Denaskaj Esperanto-parolantoj
"Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'"
- ~ Zamenhof pri denaskuloj
"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"
- ~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo
"Nekredeble! Fundamenta Krestomatio!"
"Estas mirinda vidi infanoj kiuj parolas nian lingvon internacian!"
- ~ Komencanto pri denaskuloj
"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"
- ~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn
" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ĝi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"
"La denaskuloj kreiĝas sen aparta subteno de UEA."
- ~ iu pri aborto
Denaskaj Esperanto-parolantoj, ankaŭ nomataj denaskuloj, estas povraj gehomoj, kies gepatroj estas tute frenezaj. Oni apenaŭ povas imagi kiom da eraroj ekzistas pri ili ekster sed ankaŭ en Esperantujo, se oni ne mem estas denaskulo. Iuj denaskuloj ekaktivas en la Esperanto-movado, sed aliaj restas plene ekster ĝi, kaj eble eĉ tute forlasas Esperanton kiel plenkreskuloj, se iliaj gepatroj ne detruis tutan ilian menssanon.
Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. :)
Prestiĝo[redakti]
Homoj!
Denaskaj Esperanto-parolantoj estis seksosimboloj dum 1990-aj jaroj.
En la kazo de naciaj lingvoj kaj en tiu de E-o, ne vere gravas denaskeco, sed prestiĝo. Kontraŭnorma lingvaĵo ĉe malprestiĝulo (eĉ denaska) amuzas kaj malfacile ennormiĝas; se la saman kontraŭnormaĵon ekuzas aŭ aprobas prestiĝulo, ĝi pli verŝajne ennormiĝas.
Kompreneble malfacilas al nedenaskulo prestiĝiĝi pri nacia lingvo; en la kazo de E-o, male, tio estas tute normala. Ja oni ne povas diveni, ĉu E-isto estas denaska aŭ ne. Tio ĉi estas apartaĵo de E-o; sed ĉu esprimi ĝin nomante E-on "artefarita"?
Ho![redakti]
Ho, finfine artikolo kiu bone informas pri denaskuloj! Oni apenaŭ povas imagi kiom da eraroj ekzistas pri ili ekster sed ankaŭ en Esperantujo, se oni ne mem estas denaskulo.
Demandoj[redakti]
Ĉu vi konas denaskulon? Ĉu denaskuloj povas paroli la lingvon pli bone ol ni?
Ĉu denaskulo povas kompreni faritajn vortojn kiel "muzikestrinido" aŭ "dipatrineco"?
Alie[redakti]
VIRO: “Ĉu vi parolas Esperanton?”
KNABO: “Jes, kiel landano!”
Sugestoj[redakti]
Mi opinias, ke estas plej necese, ke
"Al la lingvoscioj de denaskuloj multe helpas se la gepatroj regule kunportas siajn infanojn en esperantaj vojaĝoj kaj al esperantaj kunvenoj."
Al tio mi aldonus: Samtempe tre utilas inviti esperantlingvajn gastojn, kiuj ne parolas la surlokan lingvon. Tio neprigas paroli la lingvon en la ĉiutaga hejma kunteksto, tiel ke Esperanto ne restas nur iu "feria" lingvo, sed iĝas vere ofte uzata.
"Precipe grave estas por denaskuloj renkonti aliajn Esperantajn denaskulojn."
Tiun frazon mi ne tute komprenis. Ĝi ŝajnas kontraŭdira al la sekvaj frazoj kiuj diras ke nedenaskuloj lingve neniel nepre diversas de denaskuloj. Aŭ ĉu nur temas pri tio ke infanoj renkontu esperantlingvajn samaĝulojn? Nu, jam en la infankongresetoj multaj partoprenantoj tute ne estas denaskaj, kvankam ili tre junas.
