Roloj[redakti]
Do, ili decidis, ke Dionizo havas plurajn rolojn en la ĉiutaga vivo. Oni plejparte konas lin kiel dion de la ebrio, sed fakte li estas dio ankaŭ de la vegetaĵoj. Oni povas diri ke li estas ankaŭ dio la metamorfozo, de transformo kaj liberigo de la repuŝitaj malpermesoj kaj tabuoj, tio estas, dio de stulteco.
Li ankaŭ estis konsiderata la motoro de la civilizo (kvankam senmova), neĝisto kaj amanto de la putino, tiel same kiel protektanto de la agrokulturo kaj teatro.
Naskiĝinta dufoje, li estas la dio de la Vekriaj Animoj, ĝisdorma drinkado kaj ReVo. Estante primare dio de la orgio li povas reprezenti la spermon, kiu devas hazardi preskaŭ certan morton por denove naskiĝi. Laŭ la tradicio, Dionizo mortis ĉiuvintre kaj renaskiĝis printempe. Por liaj sekvantaro, tiu cikla renaskiĝo, kun la renovigo de la tero pere de floriĝo de la plantoj kaj fruktiĝo de la arboj, reprezentis la promeson de pago pro laboro por plu drinki.
Dionizo kaj vi[redakti]
Cetere estas bona eblo ke Dionizo fikis vian patrinon kaj povas esti vian patron. Kaj cetere ni decidis provizore ne plu okopiĝi pri la temo.
Dionizo kaj Apolono[redakti]
Oni devas konstati, ke Dionizo (originale de "Dio Nia, Z", epitete de Zamenhof) estas frato de Apolono, dio de la racio, la scienco kaj la nerdeco. Apolono ĉiam klopodas raciigi kaj ordigi Esperanton ĝis alvenas Dionizo por malordigi ĉion. Dionizo prezentas la ebriajn, senraciajn Esperantistojn dum Apolono regas la trolegemajn akademianojn. Apolono rapide Idigus Esperanton per troaj gramatikaj kaj vortfaraj pedantaĵoj; Dionizo bontenas la poeziecon de Esperanto, la artecon, la belon. Tamen Apolono estas bezonita en Esperantujo same kiel Dionizo.
Idistaj mensogoj[redakti]
Bako Deo di vino.
Menado (epoki antiqua) Muliero qua, lor la festi pri Bako, abandonis su a deliri furioza.
Naĝado[redakti]
En iu jaro regis sur la monto Montmartre malbona reĝo, kiun oni renkontis pli ofte en drinkejoj ol en preĝejoj. Ĉu estas do mirige, ke li malamis ĝismorte inter siaj samvilaĝanoj la noblan viron, Sanktan Dionizon, kaj ordonis, ke oni detranĉu al li la kapon? Kaj la kapo de Sankta Dionizo falis. Sed miru ! Tiam Sankta Dionizo kliniĝis, prenis sian kapon inter siaj manoj kaj kuris for... for... al alia loko. Tiele portante sian kapon per la manoj la sanktulo alvenis apud la urbo, kiu ankoraŭ hodiaŭ havas lian nomon. Bedaŭrinde, li ne povis pli alproksimiĝi, ĉar de la urbo disigis lin kanalo. Sed remiru ! Senhezite la sanktulo decidis tranaĝi la kanalon kaj por ke liaj brakoj povu pli libere fari la necesajn naĝvestojn li prenis la kapon inter siaj dentoj kaj kuraĝe tranaĝis...
Dionizaj Misterioj[redakti]
Estas fakto certa ke Dionizaj Misterioj estis tre amuza antikva kulto en Grekio kaj Romio, kie oni ebriiĝis por veki sian internan spiriton, poste batis ĉies pugon kaj seksumis. Oni ankoraŭ multe praktikas tiun kulton en kelkaj landoj, kiaj Usono kaj Britio. Brita ĉefministro Davido onidire fikis la kapon de porko dum dioniza inicado.
Festoj[redakti]
En la festoj de Dionizo oni eskortis faluson meze de brugaja procesio.
Religio[redakti]
Dionizo estas diaĵo honorita en la misterecaj religioj.
Katolikismo[redakti]
Li estis kontraŭpapo 530.