Ŝato[redakti]
Efike estis ĝuste la agado de Judith Meyer pri la filmeto Esperanto: Like a Native (la titolo estas angla vortludo, kiu povas esti tradukita kiel “Kiel denaskulo” aŭ “Ŝatu denaskulon”) en kiu ŝi intervjuis ses denaskajn esperantistojn. Ŝi rimarkis, ke neesperantistoj plej interesiĝas pri denaskaj esperantistoj, do decidis krei filmeton pri tio. Poste ŝi planis sesion en Reddit kie ĉiuj povus demandi ion ajn al la denaskuloj. Tio surprize eĉ atingis la ĉefpaĝon de tiu famega retejo kaj nekredeble multe da homoj spektis la filmeton. Fakte, laŭ statistiko tiu filmeto estis spektita pli ol 325.000-foje! Indas pripensi similajn iniciatojn por diskonigi la lingvon.
Lingvonivelo[redakti]
Laŭ la metodo kaj ekzemplo de Dro. Zamenhof lingva nivelo de denaskaj Esperantoparolantoj tre varias. Iuj atingas plenan fluecon, dum aliaj ne. Iuj denaskuloj ekaktivas en la Esperanto-movado, sed aliaj restas plene ekster ĝi, kaj eble eĉ tute forlasas Esperanton kiel plenkreskuloj. Ĝenerale eĉ la plej bonaj denaskuloj parolas la lingvon apenaŭ rimarkeble pli bone ol la elito de nedenaskaj Esperantistoj, kaj la denaskuloj ne havas en Esperanto tian gvidan rolon, kian havas denaskuloj en ordinaraj lingvoj.
Tio pruvas du aferojn:
1e: Denaskuloj ne estas "sklavoj" aŭ "devigataj resti en la movado". Ili - plej malfrue kiel junuloj - tute libere povas elekti, kion fari.
2e: La fenomeno de denaskuloj neniel detruas ajnajn lingvan neŭtralecon de Esperanto. Kelkaj homoj ne komprenas tion, verŝajne ĉar ambaŭ aferoj normalkaze ne estas disigeblaj. La klarigo estas simpla: Male al etnaj lingvoj, Esperanto estas lernebla ĝis kvazaŭ denaskula nivelo. Tial denaskuloj ne havas daŭran lingvan avantaĝon kaj sekve ne restas iu elito kiu pro siaj avantaĝa situacio havas hegemoniajn fortojn. Ĝuste tio ne validas por etnaj lingvoj, pro kio oni ofte argumentas, ke "neŭtrala lingvo ne povas esti ies gepatra lingvo". Oni rekonsciu pri tio, ke tiu "nenies gepatra lingvo" nur estas valida kondiĉo por "neneŭtraleco" se denaskeco alportas lingvan nivelon kiun ne eblas akiri alimaniere.
Jen respondoj al kritiko kiun mi kiel denaskulo ofte devas aŭskulti de neesperantistoj. Laŭ mi, indus aldoni ilin (eble en pli kurta formo) al la artikolo.
Neebleco[redakti]
Jam antaŭ tri jaroj, ni,en la sama loko, pruvis per historiaj dokumentoj, ke Zamenhof estas legenda persono, kaj ke mi estas profunde konvinkita, ke neniu lingvo havas denaskajn parolantojn. Tiel nomataj "denaskaj" parolantoj bezonas kelkajn jarojn por regi sian tiel nomatan "denaskan" lingvon.
Kaŭzo[redakti]
Ili ankaŭ provas pruvi ke en Esperantujo la tipa situacio estas, ke iu ardanta Esperantismema napokapo, mem ne vere kapablanta pri Esperanto, kun gravedulino nur pro amo duone apoga al - aŭ eĉ sekrete rekte kontraŭ - Esperanto, nepre volas denaske Esperantigi sian ankoraŭ naskotan generiton.
Utilo[redakti]
Nu, denaskaj esperantistoj estas gravaj por la plua ekzisto de Esperanto sed same gravaj estas homoj kiuj pretas uzi kaj evoluigi la lingvon por praktikaj celoj, ekz kiel hejmlingvo, negoclingvo, komunikilo internacie k.t.p. spite al fakto ke, mankas multaj vortoj por ĉiutagaĵoj.
Oni ĝenerale tre skeptikumas pri la tuta utilo instrui al iuj nedefendpovaj beboj paroli siajn unuajn vortojn en Esperanto. Nome Esperanto estas pure hobia afero sen iu ajn vera utilo. Fakte mi dubas, ke la ideo Esperantigi infanon entute kongruas kun la respondeco de gepatroj pri iliaj idoj. Se vi entute nepre volas instrui al via infano ne-hejmlandan lingvon, elektu la Anglan. Almenaŭ tion neniu povos pli poste riproĉi al vi.
Ĉiuokaze, eble vi unue malvarme duŝu por iomete revekiĝi el viaj revoj kaj alfronti la realon vivon. Vi kaj via edzino estos respondecaj pri la bonfarto de via infano. Al tiu ĉi respondeco apartenos sendube ankaŭ ĝia edukado. Esperanto estas plene superflua kaj sensignifa hobia kaj distra afero. Se via infano iam sukcesu en la vivo, ĝi prefere akiru sciojn vere utilajn, por kiuj estontaj dungantoj pretos pagi bonan salajron. Se la financa bonfarto de via infano por vi ne estas akceptebla eduka kriterio, tiam vi eble celu, ke ĝi per ankoraŭ akirota medicina lerto helpu kuraci la Trian Mondon de aidoso aŭ simile.
Tio ke infano parolas iun ajn lingvon *unue* ne konsistigas denaskan akiron de tiu lingvo. Tio povas okazi nur inter aliaj infanoj en vivanta parolkomunumo. Ekzemple homo, kiu naskiĝis en Slovenio kaj parolis unue la slovenan, sed poste plenkreskiĝis en alia(j) lando(j), povas fuŝparoli aŭ eĉ tute forgesi sian unuan ("denaskan") lingvon.
Oni je ĉi tiu okazo ne forgesu, ke ni rakontas ke ironie, kvankam multaj E-istoj ne komprenas tion, Auld mem bone komprenis ĝin kaj skribis pri "grava koncepta eraro" inter la E-istoj. Vidu "Pri la naturo de Esperanto" (en _Studoj pri Esperanto_, Pekino : Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1993, ppĝ. 158-169):
- "Sendube tiaj eksperimentoj [pri hejma Esperanto - KM] estas samtempe utilaj kaj treege interesaj. Sed ili enhavas unu gravan konceptan eraron. Nome, eĉ por tiuj denaskaj esperantistoj Esperanto devas en tre frua stadio fariĝi lingvo dua kaj multrilate duagrada... praktike - dum la pliparto de la jaro - la nacia lingvo ekster la hejmo estas la lingvo uzata kaj uzebla; kaj kiam komenciĝas la formala edukado de la infano, Esperanto ne havas rolon en tio - aŭ maksimume, pro hejma edukado en kaj pri Esperanto - havas rolon apartan kaj kvante limigitan... En multaj okazoj la denaska esperantisto neniam implikiĝas en la movadon, kaj ofte, pro manko de praktikado, pli-malpli forgesas la lingvon. La denaska posedado de iu ajn lingvo neniam garantias per si mem pli ol minimuman lingvan kompetencon de la posedanto..."
Dulingveco[redakti]
Laŭ sciigoj el Ĝibraltaro, estas multaj infanoj, kiuj parolas E-on hejme, sed ĉar E-o estas oficiala lingvo de neniu lando, normale ili lernas, _krom E-on_, la lingvon de la medio, kiu ĉirkaŭas ilin, kiu kutime estas tiu de unu el la gepatroj. En multaj kazoj ili ankaŭ lernas la lingvon de la alia "gepatro" por povi komunikiĝi kun ties parencoj. Do la plimulto el la "denaskaj E-istoj" estas almenaŭ dulingvaj.
Do kio mankas por evoluigi densakuloj? Manko de televidaj programo en Esperanto, ĉiutagaj ĵurnaloj en Esperanto, lud-kamaradoj kiuj parolas Esperanto kaj pluraj aliaj tre gravaj elementoj en la lingva evoluado de infanoj. La Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto fare de Jouko Lindstedt estas bona komenco. J.L tamen atentigas ke, la vortareto ne estas ĉio-ampleksa kaj eĉ ne celas tion.
Bela rakonto ĉu ne? Ĉiam la rakontoj pri la anĝeloj estas belaj.
Ekzemplo[redakti]
Laŭ nia scio,